Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.
Mesaĝoj: 1165
Lingvo: 简体中文
manlajo (Montri la profilon) 2012-junio-02 06:37:10
Malŝate, ofende ridindigi iun aŭ ion:
討厭地, 冒犯地取笑某人或某事
Homoj ofte mokas strangulojn.
人們往往嘲笑怪人.
Ne moku riveron neatinginte la teron.
未到達土地前不要嘲笑河.
Ŝi parolis kun mi kun moka tono.
她以嘲笑的口吻與我談.
Envia moko sukceson ne detruas.
羨慕的嘲笑毀不了成功.
Se la sorto vin batas, mokantoj ne mankas.
如果命運打擊你, 嘲笑者少不了.
Mi ŝatas moketi ĉiujn.
我凡事都喜歡嘲弄一下.
Ĉi tiuj vestoj estas mokindaj.
這些衣服很搞笑.
Li estas tre mokema.
他很愛嘲弄.
manlajo (Montri la profilon) 2012-junio-03 05:01:18
1. Mallojale forlasi iun kiu estas en danĝero; mallojale endanĝerigi aŭ malservi la interesojn de iu persono aŭ de grupo, al kiu oni apartenas, por profito de alia malamika persono aŭ grupo:
不忠誠地遺棄危險中的某人; 不忠誠地危及或為害所隸屬的人或團體的利益, 以圖利其敵對之個人或團體
Ŝtelisto ŝteliston ne perfidas.
小偷不出賣小偷.
Oni perfidon prenas, sed perfidulon abomenas.
人們收受其背叛, 卻瞧不起背叛者.
Ŝi estas perfida al sia estro.
他出賣了他的主管.
2. Mallojale trompi ies konfidon; mallojale ĉesi esti fidela al iu:
不忠誠地欺騙某人的信任; 不忠誠地不再對某人忠實
Li perfidis sian edzinon.
他對太太不忠.
Ĉe plej granda fido memoru pri perfido.
要以最大的信任記住背叛之事.
Ĉiuj krom mi sciis pri la perfidaĵo de mia edzino.
除了我大家都知道我太太出軌.
3. Malkaŝi, konatigi ion, kio devis resti sekreta:
洩露或告知本該保密之事
Vi perfidis mian sekreton!
你洩露了我的秘密!
Ne amikiĝu kun li, ĉar li estas perfidulo.
不要和他做朋友, 因為他是個不忠誠的人.
manlajo (Montri la profilon) 2012-junio-04 04:34:21
Iri sidante sur dorso de besto aŭ sur similforma veturlo ordinare kun selo:
坐在獸背或其他類似的有鞍乘具而去
Rajdi sur ĉevalo oni ne lernas sen falo.
騎馬的人無不學會摔跤.
La knabino rajdadas sur la biciklo.
女孩騎在腳踏車上.
Longa rajdo lacigis min.
長程乘騎使我很累.
Tiun rajdan statuon mi vidis en la muzeo.
我在博物館看到那個騎馬的雕像.
Malfeliĉo venas rajde, foriras piede.
不幸乘馬而來, 走路而去.
Ne estas piediranto kolego al rajdanto.
走路者不會是騎士的同伙.
manlajo (Montri la profilon) 2012-junio-05 03:57:12
1. Ne severe trakti ies kulpon aŭ pekon, esti pardonema kontraŭ iu erarinta:
不嚴厲對待某人的過錯, 寬於原諒犯錯者
Indulgu mian kulpon, mi petas!
我請求你容忍我的過錯.
Vi ne meritis indulgon de ŝi.
你不值得她的寬容.
Li estas indulga pri mia perfido.
他容忍我的不忠.
Mi estas indulgema - mi longe ne koleras.
我很寬容 - 我很久沒生氣了.
2. Milde agi kontraŭ iu, ne ofendi, montri konsideron al, domaĝi:
溫和對待某人, 不冒犯, 表達關懷, 惋惜
Li ĉiam indulgas min.
他總是關懷我.
Infanoj devas montri indulgon al la maljunuloj.
小孩必須表示對長者的關心.
Estu indulga al viaj infanoj.
對你的孩子們要關懷.
Via sinteno estas senindulga.
你的態度是不放縱的.
manlajo (Montri la profilon) 2012-junio-06 02:51:15
1. Formale kaj aŭtoritate ordoni:
正式且權威地命令
Leĝoj preskribas ne labori dum dimanĉoj.
法律規定星期天不工作.
Li ne obeis preskribojn de sia estro.
他未遵守他主管的規定.
2. Ordoni skribe:
書面指令
La kuracisto preskribis al mi bonan medikamenton.
醫師開給我好的藥方.
Oni ne povas aĉeti ĉi tiun medikamenton sen preskribo.
這種藥沒有處方單不能買.
La preskribitaj medikamentoj estis tre multekostaj.
那些處方藥品很貴.
manlajo (Montri la profilon) 2012-junio-07 03:01:43
Tia, ke unu el ambaŭ agas, sentas aŭ efikas kontraŭ la dua ĝuste tiel same, kiel la dua kontraŭ la unua:
兩者之一施行, 感覺, 或作用於另一者, 正如第二者對第一者那樣
Tiuj knabinoj sentas reciprokan antipation.
那些女孩互相感到討厭.
Ni ambaŭ nin reciproke komprenas.
我們兩個彼此互相了解.
Mi reciprokas viajn bondezirojn.
我回應你的好意.
Min ĝojigas reciprokeco de ilia amo.
他們的彼此相愛讓我高興.
manlajo (Montri la profilon) 2012-junio-08 05:25:10
1. Fari, ke iu aŭ io ricevu en pli-malpli granda kvanto ion bezonatan:
使某人或某物收受所需物品
Mia edzo provizas min je ĉio necesa.
我的丈夫供應我所需的一切.
Observu, ĉu sufiĉos la provizo de trinkaĵoj.
請觀察一下, 看飲料的供應是否足夠.
Por vojaĝo al Svedio mi proviziĝis je varmaj vestoj.
為了旅行到瑞典, 我備足保暖衣物.
Ŝi facile enprovizas sciojn en sia memoro.
她很容易地把知識吸收到她的記憶裡.
2. Almeti ion al objekto por ĝin kompletigi:
對物品補上一點什麼, 以使它完整
Ni devos provizi la ĉambron per mebloj.
房間已不需再補充家具.
Komenciĝis provizado de nia domo per novaj fenestroj.
開始了為我們的房子增補新的窗子.
Ĉu vi havas provizan radon en via aŭto?
你的車子裡有備用的輪子嗎?
3. Prizorgi:
照應
Li provizas la bezonojn de sia filo.
他照應他兒子的需求.
manlajo (Montri la profilon) 2012-junio-09 04:43:35
1. Difekti vivan korpon per tranĉo, piko aŭ kontuzo:
以切割, 穿刺, 或打瘀等方式破壞生命體
Kiu batas edzinon, tiu vundas sin mem.
打老婆者也會傷到自己.
Tio estis vundeto, sed ne granda vundo.
那是小傷, 而不是大傷.
Piki al iu la vundan lokon.
刺到某人的傷處.
Kiel bone, ke vi revenis senvunda!
真好, 你無損傷地回來了!
Vundebla estis nur la kalkano de Aĥilo.
只能傷到阿喀琉斯 (Achilles) 的腳踝.
2. Suferigi ies animon aŭ koron per dolora frapo:
以痛擊使某人靈魂或心理受苦
Ŝia perfido vundis lian koron.
她的出軌傷了他的心.
Langa vundo plej profunda.
舌頭的傷最深.
Li diris vundajn vortojn.
他說了一些傷人的話.
Mi jam laciĝis de la vundado de mia koro.
我已疲於心的傷痛.
manlajo (Montri la profilon) 2012-junio-10 05:12:02
1. Fari per siaj instigoj, ke iu soldatiĝu:
敦促要某人從軍
Ili varbis mian fraton en la armeon.
他們徵召我哥哥進入軍隊.
Ne ĉiuj varbitoj iĝas bonaj soldatoj.
並非所有被徵召者都成為好軍人.
2. Fari per siaj instigoj, ke iu aniĝu al grupo, partio, doktrino:
敦促要某人參加某團體, 政黨, 教派
Esperantistoj ŝatas varbi homojn al Esperanto.
世界語者喜歡號召人們來學世界語.
Ni okupiĝas pri varbado de samideanoj.
我們忙著徵召志同道合者.
manlajo (Montri la profilon) 2012-junio-11 04:52:51
Longe kuiri viandon en fermita kaserolo kun malmulte da akvo, tre modere varmigante por konservi ĝian tutan sukon:
長時在蓋鍋內以少量的水煮肉, 用溫火加熱以保留全部湯汁
Hodiaŭ mi stufis viandon en ĝia suko.
今天我用肉汁燉肉.
Mi tre ŝatas stufitan bovaĵon kun legomoj.
我很喜歡牛肉燉青菜.
Tie ni manĝis tre bongustan stufaĵon.
在那裡我們吃了很好吃的燉品.
Stufujo estas poto por stufi viandon.
燉鍋是用來燉肉的鍋子.