Al la enhavo

Kiun muzikon vi aŭskultas?

de Darjo, 2012-januaro-15

Mesaĝoj: 17

Lingvo: Esperanto

Darjo (Montri la profilon) 2012-januaro-15 11:51:34

Mi aŭskultas ĉefe klasikan muzikon kaj simfoniojn. Kaj ĉu vi?

bildo (Montri la profilon) 2012-januaro-15 12:38:00

Darjo:Mi aŭskultas ĉefe klasikan muzikon kaj simfoniojn. Kaj ĉu vi?
Ankaŭ mi ŝatas klasikan muzikon. Precipe operojn. Precipe de Verdi.

Miland (Montri la profilon) 2012-januaro-15 12:43:36

Plaĉis al mi muziko farita por filmoj aŭ TV-serioj. Ekzemple tio fare de Maurice Jarre por la filmo Dead Poets Society, aŭ la muziko por la TV-serioj Hawaii Five-O.

Darjo (Montri la profilon) 2012-januaro-15 13:06:40

bildo:
Darjo:Mi aŭskultas ĉefe klasikan muzikon kaj simfoniojn. Kaj ĉu vi?
Ankaŭ mi ŝatas klasikan muzikon. Precipe operojn. Precipe de Verdi.
Bonege!!!
Miland:Plaĉis al mi muziko farita por filmoj aŭ TV-serioj. Ekzemple tio fare de Maurice Jarre por la filmo Dead Poets Society, aŭ la muziko por la TV-serioj Hawaii Five-O.
Mi ankaŭ ŝatas film-muzikojn kaj tv-seriojn. Mi aŭskultos tiujn ke vi ligilis supre.

mihxil (Montri la profilon) 2012-januaro-15 13:57:40

Estas malfacile diri kian muzikon mi 'ĉefe' aŭskultas. Sed klasikan fakte ne multe. Kaj operon des malpli! Kaj pri film-muziko mi opinias ke ĝi taŭgas por filmoj...

Rogir (Montri la profilon) 2012-januaro-15 23:12:14

Radion Muzaiko.

Diablo (Montri la profilon) 2012-januaro-19 13:46:01

Darjo:Mi aŭskultas ĉefe klasikan muzikon kaj simfoniojn. Kaj ĉu vi?
Mi aŭskultas hiphopon, regetonon, elektronikan, dobstepon, metalrokon, flamenkon, klasikan (pli specife barokan), kaj aliaj stiloj, kiel la heredaj muzikoj el Latinidameriko (kiel la Bolivia tinkuo) kaj pli modernajn latinidamerikajn muzikstilojn: kumbiaon, merengeon, salsaon, tangon, ktp.

Glauro (Montri la profilon) 2012-januaro-19 14:12:12

Kial oni povas elekti nur unu alternativon? Mi aŭskultas pluraj muziko-ĝenrojn

dzheyru (Montri la profilon) 2012-januaro-29 18:58:25

Kial pop/roko kune?
Kie jazz/ĝazo?

auxro (Montri la profilon) 2012-januaro-29 19:25:53

dzheyru:Kial pop/roko kune?
Kie jazz/ĝazo?
Ekzistas tiu tipo kiel "pop-rock music" ja.
Scorpions, Kelly Family, ekzemple

Reen al la supro