Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

每日一詞 Vorto de la tago 2012

de manlajo, 2012-januaro-15

Mesaĝoj: 1165

Lingvo: 简体中文

manlajo (Montri la profilon) 2012-julio-22 04:54:37

0190 KONCEDI 承認 /cheng2-ren4/

Post hezito aŭ dubiĝo konsenti pri la ebleco de io:
猶疑或懷疑後同意某事的可能性

La advokato devis koncedi, ke li malgajnis.
律師必須承認, 他輸了.
Mi bedaŭras, ke vi ne koncedis pli frue.
我很遺憾, 你沒有早點承認.
Min mirigis ŝia koncedo.
她的承認讓我驚訝.
Mi kredas, ke lia koncedo estas nur ŝajna.
我相信, 他的承認只是表面的.

manlajo (Montri la profilon) 2012-julio-25 03:01:46

0191 PENTI 後悔 /hou4-hui3/

Senti bedaŭron pro farita kulpo kun deziro ripari ĝin kaj ne plu rekulpi:
對所做錯誤感到遺憾並願修補且不再犯

Li tutkore pentis pri sia peko.
他全心後悔自己的錯.
Se lupo ekpentis, ŝafo atentu.
如果狼後悔, 羊要小心.
Vi eraris kaj via pento ne savos niajn rilatojn.
你犯錯了, 你的後悔也救不了我們的關係.
Mi vin pentigos pri via perfido!
我要你懺悔你的背叛.
Edziĝo tro momenta estas longapenta.
太短暫的婚姻會長時後悔的.
Ŝi volas ripari sian kulpon per bonaj agoj - ŝi pentofaras.
她要以更好的行動修補自己的錯 - 她告解.

manlajo (Montri la profilon) 2012-julio-25 03:02:20

0192 PERSISTI 堅持 /jian1-chi2/

1. Energie daŭrigi, eĉ malgraŭ ĉiu ajn malhelpaĵo, tion, kion oni komencis fari aŭ pensi:
不顧任何阻難, 努力持續想做或開始做的事

Li persistis ĉe sia opinio.
他堅持自己的意見.
Ne hontu penti pri faro, hontu persisti en eraro.
不要羞於後悔所做所為, 要羞於堅持錯誤.
Mi ricevis tiun postenon nur pro la persista strebado.
只因堅持努力我才得到那個職位.
Ŝia persisteco helpos ŝin multon atingi en la vivo.
她的堅持將幫助她達成生活中很多的事.
Persistejo estas loko en fortikaĵo aŭ regiono, aranĝita por la lasta defendado.
在工事或區域中安排為最後防衛的地點叫陣地.

2. Longe daŭri:
長時持續

Tiu tendenco ankoraŭ persistas.
那個趨勢仍然持續著.
Ni ne iris promeni pro la persista pluvo.
由於持續下雨, 我們沒去散步.

manlajo (Montri la profilon) 2012-julio-25 03:02:52

0193 ROTACII 旋轉 /xuan2-zhuan3/

Turniĝi ĉirkaŭ interna akso:
環繞內部的軸而轉動

Ĉiu planedo rotacias kun malsama rapideco.
每個行星都以不同速度自轉.
Jupitero famas pro sia rapida rotacio.
木星以快速旋轉而知名.
Ni havas tagon kaj nokton pro la rotacia movo de Tero.
由於地球的旋轉運動我們才有日夜之分.
La rotacirapido de novaj durdiskoj povas esti eĉ 10000 rotacioj per minuto.
硬碟的轉速可以高達每分鐘 1 萬轉.
Rotaciuloj estas klaso de vermoj.
輪蟲是一種蟲.

manlajo (Montri la profilon) 2012-julio-26 05:13:18

0194 TORDI 扭 /niu3/

1. Turni teksaĵon aŭ flekseblan objekton per ĝiaj ekstremoj laŭ reciproke kontraŭa direkto:
以兩端或對立之兩向轉動織物或彈性體

Ŝi tordas fadenojn - iu maltordis ilin.
她捻線 - 有人把它鬆脫了.
Tordi ŝnurojn el sablo (fari senutilan penon).
以沙捻繩 (做無效之功).
Eltordu la akvon el vesto / premtordu la veston - ĝi malsekigos la plankon.
把衣服的水擰乾 / 擰乾衣服 - 它會弄濕地板.
La serpento tordiĝas.
蛇絞扭.

2. Misformi aŭ difekti tordante:
因扭轉而變形或壞掉

Ŝi tordis al si la piedon kaj nun ĝi tre doloras.
她扭到腳, 現在腳很痛.
Ne unu hundo lin mordis, ne unu vento lin tordis.
沒有狗咬了他, 沒有風扭倒他.
Mi ne komprenis lin - lia frazo estis torda.
我不了解他 - 他的句子是扭曲的.
Ne fortordu la veron!
不要扭曲事實!
La prezento de la faktoj estas distordita.
事實的呈現是被扭曲了的.

manlajo (Montri la profilon) 2012-julio-27 01:10:27

0195 KURBA 彎曲的 /wan1-qu1-de/

Tia, ke ĝi estas nek rekta, nek konsistanta el rektaj partoj:
本身不直, 組成部分也不是直的

Kurba estas la ligno, sed rekte ĝi brulas.
木柴雖彎, 但它燒得很正.
Viaj kruroj certe ne estas kurbaj!
你的雙腿當然不是彎的!
Ĉi tiu kurbo montras naskiĝojn dum dek jaroj.
這條曲線顯示十年內的出生數.
La kurbeco de ĉi tiu arko estas bele ornamita.
這個弧線的曲度有著漂亮的裝飾.
La ventego kurbigis arbetojn.
大風吹彎了小樹們.
Sidu rekte por ke via dorso ne kurbiĝu.
坐正, 你的背部不要彎.
Kurbiĝadi kiel diablo en akvo benita.
彎曲得像福水中的鬼怪.
Mi ne havas fortojn por senkurbigi ĉi tiun draton.
我沒力氣扳直這根鐵線.

manlajo (Montri la profilon) 2012-aŭgusto-06 04:23:21

0196 VIPO 鞭子 /bian1-zi/

1. Batilo konsistanta el ŝnuro aŭ rimeno alligita al ligna tenilo:
由繩或皮帶接上木質把手而成的打具

Li eĉ el sablo vipojn tordas (estas elturniĝema).
他連沙子都能捻成鞭子 (很會變).
Aŭ kuseno sub ripo, aŭ bato per vipo.
要不是肋骨裝墊, 就是抽打皮鞭. [不是大好, 就是大壞]
Mi vipis la hundon, ĉar ĝi malobeis.
我鞭打狗, 因為它不順從.
Oni vipas ĉevalojn per rajdvipo / vipeto.
人們以馬鞭打馬.

2. Premanta aŭ punanta superpotenco:
壓制或懲處的強權

Li aperigos vipon super vi.
他將以強權壓制你.
Li estas homo, vipata de sorto.
他是受命運壓迫的人.
Ili paŝis, kurbigitaj de la vipado de la ŝtormo.
他們受暴風雨的壓制而曲折行進.

manlajo (Montri la profilon) 2012-aŭgusto-06 04:24:00

0197 HUMILA 謙恭 /qian1-gong1/

Opinianta sian situacion malalta kaj montranta tion per sia agmaniero:
自認低微並顯示在作為上

Mia servisto estas humila.
我的僕人很謙卑.
Ne iras hakilo al kolo humila.
謙恭的脖子不招斧.
Ne agu humile, ĉar neniu respektos vin.
不要謙卑行事, 因為沒有人會尊敬你.
La humileco de mia edzino estas suspektinda.
我妻子的謙卑值得尊敬.
Mi ne ŝatas vian malhumilan sekretariinon.
我不喜歡你那個狂妄的女秘書.
Ĉu vipado humiligas la beston?
鞭打可以使動物變謙卑嗎?
Al mono kaj forto humiliĝas la sorto.
命運也向金錢與權勢低頭.
Malhumileco estas kara plezuro.
驕傲是價高的歡樂. [為了驕傲之樂, 代價是很高的]

manlajo (Montri la profilon) 2012-aŭgusto-06 04:24:18

0198 FLEKSI 彎曲 /wan1-qu1/

1. Kurbigi ion sub premo aŭ kun peno, arkigi:
以壓力或力氣使某物變彎, 成弧狀

Mi ne povas fleksi la kruron, ĉar ĝi estas engipsigita.
我的腿彎不了, 因為它灌了石膏.
Fleksu arbon dum ĝia juneco (ne lasu pasi la ĝustan momenton!).
趁幼彎樹 (不要放過適當的時刻).
Tiu vojo havas multe da fleks(aĵ)oj.
那條路有許多的彎折.
Fleksanto estas muskolo, kiu servas por fleksi.
屈肌是提供彎曲的肌肉.
La korpo de akrobato estas fleks(iĝem)a.
雜耍者的身體很柔軟易屈.

2. Cedigi, obeigi
使退讓, 使順從

Mi fleksos vian obstinecon, neobeema knabino!
不聽話的女孩, 我要軟化你的固執!
Pli bone fleksiĝi, ol rompiĝi.
寧可彎曲, 不要折斷.
Ni povas kunvivi nur pro ŝia fleksebla karaktero.
我們能共同生活完全由於她的軟柔個性.

manlajo (Montri la profilon) 2012-aŭgusto-06 04:24:42

0199 RIGIDA 剛硬 /gang1-ying4/

1. Malfacile fleksebla:
難彎的

Viaj membroj estas rigidaj de frosto!
你的四肢因冷凍而僵硬!
Mi ne ŝatas, kiam iu rigide (fikse) rigardas min.
我不喜歡有人凝視著我.
La rigideco de lia korpo montris, ke li jam mortis.
他軀體的僵硬顯示他已死了.
Mi eĉ rigidiĝis de tia terura vidaĵo.
我甚至因那恐怖的景象而嚇僵.
Mia mano alrigidiĝis al mikrofono - mi tiom longe tenis ĝin.
我的手僵握著麥克風 - 我久持著它.

2. Obstine sama, necedema, ne adaptiĝa al la bezonoj kaj cirkonstancoj:
固執地維持相同, 不退讓, 不調適去配合需要及情況

Ni ne estas amikoj, ĉar lia karaktero estas rigida.
我們不是朋友, 因為他的個性很僵.
Malsano venas rapide, foriras rigide.
病來得快, 去得難.
Ŝi ĉiam rigidiĝas en siaj decidoj.
她總是對自己的決定很堅持.

Reen al la supro