مغلق
الرسائل كحد أقصى 500
المشاركات: 1165
لغة: 简体中文
manlajo (عرض الملف الشخصي) 4 أكتوبر، 2013 12:55:26 ص
1. Perdinta la prudenton pro mensa malsano:
因心智疾病而失去明斷力
Ŝi estas en frenezulejo, ĉar ŝi estas freneza.
她在瘋人院, 因為她發瘋了.
Tiu ĉi konstruaĵo estas hospitalo por frenezuloj.
這棟建築是瘋人醫院.
2. Perdinta la sinregadon pro pasio; malsaĝega:
因熱情而失自制; 愚笨的
Li estis freneza pro ĵaluzo.
他因嫉妒而抓狂.
Li atingis tian gradon de frenezeco, ke li volis mortigi sin.
他達到想要殺她的那種瘋狂程度.
Ŝi estas frenezeta (ne tute prudenta).
她有點瘋 (不是那麼正經).
La kolero frenezigis min.
生氣令我抓狂.
Vi tute freneziĝis!
你全然瘋狂了!
Li iom drinkis kaj komencis frenezumi.
他小喝了一下, 就開始發酒瘋.
3. Malsaĝega, sensenca:
愚笨的, 荒謬的
Li ĉiam montris sian frenezan amon.
他總是顯現他那瘋狂的愛.
Tio, kion vi diris, estas frenezaĵo!
你說的全是荒經怪誕.
manlajo (عرض الملف الشخصي) 5 أكتوبر، 2013 9:41:21 ص
1. Perforte eniri kaj ekokupi fremdan landon:
強行進入並佔領外國
La malamikaj armeoj invadis la landon.
敵軍侵佔了國土.
La malsano invadis nian landon.
疾病侵入我國.
La invadoj de la Barbaroj detruis la Roman imperion.
野蠻人的入侵摧毀了羅馬帝國.
2. Grandnombre eniri en iun lokon:
大量入侵某處
La gaja junularo invadis la dancejon.
歡樂的青年們湧入舞場.
Nokto invadis la teron.
夜色侵臨地面.
Nia domo estas invadita de ratoj.
我們的房子遭到鼠患.
manlajo (عرض الملف الشخصي) 6 أكتوبر، 2013 7:55:12 ص
Intence mortigi homon:
故意殺人
Tiu krimulo murdis multajn homojn.
那名罪犯謀殺了很多人.
Multaj homoj estis murditaj dum tiu invado.
在那次入侵時有許多人被謀殺.
Mi neniam pardonos al la murdinto de mia filo!
我永不會原諒我兒子的謀殺者.
Iu pagis al la murdisto por ke li murdu lin.
有人付錢給殺手去謀殺他.
La murdo min tre timigis.
謀殺很令我生畏.
manlajo (عرض الملف الشخصي) 7 أكتوبر، 2013 1:57:53 ص
1. Afable peti iun, ke li ien venu:
親切地請某人來某處
Li invitis siajn geamikojn al la koncerto.
他邀請他朋友來音樂會.
Oni invitas - venu, oni donacas - prenu.
有人邀請 - 就來, 有人贈給 - 就拿.
Mi jam sendis ĉiujn invitajn leterojn.
我已送出所有邀請函.
Malfeliĉo inviton ne atendas.
惡運不請自來.
En la sekva numero vi trovos invitilon kaj aliĝilon al la aranĝo.
下一期你將收到活動邀請函和報名表.
Ŝi afable akceptis la invititojn (invititajn gastojn).
她親切地接待受邀者 (被邀請的客人).
2. Afable peti, instigi, ke iu faru:
親切地請求或促請某人去做
Li invitis min al danco.
他邀我跳舞.
Mi akceptis ilian inviton vojaĝi kune.
我接受他們的邀請一起去旅行.
Ili malinvitis min fari prelegon (nuligis inviton).
他們取消邀請我去演講 (取消原來的邀請).
manlajo (عرض الملف الشخصي) 8 أكتوبر، 2013 2:08:32 ص
1. Nekonata forto, imagata kiel supernatura, rigardata kiel havanta kapricojn, kaj al kiu oni emas atribui la okazaĵojn, kies kaŭzon oni ne konas:
被想像為超自然的, 被看成反復無常的, 人們常把不明原因發生的事歸之於它的一種未知力量
La sorto estas favora por vi.
命運對你好.
Bone tiu sidas, al kiu la sorto ridas.
命運對他笑的人, 可以坐得安穩.
2. Antaŭfiksita aparta destino de iu:
某人注定的獨特宿命
Ĉu vi estas kontenta je via sorto?
你對自己的命運滿意嗎?
Sian sorton neniu evitos.
沒有人可以迴避自己的命運.
3. Tio, kio devas okazi pri iu afero:
某事必發生之事
Kunligi la sorton de la lingvo kun la estonta kongreso estus tre malprudenta.
把這個語言的命運和未來的大會綁在一起是不妥的.
manlajo (عرض الملف الشخصي) 9 أكتوبر، 2013 12:29:33 ص
Havi efikon sur la pensoj, sinteno, agmaniero de alia persono:
對他人的思想, 態度, 行為有作用
Oni kredas, ke la astroj influas la sorton de la homoj.
人們相信, 星體影響人類的命運.
Ŝi estis ĉiam influata de siaj geamikoj.
她總是受到她朋友的影響.
Mi pensas, ke li havas influon sur vin.
我想, 他對你有影響.
Li estas tre influa (havanta influon) persono.
他是個很有影響力的人.
La prezidanto de nia organizo estas facile influebla.
我們機構的總裁容易受影響.
Mi ne timas pri mia posteno - vi estas seninflua homo en mia laborejo.
我不怕我的職位 (不保) - 在我的工作場所, 你是個沒有影響力的人.
manlajo (عرض الملف الشخصي) 11 أكتوبر، 2013 12:29:04 ص
1. Perceptebla per la sentumoj apero; natura okazaĵo:
感官能察覺的外相; 自然的事件
Ĉiu elpensis sian teorion por klarigi la fenomenon.
每人想出能說明此一現象的自己理論.
Fenomenismo estas teorio, kiu asertas, ke nur la fenomenoj estas objektoj de sciado.
現象論是一種理論, 它確言只有現象才是求知的對象.
2. Eksterordinara, malofta afero:
不尋常的, 罕有的事物
Renkonti vin estas vera fenomeno.
能遇見你真是難得.
Li havas fenomenajn kapablojn.
他有不尋常的能力.
En tiu valo kreskas fenomenaj floroj.
這個山谷裡生長著罕見的花.
manlajo (عرض الملف الشخصي) 11 أكتوبر، 2013 12:32:11 ص
1. Reciproka inklino de du personoj, bazita sur simileco de gustoj, temperamentoj, opinioj kaj simile:
兩人因品味, 性情, 意見等相似而彼此相知
Ili vivis en mirinda simpatio.
他們生活的相知令人稱奇.
Mi ne tre simpatias kun li.
我和他沒有太大的同感.
2. Favora inklino de iu por alia persono, kies sentojn tiu iel dividas:
某人對另一人能分享其感受的善意傾向
Vi havas por ŝi pli grandan simpation.
你對她有更大的同情心.
Ŝi estas tre simpatia knabino.
她是個很有同情心的女孩.
Vi tiel simpatie ridetas!
你那麼具有同情心地微笑著!
Mi ne kaŝas mian malsimpation al tiu persono.
我不隱藏我對那個人的幸災樂禍.
manlajo (عرض الملف الشخصي) 12 أكتوبر، 2013 7:07:52 ص
1. Amaso de densa akva vaporo, formiĝanta en malsupra atmosfero, kiun ĝi malklarigas, kun vidodistanco de malpli ol 1 km:
形成在大氣底層的, 使能見度低於 1 公里的濃水氣
Estas multaj grizaj nebuloj en la ĉielo. Tio signifas, ke baldaŭ komencos pluvi.
天空有許多灰濛濛的霧. 那意味著即將下雨.
Ĝi ne eliris ankoraŭ el malproksima nebulo (eĉ ne estas ankoraŭ aperanta, estas tute necerta).
它仍未從深霧中出現 (甚不明顯, 完全不確定)
Nebulego kovris la valon.
濃霧罩著山谷.
Estis nenia nebuleto en la ĉielo.
天空沒有任何一絲的霧氣.
2. Io, kio, simile al nebulo, konfuzas la vidadon:
迷濛視線的如霧之物
De tempo al tempo nebulo kovris al ŝi la okulojn.
時時她的眼睛罩著迷霧.
Miaj pensoj nun estas nebulaj.
我的思想現在有如迷霧般.
Nebuligi al iu la okulojn (trompi).
讓人眼睛罩霧 (欺騙).
Ne eblis normale vidi kaj spiri pro la fumnebulo, kiu kovris la tutan urbegon.
籠罩整個都會的煙霧,令人無法正常觀看和呼吸.
manlajo (عرض الملف الشخصي) 13 أكتوبر، 2013 6:23:41 ص
Malgranda, manportebla kofro, kiu malfermiĝas en du partojn:
小型的手提行李箱, 可分為兩半打開
Ĉu vi jam pretigis la valizojn?
你已準備好手提箱了嗎?
Pli valoras propra ĉemizo ol fremda plena valizo.
自已的襯衫比別人滿滿的手提箱更有價值.
Mi metis miajn dokumentojn en valizeton.
我把我的文件放入手提箱.
Metu viajn valizojn en valizujon (de aŭto).
把你的手提箱都放在 (汽車的) 行李箱裡.