Tin nhắn: 16
Nội dung: Esperanto
kushiyaan (Xem thông tin cá nhân) 08:55:37 Ngày 16 tháng 1 năm 2012
Mi volus iomete rakonti pri nia movado. Internacia Liberecana Esperanto-Movado estis organizita en 2009 por kunigi anarkiistojn pere de Esperanto, disvastigi la ideon de la lingvo kun interna ideo kiu ne havas kaj neniam povos havi limojn kaj, memkompreneble, klarigi ideojn de anarkiismo (interhelpo, kontraŭnaciismo, memservutiĝo, interkompreno kaj interestimo) al niaj kamaradoj geesperantistoj.
Multaj mondfamaj esperantistoj estis kaj estas liberecanoj, inter ili Lev Tolstoj, Vasilij Jeroŝenko, Paul Berthelot, Hector Hodler, Eugène Adam (Lanti), Cyrille Poillet, Floreal Martorell, Jean-Marie Leclercq, Gunnar Gallmo, Jakvo Schram kaj multaj aliaj. Por ĉiuj ni Esperanto estas la plej bona ideo kaj ilo por plibonigi la mondon kaj socion, por doni al la homaro esperon de pli bona kaj justa vivo en libera socio. Multegaj anarkiistoj-esperantistoj estis mortigitaj per faŝistoj sed ni neniam timis esprimi niajn ideojn.
Anarkio estas vero!
Ni batalas por libero!
Malamikojn ni ne timas!
Nia venko jam proksimas!
(Vladiĉjo Kontraw)
Jen kelkaj ligiloj: http://esperanto.com/grupoj/internacia-liberecana-...
http://vkontakte.ru/club17961254#/club17866949
derverwandte (Xem thông tin cá nhân) 09:06:17 Ngày 16 tháng 1 năm 2012
kushiyaan (Xem thông tin cá nhân) 09:11:40 Ngày 16 tháng 1 năm 2012
derverwandte:ĉu havas faŝisto scipovas paroli esperanton?jes, merdo okazas faŝistoj kaj naciistoj vere provas lerni kaj uzi Esperanton, sed, memkompreneble, neniam ricevas kompaton en la esperanto-movado kiu plejparte konsistas el maldekstruloj
Hedilla (Xem thông tin cá nhân) 09:24:26 Ngày 16 tháng 1 năm 2012
kushiyaan (Xem thông tin cá nhân) 09:37:02 Ngày 16 tháng 1 năm 2012
Hedilla:kial nuntempe dekstruloj aŭ/kaj faŝistoj ne organizas propra(j)n asocio(j)n?, kompreneble UEA estas neŭtrala asocio por ĉiuj, kaj SAT 'kiel ke ne'(idiotismo)mi pensas ke krom unu grupeto en Italio, ili ĉiuj estas tro individualistaj por tio aŭ simple pigruloj
kushiyaan (Xem thông tin cá nhân) 09:57:09 Ngày 16 tháng 1 năm 2012
jen malgranda historio de anarkiista Esperanto-movado
maratonisto (Xem thông tin cá nhân) 22:53:05 Ngày 16 tháng 1 năm 2012
Nek mi estas maldekstrulo.
Mi anoncas kun insisto:
Estas mi esperantisto.
(iome similas al verso de Baghy)
Cetere kushiyaan, bonvenon al forumo.
Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 08:31:47 Ngày 17 tháng 1 năm 2012
Ĉu anarkisto estas ano de memmastrumado, aŭ de uzo de perforto? Kiu estas socialisto? Ĉu social-demokrato aŭ anti-kapitalisto? Ĉu naciismo estas pli malbona ol tutmonda Thatcherismo?
opencoder (Xem thông tin cá nhân) 17:23:42 Ngày 07 tháng 2 năm 2014
kodisto (Xem thông tin cá nhân) 16:51:39 Ngày 22 tháng 2 năm 2014