Więcej

Kiun muzikon vi aŭskultas?

od Darjo, 15 stycznia 2012

Wpisy: 17

Język: Esperanto

Darjo (Pokaż profil) 15 stycznia 2012, 11:51:34

Mi aŭskultas ĉefe klasikan muzikon kaj simfoniojn. Kaj ĉu vi?

bildo (Pokaż profil) 15 stycznia 2012, 12:38:00

Darjo:Mi aŭskultas ĉefe klasikan muzikon kaj simfoniojn. Kaj ĉu vi?
Ankaŭ mi ŝatas klasikan muzikon. Precipe operojn. Precipe de Verdi.

Miland (Pokaż profil) 15 stycznia 2012, 12:43:36

Plaĉis al mi muziko farita por filmoj aŭ TV-serioj. Ekzemple tio fare de Maurice Jarre por la filmo Dead Poets Society, aŭ la muziko por la TV-serioj Hawaii Five-O.

Darjo (Pokaż profil) 15 stycznia 2012, 13:06:40

bildo:
Darjo:Mi aŭskultas ĉefe klasikan muzikon kaj simfoniojn. Kaj ĉu vi?
Ankaŭ mi ŝatas klasikan muzikon. Precipe operojn. Precipe de Verdi.
Bonege!!!
Miland:Plaĉis al mi muziko farita por filmoj aŭ TV-serioj. Ekzemple tio fare de Maurice Jarre por la filmo Dead Poets Society, aŭ la muziko por la TV-serioj Hawaii Five-O.
Mi ankaŭ ŝatas film-muzikojn kaj tv-seriojn. Mi aŭskultos tiujn ke vi ligilis supre.

mihxil (Pokaż profil) 15 stycznia 2012, 13:57:40

Estas malfacile diri kian muzikon mi 'ĉefe' aŭskultas. Sed klasikan fakte ne multe. Kaj operon des malpli! Kaj pri film-muziko mi opinias ke ĝi taŭgas por filmoj...

Rogir (Pokaż profil) 15 stycznia 2012, 23:12:14

Radion Muzaiko.

Diablo (Pokaż profil) 19 stycznia 2012, 13:46:01

Darjo:Mi aŭskultas ĉefe klasikan muzikon kaj simfoniojn. Kaj ĉu vi?
Mi aŭskultas hiphopon, regetonon, elektronikan, dobstepon, metalrokon, flamenkon, klasikan (pli specife barokan), kaj aliaj stiloj, kiel la heredaj muzikoj el Latinidameriko (kiel la Bolivia tinkuo) kaj pli modernajn latinidamerikajn muzikstilojn: kumbiaon, merengeon, salsaon, tangon, ktp.

Glauro (Pokaż profil) 19 stycznia 2012, 14:12:12

Kial oni povas elekti nur unu alternativon? Mi aŭskultas pluraj muziko-ĝenrojn

dzheyru (Pokaż profil) 29 stycznia 2012, 18:58:25

Kial pop/roko kune?
Kie jazz/ĝazo?

auxro (Pokaż profil) 29 stycznia 2012, 19:25:53

dzheyru:Kial pop/roko kune?
Kie jazz/ĝazo?
Ekzistas tiu tipo kiel "pop-rock music" ja.
Scorpions, Kelly Family, ekzemple

Wróć do góry