შეტყობინებები: 109
ენა: Esperanto
mihxil (მომხმარებლის პროფილი) 20 იანვარი, 2012 21:49:30
Chainy:Kial tiel multaj prenas ĉion tiel serioze?Virgaj naskoj, promenantaj zombioj, elektitaj popoloj, mortpunoj pro malrespekto de kruco, jen tute kredindaj aferoj. Ne estas mirige ke homoj kredas tion. Sed Perkunas!, tio estas ridinda!
bildo (მომხმარებლის პროფილი) 21 იანვარი, 2012 05:42:05
Vilius (მომხმარებლის პროფილი) 21 იანვარი, 2012 09:32:34
miĥil:Virgaj naskoj, promenantaj zombioj, elektitaj popoloj, mortpunoj pro malrespekto de kruco, jen tute kredindaj aferoj. Ne estas mirige ke homoj kredas tion. Sed Perkunas!, tio estas ridinda!Tion vi ne diras serioze, ĉu? Mia dio ne mortigas homojn amase (malkiel aliaj dioj). Je lia nomo neniu flugis aviadilojn en altajn domojn. Kaj, laŭ mia scio, kredantoj je mia dio neniam seksperfortis infanojn.
Tamen povis okazi, ke iom da infanoj estis oferitaj al Perkūnas. Sed tiutempe tiu estis normala praktiko - ni ne juĝu ilin laŭ nuntempa mondvido. Kaj ni ne juĝu dion por agoj de liaj kredantoj - ili havas liberan volon, kaj mem decidas pri siaj agoj.
Vilius (მომხმარებლის პროფილი) 21 იანვარი, 2012 09:34:26
bildo:Ĉu via Perkūnas estas la dogmo, por kredi je ĝi?Mi ne komprenis la demandon, sed - jes. Mia Perkūnas havas ĉiujn plej bonanjn dogmojn. Kaj li certe estas ege pli mojosa, ol via dio.
bildo (მომხმარებლის პროფილი) 21 იანვარი, 2012 10:04:30
Vilius:Mi ne komprenis la demandon, sed - jes. Mia Perkūnas havas ĉiujn plej bonanjn dogmojn. Kaj li certe estas ege pli mojosa, ol via dio.Mia dio? Kiu estas mia dio, laŭ vi?
Vilius (მომხმარებლის პროფილი) 21 იანვარი, 2012 10:14:54
Ĉu via scienco povas ekzakte diri, en kiu arbo, domo, anteno aŭ alia objekto fulmo trafos? Ne, ne povas. Ĉu elekto de celo estas hazarda. Ne, ĉar nenio en ĉi tiu mondo estas hazarda - ĉiu okazintaĵo havas kialojn, kaj konsekvencojn. Do, kiu decidas tion? Se scienco ne povas tion klarigi, restas nur supernaturaj kialoj. Kaj kiu povus gvidi fulmon pli trafe kaj pli juste, ol... Dio de tondro - Perkūnas. Jen konkludo - kiam vi vidas fulmon, kaj aŭdas tondron, vi preskaŭ rekte observas mian dion.
Neu tian logikon, karaj "raciemuloj" kaj kredantoj je fikciaj dioj!
Vilius (მომხმარებლის პროფილი) 21 იანვარი, 2012 10:16:00
bildo:Mia dio? Kiu estas mia dio, laŭ vi?Nu scienco, matematiko, rondeco de tero, io ajn. Ni ĉiuj je io kredas.
bildo (მომხმარებლის პროფილი) 21 იანვარი, 2012 10:19:08
Vilius:Nu scienco, matematiko, rondeco de tero, io ajn. Ni ĉiuj je io kredas.Ne. Mi tute ne kredas. Mi nur pensas.
Vilius (მომხმარებლის პროფილი) 21 იანვარი, 2012 10:22:14
bildo:Ne. Mi tute ne kredas. Mi nur pensas.Nu vi certe kredas, ke 2+2=4, ĉu ne? Sur kio vi starigas tiun kredon? Jen - via dio.
mihxil (მომხმარებლის პროფილი) 21 იანვარი, 2012 10:26:35
Vilius:Mia dio ne mortigas homojn amase (malkiel aliaj dioj). Je lia nomo neniu flugis aviadilojn en altajn domojn. Kaj, laŭ mia scio, kredantoj je mia dio neniam seksperfortis infanojn.Tiuj aferoj kompreneble ĉiuj estas tute justaj kaj bonaj. Ni nur ne povas vidi kial, ĉar ni estas bedaŭrindaj mortemuloj kiuj ne povas kompreni la vojojn de la Eternulo.