У садржају

Internacia Liberecana Esperanto-Movado

од kushiyaan, 16. јануар 2012.

Поруке: 16

Језик: Esperanto

kushiyaan (Погледати профил) 16. јануар 2012. 08.55.37

Saluton, karaj samideanoj!

Mi volus iomete rakonti pri nia movado. Internacia Liberecana Esperanto-Movado estis organizita en 2009 por kunigi anarkiistojn pere de Esperanto, disvastigi la ideon de la lingvo kun interna ideo kiu ne havas kaj neniam povos havi limojn kaj, memkompreneble, klarigi ideojn de anarkiismo (interhelpo, kontraŭnaciismo, memservutiĝo, interkompreno kaj interestimo) al niaj kamaradoj geesperantistoj.

Multaj mondfamaj esperantistoj estis kaj estas liberecanoj, inter ili Lev Tolstoj, Vasilij Jeroŝenko, Paul Berthelot, Hector Hodler, Eugène Adam (Lanti), Cyrille Poillet, Floreal Martorell, Jean-Marie Leclercq, Gunnar Gallmo, Jakvo Schram kaj multaj aliaj. Por ĉiuj ni Esperanto estas la plej bona ideo kaj ilo por plibonigi la mondon kaj socion, por doni al la homaro esperon de pli bona kaj justa vivo en libera socio. Multegaj anarkiistoj-esperantistoj estis mortigitaj per faŝistoj sed ni neniam timis esprimi niajn ideojn.

Anarkio estas vero!
Ni batalas por libero!
Malamikojn ni ne timas!
Nia venko jam proksimas!

(Vladiĉjo Kontraw)

Jen kelkaj ligiloj: http://esperanto.com/grupoj/internacia-liberecana-...
http://vkontakte.ru/club17961254#/club17866949

derverwandte (Погледати профил) 16. јануар 2012. 09.06.17

ĉu havas faŝisto scipovas paroli esperanton?

kushiyaan (Погледати профил) 16. јануар 2012. 09.11.40

derverwandte:ĉu havas faŝisto scipovas paroli esperanton?
jes, merdo okazas malgajo.gif faŝistoj kaj naciistoj vere provas lerni kaj uzi Esperanton, sed, memkompreneble, neniam ricevas kompaton en la esperanto-movado kiu plejparte konsistas el maldekstruloj

Hedilla (Погледати профил) 16. јануар 2012. 09.24.26

kial nuntempe dekstruloj aŭ/kaj faŝistoj ne organizas propra(j)n asocio(j)n?, kompreneble UEA estas neŭtrala asocio por ĉiuj, kaj SAT 'kiel ke ne'(idiotismo)

kushiyaan (Погледати профил) 16. јануар 2012. 09.37.02

Hedilla:kial nuntempe dekstruloj aŭ/kaj faŝistoj ne organizas propra(j)n asocio(j)n?, kompreneble UEA estas neŭtrala asocio por ĉiuj, kaj SAT 'kiel ke ne'(idiotismo)
mi pensas ke krom unu grupeto en Italio, ili ĉiuj estas tro individualistaj por tio aŭ simple pigruloj

kushiyaan (Погледати профил) 16. јануар 2012. 09.57.09

http://www.nodo50.org/esperanto/anarkiismo.htm
jen malgranda historio de anarkiista Esperanto-movado

maratonisto (Погледати профил) 16. јануар 2012. 22.53.05

Mi ne estas ja dekstrulo,
Nek mi estas maldekstrulo.
Mi anoncas kun insisto:
Estas mi esperantisto.

(iome similas al verso de Baghy)

Cetere kushiyaan, bonvenon al forumo.

Altebrilas (Погледати профил) 17. јануар 2012. 08.31.47

Oni povas elekti ĉiajn politikajn etikedojn kiujn oni volas, sed se vi ne difinas ilin tio ne signifas multon.

Ĉu anarkisto estas ano de memmastrumado, aŭ de uzo de perforto? Kiu estas socialisto? Ĉu social-demokrato aŭ anti-kapitalisto? Ĉu naciismo estas pli malbona ol tutmonda Thatcherismo?

opencoder (Погледати профил) 07. фебруар 2014. 17.23.42

kodisto (Погледати профил) 22. фебруар 2014. 16.51.39

Mi estas Anarki-Kapitalisto.

Вратите се горе