Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

每日一詞 Vorto de la tago 2012

de manlajo, 2012-januaro-15

Mesaĝoj: 1165

Lingvo: 简体中文

manlajo (Montri la profilon) 2012-januaro-15 09:37:15

Ni komencas ĉi tie novan fadenon de 'vorto de la tago' kaj ĝia ĉina traduko:
我們在此開一個新話線給 '每日一詞' 及其漢譯:

0001 IMPLIKI 糾纒 /jiu1-chan2/

1. Malfaciligi aŭ malhelpi la movojn de iu aŭ io, senorde ĉirkaŭvolvante fadenojn aŭ ĉirkaŭplektante malliberigilojn:
混亂地纏線或繞綁而阻礙某人或某物的移動

Liaj haroj estis implikitaj.
他的頭髮打結了.
Interimplikitaj fadenoj.
互纏的線.
Fiŝoj, implikitaj en reto.
被網纏住的魚.
Birdo implikiĝis en kaptilon.
鳥纏住了捕鳥網.

2. Malfaciligi, malhelpi la agadon de iu aŭ la efikon aŭ solvon de io per komplikaĵoj, senordaĵoj kaj konfuzaĵoj:
以糾纏, 無序, 和混亂阻礙某人的動作或某事物的功效或解決

Ŝi estas implikita en krimo.
她受犯罪所纏困.
Li speciale implikis la kalkulojn.
他特別地弄亂了計算.
Impliko de leĝoj.
法律的混雜無緒.
Necesas malimpliki tiun aferon.
那件事需要解套.
Am-impliko - neleĝaj amaj interrilatoj.
愛情糾纏 - 不合法的愛情關係.

manlajo (Montri la profilon) 2012-januaro-16 05:22:50

0002 EKSPLIKI 解釋 /jie3-shi4/

Klarigi kaj komprenigi ion, montrante ĝian signifon, ĝian naturon, ĝiajn kaŭzojn aŭ motivojn:
說明或解說某事物, 指出它的意義, 本質, 原因, 或動機.

Ŝi kun plezuro eksplikis al mi malfacilan tekston.
她很樂意地為我解釋困難的課文.
Ĉu iu povas ekspliki tion?
有人可以解釋那件事嗎?
Eksplika vortaro.
詳解詞典.
Lia ekspliko tute ne estas klara.
他的解釋一點都不清楚.
Tio povas eksplikiĝi kiel rezulto de kultura disvastiĝo.
那可以解釋為文化推廣的結果.
Ties komprenebleco devas eksplikiĝi.
它的可理解性需要解釋.

manlajo (Montri la profilon) 2012-januaro-17 04:44:04

0003 ELOKVENTA 雄辯的 /xiong2-bian4-de/

1. Posedanta la talenton facile, konvinke kaj bele paroladi:
擁有輕易, 服人, 優雅談論的稟賦

Li elokvente parolas.
他滔滔而談.
Elokventa advokato.
善辯的律師.
Sciu elokventi, sciu ankaŭ silenti.
要能雄辯, 也要能沉默.

2. Bela kaj konvinka, multon signifanta:
優雅而令人折服, 含義深的

Ŝi rigardis al mi per elokventa rigardo.
她以令人折服的眼光看著我.
Min enuigis lia tro konstanta elokventeco.
他太過經常的善辯令我生厭.
La infano elokvente esprimis sin.
孩子順暢地自我表達.

manlajo (Montri la profilon) 2012-januaro-18 03:08:12

0004 TREMPI 浸泡 /jin4-pao4/

Malsekigi en likvaĵo:
在液體中泡濕

Trempu kuketon en teo.
把餅乾泡在茶裡.
Via maniko trempiĝis en la saŭco!
你的袖口浸到沾醬了!
La kuiristo trempis ovojn en malvarma akvo.
廚師把蛋浸在冷水裡.
Mia avino trempadis herbojn en alkoholo.
我奶奶用酒精泡藥草.

manlajo (Montri la profilon) 2012-januaro-20 13:30:32

0006 DEFINITIVA 確定的 /que4-ding4-de/

Tia, ke oni ne plu povas ion ŝanĝi en ĝi, lasta, finofara:
無以再變的, 最新的, 搞定的

Definitivan respondon mi sendos post dek tagoj.
十天後我將送出確定的回答.
Definitivaj kondiĉoj de kontrakto.
合約的確定條件.
Ĉu tio estas definitiva eldono de libro?
那是書本的確定版嗎?
Tio estas definitiva prezo.
那是確定的價格.
Definitivigu la liston de mendoj.
請確定訂單.
Ni devas definitive fini la diskuton.
我們必須確定地結束討論.

manlajo (Montri la profilon) 2012-januaro-21 11:35:57

0007 EMOCII 感動 /gan3-dong4/

Forte tuŝi, movi la animon:
強力地觸動心靈

Emocii iun ĝis larmoj.
感動某人到流淚.
Ĉiuj estis emociitaj.
大家都被感動了.
Li akceptis la novaĵon senemocie.
他無感地接受了那個消息.
Ŝi ploras pro emocia rakonto.
她因感人的故事而哭泣.
Li parolis emocie.
他感動地哭了.
Tro fortaj emocioj.
太過強烈的感動.
Ŝi ege emociiĝis.
她極度感動.

manlajo (Montri la profilon) 2012-januaro-22 05:36:02

0008 IMPETI 突進 /tu2-jin4/

Forte kaj vive sin ĵeti antaŭen; arde, fervore aspiri al iu celo:
強力活躍地趨身向前; 熱心致意地渴望某個目標

Li impetis al la pordo.
他衝向門.
Impeton de la rivero haltigis la digo.
堤防阻擋了河水的急流.
Ŝi parolis kun impeto.
她激烈地談著.
Impeta pluvo.
驟雨.
Li impete atingis la celon.
他急速地達成了目標.

manlajo (Montri la profilon) 2012-januaro-23 05:52:19

0009 ASERTI 斷言 /duan4-yan2/

Firme esprimi sian opinion, ke io estas vera; certigi, pretendi, ĵuri:
肯定地表示自己意見, 認為某事為真實; 確定, 自稱, 發誓

Ĉiuj atestantoj asertis tion.
全部證人確證那件事.
Ŝi asertas male.
她提相反的主張.
Tio estas senbaza aserto.
那是沒根據的斷言.
Li asertas, ke tio vere okazis.
他斷言, 那事確實發生.
Liaj asertoj ne konvinkis min.
他的斷言未說服我.

manlajo (Montri la profilon) 2012-januaro-24 03:05:18

0010 DEFII 挑戰 /tiao3-zhan4/ vidu ankaŭ/

Aserti al iu, ke li ne kapablas superi la asertanton en konkurso, ludo, ks.; maltimi, provoki, spiti, prezenti nesupereblan obstaklon:
對某人斷言, 他沒能力在競爭或比賽中勝過斷言者; 逞勇, 挑釁, 悖逆, 呈現無以超越的障礙

Por mi tio estas defio.
對我那是一個挑戰.
Mi akceptas tian defion.
我接受那樣的挑戰.
Ŝi ne povis defii la danĝeron.
她未能挑戰危險.
Li ne timis defii ĉampionon de bokso.
他不怕挑戰拳擊冠軍.

manlajo (Montri la profilon) 2012-januaro-25 10:42:58

0011 HIPOKRITI 偽善 /wei43-shan4/ [Vidu ankaŭ/ 亦見: 2007-05-08]

Ŝajnigi ion, kio donas aspekton de virto aŭ merito al la nesincerulo:
無誠者裝出表面上的品德或優點

Ne hipokritu amikecon.
請不要佯裝友善.
Li hipokritis dum sia tuta vivo.
他偽善一生.
La ĝojo de hipokritulo estas momenta.
偽善者的快樂只是一時的.
Tiu homo estas hipokrita.
那個人是偽善的.
Ŝi akuzis lin pri hipokriteco.
她指控他偽善.

Reen al la supro