Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

每日一詞 Vorto de la tago 2012

de manlajo, 2012-januaro-15

Mesaĝoj: 1165

Lingvo: 简体中文

manlajo (Montri la profilon) 2012-februaro-03 23:38:41

0020 VARII 變異 /bian4-yi4/

Prezenti sinsekvajn diversajn ŝanĝiĝojn:
呈現接續的各種變化

La vetero tre varias dum lasta semajno.
上星期天氣變化多端.
La tradicioj varias laŭ landoj.
傳統因國而異.
Dum eksperimento necesas konstante variigi temperaturon.
實驗當中需要經常改變溫度.
Informoj pri tio varias en diversaj libroj.
關於那事的信息, 在多本書中說法各異.

manlajo (Montri la profilon) 2012-februaro-04 12:05:15

0021 ABOMENI 嫌惡 /xian2-e4/

Malamegi pro fizike naŭzaj aŭ pro morale tre malplaĉaj ecoj:
由於會引起作噁或道德上令人討厭而憎恨

Ja vi scias, ke mi abomenas ostrojn.
你確實知道我討厭牡犡.
Ne necesas senti al li abomenon.
不必對他感到憎惡.
Via agado estis abomena.
你的行為令人嫌惡.
Ĉiu abomenaĵo trovas sian adoranton.
每件討人厭的事都有它的崇拜者.
Ne faru tiel, se vi ne volas abomenigi vin al aliaj.
如果不想把自己弄得討人嫌, 你就別那樣作.
Nun mi trovas tiun projekton abomeninda.
現在我發現那個方案很討厭.

manlajo (Montri la profilon) 2012-februaro-05 23:52:02

0022 TRETI 踐踏 /jian4-ta4/

1. Forte premi per la piedoj:
以腳用力壓

Ŝi tretis vinberojn en tinego.
她在大木桶裡踏壓葡萄.
Li surtretis la piedon de la knabino.
他踏到那女孩的腳.
Zorgu, ke neniu tretu sur vin.
注意, 不要讓人踏到你.

2. Akvotreti - vigle movi la piedojn en la akvo, kvazaŭ tretante, por flosi:
踢水 - 為了浮起, 如踏踢般地在水中活躍地動腳.

La infano sidis ĉe akvo kaj faris akvotretadon.
小孩坐在水邊踼水.

manlajo (Montri la profilon) 2012-februaro-06 12:25:42

0023 KALUMNII 毀謗 /hui3-bang4/

Malutili al ies honoro aŭ reputacio, komunikante mensogajn sciigojn pri ties karaktero, konduto ktp.:
說些關於某人個性行為等的假話, 而破壞其名譽或聲望

Ne kalumniu lin antaŭ lia ĉefo.
不要在他主管前毀謗他.
Tiu kalumnia informo malbonigis lian reputacion.
那個毀謗信息破壞了他的名聲.
Kontraŭ kalumnio helpas nenio.
沒有什麼可以對抗毀謗.
Kalumniante konstante, oni eĉ anĝelon nigrigas.
不斷毀謗, 天使也描黑.
Se kalumnio eĉ pasas, ĝi ĉiam ion lasas.
就算毀謗已成過去, 它總是留下個什麼.
Kalumnianto disigis amikojn.
毀謗者驅散朋友.

manlajo (Montri la profilon) 2012-februaro-07 05:59:08

0024 FUŜI 弄糟 /nong4-zao1/

Malbone fari pro intenca aŭ nevola senzorgeco; faraĉi:
故意或不經意的疏忽而亂搞; 惡搞

La tranĉilo fuŝis mian robon.
刀子糟蹋了我的衣服.
Mi eĉ ne imagis, ke vi fuŝos nian komunan vivon.
我甚至未想像到, 你會攪亂我們的共同生活.
La komputilo funkciis bonege kaj mi ne komprenas, kiel ĝi fuŝiĝis.
電腦原本運作極佳, 我不了解何以它出了亂子.
Mi esperas, ke tia fuŝo neniam okazos.
我希望那種糟事永不再發生.
Lia laboro min ne kontentigis, ĉar ĝi estis fuŝa.
他的工作不令我滿意, 因為那是惡搞.
Tia libro estas nur fuŝaĵo.
那本書只是一團糟
Li ne komprenis, kial ŝi elektis ne lin, sed iun fuŝulon.
他不了解, 為何她不選他, 而選了個糟傢伙.

manlajo (Montri la profilon) 2012-februaro-08 12:19:38

0025 BLASFEMI 褻瀆 /xie4-du2/

1. Direkti malrespektajn kaj ofendajn vortojn al Dio, diaĵo, religio aŭ pli ĝenerale al ĉio konsiderata plej respektinda; paroli malrespekte kaj ofende pri tiaj aferoj:
對上帝, 神明, 宗教, 或一般認為值得尊敬者, 說不敬或冒犯的話; 不敬或冒犯地說該等事

Ne blasfemu kontraŭ Dio.
不要褻瀆上帝.
Mi estis surprizita pri liaj blasfemaj kaj malĉastaj paroloj.
我驚訝於他的褻瀆和淫亂言詞.
Mi esperas, ke oni pardonos mian blasfemon.
我希望大家能原諒我的褻瀆.
Tiu fiera blasfemulo agas kun kolero kaj malboneco.
那個驕傲的褻瀆者行為舉止帶著憤怒與邪惡.

2. Insulte malbeni:
咒罵

Li estis nervoza kaj blasfemis kontraŭ tiu ulo per koleraj vortoj.
他神經質, 怒言怒語罵了那個人.

manlajo (Montri la profilon) 2012-februaro-09 12:45:45

0026 PRETENDI 自許 /zi4-xu3/

1. Postuli ion, pri kio oni asertas, ke oni havas rajton super ĝi:
要求某事, 自稱對其擁有權利

Li pretendis heredaĵon de avino.
他自許祖母的遺產.
Ŝi malpretendis reĝecon.
她放棄王權.
Mi ne havas pretendon super via posedaĵo.
我不要求你的財產.

2. Fanfarone kaj memiluzie aserti, ke oni estas ia; fanfaroni pri kvalitoj, kiujn oni kredas havi:
自以為: 誇言及妄自認為是怎樣的; 誇言自認擁有的質素

Li pretendis, ke li estas granda konato de sporto.
他自以為是偉大的運動名人.
Ŝi pretendis elegantecon.
她自以為優雅.
Ili nur montris ridindan pretendemon.
他們顯示的只是讓人好笑的自以為是.

manlajo (Montri la profilon) 2012-februaro-10 10:41:07

0027 REGALI 招待 /zhao1-dai4/

1. Bone kaj plezurige trakti iun, donante al li ion bonan (manĝaĵojn kaj trinkaĵojn):
善待或款待某人, 給予好的事物 (食物與飲料)

Ni regalis gastojn per tre bongusta vespermanĝo.
我們以極美味的晚餐招待客人.
La artisto regalis nin per du eksterprogramaj kantoj.
藝術家以兩首節目表以外的歌招待我們.
Kia regalato, tia regalado.
怎樣的客人, 就給他怎樣的款待.
Ne rifuzu akcepti nian regalon de bondeziro.
請不要拒絕我們的盛情招待.

2. Malbone (ironie) trakti:
惡待: 好好 (諷刺) 對待

Li estis regalita per la plato de la glavo.
他受到刀劍的招待.
Forregali - malmilde forpuŝi.
排擠 - 酷厲地推開.
Li tiom zorgis pri vi kaj fine vi forregalis lin.
他那麼照顧你而最後你卻排擠了他.
Ŝi donis al li bonan forregalon.
她給他吃了一頓排擠.

manlajo (Montri la profilon) 2012-februaro-11 08:42:01

0028 DISPONI 支配 /zhi1-pei4/

Decidi, laŭ sia bontrovo, kio fariĝos pri iu aŭ io; uzi laŭ sia plaĉo:
依其明辨而決定某人或某物如何應用; 隨意使用

Vi scias, ke vi povas disponi pri mi.
你知道我隨時聽候使喚.
Mi disponas malmultan tempon.
我可用的時間很少.
Ĉu ĉi tiu loko estas ankoraŭ disponebla?
這個地方仍可供使用嗎?
Li havas la ŝlosilon sub sia dispono.
他有鑰匙供他使用.
Ni disponigis unu ĉambron al studentoj.
我們提供一個房間給學生使用.
Disponaĵo - aparato, kiu estas parto de komputa sistemo kaj estas disponebla al ties taskoj.
周邊用品 - 電腦系統的附屬裝備, 供配合電腦工作之用.

manlajo (Montri la profilon) 2012-februaro-12 12:10:21

0029 FAJNA 細緻 /xi4-zhi4/

1. Ekstrakvalita, pursubstanca:
高品質的, 純質的

La vino estis tre fajna.
這個酒很精醇.
Ŝia ringo estis farita el fajna oro.
她的戒指是純金打造的.
Ili fajnigis metalon por kemiaj procedoj.
他們精煉金屬供化學製程之用.

2. Prezentanta aŭ distinganta akre subtilajn diferencojn:
敏銳呈現或區分細微的差別

Mi havas belan ĉemizon, faritan el fajna tolo.
我有一件由純質亞麻布製作的漂亮襯衫.
Ŝiaj oreloj estas tiom fajnaj.
她的耳朵非常細緻敏銳.
Lia gusto estas vere fajna.
他的品味真是細緻.
Mi ne ŝatis liajn desegnaĵojn pro ilia malfajneco.
我不喜歡他的畫作, 因為它們很粗略.

Reen al la supro