Al la enhavo

Kio akĉento vij preferas uzi je paroli Esperanton?

de Suzumiya, 2012-januaro-13

Mesaĝoj: 23

Lingvo: Esperanto

Suzumiya (Montri la profilon) 2012-januaro-13 00:27:53

Saluton!

Ĉar la Esperanto ne havas akĉenton propran, laŭ mia scio, krom se oni konsideras la akĉenton de Zamenhof (Rusa) kiel la akĉento ''originala''. Mi demandas vijn, kio akĉento vij preferas uzi je paroli Esperanton?

Mi preferas uzi la akĉenton italan ĉar la Esperanto estas lingvo tre silaba, kvazaŭ, do, mi pensas ke, la itala lingvo taŭgi la ritmon de la Esperanto.

Kaj vi? ridulo.gif

skryptor (Montri la profilon) 2012-januaro-13 00:45:43

Mi intencas paroli neŭtralakĉente, kvankam mi eble neniam forigos la hispanan sonon "rr" de la vortoj kiel "rano", "rato", "rabi", ktp.

Desit1 (Montri la profilon) 2012-januaro-13 17:01:53

N-true:
Mi estas germano(...)
Mi mem preferus paroli Esperanton sen forta rekonebla akĉento (sed verŝajne oni tamen rimarkas), kiu (hazarde aŭ ne) ege similas al la pola akĉento. Do, kion mi selektu?
Mi fojfoje renkontiĝas kun germana esperantisto kaj mi rimarkas ke lia akĉento estas la plej facile rimarkebla hehe, lia "ro" estas kiel "gro" kaj se li celas "kiel" li diras "kiah" (au ion similan).

Ankau mi konas nederlandanon kiu havas similan "ro"n, sed lia estas pli malfacile aŭskultebla..."grrrro" hehehe

Pri la francoj mi ne havas problemojn, mi ŝatas ties prononcon, ankaŭ tiu de la hispanoj estas facile komprenebla.

La japana!!! La nura japana esperantisto kiun mi konas faris tiun specifan akĉenton kiun oni povas esperi de ili. "Kiéru vi fárutas?" hehehe

Mi parolas senakĉente, kaj tre flue hehe do, kiam mi sentas min feliĉa mia esperanto estas tre facile komprenebla, sed se mi ekscitas mi parolas rapidege kaj estas malfacile kompreni min por komencantoj, kelkaj geamikoj petas min mi haltu...kiam mi sentas min kolera...do, mi neniam koleriĝis en esperanto kaj tial mi ne povas klarigi hehe...kiam mi ebrias(kaj ja mi iam ebriiĝis dum E-renkontiĝo)kaj parolas esperanton okazas ke estas preskaŭ tiom bona kiel mia denaska lingvo...sed mi parolas per stultaj argumentoj, kompreneble hehehe

Mi pensas ke la plej neuztrala prononco ne estas facile akirebla, ĉar ĉiuj el ni havas propran parolmanieron kaj Esperanto ne havas parolan modelon.
Sed, vi ju pli penu prononci klare kaj laŭ la reguloj de l' Fundamento des pli "neŭtrale" vi parolos ridulo.gif

Urho (Montri la profilon) 2012-januaro-13 20:27:02

Vij eble parolas pri la intonacio en frazoj, ĉu ne? – Nu, por Esperanto mi proponas la intonacion de la rusa lingvo, ĉar ĝi estas tre klara. En la rusa lingvo ja estas kvin intonaciaj tipoj (aŭ grupoj), ekz:
[LISTO]
LI parolas Esperanton. (konstato)
KIU vi estas? (demanda vorto)
Ĉu vi paROlas Esperanton? Ĉu vi parolas EspeRANton? Ĉu VI parolas Esperanton? (demanda intonacio) || Kiam mi venos HEJmen, mi telefonos al vi. (demanda intonacio antaŭ komo)
kaj VI? || ĉu NE?
Kiel BELA ŜI EStas![/list](do, mia gepatra lingvo estas la finna).

…kaj iomete pri vij (vi·j ← vi) || (vi + vi + …):
N-true:(ne ekzistas la vorto *vij, ĝi estu vi)
Jes, vi kompreneble pravas, sed en Esperantujo iuj jam uzas ĝin. Ekzemple, mi mem uzas ĝin iam, kiam mi skribas al pluraj homoj. rideto.gif

–––
ĝisdatigita: 7.9.2012

Mustelvulpo (Montri la profilon) 2012-januaro-14 06:45:22

Mi elektis la akĉenton italan ĉar la elparolo de Esperanto similas al la itala, aparte la vokaloj.

antoniomoya (Montri la profilon) 2012-januaro-14 07:17:38

Unu afero estas tio kion mi volus, kaj alia tute malsimila tio kion mi povos fari.
Preskaŭ ĉiuj el ni havos, neeviteble, la akcenton de nia denaska lingvo. Kaj tio estas nek bona nek malbona. Simple, tio riĉigas la renkontojn…
kaj tiel ne necesos demandi al vi el kiu lando vi venas. rideto.gif

Amike.

TatuLe (Montri la profilon) 2012-januaro-14 16:55:58

Mustelvulpo:Mi elektis la akĉenton italan ĉar la elparolo de Esperanto similas al la itala, aparte la vokaloj.
Mi mem uzas la vokalojn de la finna, sed mi pensas ke tiuj estas similaj al la italaj vokaloj (mi ne parolas la italan). Tamen mi ne povis elekti respondon en la enketo, ĉar mi miksas multajn trajtojn el la lingvoj kiujn mi konas, por formi akĉenton neŭtralan en mia prononcado de Esperanto.

antoniomoya (Montri la profilon) 2012-januaro-14 17:02:58

Ĉu iu kapablus diri kia estas la "neŭtrala akcento" de Esperanto?

Ĉu tiu akcento eĉ ekzistas?

Amike.

TatuLe (Montri la profilon) 2012-januaro-14 17:15:53

antoniomoya:Ĉu iu kapablus diri kia estas la "neŭtrala akcento" de Esperanto?

Ĉu tiu akcento eĉ ekzistas?

Amike.
Eble la "neŭtrala akĉento" estas nur teoria, sed tio signifas ke oni parolu kun prononco kiun ne eblas asocii kun iu certa nacio, kaj neniu povu diveni, nur aŭdante la prononcon, kiu estas onia denaska lingvo.

Hyperboreus (Montri la profilon) 2012-januaro-15 00:17:40

Forigite

Reen al la supro