Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

每日一詞 Vorto de la tago 2012

de manlajo, 2012-januaro-15

Mesaĝoj: 1165

Lingvo: 简体中文

manlajo (Montri la profilon) 2012-oktobro-26 04:38:12

0287 SUKURI 急救 /ji2-jiu4/

Doni la unuan helpon kaj flegon al vunditoj:
給傷者第一線的幫助和謢理

Ŝi estis vundita dum averio kaj mi sukuris ŝin.
在海損中她受傷, 我給她急救.
Via sukurado savis mian vivon!
你的急救救了我的命!
Tio ne estis sukurejo (loko, kie estas trovebla ĉio necesa por sukuri), sed mi ĉiamaniere provis helpi la vunditojn.
那不是急救站 (有各種急救所需用品的地方), 但我以各種方式盡量幫助傷者.
La Ruĝa Kruco estas konata organizo de sukurismo.
紅十字會是有名的救難組織.
Sukurantoj (sukuristoj) povas haltigi la morton per taŭgaj metodoj.
急救者 (急救員) 可用適當的方法挽救死亡.

manlajo (Montri la profilon) 2012-oktobro-26 04:39:04

0288 MUELI 磨 /mo2/

1. Pisti aŭ pecetigi grenon per ia ilo por fari farunon aŭ grion:
以工具搗或碎榖成粉或粒

Kiu venis unue, muelas pli frue.
早到者早磨.
En la kamparo staris bela venta muelejo.
田野上立著風車磨坊.
Mia patro estas muelisto.
我父親是磨工.

2. Pisti grajnojn aŭ fruktojn por diversaj uzoj:
打碎榖粒或水果作種種用途

Kontraŭ pago ni povas mueli kafon.
不付錢我們可以自磨咖啡.
Ĉu vi povus alprunti la kafmuelilon?
你能借給我磨咖啡器嗎?

3. Senhalte ripetadi:
不停地重複

Babilas, muelas, kion lango elpelas.
喋喋又磨磨舌尖吐出的話.
Ŝi ĉiam muele sencele babilas.
她總是磨個不停地閒聊.

4. Premi; afliktegi kaj senenergiigi:
壓迫, 困擾, 及消耗

Ĉagreno muelis ŝian koron.
苦惱磨著她的心.

manlajo (Montri la profilon) 2012-oktobro-29 07:29:40

0289 SPEZO 收支 /shou1-zhi1/

Operacio, per kiu monsumoj estas transigataj de unu kaso al alia, de unu konto al alia ks:
金額由某櫃轉到另一櫃或某戶頭到另一戶頭的操作

Necesas tre zorge noti ĉiujn spezojn en la libro.
需要很細心注意帳冊中的所有收支額.
Mi spezis cent eŭrojn en vian bankon, je via konto.
我轉存一百歐元入你的銀行到你的戶頭.
Aĉetojn de ligno kaj vendojn de tabloj ni kovras per la spezkapitalo.
我們以資本帳額來含括買木材和賣桌子.
Pli facile estas multe elspezi, ol malmulte enspezi.
支出多比收入少更容易.
Enspezo postulas elspezon.
收入要有支出.
Virinoj estas elspezemaj pri kosmetiko.
女人愛花錢在化妝品上.
Ni ne veturos al Aŭstralio, ĉar la vojaĝo estas elspeziga.
我們不去澳洲了, 因為旅行很花錢.
Kiom granda estas via laborenspezo?
你工作收入有多少?

manlajo (Montri la profilon) 2012-oktobro-30 04:54:32

290 REZIGNI 辭 /ci2/

Definitive forlasi ian postulon, pretendon, esperon aŭ deziron; malpretendi:
確定放棄某需要, 要求, 希望, 或欲望; 不要求

La princo rezignis la tronon.
王子放棄王位.
Ni devos rezigni duonon de niaj enspezoj.
我們將必須放棄收入的一半.
Ni ricevis ŝian rezignon pri la ofico.
我們收到了她的辭職.
La infano akceptis la punon kun rezignemo (rezignacio).
小孩認命地接受處罰.

manlajo (Montri la profilon) 2012-oktobro-31 04:27:01

0291 MODERA 適度 /shi4-du4/

Ne troa, ne ekstrema:
不過度, 不極端

La prezo de ĉi tiu aŭto estas sufiĉe modera.
這部汽車的價格十分適度.
Vivo modera estas vivo sendanĝera.
節制的生活是無險的生活.
Vivi modere, ne tro interne nek tro ekstere.
適度地生活, 不太內向, 也太外向.
Vivo sen moder(ec)o kondukas al mizero.
沒節制的生活導向悲慘.
Por ŝafo tondita Dio venton moderigas.
神為剪了毛的羊吹溫和的風.
La juĝisto moderigis punon.
法官減緩處罰.
Ŝi malsaniĝis pro malmodera vivo.
她因生活過度而病倒.

manlajo (Montri la profilon) 2012-novembro-01 04:42:13

0292 ABDIKI 退位 /tui4-wei4/

1. Formale demeti ĉiujn rajtojn pri reĝeco, imperiestreco ks:
正式放棄國王或皇帝等的一切權利

La imperiestro abdikigis la imperiestran edzinon kaj anstataŭigis ŝin per alia.
皇帝廢了皇后並以別人取代了她.

2. Memvole forlasi altan oficon aŭ rangon:
自願放棄高位或高階

Li abdikis la prezidantecon pro la skandalo.
他因醜聞而辭去總裁一職.
Tio kaŭzis la abdikon de diktatoro.
那造成了獨裁者的去職.

manlajo (Montri la profilon) 2012-novembro-03 05:04:28

0293 PRUDENTA 謹慎 /jin3-shen4/

1. Kiu pripensas kaj regas siajn agojn kaj konduton laŭ la praktika vivosperto kaj sociaj konvencioj:
思慮及約束自己動作與行為合於實際生活經驗及社會習慣

Mi ne estas prudenta homo - mi ne ŝatas pripensadi ĉion.
我不是個謹言慎行的人 - 我不喜歡凡事多慮.
Ju cerbo pli prudenta, des lango pli silenta.
腦子越是謹慎, 舌頭越是沉默.
Kiu prudenton ne havas, tiun saĝo ne savas.
缺乏謹慎者, 聖人救不了.
Aŭskultas prudente, kiu aŭskultas atente.
謹慎地聽就是注意地聽.
Finfine li prudentiĝis kaj ne plu agas erare.
終於他謹言慎行起來而不再做錯了.

2. Kiu moderigas sian konduton laŭ la cirkonstancoj:
依情境節制自己行為

Lia prudenta propono revivigis nian firmaon.
他深思熟慮的建議復興了我們公司.
Riĉigas ne enspezo, sed prudenta elspezo.
致富不在收入, 而在謹慎的支出.
Ĉiu vivas laŭ sia prudento kaj sento.
每個人依其思慮及感覺而生活.
Kio povas prudentigi tiun senprudentan knabinon?
有什麼可使那大而化之的女孩變嚴謹?

manlajo (Montri la profilon) 2012-novembro-03 05:05:13

0294 EKSKUZI 借口 /jie4-kou3/

Prezenti motivon aŭ pretekston por senkulpigi iun aŭ malpligravigi la riproĉataĵon:
表達動機或托詞為某人脫罪或減輕指責

Kiel vi intencas ekskuzi vian foreston de lernejo?
你要如何為你的逃學找借口?
La estro ne koleris, ĉar ŝi ekskuzis sin.
主管沒生氣, 因為她為自己找借口.
Li prezentis efektivan ekskuzon.
他表達了有效的借口.
Bonvolu akcepti miajn ekskuzojn.
請接受我的托詞.

manlajo (Montri la profilon) 2012-novembro-04 07:20:31

0295 EKSCESO 過度 /guo4-du4/

1. Stato de tio, kio transpasas la moderecon; ega troeco:
超過節制的狀態; 極為太過

Eksceso de seko mortigis la florojn.
過度乾燥殺了花卉.
Ekscesa ĉerpado mallevis la nivelon de la subtera akvo.
過度抽取使地下水位下降.

2. Ago transpasanta la limojn de modereco, sobreco, justeco, humaneco; maljustaĵo, tiranaĵo, malhumanaĵo:
超過節制, 穩重, 正直, 人道限度的行為; 不義, 殘暴, 不仁

Ekscesoj en la manĝado povas kaŭzi ne nur dikecon, sed ankaŭ malsanojn.
暴食可能造成不只是肥胖, 也會生病.
Lia ekscesa kolero timigis nin ĉiujn.
他的狂怒嚇壞了我們大家.
Vi tiam ekscesis (troigis).
你總是太過份.

manlajo (Montri la profilon) 2012-novembro-05 07:12:27

0296 SVATI 提親 /ti2-qin1/

1. Sin proponi al iu kiel edzon aŭ edzinon, peti por si mem la manon de iu:
對某人自薦當其丈夫或妻子, 請牽某人的手

Li intencas svati sin al tiu virino.
他有意向那個女人提親.
Ne ĉiu fianĉiĝas, kiu svatiĝas.
並非提親就會成親.
Li fine eldiris al ŝi sian svatiĝon.
他終於向她說出他的求婚.

2. Proponi iun al alia persono kiel edzon aŭ edzinon; peti kiel peranto de iu alia la manon de iu:
把某人推薦給另一人當丈夫或妻子; 當另一人的媒人向某人湊合牽手

La reĝo svatis sian filinon por tiu princo.
國王許女兒的親給那王子.
Svatado - propono de la svatisto - estis tre franda.
媒妁之言 - 提親者的提議 - 都很誘人.
Multaj svatiĝas, feliĉulo edziĝas.
許多人提親, 幸運者成親.

Reen al la supro