去目錄頁

Sama-komencliteroj-ludo

从 ratkaptisto, 2012年1月18日

讯息: 11

语言: Esperanto

ratkaptisto (显示个人资料) 2012年1月18日下午9:24:21

Bonvolu skribi frazojn kun (plejeble) multaj samaj komencliteroj, ekz.

Aŭstria aŭto atakis amatoran astronomon dum aprila aranĝo



Neanstataŭigebla naĝbaseno nudigis sian koron.



Vasta vintra vidaĵo vere vigligas!

Tiuj frazoj estas de la liter-vort-frazo-ludo. La verkistoj estas dobri (frazoj 1 kaj 2) kaj cflat7 (frazo 3).

dobri (显示个人资料) 2012年1月18日下午9:30:26

Unue: ambaŭ frazoj devenas de mi.
Due: frazoj kun multaj samaj komencliteroj eblas, tamen kun la ĉiuj samaj komencliteroj estus malfacile.

ratkaptisto (显示个人资料) 2012年1月18日下午9:42:47

dobri:Unue: ambaŭ frazoj devenas de mi.
Due: frazoj kun multaj samaj komencliteroj eblas, tamen kun la ĉiuj samaj komencliteroj estus malfacile.
Jes dobri, vi pravas. Mi korektis jam en la unua afiŝo.

ratkaptisto (显示个人资料) 2012年1月20日下午7:55:56

Aventuroj de azeno en areno estis laŭ angla arto ankaŭ en aprilo aŭ aŭgusto.

dobri (显示个人资料) 2012年1月20日下午8:06:34

Aventuroj de aŭstralia azeno en areno sin aranĝis laŭ angla arto ankaŭ en aprilo aŭ aŭgusto aŭ en alia monato.

Mi provis iomete plilongigi vian frazon.

ratkaptisto (显示个人资料) 2012年1月20日下午8:09:01

B o n e g e

muzikanta hipopotamo (显示个人资料) 2012年1月21日下午11:49:55

Ĉu ĉiam ĉi-jare ĉiuj ĉinaj ĉearbare ĉeestantaj ĉiesulinĉirkaŭitaj ĉefoj ĉikane ĉasas ĉiajn ĉeĥajn ĉokoladbrunajn ĉenitajn ĉevalojn ĉielarkvidinte ĉerizmanĝante Ĉeĉenien? (ĉu-signo)

mannyneira (显示个人资料) 2012年1月27日下午3:46:13

Supozeble, se sufiĉaj (sesmil? sepmil?) svisaj soldatoj, subite sed sisteme samtempe sonorigus stanajn sonorilojn, senhalte, sensence sed sensacie, sin surdigus.

ratkaptisto (显示个人资料) 2012年2月7日下午7:53:54

Kiu havas ideon?

mannyneira (显示个人资料) 2012年2月8日下午7:16:47

Ne mi. Mi ankoraŭ estas zorganta pri la svisaj soldatoj. Ĉu ili ne komprenas la danĝeron?

Tial, tiu timiga, tumulta tondro torturus tutmonde - tiuj tintigataj tintiloj terurus tutan teron: taksiistojn, turkojn, turkajn taksiistojn...

回到上端