Mesaĝoj: 23
Lingvo: Esperanto
zan (Montri la profilon) 2012-januaro-15 07:08:39
Mi ŝatas akĉenton de poloj. Kiam mi unue aŭdis prononcon de Esperanto en mia lernolibro, ĝi estis elparolita de pola virino; ĝi allogis min. Se la libro uzus alian modelon, Esperanto ne allogus min.
Desit1:La japana!!! La nura japana esperantisto kiun mi konas faris tiun specifan akĉenton kiun oni povas esperi de ili. "Kiéru vi fárutas?" heheheHaha, tio eblas. Sed mi penas ne fariĝi tiel.
hebda999 (Montri la profilon) 2012-januaro-15 08:22:10
zan:Mi ŝatas akĉenton de poloj. Kiam mi unue aŭdis prononcon de Esperanto en mia lernolibro, ĝi estis elparolita de pola virino; ĝi allogis min. Se la libro uzus alian modelon, Esperanto ne allogus min.La pola prononco tre similas la modelan esperantan prononcon. Alimaniere ni poloj nur prononcas konsonantojn post kiuj sekvas la vokalo "i" - poloj moligas ilin, en Esperanto ili restas la samaj. Tial poloj tre facile parolas esperante.
troyshadow (Montri la profilon) 2012-januaro-15 21:16:25
MarCin83 (Montri la profilon) 2012-januaro-18 12:59:46
Sed ĝenerale mi pensas ke ne tiom gravas kiun elparolon oni havas, Esperanto ja estas internacia lingvo!
Sal'!
sudanglo (Montri la profilon) 2012-septembro-07 11:31:56
codesito (Montri la profilon) 2012-septembro-07 12:57:23
sudanglo:Mankas sufiĉe da vokaloj por fidele prezenti ĉi tie la britan akĉenton. Esperanto lame havas nur 5. - la angla dudekon.Temen mi miulte ŝetas le englan akĉientoun. kiil vi pouvas parouli kun niur kvin voukaloj?
PosmoX (Montri la profilon) 2012-septembro-07 20:55:03
Do, mi parolas kun mia gepatra akĉento, preskaŭ itala.
creedelambard (Montri la profilon) 2012-septembro-08 03:51:30
Bedaŭrinde mi ne povas ruli miajn rojn kiel la hispana 'rr'. Tion mi tre ŝatus.
codesito (Montri la profilon) 2012-septembro-08 11:42:31
creedelambard:Eble iam mi kunvenos kun aliaj Esperantistoj kaj parolos kun ili. Tiam mi eltrovos, kian akĉenton mi havas. Verŝajne usonan-anglan, se mi havas ian akĉenton ajn.Hispanoj parolas rrapide, bi pobas kredi min, ne eksistas alia akĉento tiel rromantika kaj musika, se bi satas la bonajn akĉentojn, do bi satos la nian.
Bedaŭrinde mi ne povas ruli miajn rojn kiel la hispana 'rr'. Tion mi tre ŝatus.
cellus (Montri la profilon) 2012-septembro-10 17:58:27
Mi elparolas z, ĵ, ĝ laŭ la normo.
Miaj vokaloj estas mallongaj krom en akcentita silabo kie ili estas iomete pli longaj se nur unu konsonanto sekvas la silabon.
Kiam mi mem aŭdas sonregistraĵojn de mi, mi bone aŭdas de kiu parto de Svedujo mi venas, sed mi kredas ke multaj homoj ne povus aŭdi mian gepatran lingvon se ili aŭdus min paroli esperante.