Sisu juurde

Suletud
Max. 500 sõnumeid.

每日一詞 Vorto de la tago 2012

kelle poolt manlajo, 15. jaanuar 2012

Postitused: 1165

Keel: 简体中文

manlajo (Näita profiili) 7. mai 2013 7:45.33

0478 ENUI 厭煩 /yan4fan2/

Malplezuri pro senintereso aŭ neokupiteco:
因無趣或無所事事而感到無聊

Mi neniam enuas kun miaj amikoj, ĉar ni ĉiam elpensas ion interesan por fari.
我從不會和朋友感到厭煩, 因為我們總是想出有趣的事去做.
Kiu amas ĝuon, amu ankaŭ enuon.
愛享受的人, 也要愛無聊.
Scienco havas semon enuan, sed frukton bonĝuan.
科學有無聊的種子, 但也有甜美的果實.
Tiu sencela vagado enuigas nin.
那毫無目標的遊蕩讓我們厭倦.
Ĉiuj lecionoj estis enuigaj.
所有的課都令人厭煩.
Kio povus malenuigi vin?
何事可以讓你有興致?

manlajo (Näita profiili) 8. mai 2013 12:24.24

0479 ENTREPRENI 從事 /cong2-shi4/

Komenci la plenumadon de grava tasko, kiun oni prenis sur sin:
開始實現自己所訂定的重大事項

Mi entreprenos grandegan vojaĝon.
我將實行重大的旅行.
Multe entreprenis, sed ne multe eltenis.
企畫很多, 但實現不多.
Ordo estas beno por ĉiu entrepreno.
秩序是任何企業的祝福.
Mia frato estas entreprenema juna komercisto.
我的兄弟是個有企業心的年輕商人.
Homo, kiu profesie entreprenas laborojn por aliaj personoj, nomiĝas entreprenisto.
專業上為他人從事企業工作者稱為企業家.
Ŝia patro estas konstruentreprenisto (entreprenisto de konstrulaboroj).
她父親是營建企業家 (營建工作的企業家).

manlajo (Näita profiili) 10. mai 2013 2:05.51

0480 APERTA 公開 /gong1-kai1/

Ne kovrita, ne fermita, libere alirebla:
未遮蓋, 未關閉, 可自由到達

La kunveno de politikistoj ne estis aperta.
政治人物們的此一聚會並不公開.
La virino, kiun ni intervjuis, parolis aperte (senkaŝe).
我們訪問的那個女人談話很公開 (不遮掩).
La redakcio apertas al ĉiuspeca kunlaborado.
編輯部歡迎各種的合作.
Kiel aperis tiu apertaĵo en la muro?
牆上那個洞是怎麼來的?

manlajo (Näita profiili) 10. mai 2013 6:06.27

0481 SOLVENTA 付得起 /fu4-de-qi3/

Pagokapabla, pagopova:
有付款能力的

La banko pruntedonas monon nur al solventaj firmaoj.
銀行只借錢給有付款能力的公司.
Vi ne pagis por la apartamento jam dum unu jaro - vi estas nesolventa debitoro (sxuldanto).
你已一年沒付公寓的錢 - 你是付不起的債務人.
Antaux ol pruntedoni monon al negocisto oni enketas pri lia solventeco.
借錢給商人前, 要先調查他的償付能力.
Neniu sciis pri mia nesolventeco - nekapablo pagi sxuldojn.
沒有人知道我無力還債.

manlajo (Näita profiili) 11. mai 2013 7:28.27

0482 VERSO 詩詞 /shi1-ci2/

Aro da vortoj aranĝitaj laŭ la valoro aŭ nombro de iliaj silaboj, konsistiganta stilistikan unuon, kun regula kontinueco kaj regula periodeco:
依音節的值或數而安排的一組字, 風格一致, 具規則的連續性和間斷性

Li skribis al ŝi belajn versojn, kaj ŝi komprenis, ke li amas ŝin.
他寫美麗的詩詞給她, 而她了解到他愛她.
En lernejo ni lernis multajn versaĵojn.
在學校我們學了很多詞章.
Antaŭe versegoj estis tre popularaj malgraŭ tio, ke plejofte ili estis sen rimoj.
以前長詞很風行, 雖然大都沒有押韻.
Li estas versisto, ne poeto. Li versas senkonsidere pri la inspiro.
他是詞作家, 不是詩人. 他不思慮靈感即可作詞.
Versfarado estas longa procezo se oni ne havas talenton.
如果沒有天份, 詞的創作是個漫長的程序.

manlajo (Näita profiili) 12. mai 2013 6:20.00

0483 ENVII 羨慕 /xian4-mu4/

1. Deziri havi tion, kion alia posedas:
也想要有別人有的東西; 羨慕

Mi envias al vi vian saĝecon.
我羨慕你的聰明.
Kion mi ne scias, tion mi ne envias.
我不知道的, 我不會羨慕.
Ŝia beleco estas enviinda.
她的美麗是令人羨慕的.
Ĉiuj malenvias mian malsukseson.
大家都同情我的失敗.

2. Senti malĝojon kaj malamon kontraŭ iu, kiu posedas ion, kion oni mem malhavas:
對某人有某物而自己沒有, 感到不高興或懷恨; 嫉妬

Mi ne envias la riĉulojn, ĉar ili ne havas verajn amikojn.
我不羨慕富人, 因為他們沒有真正的朋友.
Se mi scius, kion mi ne scias, ĉiuj saĝuloj min envius.
如果我知道我所不知道的, 所有智者都會羨慕我.
Feliĉo kaj riĉo envion elvokas.
快樂與富裕喚來嫉妬.
Envia moko sukceson ne detruas.
嫉妬的嘲笑摧毀不了成功.
Pli bone estas enviigi, ol kompatigi.
招來嫉妬勝過引人同情.

manlajo (Näita profiili) 13. mai 2013 8:10.20

0484 KOMPLOTO 密謀 /mi4-mou2/

Sekreta ligo por malica aŭ krima celo kontraŭ iu:
為了對某人的惡意或犯罪而秘密連合

La ŝtelistoj faris komploton inter si.
小偷們彼此密謀串通.
Ili komplotis, sed la komploto estis rapide malkovrita.
他們密謀, 但其密謀很快就被揭穿.
Polico arestis la komplotintojn.
警察逮捕了密謀者.

manlajo (Näita profiili) 14. mai 2013 5:22.43

0485 RIMEDO 手段 /shou3-duan4/

1. Tio, kio servas por atingi celon:
達成目的的手段

Mi ne ŝatas la rimedojn, kiujn vi uzas por eduki niajn infanojn!
我不喜歡你用來教育我們小孩的手段.
Ŝi allogos lin ĉiarimede.
她將不擇手段地引誘他.
Ili estas senrimede perditaj.
他們毫無辦法地失落了.
Vivrimedoj (mono necesa por aĉeti la bezonaĵojn), kiujn ni ricevis, rapide elĉerpiĝis.
我們領到的生活手段 (購買必須品所需的金錢), 很快又耗盡了.

2. Tio, kio servas por ripari malbonon:
用來補救不良之事的方法

Ni aplikos ĉiujn eblajn rimedojn por kapti la krimulojn.
我們將應用一切可能方法逮捕犯人.
Kontraŭ ĉiu tedo ekzistas rimedo.
因應一切厭倦都有方法.
Ni ne havas kontraŭrimedon por tiu malsano.
那個病我們沒有對抗的方法.

manlajo (Näita profiili) 16. mai 2013 4:40.03

0487 TIRI 拉 /la1/

I. Ne ŝanĝante mem sian lokon, deloki al si:
不變己位而移物向己; 拉來

1. Movi ion aŭ iun al si kun pli-malpli granda peno:
使力移動某物或某人

La infano tiris sian patrinon per la mano.
小孩用手拉他媽媽.
Animo al paradizo deziras, sed pekoj retiras.
靈魂要去樂園, 但罪過反向拉.
Detiru la ŝuojn.
拉開鞋子.
Ŝi surtiris la robon.
她披上袍子.
Mi eltiris la reton el la maro.
我從海中拉起網子.

2. Venigi pro inspirita sento, deziro, espero:
由於靈感, 欲望, 期望而招來

Li provis tiri min en tenton.
他試著以誘惑勾引我.
Plena kaso ŝteliston altiras.
滿滿的箱子會引來小偷.

3. Eligi ion el io, kio ĝin entenas:
把某物從裝容處起出

Tiru iun el ĉi tiuj loteriaj biletoj.
從這些彩票中抽出一張.
La loto estas tirita.
樂透已經抽出來了.

4. Havigi al si ian rezulton aŭ sekvon el io:
從某事取得結果或後果

Mi tiris grandan utilon el tiuj lecionoj.
我從那些課堂上取得很多用處.

5. Venigi en si, ensuĉi:
吸取

La suno tiras la malsekecon el la grundo.
太陽把濕氣從土地吸走.

6. Longigi:
延伸

Laŭlarĝe de la herbejo tiriĝis rivereto.
延著草原邊, 小河延伸而過.

II. Ŝanĝante mem la lokon, delokigi al si:
改變己位而移物向己

7. Movi kun si aŭ post si kun pli-malpli granda peno, irante antaŭen:
前行時, 出力使一起或跟隨移動; 前行時拉引

Fadeno iras, kien kudrilo ĝin tiras.
線跟著針引的方向走.
El flamo sin eltiris, en fajron eniris.
從火焰抽身, 進入火中.
Li fortiris ŝin de tie, for de tiuj malbonuloj.
他抽身遠離那些惡徒.

8. Sekvigi, estigi kiel rezulton:
跟隨或導致結果

Tiu konflikto povas tiri gravajn sekvojn post si.
那個沖突可能導致重大的後果.
Ni donis al li eblon silente retiriĝi el la malbela afero, kiun li entreprenis.
我們使他能夠從他進行的醜事中默默抽身.

manlajo (Näita profiili) 18. mai 2013 7:09.50

0488 ELEMENTO 元素 /yuan2-su4/

1. Unu el la kvar fundamentaj substancoj (aero, fajro, akvo kaj tero), kiuj laŭ kredo de la antikvuloj konsistigis la universon:
古人認為構成宇宙的四要素 (空氣, 火, 水, 土) 之一

Grekaj filozofoj konis kvar elementojn: aeron, fajron, akvon kaj teron.
希臘哲學家知道四種元素: 空氣, 火, 水, 土.

2. Unu el tiuj kvar substancoj, rigardata kiel medio taŭga por la vivo:
那些物質之一, 認定為生命環境所需.

Ĉiuj anasidoj sentis sin bone en la malseka elemento.
所有小鴨都性喜潮濕的物質.
Esti en sia elemento.
在適於自己的物質中 [如魚得水].

3. Ĉiu el la grandaj naturfortoj (vento, maro kaj aliaj):
出於大自然力量之物 (風, 海, 等等)

Ekstere furiozis elementoj.
外面狂風暴雨.

4. Substanco, supozita simpla kaj konsistanta el samsubstancaj eroj:
物質, 由單純同質成分組成之物

Oni jam konas pli da kemiaj elementoj ol konis antaŭe.
現在已知的化學元素比以前知道的多.

5. Ĉiu el la konsistigaj eroj de la tutaĵo:
構成整體的單一成分

Tiu rezono enhavas en si elementon de necerteco.
那個推理有不確定的成分.

6. Ĉiu el la plej necesaj kaj plej simplaj principoj de scienco, per kiuj oni komencas la instruadon pri ĝi:
最需要, 最單純的科學原理, 用作科學教學的起步

Hodiaŭ ni lernos elementojn de fonetiko.
今天我們將學習聲學的基本.
Li lernas en elementa lernejo.
他在小學學習.
Substantivo estas parolelemento.
名詞是語言元素.
Subjekto estas frazelemento.
主詞是句子元素.

Tagasi üles