Lukket
Max. 500 messages.
Meldinger: 1165
Språk: 简体中文
manlajo (Å vise profilen) 2013 5 18 07:11:20
1. En tia stato, kia ĝi estas en la naturo:
自然的本狀
a) ne hejmigita (se paroli pri besto):
未馴服的 (指動物)
Tie ni vidis sovaĝajn birdojn.
那裡我們看到野鳥.
Ĉi tiu hundo estas malsovaĝa.
這隻狗是馴服的.
Ni decidis malsovaĝigi la leonidon.
我們決定馴服小獅.
b) ne kultivata (se paroli pri planto):
非栽培的 (指植物)
Li donacis al mi sovaĝan rozon.
他送我野玫瑰.
c) nekulturata, senhoma (se paroli pri loko):
未開發, 無人的 (指地方)
Neniu homo loĝis en tiu sovaĝa marbordo.
無人住在那荒野的海灘.
Oni devus malpermesi kulturi ĉi tiun sovaĝejon.
必須禁止開發這個野外.
2. Restinta en primitiva stato de civilizo kaj vivanta ĉefe el fruktokolekto, ĉasado aŭ fiŝado:
停留在文明的原始狀態, 主要靠採集水果, 狩獵, 或打魚為生.
En Sud-Ameriko ankoraŭ loĝas sovaĝaj triboj.
南美還住著原始部落.
3. Senbride kruela, malmodera:
無限制地殘忍, 粗魯
Tio estis sovaĝa persekuto.
那是野蠻的迫害.
La elementoj ekstere sovaĝas.
外面的各種因素都很野蠻.
Ilia sovaĝeco estas nekomprenebla.
他們的野蠻是無以理解的.
4. Akre kruda, fortege malagrabla:
極粗糙的, 極粗魯
Li eligadis sovaĝajn kriojn.
他呼出狂野的叫聲.
La ĉevalo pli sovaĝe ekkuris.
馬更狂野地奔跑.
manlajo (Å vise profilen) 2013 5 19 05:05:18
1. Ĉiu el la suverenaj politikaj unuoj:
有治權的政體
Antaŭe Germanio nomiĝis Germana Regno.
以前德國叫作日爾曼王國.
Regna kaso - bona ĉaso.
王國的金庫 - 極佳的獵處.
La regnestro de nia lando estas bona kaj saĝa reĝo.
我國的元首是個好而聰明的君主.
Ni ne estas samregnanoj, ĉar ni loĝas en malsamaj regnoj.
我們不是同國者, 因為我們住在不同的國家裡.
2. Regiono, kie suverenas ia gento, ia principo ks:
由某族或某原理等統治的區域
Ŝi jam verŝajne estas en regno de sonĝoj.
她似乎已經進入了夢鄉.
manlajo (Å vise profilen) 2013 5 20 05:37:07
Havi fortan emon al ia ago pro ofta ripetado:
由於經常重複, 對某一行為有很強的傾向
Mia infano kutimas je mensogado.
我的孩子慣於說謊.
Kiu kutimis ĉion juĝi, nenie povas rifuĝi.
凡事慣於裁斷者, 無處可以逃難.
Kutimo estas dua naturo.
習慣是第二天性.
Kiu mensogas kutime, mensogas sentime.
習慣說謊者, 騙人臉不紅.
Mi kutimigas infanon al manĝado de fruktoj kaj legomoj.
我讓孩子養成吃水果和蔬菜的習慣.
Mi kutimiĝis ne manĝi post la sesa horo.
我習慣於六點過後不進食.
Post alkutimiĝo doloras disiĝo.
養成習慣後, 戒除很痛苦.
Ŝi ŝatas eksterkutimajn vestojn.
她喜歡超乎凡常的服裝.
Li ekparolis kun nekutima malvarmeco.
他以超出慣常的冷漠態度開口說話.
manlajo (Å vise profilen) 2013 5 21 06:41:21
1. Doni al vivanta estaĵo la manĝaĵon necesan por subteni la fortojn kaj daŭrigi la vivon:
提供生物保持力量或維持生命所需的食物
Mi devas nutri mian infanon.
我必須養育我的小孩.
Malsatulon la fabloj ne nutros.
寓言養不了傻瓜.
Tro nutrata kapro fariĝas kiel apro.
養得太肥的山羊變成有如野豬.
De semo putra venas frukto ne nutra.
敗種出瘠果.
Homoj mortigas la bestojn por la celoj de sia nutrado.
人類殺動物目的為自己食用.
Ŝi ne povis mem mamnutri sian infanon, pro tio tion faris nutristino.
她未能自己為孩子哺乳, 故由奶媽代勞.
2. Havigi al iu vivrimedojn:
取得生活資源
Laboro homon nutras, sen laboro li putras.
工作養活人, 沒工作他必死.
3. Provizi ion per la necesa materialo, por ke ĝi daŭru, funkciu plu:
給某物所需材料, 以使繼續運作
Nutru la fajron, se vi volas, ke daŭre estu varme.
如果你要的話, 請加持火力以維溫暖.
Lampo ricevas sian nutraĵon de la oleo.
燈從油取得它的養份.
4. Helpi al la daŭro de sento, deziro aŭ intenco:
幫助維持感覺, 期望, 或意向
Vi nutras vian amon per espero.
你以希望持續你的愛.
Tio aldonis ankoraŭ pli da nutro al ilia ridado.
那個更增添了他們的笑容的滋養.
manlajo (Å vise profilen) 2013 5 23 02:20:24
Prepari nutraĵon, elmetante ĝin al varmego, ĝis ĝi fariĝas anĝebla aŭ trinkebla:
準備食物, 置於高熱中直到可吃或喝.
Hodiaŭ mi kuiros bongustan supon.
今天我將煮美味的湯.
Kiu kaĉon kuiris, tiu ĝin manĝu.
誰煮的粥, 自己吃吧.
Ĝi estis malbongusta pro ne sufiĉa kuiro.
因烹煮不足, 它很難吃.
Al fiŝ' kuirita jam akvo ne helpos.
煮熟的魚, 給水也救不了.
Ĉi tiu restoracio estas fama pro bonega kuirado.
這家餐廳以極佳的烹調出名.
Kuiriston vaporo satigas.
廚師吃蒸氣就飽了.
Atendu iomete, viando ankoraŭ kuiriĝas.
請稍等, 肉還在煮.
Infanoj manĝis en kuirejo, ĉar patrino malpermesis manĝi en la ĉambro.
孩子們在廚房用餐, 因為媽媽不准他們在房間內吃東西.
Li estas fuŝkuiristo - li tute ne kapablas kuiri.
他是個爛廚師 - 他完全不會烹煮.
Ni decidis vaporkuiri la terpomojn.
我們決定蒸馬鈴薯.
manlajo (Å vise profilen) 2013 5 23 04:26:58
I. Sufikso, signifanta tiun, kiu efektive direktas, funkciigas la aferon, montritan de la radiko:
詞尾, 意指實質主導, 運作該字根所表示的事務
Nia urbestro tre zorgas pri la loĝantoj de la urbo.
我們的市長很照顧本市的居民.
Vilaĝano kreditas, vilaĝestro pruntas.
鄉民貸, 鄉長借.
II. Samsignifa memstare uzata morfemo:
同義的獨立用詞
La estro invitas ĉiujn al la kunsido.
主管邀請大家參加會議.
Estro ne malsatas.
主管不餓.
Mi estras en mia hejmo!
我在家作主!
La estraro de UEA kunsidas ĉiun monaton.
UEA 的理事會每個月開會.
Mi estas estrarano respondeca pri landaj sekcioj.
我是負責各國支部的理事.
La patro baldaŭ fordonos al li la estrecon.
父親即將把主管職務交付給他.
Li estrigis min super la komunumo.
他任我為社區主管.
Vi povas esti mia subestro (persono, kiu helpas la estron).
你可以擔任我的幕僚 (協助首長的人)
manlajo (Å vise profilen) 2013 5 24 05:51:17
Detala apartaĵo, kiu akompanas agon, fakton, situacion:
伴隨行動, 事實, 情形的詳細事項
Mi ne scias, ĉu mi venos - ĉio dependos de la cirkonstancoj.
我不知是否會來 - 一切端看情況而定.
Tempo kaj cirkonstancoj saĝon alportas.
時間和情勢提升才智.
Ajna cirkonstanca atesto estas malpermesata ĉi tie.
任何情況的保證在此都是不允許的.
Aktivaj membroj de nia komunumo varias laŭ la cirkonstancaro.
本社區的活躍成員隨情況而變.
manlajo (Å vise profilen) 2013 5 24 05:52:51
Favorkora donaco plej ofte mona, kiel helpo al malriĉulo:
用以幫助窮人的善心資助, 通常是金錢.
Almozuloj ofte sidas apud la pordo de la preĝejo kaj petadas almozon.
乞丐往往坐在廟口求人施捨.
Almozoj ne malriĉigas.
施捨不會使人窮.
Mi neniam povus almoz(pet)i.
我永遠無法求人施捨.
Tiuj homoj vivas almoze.
那些人靠乞討過活.
Almozpetanto sinĝena restas kun sako malplena.
自我設限的乞討者將留守空空的袋子.
Kiu vivas sen kalkulo, baldaŭ estos almozulo.
生活不懂算計, 不久即將行乞.
Li estas almozdonema - volonte kaj malavare donanta almozojn.
他善施捨 - 情願並慷慨施給.
manlajo (Å vise profilen) 2013 5 26 08:41:39
1. Havanta nek komenciĝon nek finiĝon:
沒有開始, 也沒有結束
Laŭ Spinozo, materio estas same eterna, kiel spirito.
依照 Spinozo 的說法, 物質一樣是永恆的, 就如同精神.
Eterneco estas unu el la plej ĝenerale rekonataj atributoj de la dioj.
永恆是諸神最廣被認同的屬性之一.
2. Havonta neniun finiĝon:
將不會有結束
Tiam ni ĝuos eternan feliĉon.
那時我們將享受著永恆的幸福.
Nek ĝojo, nek malĝojo daŭras eterne.
快樂既不會, 哀愁也不會永遠不變的.
Por sperto kaj lerno ne sufiĉas eterno.
經驗和學習永遠都是不足的.
La pentristo eternigis ŝian belecon en siaj pentraĵoj.
畫家把她的美麗永存在他的畫作之中.
3. Tiel longa, aŭ ripetata, ke oni ne antaŭvidas finon:
如此之長久或重複, 以至無法預見其結束
Inter ni komenciĝis eterna milito.
我們之間開始了永無休止的爭戰.
manlajo (Å vise profilen) 2013 5 27 06:29:40
1. Resti, nenion farante, por refreŝigi siajn fortojn:
歇息, 什麼也沒做, 以恢復力氣
Mi multe laboris kaj poste decidis iom ripozi.
我已工作很多, 後來決定稍事休息.
Kiu tro ripozas, baldaŭ almozas.
太多休息, 就得行乞.
Laboro finita, ripozo merita.
完成工作, 值得休息.
Li laboradas senripoze, ĉar li volas enspezi pli multe da mono.
他工作不息, 因為他想賺很多錢.
Freŝa aero iomete ripozigis mian cerbon.
新鮮的空氣多少讓我的腦子得以休息.
2. Senmove kviete kuŝi:
靜躺不動
Lia kapo ripozis sur mia brusto.
他的身子停靠在我的胸上.
3. Resti morte kuŝanta:
死臥安息
Li (mortinto) ripozu trankvile!
願他 (死者) 安息!
Ĉi tio estas lia ripozejo por eterne.
這是他永恆安息之處.