Vai all’indice

Chiuso
Max. 500 messaggi.

每日一詞 Vorto de la tago 2012

di manlajo, 15 gennaio 2012

Messaggi: 1165

Lingua: 简体中文

manlajo (Mostra il profilo) 24 febbraio 2015 10:41:44

1133 SCENO 一場 /yi4-chang2/

1. Divido de akto, dum kiu la agado estas kontinua, aŭ (speciale en la franca teatro) ne okazas eniro aŭ eliro de roluloj:
表演的區分, 期間行動連貫, 或 (尤其是法國戲劇) 沒有演員的進出

La spektaklo kaptis atenton jam de la unua sceno.
自第一幕起戲劇的景象即吸引了注意.
Iu damaĝis ĉiujn scenajn akcesoraĵojn.
有人破壞了劇場上的所有道具.
Mi tre ŝatis la scenaron kaj pro tio konsentis aktori en tiu filmo.
我很喜愛那些場景, 因而同意參演該部影片.
Kaj nun ni invitas la prezidanton veni sur la scenejon!
而現在我邀請總裁到台上來.
La baleto jam estas surscenigita.
芭蕾舞已經上台表演了.

2. Priskribo kun pli-malpli abrupta komenco kaj fino, de parto de ies vivo kaj simile:
描寫某人生活中的某部分突然始末

Lia verko prezentas unu el la scenoj de la ĉiutaga vivo.
他的作品表現了日常生活的場景.

3. Okazo eksterordinara, emocia, interesa, kiu povus esti la temo de teatra prezento:
不尋常的, 感性的, 或有趣的可作為戲劇演出主題的事件

Homoj trankvile observis tiun scenon.
人們靜觀那一幕.
La edzino faris scenon de akraj riproĉoj al la edzo.
妻子對丈夫做了一 場尖銳的責罵.
Ili enscenigis al mi belan surprizon.
他們帶給我一場美妙的驚喜.

manlajo (Mostra il profilo) 01 marzo 2015 08:38:13

1134 DISTANCO 距離 /ju4-li2/

1. Longo de interspaco:
空間之間的長度

Kiom longa estas la distanco inter Tero kaj Luno?
地球與月球之間的距離有多長?
Praktiko montras, ke distanca lernado estas efika.
實踐顯示, 遠距學習是有效的.
Rigardu la pentraĵojn distance.
請保持距離觀看畫作.
Mia domo distancas je du kilometroj de mia laborejo.
我家距工作場所兩公里.
La sportisto preterdistancis ĉiujn aliajn sportistojn ĉe la lasta rondo.
那運動員在最後一圈拉長了與所有其他運動員的距離.
Longdistanca kuro ampleksas ĉiujn distancojn de 5 ĝis 42,195 kilometroj.
長跑包含所有從 5 到 42, 195 公里的距離.

2. Longo de 200 m (en vetkuroj):
200 米的長度 (賽跑)

Ili jam finis kuri la distancon.
他們已跑完了 200 米距離.

manlajo (Mostra il profilo) 01 marzo 2015 08:38:40

1135 SENSACIO 轟動 /hong1-dong4/

Ekscito de emocioj komunaj al multaj homoj aŭ de vigla intereso inter ili:
激起多人的共同感情或引發公眾的強烈興致

Tiu novaĵo faris sensacion.
那個新聞造成轟動.
La esenco de la melodramo estas sensacio.
音樂話劇的本質在於轟動.
La artikolo havas sensacian karakteron.
那文章有聳人聽聞的特質.
Tiu amintrigo sensaciis en Holivudo.
那個風流秘史轟動於好萊塢.

manlajo (Mostra il profilo) 01 marzo 2015 08:39:15

1136 KREI 創造 /chuang4-zao4/

1. Fari ion el nenio (se paroli pri Dio):
無中生有 (指上帝)

En la komenco Dio kreis la ĉielon kaj la teron.
太初上帝創造天地.
Vi ofendis vian kreinton!
你冒犯了你的創造者!
Oni kredas, ke homo estas kreitaĵo de Dio.
人們相信, 人是上帝的創造物.

2. Verki, ellabori ion, kio antaŭe ne ekzistis aŭ kio estas tute novaspeca; fondi:
創作或做出之前不存在或全新類型的物品; 創立

En Esperanto aldonante afiksojn oni povas facile krei novajn vortojn.
在世界語裡加上綴詞即可容易地造出新字.
Kreo de nova tekniko multe helpis al la homaro.
新技術的創出對人類有很大的幫助.
Li estis kontraŭ kreado de la organizo.
他反對創立該組織.
Tiu mirinda kreaĵo de Zamenhof amikigis multajn malsamajn homojn.
柴門霍夫的那項驚奇創作使許多不同的人成了朋友.
Ŝi estas tre kreema knabino.
她是個很有創造力的女孩.

3. Estigi ion abstraktan:
發展某項抽象的事物

Tio kreis inter ili ĵaluzon.
那造成了他們之間的嫉妒.
Okazo kreas ŝteliston.
機會創造小偷.
Brilantaj perspektivoj kreiĝis antaŭ liaj okuloj.
明亮的景觀出現在他的眼前.

manlajo (Mostra il profilo) 01 marzo 2015 08:39:47

1137 LOJALA 忠誠 /zhong1-cheng2/

1. Fidela al la estro, la reĝo, la registaro:
對首長, 國王, 政府的忠實

Li estas lojala ministro.
他是位忠誠的部長.
La propono pri ŝanĝoj devas esti farata pace kaj lojale.
對改革的建議必須以和平及忠誠方式進行.
Vi ja ĵuris lojalecon al la ŝtato!
你的確宣誓了要對國家忠誠!

2. Aganta konforme al tio, kion postulas la honoro, sincereco, fideleco al la promesoj:
行為符合原承諾的榮譽, 誠擎, 忠實

Dankon pro via helpo, mia plej lojala amiko!
謝謝你的幫忙, 我最忠誠的朋友!
Mallojalaj homoj ne estas dezirataj ĉi tie.
此處不要不忠誠的人.

manlajo (Mostra il profilo) 01 marzo 2015 08:40:20

1138 INTUICIO 直覺 /zhi2-jue2/

Scio pri difinita fakto, akirita senpere, sen helpo de racia pripenso, de induktaj aŭ deduktaj pensprocedoj:
知道某特定事實, 不需借助理性思維, 歸納或推導等思考程序

Mia intuicio diras al mi, ke vi ne pravas.
我的直覺告知我說, 你並不對.
Onidire, virinoj estas pli intuiciaj ol viroj.
人們認為女人比男人更為直覺.
Li intuicie, mem ne komprenante, konstruis novan teorion.
他不知不覺中, 直覺地建立了一個新理論.
Ŝi intuicias la veron.
她直覺地知道實情.

manlajo (Mostra il profilo) 05 marzo 2015 11:37:54

1139 PORCIO 一份 /yi2-fen4/

1. Dividita aŭ disdonata parto de tutaĵo:
由整體分開或分給的部分

La patro donis al li bonan porcion da batoj.
父親給他一頓痛打.
Li perdis la malgrandan porcion da prudento, kiun li posedis.
他失去了他原本擁用的那小部分明理性.

2. Dividita aŭ disdonata kvanto da manĝaĵo:
配給: 食物的分得或分配量

Mi deziras porcion da glaciaĵo.
我想要分得一些冰.
Ekonomiaj malfacilaĵoj - porciolimigo, senlaboreco kaj simile - kaŭzis
la ĥaoson.
經濟困難 – 配給限制, 失業等 – 引發了混亂.
En tiu tempo oni uzis porciokuponojn.
那時人們使用配給券.
La registaro porciumis la kafon.
政府配給咖啡.

manlajo (Mostra il profilo) 05 marzo 2015 11:38:35

1140 NECESA 必要 /bi4-yao4/

1. Tre bezonata, preskaŭ ne malhavebla, ekstreme dezirata:
很需要, 幾乎不能沒有, 極度想要

Mi faris ĉion necesan por sukcesi.
我做了追求成功所需要的一切.
Por vendisto mensogo estas necesa apogo.
對生意人而言, 說謊是必要的事.
Estas necese zorgi pri tio.
必需關心那件事.
Se devigas neceso, faru kun kareso.
若需求迫切, 要輕撫為之.
Ĉu ni havas ĉiujn necesaĵojn por fari tion?
我們有做那事所需的一切了嗎?
La entrepreno necesigas multan monon.
該項企業需要許多金錢.
La kuracisto alportis sian necesujon kun kuraciloj.
醫生帶來他的醫藥急用箱.

2. Postulata de la naturaj leĝoj aŭ de la stato de la aferoj; absolute ne evitebla:
自然法則或事件狀態所需要的; 絕對不可避免的

La aero estas necesa por ĉiuj vivantaj estaĵoj.
所有生物都需要空氣.
Neceseco kontraŭvola estas leĝo malmola.
非意願的必要是硬法則.
Necesas veturi tien kaj ekscii, kio okazas.
有必要乘車去那裡查知發生了什麼事.
Pardonu, kie estas la virina necesejo?
請問, 女廁在哪裡?
Mi pensas, ke tiuj reformoj estas tute nenecesaj / sennecesaj.
我想那項改革完全不必要/沒必要.

manlajo (Mostra il profilo) 07 marzo 2015 04:36:57

1141 PUFO 充氣 /chong1-qi4/, 塞滿 /sai1-man3/

1. Plenblovita aŭ plenŝtopita elasta saketo, cilindro kaj simile, uzata por seĝoj, fenestraj kontraŭventiloj* kaj simile:
吹脹或塞滿的彈性袋子, 柱狀物等, 用作坐位, 窗戶擋風條* 等

Estas tre komforte sidi en ĉi tiu pufseĝo.
坐在這個填塞椅上很舒服.
La vangoj de la knabineto estis pufaj kaj ruĝaj.
小女孩的雙頰膨脹紅潤.
Ni spektis la filmon kaj manĝis pufitan maizon.
我們看電影並吃爆玉米花.
Mi pufigis la kusenon, plenŝtopante ĝin per plumoj.
我用羽毛填塞把坐墊充滿.
La konflikto ĉiutage pufiĝas.
衝突日漸擴大.
Montru al la kuracisto vian pufiĝintan vundon.
給醫生看你腫脹的傷處.

2. Ronda mola elstaraĵo el ia materialo en vesto, hararo kaj simile:
衣裝, 頭髮等物的圓狀軟性豎起

Kion vi konsilus al mi uzi por ke ne estu pufoj en la hararo?
你認為我要用什麼來防止頭髮的鬆亂?

* Kontraŭventiloj estas molaj ĉilindroj metitaj surplanke ĉe fenestroj kaj pordoj, por ne pasigi la venton en ĉambrojn.
門窗擋風條是一種放在門窗縫口的軟性長條, 用來阻擋寒風流入室內.

manlajo (Mostra il profilo) 07 marzo 2015 04:37:40

1142 REKLAMO 廣告 /guang3-gao4/

Alvoko al la publiko per ĉiuspecaj rimedoj por laŭdi kaj rekomendi komercaĵon, entreprenon aŭ ian aferon:
用各種方式呼龥大眾, 以讚譽及推薦商品, 企業, 或某事

Tiu sensacio estis bona reklamo por la famuloj.
那個轟動對名人是很好的廣告.
Ĉe ni estas malpermesite reklami cigaredojn en televido.
我們這裡不准許在電視上廣告香菸.
Ŝi evitas aĉeti reklamatajn aĵojn.
她避免去買廣告商品.
La tuta muro estis kovrita per reklamaj ŝildoj.
整片牆蓋滿了廣告傳單.
Reklamado en tiua gazeto multege kostas.
在那樣的雜誌上作廣告很昂貴.
Mi ofte ricevas diversajn reklamilojn.
我常常收到各種廣告.
Tio estas pufreklamo! Mi provis ĉi tiun aĵon, sed ĝi ne estas tiel bona, kiel oni diras.
那是個吹噓廣告! 我試用過那東西, 但它不如所說的那麼好.

Torna all’inizio