Đi đến phần nội dung

Ĉu Eŭropo helpos al Rusio konstrui en si demokration?

viết bởi troyshadow, Ngày 19 tháng 1 năm 2012

Tin nhắn: 77

Nội dung: Esperanto

cellus (Xem thông tin cá nhân) 07:10:26 Ngày 10 tháng 6 năm 2012

La demokratio en la antikva Grekujo signifis ke la rajton gvidi la landon havis la liberaj homoj. La plej granda parto de la loĝantaro estis sklavoj. Demokratio estis por la riĉa elito.

Antaŭ la dua mondmilito en germanujo estis tre malmultaj, se eĉ iuj, partioj kiuj apogis la ideon de demokratio. Tio eble estas klarigo kial oni ne havis alternativon al la nazioj.

Por mi demokratio signifas ke mi povas voĉdoni kontraŭ la resistaro, se mi pensas ke ĝi estas malbona, sed mi fakte, kiel elektanto ankaŭ havas la devon dediĉi intereson al tio, kiun kandidaton mi apogas. Principe estas nun, inter la elektoj, ke mi devus interesiĝi pri kiun kandidaton mi elektos en la venontaj elektoj en Svedio en 2014. Temas ja pri tio ke mi trovu homon kiu povas reprezenti miajn interesojn farante decidojn pri kiuj mi nek havas praktikajn nek intelektajn eblecojn fari.

La idealo estas ankaŭ ke mi havu plenan liberecon al parolo, ke mi rajtas kritiki tion kio estas – laŭ mi – kritikenda kaj paroli por tio kion mi vidas kiel farendan.

La historio decidos ĉu vere estis saĝe invadi Irakon. Mi kredas ke la invado okazis ĉar oni pensis ke ĝi estos same sukcesa kiel la milito en Kuvajto. Estas interese kiel povas aperi opinio. La ĝenerala sekretario de la IAEA estis tiutempe Hans Blix, kiu estis iama eksterministro en la unua ne-socialista registaro en Svedujo, asertis ke Saddam Husein ne havas nukleajn armilojn. Pro tiu lia opinio, Blix estis ridindigita, eĉ saĝaj politikaj homoj en Svedujo priridis Blix pro lia opinio. Montriĝis ke la informon kiun prezentis la usonaj inteligencaj organizoj estis falsa. Vi devas havi tre grandajn sciojn por povi valorigi informmojn de la medioj. La risko estas ke en la estonteco la publika opinio ne kredos la informojn pri io, malgraŭ ke la informoj estas korektaj. estas tre danĝere mensogi!

Kaj la rusa apogo al la reĝimo de Assad aŭ la ideo ne interveni en Sirion. Ni povos tiam havi la situacion kiel pri la genocido en Rŭando. La internacia komunumo ne faris multon por haltigi ĝin. Ŝajne francaj interesoj haltigis ian agadon.

Imagu kio okazus se la internacia socio lasus Assad fari kion li volus en Sirio, tiam certe multaj kritikus la internacian socion por ke ĝi nenion faris.

cellus (Xem thông tin cá nhân) 08:21:22 Ngày 10 tháng 6 năm 2012

maximkaaa:90% de rusia popolo ne volas ke gej-parado estus kondukado en Rusio, sed kiam rusia registaro interdiktas ĝin ĉi tio estas maldemokratia.
Ja ne estas certe ke la plimulto ĉiam pravas. En la demokratio estas ankaŭ la rajto esprimi vian opinion, eĉ se ĝi estus kontraŭ la tuta loĝantaro de iu lando. Povas ja esti ke unu sola homo fakte pravas, kaj estas bone por la tuta komunumo ke ĝi estas konvinkita.

maximkaaa:Miaj usonaj amikoj malamas militon en Irako, sed ili voĉdonis por la republikanaj, kvankam tia partio apogas la milito. Kial? Tial la demokratia partio apogas samseksaj edziĝo. Do miaj amikoj povas nur elekti inter du aferoj ili malamas. Sed ĝi estas demokratia.
Nu, kio estas pli grava: komenci militon kiu riskas esti malsukceso aŭ permesi geedziĝon de samseksuloj? Ke samseksuloj aŭ eĉ homoj kiuj pro iu aŭ alia kaŭzo kunvivas jure reguligas sian kunvivadon estas saĝa afero Tiuj kiuj ne amas samseksulojn aŭ mem ne povus imagi tian kunestadon ja ne devas zorgi pri la afero. Ĉiuj plenkreskuloj faru kion ili volas tiom longe kiom tio ne ĝenas iun alian. Kaj do mi ne pensas pri ĝenas en la senso ke alia homo devas rigardi tion. estas ja tiom da aliaj direktoj kien oni povas rigardi!

maximkaaa:86% de grecia popolo ne apogis registaraj decidoj pri solvo de recesio, sed ĉiaj decidoj estas akceptidoj. Ĉu iu diris ke ĉi tio estas maldemokratia?
Antaŭ dek jaroj mi estis en Grekujo. Multaj homoj diris al mi "La politikistoj estas ŝtelistoj." Ke oni tamen voĉdonis por ili estis por mi enigmo. Parto de klarigo povas esti ke la partioj, kaj Pasok, la socialdemokrata partio kaj Nova Demokratio, la dekstra partio, donis multajn publikajn laborojn al la elektantaro, samtempe ke la impostpaga moralo estis tre malalta. Oni ekzemple ne finkonstruis domojn por ne devi pagi domimposton! Nun mi legas ke estas iu maldekstra partio kiu promesas ke ĝi malakceptos la ekonomiajn decidojn de la valuta fondumo kaj la Eŭropa Unuiĝo. Estos tre intereso vidi, se ĝi venas en la registaron. Ĝi ne povos realigi siajn promesojn. Samtempe ĉiuj grekoj kiuj povas, elsendas sian monon al eksterlandaj bankoj. Ili nur solidarumas kun si mem! Klare.

maximkaaa:Kiu studis kiom da homoj de Libio apogas Kadafi kaj kiom da homoj apogas opozicio? Kial aŭkcii armilon al Asad estas maldemokratia, sed aŭkcii armilojn al lia opozicio estas demokratia?
Mi supozas ke la ĉirkaŭa mondo ne plene komprenis la klanecan trajton de kaj la libia kaj siria socioj. Unu eduko kiun oni eble povas havi estas ke la forigo de abomena diktaturo ne nepre signifas ke sekvos ĝin demokratio. Komparu la enlandan militon en Hispanio, kiam la internacia socio ne intervenis. Nur volontuloj militis je la republika flanko.

cellus (Xem thông tin cá nhân) 08:39:08 Ngày 10 tháng 6 năm 2012

maximkaaa: Ĉu separado de Kosovo estas ekzamplo de demokratio, sed separado de Abĥazio estas separatismo?
Kiam la serboj havis la potencon en Kosovo ili diskriminis la albanan popolon tie, kaj kiam la alboanoj ekhavis la potencon ili diskriminis kaj forpelis la serbojn! Laŭ la medioj Kosovo estas lando kiun nutras la Unuiĝintaj Nacioj kaj la Eŭropa Unuiĝo. Se ili ne estus la lando probable disfalus.

La interesa demando laŭ mi estas kial la kosovanoj volis havi sian proporan ŝtaton.

Laŭ mi, se la Abĥazoj volas havi propran ŝtaton ili havu ĝin. Ŝajne ili ne volis esti parto de Kartvbelio. Kiom estis rusa enmikso en tio? Mi ne povas juĝi tion. Laŭ niaj medioj ĝi estis signifa.

Imagu ke Kaliningradio volus fariĝi membro-ŝtato de la Eŭropa unuiĝo. Por Rusio tio eble estus bone, ĉar ĝi havus ankoraŭ pli da influo al la Eŭropa Unuiĝo. La rusa lingvo fariˆ¶gus unu el la oficialaj lingvoj de la Eŭropa Unuiĝo. Kiuj landoj estus por, kiuj kontraŭ. Jen interesa demando – ne hodiaŭ, sed eble en la estonteco Kiu scias. Tute laŭ idealisma vidpunkto la kaliningradanoj rajtas havi siabn ŝtaton, se ili tion volas...

Mi vere ĝojas ke mi ne estas politikisto! Kiajn problemojn oni devas prizorgi! ridulo.gif

bukvodel (Xem thông tin cá nhân) 06:17:37 Ngày 11 tháng 6 năm 2012

maximkaaa:Usono kaj Eŭropo alportis demokration al Irako kaj al Libio. Mi ne estas certa ke mi volas ke ili venus al Rusio.
Vi pravegas, Usono kaj Eŭropo ne estas demokrataj landoj, speciale Eŭropo, cu oni povas elekti la gvidantojn de Eŭropa Unio?

Kaj legu ĉi tion, mi tute ne volas ke ĉi tiaj homoj gvidas Rusion.

cellus (Xem thông tin cá nhân) 07:15:04 Ngày 11 tháng 6 năm 2012

bukvodel:
maximkaaa:Usono kaj Eŭropo alportis demokration al Irako kaj al Libio. Mi ne estas certa ke mi volas ke ili venus al Rusio.
Vi pravegas, Usono kaj Eŭropo ne estas demokrataj landoj, speciale Eŭropo, cu oni povas elekti la gvidantojn de Eŭropa Unio?

Kaj legu ĉi tion, mi tute ne volas ke ĉi tiaj homoj gvidas Rusion.
Kian specon da societo vi volas?

Ĉu ia direkta demokratio, kie la elektantoj decidas pri ĉiuj unuopaj agoj kiujn devas fari la registaro?

darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 08:04:10 Ngày 11 tháng 6 năm 2012

bukvodel:
Vi pravegas, Usono kaj Eŭropo ne estas demokrataj landoj, speciale Eŭropo
Certe ne, ĉar Eŭropo ne estas lando, sekve ĝi ne povas esti demokratia lando.

vincas (Xem thông tin cá nhân) 08:35:00 Ngày 11 tháng 6 năm 2012

maximkaaa:Ĉu separado de Kosovo estas ekzamplo de demokratio, sed separado de Abĥazio estas separatismo?
Simple, Abĥazio kaj Sud-Osetio fariĝis parto de Rusio.

Nikolaj73 (Xem thông tin cá nhân) 19:44:52 Ngày 11 tháng 6 năm 2012

vincas:
maximkaaa:Ĉu separado de Kosovo estas ekzamplo de demokratio, sed separado de Abĥazio estas separatismo?
Simple, Abĥazio kaj Sud-Osetio fariĝis parto de Rusio.
Jes, kaj parto tute malnecesa. ankoraŭ unu "truo' por buĝeta mono kaj eblo al niaj oficistoj por ŝtelado. laŭ mi, ĉiu nacio rajtas krei propran sendependan ŝxtaton, sed gravas kiamaniere la popolo realigas la rajton kaj je kies mono?

bukvodel (Xem thông tin cá nhân) 17:12:28 Ngày 12 tháng 6 năm 2012

cellus:Kian specon da societo vi volas?

Ĉu ia direktan demokration, kie la elektantoj decidas pri ĉiuj unuopaj agoj kiujn devas
fari la registaro?
Mi volas ke en Rusio estu direkta demokratio, kie la elektantoj decidas kiun estos gvidantoj. Kaj mi pensas ke Putin estas elektita laŭleĝe, mi voĉdonis je li, ĉar mi ne
volis ke Rusio iĝu kolonion de okcidentaj bankoj.

Eŭropa Unio ne estas demokratio ĉar la gvidantoj de Eŭropa Unio ne estas elektataj per
eŭropaj popoloj.

Kaj ĉiuj landoj kiuj estas en Eŭropa Unio ne estas demokratioj, ĉar ili devas fari ĉion kion la malelektitaj gvidantoj de Eŭropa Unio decidas.

Ekzemple la afero pri Monsato en Franсio, kiam francoj decidis prohibi produktaĵojn de Monsanto, sed Eŭropa Unio vetois la francan decidon.

Diru al mi, ĉu en Svedio estas sekretaj voĉdonadoj aŭ svedoj ne povas kaŝi je kia politika
partio ili voĉdonas?

vincas (Xem thông tin cá nhân) 18:57:55 Ngày 12 tháng 6 năm 2012

bukvodel:Mi volas ke en Rusio estu direkta demokratio, kie la elektantoj decidas kiun estos gvidantoj. Kaj mi pensas ke Putin estas elektita laŭleĝe, mi voĉdonis je li, ĉar mi ne
volis ke Rusio iĝu kolonion de okcidentaj bankoj.
Sed ĉu Rusio jam ne estas kolonio de Eŭropo? Kiom da enspezoj estas por nafto kaj gaso?
Eble la plej multo.
Eŭropa Unio ne estas demokratio ĉar la gvidantoj de Eŭropa Unio ne estas elektataj per
eŭropaj popoloj.
Nu, estas tia Eŭropunia parlamento.

Quay lại