Al la enhavo

NigraBero

de Sahaquiel, 2012-januaro-05

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

Sahaquiel (Montri la profilon) 2012-januaro-05 17:28:48

Eblas iun manieron skribi esperante en NigraBero (BlackBerry)?

darkweasel (Montri la profilon) 2012-januaro-05 17:51:17

Skribu BlackBerry. Ĉiulingve.

drinkulo (Montri la profilon) 2012-januaro-05 20:31:26

Eble esti Blakbero kiel SkajpoVindozoMakintoŝo

darkweasel (Montri la profilon) 2012-januaro-05 21:30:03

drinkulo:Eble esti Blakbero kiel SkajpoVindozoMakintoŝo
Ĉu vi celas: Eble estu BlackBerry kiel Skype kaj Windows kaj Macintosh.

AlfRoland (Montri la profilon) 2012-januaro-05 21:39:33

Mi pensas ke BlackBerry estas speco de komputilo aŭ telefono, ĉu ne? Do verŝajne la demando temas pri kiel tajpi esperante uzante ĝin!? Vidu

darkweasel (Montri la profilon) 2012-januaro-05 21:49:58

AlfRoland:Mi pensas ke BlackBerry estas speco de komputilo aŭ telefono, ĉu ne? Do verŝajne la demando temas pri kiel tajpi esperante uzante ĝin!? Vidu
Jes, relegante ĝin, mi konfesas, ke vi verŝajne pravas - sed tiam kial la demando staras en tiu ĉi forumparto? senkulpa.gif

AlfRoland (Montri la profilon) 2012-januaro-05 21:58:41

darkweasel:
AlfRoland:Mi pensas ke BlackBerry estas speco de komputilo aŭ telefono, ĉu ne? Do verŝajne la demando temas pri kiel tajpi esperante uzante ĝin!? Vidu
Jes, relegante ĝin, mi konfesas, ke vi verŝajne pravas - sed tiam kial la demando staras en tiu ĉi forumparto? senkulpa.gif
Nu, ĉu Konsultejo ne taŭgas ankaŭ por teknikaj demandoj kiuj rilatas al Esperanto?

darkweasel (Montri la profilon) 2012-januaro-05 22:19:43

AlfRoland:
darkweasel:
AlfRoland:Mi pensas ke BlackBerry estas speco de komputilo aŭ telefono, ĉu ne? Do verŝajne la demando temas pri kiel tajpi esperante uzante ĝin!? Vidu
Jes, relegante ĝin, mi konfesas, ke vi verŝajne pravas - sed tiam kial la demando staras en tiu ĉi forumparto? senkulpa.gif
Nu, ĉu Konsultejo ne taŭgas ankaŭ por teknikaj demandoj kiuj rilatas al Esperanto?
Laŭ mia interpreto de la forumpriskribo ne.

Ryuuichi (Montri la profilon) 2012-januaro-07 08:27:29

Mi opinias ke oni ne devus traduki ian komercan nomon, kiel Google (Guglo), Firefox (Fajrovulpo), Facebook (Vizaĝlibro), ktp.

lgg (Montri la profilon) 2012-januaro-07 14:30:30

Admin: Ekstertema mesaĝo nuligita.

Reen al la supro