目次へ

閉じられた
最大 500メッセージ

每日一詞 Vorto de la tago 2012

manlajo,2012年1月15日の

メッセージ: 1165

言語: 简体中文

manlajo (プロフィールを表示) 2014年2月19日 0:18:39

0766 VERVO 神韻 /shen2-yun4/

Inspira, fervora, vigla maniero de verkado, parolado, pentrado, komponado:
寫作, 演說, 繪畫, 組曲等的靈氣, 熱情, 生動樣態

Li pentris ŝin kun vervo.
他把她繪得有神韻.
La vivo alprenis novan kaj pli vervan perspektivon.
生活採取了新而更有生氣的展望.
Ni havis bonegan tempon pro liaj verve elpensitaj diversaj anekdotoj.
由於他活靈活現創出的各式笑話, 我們過了個美好的時光.
Ili komencis vervege polemiki.
他們開始了激烈的爭論.
La libro estis tute senverva - mi ne sentis fervoran viglecon tie.
這本書毫無生氣 - 從它我感受不到一點活力.

manlajo (プロフィールを表示) 2014年2月20日 13:41:24

0767 GLITI 滑動 /hua2-dong4/

1. Facile moviĝi sur glata aŭ grasa supraĵo:
輕易地在平順或有油脂的表面移動

Birdoj glitas en la aero.
鳥兒在空中滑翔.
Ĝi glitas de li kiel pizo de muro.
它有如豆子離牆一樣地從他滑開. [毫無作用*]
Okazon kaptu ĉe l' kapo, ĉar la vosto estas glita.
把握機會要在頭, 因為到了尾就滑動難握.
Atendis, meditis, ĝis en tombon englitis.
等待, 冥想, 直到滑入了墳裡.
Li rapide deglitis de la ĉevalo.
他很快地從馬背上滑下.

2. Antaŭeniĝi sur glata supraĵo konservante sian ekvilibron:
保持平衡地在平面上前移

Hodiaŭ mi prenos miajn glitilojn kaj iros gliti / glitumi, ĉar la vetero estas tre bela kaj frosta.
今天我將取冰鞋去溜冰, 因為天氣很好又夠冷.
Glitado estas mia ŝatokupo.
溜冰是我的喜好.

3. Perdi la starecon kaj ekvilibron, marŝante sur glata supraĵo:
失去立姿及平衡在平面上前進

En mallumo ŝi (ek)glitis kaj falis.
在黑暗裡, 她滑倒了.
La vojo estis glitiga.
路滑.

4. Pasi senbrue, facile, nerimarkite:
悄悄, 輕快, 未受注意地經過

Li glitis po iomete en mizeron.
他漸漸地滑入慘況.
El lia mano ĉiu monero elglitas (li estas tute malŝparema).
他手中所有的錢都花光 (他很浪費).
La aktoro traglitis nerimarkite.
那位演員未受注意地溜過去.
La pejzaĝo rapide preterglitis antaŭ niaj okuloj.
景觀快速地在我們眼前移動.

5. Rotaciante, ne sufiĉe adheri:
轉動, 未固定

Radoj de mia biciklo komencis gliti.
我的自行車的輪子開始轉動.

manlajo (プロフィールを表示) 2014年2月21日 12:39:08

0768 DELIKATA 精緻 /jing1-zhi4/

1. Plaĉa per sia alta kvalito kaj nevulgareco:
以高品質及不粗俗而令人喜愛

Al mi plaĉas via delikata parfumo.
我喜歡你的精緻香水.
Tiu ĉi manĝaĵo estas delikataĵo en nia lando.
這個食物在我國是精緻品.

2. Pro sia kvalito, facile difektebla aŭ rompebla:
其質地易受損, 易弄破

Tio estas delikata vazo.
那是個細緻的花瓶.
Delikateco de la ŝtofo malebligas lavi ĝin per lavmaŝino.
由於布料的細緻, 不可用洗衣機洗它.

3. Neforte kaj neakre impresanta la sensojn aŭ la spiriton:
對感官或精神未造成強烈或尖銳的印象

Aŭdiĝis blovado de delikata venteto.
可聽到細弱微風的吹拂.
La viro delikate premis mian manon.
那男人輕輕地握著我的手.
Li maldelikate tiris min antaŭen.
他粗魯地拉我向前.

4. Subtila:
細密的

Miaj piedoj ĝuas delikatan sablon.
我的雙腳感受到細密的沙子.

5. Facile konfuziva:
易造成困惑

Mi ne povis diskuti kun ŝi pri tiel delikata afero.
我不能和她討論那麼細膩的事.

6. Facile impresebla, sentema, akresenta:
易感受, 多感, 感覺敏銳的

Liaj delikataj oreloj ekaŭdis mallaŭtan, sed tre belan muzikon.
他敏銳的耳朵開始聽到了細微而且很美的音樂.

7. Taktoplena, diskreta, netroiganta, ne ofendema:
有節守, 端莊, 不夠份, 不冒犯.

Ili montris al ni siajn delikatajn morojn.
他們展現了細緻的習俗給我們看.
Ne plu rakontu tiajn maldelikatajn ŝercojn!
不要再說那種粗鄙的笑話了!
Mi ne plenumis lian sendelikatan postulon.
我沒實行他不客氣的要求.

manlajo (プロフィールを表示) 2014年2月21日 15:13:21

0769 AKOMPANI 陪伴 /pei2-ban4/

1. Esti aŭ iri kun iu:
與某人一起或同行

Li akompanis sian koramikinon ĝis ŝia domo.
他陪伴女友直到她家.
Sukceso ĉiam vin akompanadu!
願成功總是伴著你!
La prezidento venis kun granda akompanantaro.
總統和一大群隨員來.
Atendu iomete, mi elakompanos miajn amikojn (ĝis la elirejo de la domo).
請稍候, 我將為我的朋友們送行 (送到房子出口).

2. Aldoniĝi al io, okazi samtempe kaj ofte interligite kun io:
增添於某事物, 同時發生且往往與某事物連結

La filantropio ne ĉiam akompanas la riĉecon.
慈善未必隨富有而來.

3. Subteni, ludante aŭ kantante samtempe akcesoran parton:
同時演奏或隨唱附屬部分作為襯托 [伴奏或伴唱]

Mi akompanas la kantiston per la piano.
我以鋼琴為歌唱家伴奏.
Ŝi kantas kun la akompano de gitaro.
她以吉他伴奏演唱.
Li estas akompananto de la fama pianisto.
他是那位出名鋼琴家的伴奏.

manlajo (プロフィールを表示) 2014年2月22日 9:29:45

0770 DELIRI 精神錯亂 (jing1-shen2-cuo4-luan4)

Esti en stato de nedaŭra psika malordo, kaŭzita de febro, malsano aŭ ebrieco, kaj karakterizata per halucinaj imagoj kaj nekonsekvencaj senkonsciaj [paroloj]:
非持續性的心理混亂狀態, 因發燒, 生病, 酒醉而引起, 其表徵為看到幻像及說些不連貫, 無意識的話

Malsano igas ŝin deliri.
生病使她精神錯亂.
Eĉ monstron admiras, kiu ame deliras.
愛瘋了的人連魔鬼也愛慕.
Mi kuŝis en deliro kaj tute ne sciis, kie mi troviĝas.
我錯亂而躺下, 完全不知身在何處.
Por parolo delira ne ekzistas rediro.
胡言亂語沒有重述.
Tiu rakonto estas nur deliraĵo.
那個故事只是胡說.

manlajo (プロフィールを表示) 2014年2月23日 2:05:45

0771 AROMO 香氣 /xiang1-qi4/

Delikata, agrabla kaj subtila odoro de kelkaj plantoj aŭ aliaj substancoj:
多種植物或其他物質散發出的細緻, 宜人, 微妙的氣味

Mi eksentis aromon de kafo kaj tuj ellitiĝis.
我嗅到咖啡香味隨即起床.
La aromon de la realeco tiuj rakontoj ne povas transdoni.
那些故事無法傳遞真實的氣息.
Niaj kapoj turniĝis de tia aroma aero.
那充滿香味的空氣令我們頭暈.
Mi aldonis iom da aromherboj al la plado.
我在菜中加了一些香草.
Rozoj aromis en la nokto.
玫瑰在夜裡飄香.
Oni uzis aromaĵojn en Egiptujo por mumiigado.
埃及用香料製木乃伊.
Dum la festo bukedoj da floroj aromigis la aeron.
節慶期間, 花束使空氣中飄著香味.

manlajo (プロフィールを表示) 2014年2月24日 0:50:04

0772 ESENCO 本質 /ben3-zhi2/

1. La esto en si mem, la realaĵo kuŝanta sub la fenomenoj:
自身, 現象底下的實然

Ni eble ne diskutu pri la dia esenco.
或許我們不要去討論神的本質.

2. Ĉio, kio faras ion aŭ iun tio, kio ĝi estas; ĉio, kio konsistigas la propran naturon de io aŭ iu, kontraste kun la ŝajno, la eksteraĵo:
凡造成某物或其所屬的事物; 凡構成某物原本性質或對比於徵候外表的事物

Li ne multe pensas pri sia propra interna esenco.
他不多想自己的內在本質.
Nomo egala, sed esenco mala.
名字相同, 但本質互異.
Laŭ la aspekto li estis bona homo, sed esence li estis ruzulo.
外貌上他是個好人, 但本質裡他是個狐狸精.

3. La kerno, la plej ĉefa parto, la nepra, nemalhavebla ecaro de io:
某物的核心, 最主要的部分, 必得不可少的質素

Mi ne komprenis la esencon de lia demando.
我不理解他的問題的精義.
Bruo potenca, nula esenco.
噪音大, 本質空. [雷大雨點小]
La dokumento laŭ mi ne estas tute klara kaj esenca.
這個文件依我看來不夠清楚也非必要.
Tio estas neesenca problemo.
那是個無關緊要的問題.

4. Koncentrigita eltiraĵo el iuj substancoj ĝenerale bonodoraj aŭ aromaj:
精油: 某些物質的萃出物, 通常具有香味

Mi verŝis iom da roza esenco en akvon kaj banis min.
我倒幾滴玫瑰精油在水中然後洗澡.

manlajo (プロフィールを表示) 2014年2月24日 23:41:30

0773 RESUMI 摘要 /zhai1-yao4/

Koncize esprimi per malmultaj vortoj la esencon kaj precipon de tio, kio estis dirita aŭ skribita pli detale kaj longe:
把較詳細較長的說法或寫法以少數字詞精簡地表達其精義及特點

Mi resumis niajn ideojn kaj verkis mallongan priskribon de la projekto.
我摘取我們的構想寫成該計畫的簡述版.
Prepariĝante por la ekzameno li uzis ne multajn librojn, sed nur resumojn.
準備考試時, 他用的不是很多的書, 而只使用摘記.
Do resume eblas diri, ke nia kunsido estis tre sukcesa.
總結而言, 我們的會議很成功.
Li prenis sur min la resumadon de la raporto.
他把報告的摘要整理交付給我.
Mi kontrolis mian kontresumon kaj nun komprenas, kien malaperis la mono.
我檢查了帳戶結報, 現在已知道錢跑哪兒去了.

manlajo (プロフィールを表示) 2014年2月26日 12:05:41

0774 DISKRETA 謹慎 /jin3-shen4/

1. Diranta nur, kion decas diri; scianta konservi sekreton:
謹言: 只說適宜說的; 知所保密

Ne timu, mi estos diskreta kaj ne diros tion, kion ili pli bone ne sciu.
別擔心, 我將很謹慎, 不會說出他們不該知的事.
Mi provos diri tion diskrete, mi nur ĝentile aludos pri tio.
我將盡量謹言, 只禮貌性地提它一下.

2. Faranta nur, kion decas fari, modesta, nesintruda, taktoplena, ne troiganta:
慎行: 只做適宜做的, 謙恭, 溫和, 節制, 不過分

Estu diskreta kaj respektema, mi petas.
我請你慎行有禮.
Li ebriiĝis kaj iĝis maldiskreta.
他醉了, 變得放肆.

3. Delikata, neforta, netroa:
細緻, 婉約, 恰好

Mi ĝis nun memoras vian bonodoran, sed diskretan parfumon.
我至今仍記得你芬芳婉約的香味.

manlajo (プロフィールを表示) 2014年2月28日 11:51:33

0775 MARKO 標記 /biao1-ji4/

1. Speciala signo, metita sur io kaj servanta por rekonigi kaj distingigi ĝin:
置於某物上作為認明和分辨之用的特別記號

Vi rekonos mian libron, ĉar ĝi havas markon.
你將認得我的書, 因為它上面有標記.
Mi markis viajn erarojn per krajono.
我用筆標出了你的錯處.
Tiu ĉi papermono estas falsita, ĉar ĝi ne havas akvomarkon.
這張紙鈔是假的, 因為它沒有浮水印.
Niaj ŝafoj estas brulmarkitaj, por ke ni povu ilin rekoni.
我們的羊作了烙印, 以便我們能辨認它們.
La organizo produktis multajn belajn glumarkojn.
該組織製作了許多漂亮的易貼標誌.
Sekvu la gvidmarkojn (signojn ĉe vojo) por ne perdiĝi.
請跟隨那些指標 (沿路的標誌) 以免走失.

2. Originala desegnaĵo, kombino de literoj, nombroj kaj aliaj, kiu ebligas distingi la varojn de unu fabriko disde tiuj de la aliaj:
商標: 組合字母數字等的原創圖記, 使能在諸廠牌中分辨出某廠牌的商品

Mi rekomendas ĉi tiun markon de kafo.
我推薦此一品牌的咖啡
Kiu estas la marko de via aŭto?
你的汽車是哪一廠牌的?
Tio estas bonkvalita, markhava brakhorloĝo.
那是高品質, 有品牌的手表.
Ĉu oni jam normomarkis la varojn (markis sur aĵoj la fabrikmarkon, certigantan la bonkvaliton de la fabrikaĵo)?
此商品已認證了嗎 (在物品上標記廠牌, 保證該製品的優良品質)?

3. Objekto, havanta distingan signon kaj servanta por akiri ion:
有特定標記作為獲得某事物的物品

Por povi uzi publikan telefonbudon vi devas havi telefonmarkon.
為使用公用電話, 你必須有電話卡.
Surgluu poŝtmarkon sur la koverton kaj sendu la leteron.
在信封貼上郵票, 把信寄出.

先頭にもどる