Skip to the content

Closed
Max. 500 messages.

每日一詞 Vorto de la tago 2012

by manlajo, January 15, 2012

Messages: 1165

Language: 简体中文

manlajo (User's profile) February 10, 2014, 11:37:05 AM

0756 EBRIA 醉 /zui4/

1. Trinkinta tiom da alkoholaĵoj, ke la cerbo kaj muskoloj ne plu normale funkcias:
喝多了酒, 腦及肌肉不再正常運作

Ŝia edzo denove revenis hejmen ebria.
她丈夫又喝醉了回家.
Li saltas gracie, kiel urso ebria.
他優雅地跳著, 有如喝醉的熊.
Vera opinio montriĝas en ebrio.
酒醉吐真言.
Ebrieco pasas post dormo, malsaĝeco neniam.
醉在睡後消, 愚蠢永不了.
Ne miksu ebriigaĵojn!
不要混酒.
Ili ebriiĝis antaŭ noktomezo.
午夜前他們醉了.
Por ebriulo ne ekzistas danĝero.
醉漢不怕險.
Mi verŝis akvon sur lin por ke li malebriiĝu.
我向他灑水, 好讓他醒醒.

2. Konfuzata de pasio aŭ granda emocio:
受到熱情或情緒的困惑.

Ni ĉiuj estis ebriaj de feliĉo.
我們全陶醉在幸福中.
Sukceso ebriigis lin.
成功令他醉了.

manlajo (User's profile) February 10, 2014, 11:37:53 AM

0757 FIDELA 忠誠 /zhong1-cheng2/

1. Plenumanta kun konstanta akurateco kaj sindoneco la faritajn promesojn, ne trompanta la konfidon:
持續準確無私地實行所作的承諾, 不破壞信任

Ĉu vi certas, ke via edzo estas fidela?
你確信你的丈夫是忠實的嗎?
Amiko fidela estas trezoro plej bela.
忠誠的朋友是最美的寶藏.
Ŝi longe atendis lin kaj konservis fidelecon al li.
她長期等待他, 一直對他保持忠誠.
Ne fidu fidelulon, fidu propran okulon.
別信賴忠實者, 信賴自己的眼睛.
Mi jam ne dubas pri ŝia malfideleco.
我已不懷疑她的不忠.

2. Tenanta sian kredon malgraŭ la malfaciloj:
不顧困難仍保持其信仰

Li staras fidele ĉe siaj principoj.
他忠實地信守他的原則.

3. Konforma al originalo aŭ al vero, ekzakta:
符合原本或事實, 正確的

Ĉiun monaton ni skribas fidelan raporton.
每個月我們寫正確的報告.

manlajo (User's profile) February 11, 2014, 12:59:32 AM

0758 EDUKI 教育 /jiao4-yu4/

1. Direkti la elvolviĝon de fizikaj, moralaj kaj intelektaj kapabloj de infano aŭ junulo:
引導兒童或少年身體, 道德與智能的發展

Gepatroj edukis min en la plej granda severeco.
父母以最嚴謹的方式教育我
Ili donis bonan edukon al mi.
他們給我好的教育.
Mi zorgis pri edukado de malpli aĝa fratino.
我關照妹妹的教育
Niaj seminarioj havas edukan celon.
我們的研討會具有教育目的.
Ĉu vi denove ne estis en edukejo?!
你是否又不在教育場所了?!
Kiel malbele vi parolas, needukita knabo!
你口出惡言, 沒教養的小子!

2. Malsovaĝigi (beston):
馴良 (動物)

Ili edukis tigron kaj nun ĝi loĝas en ilia korto.
他們馴養老虎, 現在它就住在他們院子裡.
Timu lupon edukitan kaj malamikon repacigitan.
要怕馴良的狼和言和的敵人.
Neniu edukisto sukcesos eduki ĉi tiun beston, ĉar ĝi estas needukebla!
沒有馴獸師能馴良這個動物, 因為它是無法馴良的.

manlajo (User's profile) February 12, 2014, 12:29:42 AM

0759 APLOMBO 沉著 /chen2-zhuo2/

Tre granda, neŝancelebla memfido:
極大的不動搖的自信

Li prezentis sin kun aplombo kaj tio al ni ne plaĉis.
他沉著地自我介紹, 而那並不討我們喜歡.
Unu persono, kiu parolas kun granda aplombo, simple faras sugestion al ĉiuj aliaj.
有個說話極沉著的人直截地授意所有其他的人.
Mi ne komprenas, kiel li povas tiel aplombe aserti malveraĵon.
我不了解何以他能那麼沉著地確言謊話.

manlajo (User's profile) February 13, 2014, 1:26:44 AM

0760 MARĈO 沼澤 /zhao3-ze2/

1. Akvujo de senflua densa akvo kun malseka, mola fundo, konsistanta plejparte el malkombiĝintaj vegetaĵoj:
大部分為雜生植物構成的, 有著濕軟底部的靜止的稠水漥

Estu atenta - ĉi tie estas multaj marĉoj.
要注意 - 此處有許多沼澤.
Kie ajn rano iras, ĝi ĉiam marĉon sopiras.
無論青蛙到哪裡, 它都是想要沼澤.
En tiu marĉa lando estas multe da moskitoj.
在這個沼澤地有很多蚊子.
Tiu marĉejo okupas grandegan spacon.
那個沼澤區佔了很大的空間.
Longdaŭra pluvego marĉigis la vojojn.
持續長時的大雨使馬路成為一片沼澤.
Mi aŭdis, ke jam kelkaj homoj enmarĉiĝis.
我聽說已經有一些人陷入沼澤.

2. Malbona stato, el kiu oni malfacile povas eliri:
難以脫身的困境

Mi dronas en la marĉo de la nesciado!
我陷溺於無知的沼澤中!

manlajo (User's profile) February 14, 2014, 11:22:53 AM

0761 SKRUPULO 顧慮 /gu4-lv4/

1. Maltrankviliga dubo en aferoj de konscienco:
對良知事項的不安與疑惑

Ne sentu skrupulon antaŭ la akcepto de mia propono, mi petas.
接受我的提議前請你不必有所顧慮.
Mi ne volus denove renkonti tiun senskrupulan friponon.
我不想再遇見那個肆無忌憚的無賴.

2. Granda precizeco en la faroj:
審慎 - 行為上的極大準確

Ŝi skribis la artikolon kun plej granda skrupulo.
她以最大的審慎寫作那篇文章.
Ili faris skrupulan esploron.
他們作了審慎的研究.
Li skrupule tradukas ĉiujn nuancojn.
他審慎地翻譯所有細緻的語調.

manlajo (User's profile) February 16, 2014, 2:17:51 AM

0762 ELASTA 彈性 /tan2-xing4/

1. Tia, ke ĝi facile kuntiriĝas, etendiĝas aŭ aliformiĝas pro premanta aŭ tiranta forto, kaj reprenas sian antaŭan formon, kiam tiu forto ĉesas:
容易因壓拉之力而收縮, 伸展, 或變形, 並在該力停止後回復原狀

Ŝtalo estas tre elasta kaj formebla.
鋼很有彈性, 可造形.

2. Tre fleksiĝema, malrigida:
易曲折, 柔性的

Ŝia talio estas gracia kaj elasta.
她的腰優雅柔軟.
Mizero piedojn sanigas, kolon elastigas.
悲慘令人腳破, 頸柔.
Neniu besto povas konkuri kun la elasteco de iliaj saltoj.
沒有任何動物賽得過他們在跳躍上的彈力.

3. Facile adaptebla al diversaj cirkonstancoj:
容易調適於不同情境

La signifo de la afiksoj devas resti elasta.
附件的意義必須保留彈性.
La lingvo iomete elastiĝis.
這個語言變得有點伸縮性.

manlajo (User's profile) February 17, 2014, 11:00:08 AM

0763 HELA 明亮 /ming2-liang4/

1. Donanta aŭ ricevanta fortan vivan lumon:
發出或接受強的亮光

Tiun helan tagon ni decidis veturi al lago.
那個明亮的日子, 我們決定去遊湖.
Post vetero malbela lumas suno plej hela.
惡劣的天氣後, 陽光照得特別明亮.
Helecon nokte ni havas kiam brilas luno.
有月照時, 夜裡我們仍有亮光.
La lampo heligas la ĉambron.
燈點亮了房間.
Jam estas malhela nokto kaj pro tio mi nenien volas iri.
已是暗夜, 因此我哪裡也不想去.

2. Enhavanta multe da blanko (se paroli pri farboj):
含大量的白 (指顏色)

La ĉielo estas hele blua.
天空是淺藍色的.
Ŝi surhavis malhele ruĝan robon.
她穿著暗紅的長袍.

3. Vigle, akute sonora:
有力而尖銳地宏亮

Dum la festo en la urbo aŭdeblis laŭtaj, helaj voĉoj (pro gaja humoro).
節慶期間在城裡可聽到高昂宏亮的講話聲 (由於歡樂的情緒).
Tiu novaĵo malheligis la ĝojan feston.
那個消息令歡樂的節慶黯然.
Ŝia vizaĝo heliĝis post lia rigardo.
在他的注視後, 她的臉亮了起來

manlajo (User's profile) February 17, 2014, 11:00:59 AM

0764 KNEDI 捏塑 /nie1-su4/

1. Premadi kaj prilabori per la manoj pastecan substancon, por doni al ĝi ian formon:
以手擠揉軟團之物, 給予造形

Mia avo knedas belajn potojn.
我祖父捏塑漂亮的瓶子.
Knedu (masaĝu) miajn muskolojn, mi petas.
請搓揉 (按摩) 我的肌肉, 拜託.

2. Premante kaj kirlante miksi per la manoj farunon kaj akvon, por fari paston:
用手壓擠攪和麵粉和水, 使成麵團

La patrino knedas la panon.
媽媽揉塑麵包.
La pasto ne estas knedebla, ĉar ĝi enhavas tro multe da akvo.
那麵團還無法搓揉, 因為它含太多水分.
Pasto por la torto devas esti sufiĉe densa kaj ne tro knedita.
作餡餅的麵團必須夠緊密而且不要過度搓揉.
Post kiam ni aĉetis knedmaŝinon ni ĉiumatene bakas la panon.
自從買了揉麵團機, 我們每天早晨都烤麵包.

manlajo (User's profile) February 17, 2014, 11:21:01 PM

0765 FLUI 流 /liu2/

1. Moviĝi seninterrompe malsupren laŭ deklivo (se paroli pri likvoj):
依斜度向下一直移動 (指液體)

Ŝiaj larmoj rivere fluis.
她的眼淚如河流下.
Fluis sur lipoj, sed en buŝon ne trafis.
流到唇上, 但沒落入嘴中.
En fremda tegmento li flikas truon kaj en propra ne vidas la fluon.
他補別人屋頂的洞, 卻未看到自己屋頂的水流.
La sango elfluis el la vundo.
血從傷口流出.
Ni venis ĝis la enfluejo - loko, kie la rivero enfluas en la maron.
我們到來入海口 - 河流流入海洋的地方.
Ni iru kontraŭflue / laŭflue, restante en la akvo.
讓我們留在水中逆流 / 順流而去.
La parko troviĝas apud la kunfluejo de la plej grandaj riveroj.
公園就在最大河流的匯流處.

2. Moviĝi seninterrompe kaj facile de unu loko al alia (se paroli pri fluidoj):
由某處到另一處不停地移動 (指流體)

En la aero fluis odoro de floroj.
空氣中飄著花香.

3. Amase, seninterrompe direktiĝi ien:
大量不停地向某處

En la urbo jam fluas paroloj pri via mizero.
城裡已傳說著你的不幸.
Mono fluas al riĉulo, batoj al malriĉulo.
金錢流向富人, 打擊流向窮人.
Li flue parolas la ĉinan.
他中文說得很流暢.
Per lerta admono alfluas la mono.
以幹練的忠告, 金錢選定它的流向. [錢去錢來, 自有警世意義]
Spesmilo superflua poŝon ne ŝiras.
溢出的金錢不會扯破口袋.
Dum la festo la tuta popolo disfluis sur la stratoj.
節慶期間, 全民都在街上四處流動.
Forfluu infano kune kun la bano.
就讓小孩隨著洗澡水流去吧. [極度沮喪, 我一切都放棄了]
Mi ne superfluas per riĉaĵoj.
我還沒有富過頭.

4. Facile kaj glate trapasi de unu momento al alia:
輕快平順地度過某個時候

Mia vivo fluas trankvile.
我的生活過得很平靜.
Vivo glate ne fluas, ĉiam batas kaj skuas.
生活過得不平靜, 總是奮鬥與飄搖.
Feliĉo venas gute, malfeliĉo venas flue.
幸福一次只一滴, 災難如河流不盡.

Back to the top