訊息: 63
語言: Esperanto
mastro Jano (顯示個人資料) 2008年4月25日上午5:13:03
Terurĉjo:Ekzemple, la frazon "sub tablo"kaj hungare oni diras asztalon -(astalon),sed la hungara "a" proksimas al "o"
ruse oni skribas - под столом (pod stolom),
sed oni elparolas - пацталом (pactalom).
Esperio (顯示個人資料) 2008年5月2日上午6:58:30
Ĝenerale. Esperanto movadon konsistigas pli ol unu triono da Slavaj Lingvoj parolantoj, denaskaj aŭ alie ilin sciantaj, kiel la dua lingvo, ktp.
Tial ĉiuj Slavlingvaj Esperantistoj mur treege malofte havus problemonj kompreni Slovion, pro simpla fakto ke ili alkutimiĝis aŭskulti kaj analizi kion oni aŭdas. Ofte pro terurega prononco de Anglalingvanoj kaj diversal aliaj prononcproblemoj de alilandanoj. Ĝenerale, plendoj kontraŭ Slovio devenas ne de iu honesta objektiveco sed pro subjektivaj malŝatoj de diversaj specoj kaj kategorioj.
Kiu iom legis historion de Esperanto certe scias pri idente sonantaj argumentoj kontraŭ Esperanto fare de Volapikistoj, kaj poste Idistoj. Granda plimulto tamen aliĝis al Esperanto eventuale, ĉar sufiĉe da homoj ĝin apogis.
En mia opinio same Esperanto utilas kaj validas kiel Slovio. Ambaŭ havas siajn avantaĝojn kaj malavantaĝojn. Tio ĉi ne ŝanĝas la fakton ke tamen plu la plej granda lingvogrupo en Esperanto estas ĝuste la Slava kiu fakte ne tiel necese ĝin bezonas por interkomunikiĝi... Kaj ni Slavoj, fakte povas kompreni unuj la aliaj pli bone ol interkompreniĝas multaj "pseudo-esperanto parolantoj" kiuj rifuzas lerni ĝustan prononcon kaj fundamentojn de la Esperanto gramatiko, ja tiel facila, sed eĉ tio ĉi ŝajnas esti tro multe al tre multaj anglalingvanoj.
Laŭ mia opinio, Slovio iom post iom dispopulariĝos.
nikko (顯示個人資料) 2008年11月12日下午4:38:23
P.S. Mi ne volas reklami kaj spami, sed laŭ temo de fadeno diras : irc.freenode.net #slovio - bonvenon por lernado kaj parolado en tiu amuza lingveto! Mi jam parolas ĝin sufiĉe lerte kaj pretas helpi.
ora knabo (顯示個人資料) 2008年11月13日下午5:13:05
Terurĉjo:Ekzemple, la frazon "sub tablo"Tre amuze. Kroate oni skribus kaj elparolus pod stolom
ruse oni skribas - под столом (pod stolom),
sed oni elparolas - пацталом (pactalom).
Antaŭ kelkaj tagoj mi eksciis ke rusoj multajn O-ojn prononcas kiel A-ojn, kaj nun mi devas diri ke mi multe pli bone komprenas la rusan.
jan aleksan (顯示個人資料) 2008年11月13日下午6:23:09
Kiu slava lingvo estas la plej proksima ol la slovio (se estas unu)? Kiu slava lingvo oni devus lerni por kompreni aliajn slavajn lingvojn la plej bona?
Certe tre malfacila demando^^
Matthieu (顯示個人資料) 2008年11月13日下午7:02:58
ora knabo:Kroate oni skribus kaj elparolus pod stolomĈu oni ne elparolas pod kiel pot, kiel ĉeĥe aŭ ruse?
ora knabo (顯示個人資料) 2008年11月13日下午8:34:35
Mutusen:Ne, se vi skribas "d" kroate vi prononcas "d".ora knabo:Kroate oni skribus kaj elparolus pod stolomĈu oni ne elparolas pod kiel pot, kiel ĉeĥe aŭ ruse?
"D" povas iĝi "T" antaŭ iuj konsonantoj, se la vorto estas kombinaĵo de 2 aliaj vortoj. Ekzemple: pred+postaviti = pretpostaviti (supozi). Sed tiam oni skribas "t" kaj ne "d".
nikko (顯示個人資料) 2008年11月15日下午1:02:35
Slovio vere estas ege ruseca, multaj plendas. Sed tio estas arbitra decido de aŭtoro de tiu ĉi lingvo. Iukaze, en Slovio gravas ne komuna leksikono, sed ebleco vortkonstrui ekster premo de tradicio. Estas tio ĉi ege amuza.
sigkalis (顯示個人資料) 2008年11月15日下午1:35:40
nikko (顯示個人資料) 2008年11月16日下午6:47:21
sigkalis:Mi trovis la eraron en paĝo. Litova lingvo ne estas slova lingvo. Litova lingvo estas balta lingvo.Ĉu vi parolas pri paĝaro de Slovio? Aŭtoro tie skribis landojn en kiu estas granda ruslingva parolantaro. Kazaĥa ankaŭ ne estas rusa, sed Kazaĥio estas laŭ lia opinio slavparolanta, ja granda parto parolas ruse.