Lukket
Max. 500 messages.
Meddelelser: 1165
Sprog: 简体中文
manlajo (Vise profilen) 1. mar. 2014 02.59.17
Vendovaloro de objekto:
物品的售價
La prezo de tiu ĉi robo estas cent eŭroj.
這件長袍的售價是一百歐元.
Ju pli da aĉetantoj, des pli alta la prezo.
越多買者, 價格越高.
Eble ni unue rigardu la prezaron (tabelon de varoj kun prezoj).
或許我們先看看價目表 (物品價格的表格).
Tiu ĉi vino estas prez(o)inda, ĉar ĝi estas markhava.
這種酒很值得, 因為它是有品牌的.
La bildon li volis ĉiapreze akiri.
那幅畫他任何價格都想買.
Ŝi estas senpreza (ne havas pageblan prezon; senlime valora)!
她是無價的 (沒有付得起的價格; 價值無限)!
Tiu aŭto estas altapreza.
那車是高價的.
Kiel alta estas la veturprezo ĝis via urbo?
搭乘到你們城市的票價要多少?
manlajo (Vise profilen) 3. mar. 2014 02.17.36
Deviga kontribuo de civitanoj al la ĝeneralaj bezonoj de ŝtato, urbo kaj tiel plu:
公民對國家, 城市等一般需用的義務捐獻
Mi devas pagi impostojn pri la aŭto.
我必須付汽車稅.
Ĉiuj aĉetantoj pagas nerektajn impostojn - impostojn, enkalkulitajn en la prezoj de varoj.
所有購買者付間接稅 - 計入貨品價格的稅.
Oni impostas vinon.
開徵酒稅.
Ŝi ne estas impostebla, ĉar ŝi nenie laboras.
她免繳稅, 因為她沒有工作.
Li provis imposteviti, ĉar li tute ne volis pagi impostojn.
他試圖逃稅, 因為他根本不想付稅.
Ĉu tiu ĉi varo estas senimposta?
這項商品是免稅的嗎?
Mi ne komprenas, kial oni superimpostis ĝin (metis kroman imposton).
我不了解, 為何它超徵了稅金 (加了額外的稅).
Ni veturigis la varojn al alia lando kaj devis pagi limimposton.
我們運了貨品到他國, 必須付邊界稅.
Vi devas pagi pontimposton por povi trapasi ĉi tiun ponton.
你必須付過橋稅才能越過此橋.
Li jam estas plenkreska kaj devas pagi sangimposton (li devas militservi).
他已成年而必須付血液稅 (他必須當兵).
manlajo (Vise profilen) 3. mar. 2014 11.59.22
Nutromaniero, obeanta difinitan regularon:
遵照特定規則的攝食法
Li komencis multe sportumi kaj pro tio observas laktan dieton.
他開始常運動, 因而遵守奶品節食.
Ŝi neniam frandemas, ĉar ŝi dietas.
她從不多吃, 因為她節食.
Diet(ik)isto helpis min elekti plej taŭgan dieton.
調食專家幫我選擇最適合的節食法.
Ankaŭ dietuloj povos ĝui nian feston, ĉar ĉi tie estos multe da fruktoj.
節食者也可以享用我們的宴席, 因為這裡有許多水果.
manlajo (Vise profilen) 4. mar. 2014 13.01.05
Metiisto, kiu tajlas kaj kudras vestojn:
裁剪及縫製衣服的藝匠
En nia fabriko laboras nur la plej bonaj tajloroj.
在我們工廠工作的都是最好的裁縫師.
Ĉiu tajloro havas sian tranĉmanieron.
每個裁縫師各有自己的裁剪方式.
La patro sidis ĉe sia tajlora tablo kaj ion tajloris.
爸爸坐在他的裁縫桌旁縫製東西.
Li tajloris al mi belegan jakon.
他為我縫製漂亮的夾克.
Kiam mi estis malgranda, mi volis iĝi tajlorino.
小時候, 我曾想成為女裁縫師.
La kostumojn por ĉi tiu spektaklo faris nia teatrotajloro.
我們的戲劇裁縫師為這齣戲製作服飾.
manlajo (Vise profilen) 6. mar. 2014 05.38.49
1. Objekto, farita por esti imitata:
作為供模仿的物品
Unue mi pretigis la modelon de la statuo per argilo.
首先我用黏土準備好塑像的模型.
Ni modelis statueton.
我們做了小塑像的模型.
Mia frato kolektas etmodelojn de aŭtoj.
我弟弟收集汽車小模型.
La tajloro preparis modelfoliojn / papermodelojn kaj uzis ilin por kudri pantalonon.
裁縫師準備好模版/紙模, 用此來裁製褲子.
2. Persono, kiu pozas antaŭ artisto por esti desegne, pentre, skulpte kaj simile prezentata:
模特兒: 在藝術家前擺姿勢供繪畫, 雕塑等
Jam venis modelo, kiun mi intencas pentri.
我要畫的模特兒已經來了.
3. Homo, kiu surmetas altmodajn vestojn, por prezenti ilin al la klientoj:
模特兒: 呈現給客戶看穿在身上最時尚的衣服的人
La modeloj prezentis la plej novan kolekton de vestoj.
模特兒們展示了最新的服裝集
Epoko de tro maldikaj modelinoj po iomete pasas.
極瘦風的模特兒時代正逐漸過去.
Li estas tre fama modelisto - homo, kiu desegnas la modelojn de laŭmodaj vestoj.
他是很出名的模式師 - 設計合時尚服裝範式的人.
4. Io aŭ iu imitinda pro sia perfekteco:
模範, 範本: 因其完美而值得模仿的某事物或某人
Tiu vesto estas modelo de bongusto.
那服裝是好品味的範本.
Lia konduto estas modela (inda servi kiel modelo).
他的行為是好模範 (值得當作範本)
manlajo (Vise profilen) 6. mar. 2014 08.52.38
Harmonie aŭ elegante maldika:
瘦得協調優雅
Tie estis multaj belaj, sveltaj knabinoj, kun kiuj mi volis konatiĝi.
那裡有許多漂亮苖條的女孩, 我想認識她們.
Tiu modelino iĝis fama pro sia svelteco.
那個女模的苖條出了名.
Mi devas observi sveltigan dieton.
我必得遵守苖條節食.
La viro estis malsvelta kaj forte konstruita.
那男子不苖條且結實有力.
manlajo (Vise profilen) 7. mar. 2014 09.51.12
1. Fari al si opinion pri la pli-malpli granda ŝatindeco de persono:
對某人值得喜愛程度的看法
Mi neniam taksas homojn laŭ ilia aspekto.
我從不用外表評估人.
Belecon taksas ne okulo, sed koro.
美醜不是用眼睛, 而是用心去評估.
Vi malgajnis, ĉar vi subtaksis la kontraŭulon.
你輸了, 因為你低估了對手.
2. Fari al si opinion pri la valoro de ia ago, ideo kaj simile:
對行為, 觀念等的價值的看法
Mi esperas, ke vi alte taksos la gravecon de ĉi tiu problemo.
我希望, 你要看重這個問題的重要性.
Malplaĉas nenio, se taksas pasio.
以熱情作評估, 沒有不喜歡的. [情人眼裡出西施]
Ne trotaksu liajn sentojn.
不要過度評估他的感覺.
3. Sen la helpo de sciencaj procedoj, difini la kvantan, monan kaj tiel plu valoron de objekto:
未靠科學程序之助, 定義物品的量化或金錢等的值.
Oni taksas je mil la nombron de la mortintoj.
據估有上千人死亡.
Ni petos de spertulo la taksadon de nia domo, kiun ni intencas vendi.
我們將請專家為我們想買的房子估價.
Asekura taksisto mistaksis la perdon.
保險估價員錯估了損失.
Ŝi havis netakseblan kolekton da diversaj belaĵoj.
她有不計其數的各種美術品的收藏.
4. Oficiale difini la maksimuman vendoprezon de varo aŭ servo:
正式定義商品或服務的最高售價
La registaro taksis la ĉefajn nutrovarojn.
政府估計了主要食品的價位
5. Meti specialan imposton super iu varo aŭ iu servo:
對某商品或服務徵特別費
La benzino ofte estas taksata tre alte.
汽油往往價格太高.
Ni lasis la aŭton en sentaksa parkejo de aŭtoj.
我把汽車停在免費停車場.
manlajo (Vise profilen) 9. mar. 2014 03.54.46
1. Rigardi ion kiel verdiritan, ne postulante pruvojn:
視某事為真, 不必查證.
Mi kredas, ke ĉiuj popoloj estas egalaj.
我相信, 凡人皆平等.
Ne kredas ŝtelisto, ke honestaj ekzistas.
小偷不相信天下有誠實.
Disputo kredigas, sed ne certigas.
爭論只能叫人相信, 但無法叫人確定.
2. Rigardi kiel verdireman, ne postulante pruvojn:
視為誠實, 不必查證
Ĉu vi ne kredas al mi?!
你不相信我嗎?!
Kiu mensogis per unu vorto, ne trovos kredon ĝis la morto.
騙人一句話, 一世難取信.
Vi estas kredinda homo (meritanta kredon).
你是可信的人(值得相信).
3. Akcepti de iu ion kiel veraĵon:
從某人接受某事物為真實
Kara, vi povas tion kredi al mi!
親愛的, 那事你可相信我!
4. Rigardi ion kiel efektivan aŭ efektiviĝontan, ne postulante pruvojn:
視某物為有效或將有效, 不必查證
Mi kredas pri via senkulpeco.
我相信你沒錯.
Al promeso oni ne kredas, - kredu, kiu posedas.
人們不是相信諾言 - 要相信守諾的人.
Ŝi kredeble ne povos veni al mi hodiaŭ.
相信她今天不能來我這裡.
Mi ĝuis nekredeblan belecon de la naturo.
我欣賞著難以置信的自然之美.
5. Rigardi iun kiel vere ekzistantan, aŭ kiel sanktan, sen pruvoj:
視某人為實存或神聖, 不必查證
Ĉu vi kredas je Dio?
你相信上帝嗎?
Ŝi ne ŝatas paroli pri sia kredado.
她不喜歡談論自己的信仰.
Li estas religia kredanto kaj mi estas liberkreda.
他是宗教信徒, 而我是自由信者.
Mi ne komprenas, kial mia nekredado vin ĝenas.
我不了解, 為何我的不信困擾著你.
manlajo (Vise profilen) 9. mar. 2014 03.55.50
Prezentanta deklivon forte klinitan, proksiman al la vertikalo:
呈現傾斜近於垂直的坡
Gardu vin - la ŝtuparo estas tre kruta!
請注恴 - 階梯很陡.
La vojeto estis krute dekliva.
那小徑是個陡坡.
Jen ŝtono falas de la krutaĵo.
有峭壁落石.
Mi ne permesas al infanoj iri al la bordo pro ĝia kruteco.
由於它的陡峭, 我不許小孩走到岸邊.
Ili kaŝiĝis en interkrutejo - tre mallarĝa irejo inter du krutaĵoj de monto.
他們躲藏在峽谷內 - 山間兩陡坡之間很窄的隘口.
La monto estis malkruta, pro tio ni preskaŭ ne laciĝis irante.
山很平緩, 因此我們上山幾乎不會累.
manlajo (Vise profilen) 10. mar. 2014 00.38.26
Tiel sama, ke oni ne povas percepti ian diferencon:
那麼相同以致人們無法察覺有何不同.
La instruisto diris al ni: "Vi ricevos malaltajn poentojn, ĉar viaj laboroj estas identaj."
老師告訴我們說: "你們分數低, 是因為你們的作業一模一樣."
La identeco de ĉi tiuj projektoj estas evidenta.
這些專案的相同性很明顯.
Mi devis pruvi mian identecon montrante iun identigilon (ekzemple la pasporton).
我必須用證件 (如護照) 證明我的身分.
Ni ankoraŭ ne identigis la mortinton.
我們仍未驗明死者身分.
La aktoro sukcesis identiĝi kun sia rolo.
演員成功地扮演其角色.