Ĉu vi povas kompreni? Idiotismoj, imagoj, kaj metaforoj el aliaj lingvoj
od uživatele whysea ze dne 5. ledna 2012
Příspěvky: 36
Jazyk: Esperanto
skryptor (Ukázat profil) 7. ledna 2012 0:58:48
robinast:Verdire, la vorto madre ne estas perdanta ĝian signifon, laŭ mi. Precipe en la norma lingvouzo, ĝi neniam havas insultan signifon.
Do, ŝajnas al mi, la vorto 'madre' estas perdanta sian originan signifan, ĉu ne? Kaj estas plu uzata en idiotismoj en la malrekta signifo.
Ĝi ne estas tiel en la estona, 'ema' (patrino) neniam estas insulto. Tamen, 'ema' ofte estas tro oficiala kaj ni uzas anstataŭe vortojn 'emme', 'emps', 'mamps' aŭ 'memm' (panjo).
Pli interesa estas la uzado de la vorto huevo, ĝi povas esti uzata je tre malsamaj situacioj, kun tre malsamaj signifoj.
Jen ekzemploj de la vorto huevo = ovo.
¡Que de a huevo! = ¡Que chilero! = Bonega!
Ankaŭ nur "de a huevo".
¡Que de a huevo! ankaŭ povas signifi ke mi ne konsentas kion vi diras aŭ pensas: Mia fratino prenis mian manĝaĵon, tute mi ne konsentas! Mi hermana agarró mi comida, ¡que de a huevo!
¡Mi huevo! = Tute ne!
Jen tre vulgara (kaj tre ofta) idiotismo por huevo, ĝi signifas "testiko"
Me costó un huevo = ĝi kostis al mi unu ovon, vera signifo: ĝi estis tro malfacila por mi.
huevón =? ovego, granda ovo (norma lingvo) sed kutime signifas "pigrulo"
¡No seas huevón! = Ne estu pigrulo!
Rilataj vortoj:
huevear (oni prononcas ŭebjar) = ŝteli
hueveo = ŝtelo, io malbona, malagrabla aŭ simile. La filmo estis tre malbona, mi sentas mian monon perditan! La película fue muy mala, ¡que hueveo!, La politikistoj ĉiam rabas, Los políticos siempre huevean.
huevudo =? ovulo, vera signifo: kuraĝulo
hueva = eble kaviaro?, sed en Gvatemalo ĝi signifas pigreco. Tengo hueva hoy, Mi havas pigrecon hodiaŭ.
Kaj tiel plu da frazoj, vortoj kaj idiotismoj ekzistantaj en la gvatemala hispana lingvo.
Hyperboreus (Ukázat profil) 8. ledna 2012 2:54:47
sudanglo (Ukázat profil) 8. ledna 2012 12:16:14
La angla idiotismo (pri la arbaro) estas pli ekzakte 'ne povi vidi la arbaron pro la arboj'.
La signifo estas ke amaso de detaloj obskurigas la esencon de afero - oni estas tro fokusita je detaloj por kapti la grandan bildon.
Mi tute ne sciis kial mi mistradukis antaŭe. Eble mi iam aŭdis diri jam en Esperanto la antaŭan formulon
troyshadow (Ukázat profil) 10. ledna 2012 18:43:16
hebda999 (Ukázat profil) 10. ledna 2012 19:39:08
troyshadow:En ruse ankaŭ oni diras:hoditj nalevo-laŭvorte iri maldekskrtren-malfideliĝi al sia edz(in)o,...En tiu okazo pole oni diras:
iść na lewiznę = iri sur(?) maldekstraĵon
aŭ
skoczyć w bok = salti flanken
Hyperboreus (Ukázat profil) 10. ledna 2012 19:59:53