Ke daftar isi

Slovio

dari ora knabo, 17 Agustus 2007

Pesan: 46

Bahasa: Esperanto

nikko (Tunjukkan profil) 15 November 2008 13.02.35

Laŭ mia impreso kaj laŭ informo la plej "interslava" estas Slovaka. Ĝi estas ĉe limo de orientslava zono kaj okcidentslava.

Slovio vere estas ege ruseca, multaj plendas. Sed tio estas arbitra decido de aŭtoro de tiu ĉi lingvo. Iukaze, en Slovio gravas ne komuna leksikono, sed ebleco vortkonstrui ekster premo de tradicio. Estas tio ĉi ege amuza.

sigkalis (Tunjukkan profil) 15 November 2008 13.35.40

Mi trovis la eraron en paĝo. Litova lingvo ne estas slova lingvo. Litova lingvo estas balta lingvo.

nikko (Tunjukkan profil) 16 November 2008 18.47.21

sigkalis:Mi trovis la eraron en paĝo. Litova lingvo ne estas slova lingvo. Litova lingvo estas balta lingvo.
Ĉu vi parolas pri paĝaro de Slovio? Aŭtoro tie skribis landojn en kiu estas granda ruslingva parolantaro. Kazaĥa ankaŭ ne estas rusa, sed Kazaĥio estas laŭ lia opinio slavparolanta, ja granda parto parolas ruse.

vincas (Tunjukkan profil) 17 November 2008 20.35.04

Ĉu iu scias kiom procentoj da homoj parolas rusa lingvo en Litovio, Latvio kaj Estonio?

nikko (Tunjukkan profil) 19 November 2008 08.57.04

60% - de Litovianoj libere parolas rusan (6,5% de litovianoj estas rusoj)

Por 30% de Estonianoj rusa estas gepatra. (~30% de Esonianoj estas rusoj)

Latvio: etnaj rusoj 29,6 %, rusan lingon parolas ~70% de etnaj latvoj parolas rusan iomgrade.

vincas (Tunjukkan profil) 19 November 2008 14.38.04

nikko:60% - de Litovianoj libere parolas rusan (6,5% de litovianoj estas rusoj)

Por 30% de Estonianoj rusa estas gepatra. (~30% de Esonianoj estas rusoj)

Latvio: etnaj rusoj 29,6 %, rusan lingon parolas ~70% de etnaj latvoj parolas rusan iomgrade.
Dankon [:

Kembali ke atas