Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

每日一詞 Vorto de la tago 2012

de manlajo, 2012-januaro-15

Mesaĝoj: 1165

Lingvo: 简体中文

manlajo (Montri la profilon) 2012-majo-03 03:53:00

110 CIRKULI 循環 /xun2-huan/

1. Rondire senhalte moviĝi:
繞著不停地移動

La sango cirkulas en angioj.
血液循環於血管中.
Nun estas tre granda cirkulado sur vojoj.
現在道路上有很大的流量.
La amikinoj tre rapide cirkuligis kalumnion.
女性朋友們快速流傳醜聞.

2. Ire kaj reire moviĝi:
來來去去移動

De la frua mateno aŭtobusoj kaj trajnoj cirkulas en la urbo.
公車及火車從清晨就開始在城裡流動.
Pro tia cirkulantaro malfacilas stiri aŭton.
有那麼大的流量不容易開車.

3. Pasi de iu al alia:
從某個移到另一個

Ĉiutage multege da mono cirkulas en la bankoj.
每天有大量的金錢在銀行裡流通.
Por cirkulado de varoj necesas pagi imposton.
貨物的流通需要付稅.

manlajo (Montri la profilon) 2012-majo-04 03:38:22

111 PIKI 刺 /chi4/

1. Pli malpli profunde enigi pinton en ion:
把尖端伸入某物至某深度

La pikilo de la erinaco pikis al mi la fingron.
刺猬的針刺入我的手指.
Sur la planko estis najlo kaj mi pikiĝis je ĝi.
地板上有釘子, 我被它刺到.
Vi varmigos serpenton, ĝi al vi enpikos la denton.
你燒蛇, 它將用牙咬你.
Mi devos trapiki la orelojn por ke mi povu porti orelringojn.
我必須穿耳洞以便能戴耳環.

2. Malagrable kaj akre eksciti la sensojn:
激起不適, 尖銳的感覺

Estis ege malvarme kaj la frosto pikis mian vizaĝon.
天氣極冷, 霜刺痛我的臉.
Mi ne ŝatas la pikojn de arda suno.
我不喜炙熱太陽的灼刺.
Kion mi faru pri ĉi tiu piketado en la piedoj?!
腳部的刺痛感我要如何處置?!

3. Koleretigi, inciti, vundeti:
惱怒, 激怒, 刺傷

Al vi oni predikas, kaj nin oni pikas.
人們向你們說教, 卻對我們刺傷.
Pro vorta piko ofte perdiĝas amiko.
往往因語詞刺傷而失去朋友.
Li estas pikema kaj ofte pike kun mi parolas.
他易刺傷人, 常尖銳地對我說話.

4. Agrable kaj vigle eksciti la sentojn:
激起舒服而有活力的感受

La pipro iom pikis la langon.
辣椒略微刺激舌頭.
Mi ŝatas liajn pikantajn ŝercojn.
我喜歡他辛辣的笑話.

manlajo (Montri la profilon) 2012-majo-05 03:30:23

112 PASIO 熱情 /re4-qing2/

1. Fervorega inklino al io; arda deziro:
熱心傾向某物; 熱烈期望

Mia sola pasio estas kantado.
我的唯一熱情就是唱歌.
Malplaĉas nenio, se taksas pasio.
若是熱情以對, 無事不討好.
Li estas pasia ŝatanto de la kazino.
他是賭場的熱衷者.
Ĉu tiu ludo ne pasiigos vin?
那個遊戲提不起你的熱情嗎?

2. Arda kaj senbrida amo:
熱烈無拘的愛

Ŝi ne kaŝis sian pasion al li.
她未掩藏她對他的熱愛.
Mia pasia amo al li neniam finiĝos.
我對他的熱愛將永不停止.
Li tre pasie amis tiun knabinon.
他熱愛那個女孩.
Ŝi estis malvarma kaj senpasia.
她冷淡且無熱誠.

manlajo (Montri la profilon) 2012-majo-06 04:58:54

113 PINĈI 捏 /nie1/

Premi inter du fingroj aŭ inter du pecoj:
壓在兩指或兩片之間

La patrino koleriĝis kaj pinĉis la orelon de sia infano.
母親生氣了, 捏了她孩子的耳朵.
La kaprinoj pinĉis la herbon.
母羊啃草.
Lia pinĉo estis dolora.
他捏得痛.
Mi bezonas nur pinĉaĵon da salo por la salato.
我只需一捻鹽巴用來撒沙拉.
Por forigi nebezonatajn haretojn oni uzas pinĉilojn.
拔除不要的毛髮通常用鑷子.

manlajo (Montri la profilon) 2012-majo-07 05:35:34

114 RESTRIKTI 限制 /xian4-zhi4/

Rekonduki al pli malvastaj limoj:
重新引到較小的極限

La juĝo restriktis lian rajton vidi la infanon.
判決結果限制他看小孩的權利.
La nombro de la laboristoj estis ege restriktita.
工人數量極為限縮.
Mi ne kontentas pri la restrikto de miaj rajtoj.
我不同意限制我的權利.
Ni ne subskribis la kontrakton pro restriktaj kondiĉoj.
因為限制條件, 我未簽署該合約.

manlajo (Montri la profilon) 2012-majo-08 08:39:29

115 RIKOLTI 收獲 /shou1-huo4/

1. Detranĉi kaj kolekti grenon aŭ iun vegetaĵon:
割下及收集穀物或某種蔬食

Jam venis tempo por rikolti grenon.
已是收割穀物的時候.
Estis tempo de rikolto kaj sur agroj laboris multaj rikoltistoj.
是收割時節, 田園裡有許多採收人員在工作.
Rikoltmaŝinoj plirapidigas rikoltadon.
收割機加快了收割.

2. Amase kolekti iun ajn naturan produktaĵon:
大量採集任何自然產物

Hodiaŭ ni rikoltis fungojn en la arbaro.
今天我們到樹林裡收集蕈菇.
La rikoltaĵo estas abunda ĉi-jare.
今年的收獲很豐富.

3. Ricevi kiel rezulton de sia agado:
獲得行動的結果

Kion vi semas, tion vi rikoltos.
播什麼種, 就收獲什麼.
Pro ŝiaj vortoj elkreskis vasta rikolto da kolero.
由於她的言詞立即產生巨大的生氣結果.

manlajo (Montri la profilon) 2012-majo-09 04:40:11

116 ROSTI 燒烤 /shao1-kao3/

1. Kuiri manĝaĵon elmetante ĝin al varmego sur krado, sur trapikilo aŭ en kaserolo, uzante nek grason nek akvon:
將食物放在網架上, 串桿上, 或鍋子內不用油或水而烹煮

Dum Kristnasko ni manĝos rostitan anseron.
耶誕節我們將吃烤鴨.
En tendaro mi ofte rostis terpomojn super la fajro.
露營時, 我常用火烤馬鈴薯.
Manĝu la rostaĵon nur kiam ĝi plene rostiĝos.
烤物要等完全烤熟了才吃.
La cepojn necesas nur subrosti.
洋蔥只需略烤即可.
Ĉi-matene mi manĝis rostpanon, rostitan per panrostilo.
今天早上我吃用烤麵包機烤的麵包.

2. Eligi varmegon:
產生炙熱

Hodiaŭ varmege rostas la suno - ne iru eksteren.
今天太陽很熱 - 不要出去.
Rostado de la suno sekigas la teron.
太陽的炙熱曬乾了土地.
La malbona reĝo rostigis malamikojn sur fajro.
壞國王用火煎熬敵人.

manlajo (Montri la profilon) 2012-majo-10 04:21:37

117 SIBLI 嘶 /si1/

1. Eligi sonon, similan al longedaŭra "s":
發出近似長聲的 s

Ĉu vi aŭdas, kiel siblas la vento ekstere?
你有沒有聽到外面風的嘶嘶聲?
Atentu! Ie proksime estas la serpento - mi aŭdas ĝian sibladon.
注意! 附近有蛇 - 我聽到它的嘶嘶聲.
La siblajn leterojn elparolu mallaŭte.
嘶聲信件輕聲讀出.
Siblantaj sagoj timigis la bestetojn.
發出嘶聲的箭嚇到了小動物.

2. Esti elparolata kun malico, tra kunpremitaj dentoj:
帶著惡意透過合併的牙齒發聲

Klaĉoj pri ŝi siblis tra la tuta urbeto.
關於她的閒談傳遍整個小城.
Min mirigis ŝiaj vortoj, elparolitaj kun siblo.
她帶著嘲諷的的話令我驚奇
La malkontenta virino sibladis.
不滿的女人發出噓聲.

manlajo (Montri la profilon) 2012-majo-11 04:17:46

118
ŜVELI 腫脹 /zhong3-zhang4/

1. Ricevi pli grandan volumenon:
取得較大的體積

Mia ventro ŝvelas pro la manĝaĵo.
由於食物, 我的肚子脹了起來.
Vidante ilin kune ŝi ŝvelis de envio.
看他們在一起, 她因嫉妒而氣脹.
Abelo pikis mian fingron kaj ĝi ŝveliĝis.
蜂刺了我的手指, 它因而腫脹.
Sur mia kruro aperis ŝvel(aĵ)o.
我的腿上出現了腫脹.
Finfine la fingro malŝvelis.
終於手指消腫了.

2. Pligrandiĝi en ia rilato:
相對變大

La prezoj ŝvelis ĉi-jare.
今年價格上漲了.
La urbanoj estas malkontentaj pri ŝvelaj vivkostoj.
市民不滿於生活費用高漲.
Mi esperas, ke ŝvel(ad)o de prezoj ne longe daŭros.
我希望價格的上漲不再持續.
La instruistino ŝveligis la liston de lernindaj vortoj.
老師增長了該學字詞的 清單.

manlajo (Montri la profilon) 2012-majo-12 04:51:26

119 ŜVEBI 懸浮 /xuan2-fu2/

1. Resti kvazaŭ pendanta aŭ gliti en aero kun etenditaj, ne moviĝantaj flugiloj aŭ kun haltinta motoro:
有如掛著停留或在空中以展開不動的翼或停止的馬達而滑行

Nia aviadilo devas dume ŝvebi super la aerodromo.
那時我們的飛機必須在機場上空滑行.
Multe da birdoj ĉirkaŭŝvebis la arbon.
許多鳥繞著樹滑翔.

2. Resti pendanta aŭ gliti en aero:
吊掛停留或滑行於空中

Estas bela tago kaj neniu nubo ŝvebas en la aero.
是個美麗的日子, 空中沒有懸浮任何的雲.
Ĉiuj ĝuis la ŝvebadon de aerostato.
大家都欣賞了汽球的飄浮.
Mi ne vidis kio preterŝvebis - estis jam mallume.
我看不到飄過的是什麼 - 已經很暗了.

3. Daŭre restadi en imago aŭ memoro:
在影像或記憶中持續停留

Ŝia vizaĝo ankoraŭ longe ŝvebis en lia memoro.
她的容貌仍長時浮現在我的記憶中.
Pasintnokte denove la sama sonĝo enŝvebis.
昨晚再次相同的夢浮現了.

4. Disetendiĝi, disvastiĝi:
延散, 擴散

Dum la festo ŝvebis tre amika etoso.
宴會中瀰漫著極友善的氣氛.
Baldaŭ la nokto alŝvebos.
即刻夜晚將要擴散.

5. Resti nefiksa, necerta, nedecidita:
停於不固定, 不確定, 未決定

La vortoj ŝvebis sur mia lango sed mi ne kuraĝis ilin diri.
話留在我舌尖, 但我不敢說出它.

Reen al la supro