Til indholdet

Lukket
Max. 500 messages.

每日一詞 Vorto de la tago 2012

af manlajo, 15. jan. 2012

Meddelelser: 1165

Sprog: 简体中文

manlajo (Vise profilen) 31. jan. 2014 01.11.04

0747 PUTO 井 /jing3/

Profunda, vertikala truo, fosita en tero, por ĉerpi el ĝi akvon, kiu tie kolektiĝas pro subtera fonto aŭ trasorbiĝo, aŭ por forfluigi neutilan likvon:
為汲取地下泉或滲入的水, 或為排出無用液體, 而從地面下挖的垂直深洞

Kara, iru preni akvon de la puto.
親愛的, 請去水井取水.
En puton ne kraĉu, ĉar vi trinki bezonos.
別向水井吐痰, 因為你將需要喝它.
Puta akvo estas pura ĉi tie.
此處的井水很乾淨.
La putisto boris al ni la puton.
井匠為我們開了一口井.
La drenputo ricevas superfluajn akvojn el ĝardeno kaj ellasas ilin en la grundon.
排水井收集了花園的溢流水, 然後排入水中.

manlajo (Vise profilen) 1. feb. 2014 03.55.18

0748 KVIETA 寧靜 /ning2-jing4/

1. Tia, ke ĝi ne ekscitas la sensojn, ne perturbas la ripozon:
不激起感覺, 不干擾休息那樣

Ni kune promenis en kvietaj (senbruaj) stratoj.
我們一起在寧靜 (不吵雜) 的街上散步.
La kvieteco de la nokto karesis la animon.
夜的寧靜撫慰了靈魂.
Kio povus kvietigi mian doloron?
有什麼可以安撫我的痛苦?
Mi prenis kvietigan medikamenton (kvietigaĵon) por ebligi ripozon.
為了好好休息, 我服用了鎮定劑.
La vento jam kvietiĝis.
風已經靜下來了.

2. Ne montranta ekscitecon, havanta nepasian kaj pacan aspekton:
未顯激動, 有著冷靜平和的面貌

Ni ĉiuj koleris, nur li restis kvieta.
我們全生氣了, 只有他處之平和.
Ŝi ĉiam parolas kviete.
她總是說話平和.

3. Nekolerema, ne facile incitebla; pacema; malsovaĝa:
不易生氣, 不易激動; 平和; 溫馴

Ĉi tiu besteto estas tre kvieta.
這隻小動物很溫馴.
Fariĝis paco, sed la homaro ankoraŭ ne retrovis sian kvieton.
和平來臨, 但人類仍未找到安寧.
Manon malkvietan ĉiu muro atakas.
不平的手每片牆都打擊.

manlajo (Vise profilen) 2. feb. 2014 17.29.40

0749 RARA 稀少 /xi1-shao3/

1. Malofta, maldensa:
稀少, 稀疏

Evidentiĝis, ke lia malsano estas tre rara kaj nekuracebla.
顯然他的病是罕見的而且治不了.
Ĝi estas rare uzata.
它很少使用.
Oni intencas rarigi ĉi tiun belegan arbaron.
人們要把這漂亮的樹林清理得不那麼濃密.

2. Altvalora pro sia malofteco:
珍貴

Ĉiuj raraj plantoj kaj bestoj estas gardataj de la ŝtato.
所有珍稀動植物都受到國家的保護.
Antaŭe tiaspeca literaturo estis raraĵo.
之前那種文學是稀有品.

manlajo (Vise profilen) 2. feb. 2014 17.33.53

0750 JUSTA 公正 /gong1-zheng4/

1. Respektanta egale kaj senpartie la rajtojn de la aliaj homoj, kaj haviganta al ĉiu lian apartenaĵon:
對他人權益平等不偏的尊重, 給予每人其所應有的

Miaj gepatroj estas severaj, sed justaj.
我的父母雖嚴厲, 但很公正.
Pardonemeco superas justecon.
寬恕勝過公義.
Pardonu, mi certe ne volis fari maljustaĵon al vi.
對不起, 我不是故意對你造成不公.

2. Konforma al la interna juĝo de la konscienco:
符合良知的內在判斷

Li ricevis justan punon por siaj krimoj.
他為自己的罪接受了公正的處罰.
Ni devas juĝi juste.
我們必須公正判定.
La devo de juĝisto estas diri la juston.
法官的職責在於公正論處.
Mi pensas, ke la puno estas maljusta.
我認為這項處分不公正.

3. Bazita sur la realo:
基於事實

Mi ne opinias tion justa.
我不認為那是合理的.

4. Virta:
美德

Ŝi estas justa homo.
她是個有德的人.
Mi ne kredas, ke ĉiuj vi estas justuloj kaj neniu el vi estas pekulo.
我不信你們全有操守, 沒有任何犯錯者.

manlajo (Vise profilen) 3. feb. 2014 16.23.12

0751 PREDIKI 傳道 /chuan2-dao4/

1. Parole komuniki al publiko sciojn religiajn:
以口說對大眾傳達宗教知識

La pastro predikos en Esperanto.
教士用世界語傳道.
Kontraŭ peko prediku, sed pekinton pardonu.
傳道反對犯錯, 但請原諒犯錯者.
Eĉ kontraŭ pastra prediko troviĝas kritiko.
甚至也有評論反對教士傳道.

2. Insiste rekomendi tion, kion oni kredas vera, bona:
堅持推介認為真而好的事物

Esperantismo predikas amon.
世界語主義主張愛.
Ne prediku knabino al via patrino.
小女孩, 不要對妳媽說教.
Gepatroj, jam tedis al mi viaj predikoj!
爸媽, 我已厭煩你們的說教了!

manlajo (Vise profilen) 5. feb. 2014 07.25.03

0752 SURDA 耳聾 /er3-long2/

1. Tute ne posedanta, aŭ posedanta tre malfortan kapablon aŭdi:
完全沒有或只有很弱的聽力

Li estas surda je la dekstra orelo.
他的右耳是聾的.
Virino bonorda estas muta kaj surda.
好女人既啞又聾.
Ŝia surdeco estas denaska.
她自出生即聾.
La maljuneco iom surdigis la avon.
祖父年老有點聾.

2. Ne volanta aŭskulti, ne lasanta sin konvinki:
不想聽, 不聽信

Ili restis surdaj al mia peto.
他們對我的請求裝聾.
Prediki al surduloj (vane peni por persvadi).
對聾子傳道 (無法說服).
Iliaj oreloj surdiĝis tuj kiam mi komencis mian parolon.
當我開始說話時, 他們的耳朵全變聾了.

3. Malsonora, malakuta:
無聲, 低沉

Lia voĉo estas surda.
他的聲音聽不到.
Sufiĉas! surde interrompis la patro.
夠了! 父親低沉地打斷了話.

manlajo (Vise profilen) 5. feb. 2014 07.26.16

0753 PUM 砰 /peng1/

Onomatopeo, imitanta la surdan bruon de falo kaj simile:
擬聲字, 模擬倒下之類的轟然巨響

Pum! la viro falis en la riveron.
砰! 那個男人掉入河中.
Mi ne povis ekdormi pro krioj kaj pumpumadoj, venantaj de ekstero.
由於來自外面的叫聲及砰砰聲, 我無法入睡.

soranoseia (Vise profilen) 6. feb. 2014 08.14.05

謝謝你的堅持。
才接觸世界語不久,要學習這些句子還是個很漫長的學習過程。給自己加油。

manlajo (Vise profilen) 7. feb. 2014 01.22.00

0754 KOVI 孵 /fu1/

1. Sidi sufiĉan tempon sur ovoj, por havigi al ili konstantan varmon kaj ebligi maturiĝon de la embrio (se paroli pri birdoj):
在蛋上久坐, 使保恆溫並使胚胎成熟 (指鳥類)

Kukolo ne kovas siajn ovojn.
杜鵑不孵自己的蛋.
La kovado kaj nutrado estas plenumataj de gepatraj birdoj.
孵卵及喂食由公鳥和母鳥擔任.
Ni prenis la ovojn kaj metis ilin en kovilon, ĉar tie estos sufiĉe varme.
我們取了卵放在孵化器, 因為那裡將有足夠的溫度.
Tie estis kokino, ĉirkaŭita de sia kovitaro.
那裡有隻母雞, 圍繞著一群初孵的小雞.
Onidire salmoj revenas fraji al tiu preciza loko, kie ili elkoviĝis.
據說鮭魚回到它孵化的正確地點來產卵.

2. Plej zorge gardi kaj flegi:
極小心地看顧及照護

La patrino kovas sian infanon.
母親呵護她的孩子.

3. Kaŝe konservi ion, por ke ĝi aperu poste; kaŝe prepari:
藏匿某物, 待日後現出; 密謀

Lia koro kovas malamon kaj envion.
他的心中藏著怨恨與忌妒
Ni devas trovi la kovejon de epidemio.
我們必須找出流行病的匿窩.
Ili elkovis novajn planojn, pri kiuj mi ne sciis.
他們密謀新的計畫, 但我不知道是些什麼.

manlajo (Vise profilen) 8. feb. 2014 04.14.20

0755 NESTO 巢 /chao2/

1. Korbeto aŭ konstruaĵeto farata de la birdoj, de malgrandaj bestoj, de kelkaj insektoj kaj fiŝoj por demeti siajn ovojn kaj kovi la idojn:
鳥, 小動物, 或某些昆蟲和魚所做的籃狀物或建造物, 用來產卵和孵育下代.

Multajn nestojn de cikonioj malbonigis konstanta pluvego.
持續的大雨打壞了許多鸛巢.
Al ĉiu besto plaĉas ĝia nesto.
動物都愛自己的窩.
Printempe la birdoj nestas por poste meti ovojn.
春天裡鳥兒築巢然後產卵.
Hirundo eknestis sub nia tegmento.
燕子開始在我們的屋簷下築巢.
Ni trovis kelkajn ternestojn en la arbaro, kio montras, ke tie loĝas bestoj.
我們在樹林裡發理有些土窩, 顯示那裡住著動物.

2. Loko, rigardata kiel:
看成...的地方

a) kovejo de malbonfaraj estaĵoj:
滋生惡徒之處

Tio certe ne estas nesto de rabistoj!
那當然不是匪徒的巢穴!

b) hejmo, propra loĝejo:
家, 自己的居處

La edzo aranĝis varman kaj oportunan neston por mi.
丈夫為我安頓了溫暖舒適的窩.
Ankaŭ al nia nesto venos iam la festo.
我們家也會有盛宴的.
Lia loĝejo estis kiel malvarma kaj malbela nestaĉo.
他的住處有如冰冷醜陋的破窩.
Floroj nestiĝas en la fendoj de iliaj radikoj.
花駐留在它們的根的縫隙裡.

Tilbage til start