إلى المحتويات

Ĉu vi kredas je dio Perkūnas?

من Vilius, 20 يناير، 2012

المشاركات: 109

لغة: Esperanto

mihxil (عرض الملف الشخصي) 20 يناير، 2012 7:57:50 م

darkweasel:Nun la eterna diskuto pri ekzisto aŭ neekzisto de dio ekfariĝas absurda.
Jam dekomence estis absurda. Estas absurde ke homoj kredis je Perkunas (aŭ kompreneble je Jahweh/Jaĥvo/JHVH).

rusto (عرض الملف الشخصي) 20 يناير، 2012 7:59:15 م

Mi respektas vian rajton por kredoj. Sed mi ne respektas kompatinda logiko. Se la logika oni uzas havus paralogismon, mi komentus pri la mallogika. "Ĉu vi povas pruvi, ke Perkūnas ne ekzistas?" estas ekzemplo de la 'argumentum ad ignorantiam' logika paralogismo. Mi demonstris kial tiu paralogismo faras sensencecojn. Kredu io ajn ke vi volas. Sed logika paralogismoj perceptos.

Aŭ, pli priceze, kiel estas via dio malsama ol Spider-Man? Ĉar vi kredas ke ĝi ekzistas? Estas tiu la sola motivo, ĉu ne?

Chainy (عرض الملف الشخصي) 20 يناير، 2012 7:59:47 م

rusto:
Vilius:
dobri:Laŭ mia opinio neniu dio ekzistas, nek Perkunas.
Ĉu vi povas pruvi, ke Perkūnas ne ekzistas?
Ĉu vi povas provi, ke Spider-Man ne ekzistas?
Povas provi? demando.gif

Estas mirinde, ke post tiom multe da postuloj pri 'prUvo', multaj homoj ankoraŭ konfuzas tiun vorton kun 'prOvo'!

Vilius (عرض الملف الشخصي) 20 يناير، 2012 8:01:33 م

darkweasel:Nun la eterna diskuto pri ekzisto aŭ neekzisto de dio ekfariĝas absurda.
Ĉu ĝi povas fariĝi pli absurda, ol tiu pri "unu dio en tri personoj"? Perkūnas estas unupersona dio. Nur tiu fakto faras ĝin ege pli kredebla... Ĉu ne?

Vilius (عرض الملف الشخصي) 20 يناير، 2012 8:04:02 م

miĥil:Estas absurde ke homoj kredis je Perkunas (aŭ kompreneble je Jahweh/Jaĥvo/JHVH).
Ĉu mia dio ĝenas vin? Kial vi ĝin tiel malamas?

rusto (عرض الملف الشخصي) 20 يناير، 2012 8:04:50 م

Dankon por korektis min. "Pruvi" estas ĝusta. Sed ambaŭ havas sencon ĉi tie, aŭ ne?

Vilius (عرض الملف الشخصي) 20 يناير، 2012 8:12:29 م

rusto:Mi respektas vian rajton por kredoj.
Dankon. Kaj mi respektas vian rajton pri nekredo. Ni ambaŭ estas egalaj.
rusto:Sed mi ne respektas kompatinda logiko. Se la logika oni uzas havus paralogismon, mi komentus pri la mallogika. "Ĉu vi povas pruvi, ke Perkūnas ne ekzistas?" estas ekzemplo de la 'argumentum ad ignorantiam' logika paralogismo. Mi demonstris kial tiu paralogismo faras sensencecojn. Kredu io ajn ke vi volas. Sed logika paralogismoj perceptos.
Nek vi povas pruvi, ke Perkūnas ne ekzistas, nek mi ke ĝi ekzistas (nu mi scias tion - al mi ne bezonas pruvoj). Niaj pozicioj estas tute egalaj. 50/50. Estas afero de kredo.
rusto:Aŭ, pli priceze, kiel estas via dio malsama ol Spider-Man?
Nu, por komenco, mia dio ne saltas de unu domo al alia en komika kostumo okulumo.gif

flipe (عرض الملف الشخصي) 20 يناير، 2012 8:14:06 م

Vilius:Kial ne?
Ĉar laŭ mi, dioj estas nure provoj de homoj por konscie atingi sian deziroj kaj forigi sian timigon, kaj societe por kontroli homojn per malgranda potenco rondo eble.
Kaj via logiko estas strangega! Vi kredas je konsekvenco, sed ne kredas je kialo... Ĉu vi ne scias pri leĝo de kaŭzeco? Ĉiu okazo estas rezulto de ia alia okazo, kaj tiel senfine de la Unua Tondro (oni tion ofte erare nomas "Praeksplodo") ĝis la Lasta.
Laŭ miaj scioj, Pernaŭkas ne estas la kialo de trondoj kaj fulmoj.

rusto (عرض الملف الشخصي) 20 يناير، 2012 8:20:35 م

Vilius:50/50. Estas afero de kredo.
Malvera. 1)La defaŭlto estas al Nula Hipotezo. 2) Via logiko uzas paralogismoN(argumentum ad ignorantiam).

dobri (عرض الملف الشخصي) 20 يناير، 2012 8:21:33 م

Vilius:
dobri:Laŭ mia opinio neniu dio ekzistas, nek Perkunas.
Ĉu vi povas pruvi, ke Perkūnas ne ekzistas?
Nur nun mi ekkomprenis, ke ĉi fadeno apartenus al parto Humuro!
Se vi kredos, ke ekzistis ĉeĥa geniulo Jára da Cimerman, tiam mi ekkredos ankaŭ al via Perkúnas.

عودة للاعلى