Al la enhavo

Sama-komencliteroj-ludo

de ratkaptisto, 2012-januaro-18

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-januaro-18 21:24:21

Bonvolu skribi frazojn kun (plejeble) multaj samaj komencliteroj, ekz.

Aŭstria aŭto atakis amatoran astronomon dum aprila aranĝo



Neanstataŭigebla naĝbaseno nudigis sian koron.



Vasta vintra vidaĵo vere vigligas!

Tiuj frazoj estas de la liter-vort-frazo-ludo. La verkistoj estas dobri (frazoj 1 kaj 2) kaj cflat7 (frazo 3).

dobri (Montri la profilon) 2012-januaro-18 21:30:26

Unue: ambaŭ frazoj devenas de mi.
Due: frazoj kun multaj samaj komencliteroj eblas, tamen kun la ĉiuj samaj komencliteroj estus malfacile.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-januaro-18 21:42:47

dobri:Unue: ambaŭ frazoj devenas de mi.
Due: frazoj kun multaj samaj komencliteroj eblas, tamen kun la ĉiuj samaj komencliteroj estus malfacile.
Jes dobri, vi pravas. Mi korektis jam en la unua afiŝo.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-januaro-20 19:55:56

Aventuroj de azeno en areno estis laŭ angla arto ankaŭ en aprilo aŭ aŭgusto.

dobri (Montri la profilon) 2012-januaro-20 20:06:34

Aventuroj de aŭstralia azeno en areno sin aranĝis laŭ angla arto ankaŭ en aprilo aŭ aŭgusto aŭ en alia monato.

Mi provis iomete plilongigi vian frazon.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-januaro-20 20:09:01

B o n e g e

muzikanta hipopotamo (Montri la profilon) 2012-januaro-21 23:49:55

Ĉu ĉiam ĉi-jare ĉiuj ĉinaj ĉearbare ĉeestantaj ĉiesulinĉirkaŭitaj ĉefoj ĉikane ĉasas ĉiajn ĉeĥajn ĉokoladbrunajn ĉenitajn ĉevalojn ĉielarkvidinte ĉerizmanĝante Ĉeĉenien? (ĉu-signo)

mannyneira (Montri la profilon) 2012-januaro-27 15:46:13

Supozeble, se sufiĉaj (sesmil? sepmil?) svisaj soldatoj, subite sed sisteme samtempe sonorigus stanajn sonorilojn, senhalte, sensence sed sensacie, sin surdigus.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-februaro-07 19:53:54

Kiu havas ideon?

mannyneira (Montri la profilon) 2012-februaro-08 19:16:47

Ne mi. Mi ankoraŭ estas zorganta pri la svisaj soldatoj. Ĉu ili ne komprenas la danĝeron?

Tial, tiu timiga, tumulta tondro torturus tutmonde - tiuj tintigataj tintiloj terurus tutan teron: taksiistojn, turkojn, turkajn taksiistojn...

Reen al la supro