前往目錄

Ĉu vi kredas je dio Perkūnas?

貼文者: Vilius, 2012年1月20日

訊息: 109

語言: Esperanto

mihxil (顯示個人資料) 2012年1月20日下午9:49:30

Chainy:Kial tiel multaj prenas ĉion tiel serioze?
Virgaj naskoj, promenantaj zombioj, elektitaj popoloj, mortpunoj pro malrespekto de kruco, jen tute kredindaj aferoj. Ne estas mirige ke homoj kredas tion. Sed Perkunas!, tio estas ridinda!

bildo (顯示個人資料) 2012年1月21日上午5:42:05

Ĉu via Perkūnas estas la dogmo, por kredi je ĝi? demando.gif

Vilius (顯示個人資料) 2012年1月21日上午9:32:34

miĥil:Virgaj naskoj, promenantaj zombioj, elektitaj popoloj, mortpunoj pro malrespekto de kruco, jen tute kredindaj aferoj. Ne estas mirige ke homoj kredas tion. Sed Perkunas!, tio estas ridinda!
Tion vi ne diras serioze, ĉu? Mia dio ne mortigas homojn amase (malkiel aliaj dioj). Je lia nomo neniu flugis aviadilojn en altajn domojn. Kaj, laŭ mia scio, kredantoj je mia dio neniam seksperfortis infanojn.
Tamen povis okazi, ke iom da infanoj estis oferitaj al Perkūnas. Sed tiutempe tiu estis normala praktiko - ni ne juĝu ilin laŭ nuntempa mondvido. Kaj ni ne juĝu dion por agoj de liaj kredantoj - ili havas liberan volon, kaj mem decidas pri siaj agoj.

Vilius (顯示個人資料) 2012年1月21日上午9:34:26

bildo:Ĉu via Perkūnas estas la dogmo, por kredi je ĝi? demando.gif
Mi ne komprenis la demandon, sed - jes. Mia Perkūnas havas ĉiujn plej bonanjn dogmojn. Kaj li certe estas ege pli mojosa, ol via dio.

bildo (顯示個人資料) 2012年1月21日上午10:04:30

Vilius:Mi ne komprenis la demandon, sed - jes. Mia Perkūnas havas ĉiujn plej bonanjn dogmojn. Kaj li certe estas ege pli mojosa, ol via dio.
Mia dio? demando.gif Kiu estas mia dio, laŭ vi? rido.gif

Vilius (顯示個人資料) 2012年1月21日上午10:14:54

Hodiaŭ al mia kapo venis unu pli pruvo, ke dio de tondro vere ekzistas.

Ĉu via scienco povas ekzakte diri, en kiu arbo, domo, anteno aŭ alia objekto fulmo trafos? Ne, ne povas. Ĉu elekto de celo estas hazarda. Ne, ĉar nenio en ĉi tiu mondo estas hazarda - ĉiu okazintaĵo havas kialojn, kaj konsekvencojn. Do, kiu decidas tion? Se scienco ne povas tion klarigi, restas nur supernaturaj kialoj. Kaj kiu povus gvidi fulmon pli trafe kaj pli juste, ol... Dio de tondro - Perkūnas. Jen konkludo - kiam vi vidas fulmon, kaj aŭdas tondron, vi preskaŭ rekte observas mian dion.

Neu tian logikon, karaj "raciemuloj" kaj kredantoj je fikciaj dioj!

Vilius (顯示個人資料) 2012年1月21日上午10:16:00

bildo:Mia dio? demando.gif Kiu estas mia dio, laŭ vi? rido.gif
Nu scienco, matematiko, rondeco de tero, io ajn. Ni ĉiuj je io kredas.

bildo (顯示個人資料) 2012年1月21日上午10:19:08

Vilius:Nu scienco, matematiko, rondeco de tero, io ajn. Ni ĉiuj je io kredas.
Ne. Mi tute ne kredas. Mi nur pensas.

Vilius (顯示個人資料) 2012年1月21日上午10:22:14

bildo:Ne. Mi tute ne kredas. Mi nur pensas.
Nu vi certe kredas, ke 2+2=4, ĉu ne? Sur kio vi starigas tiun kredon? Jen - via dio.

mihxil (顯示個人資料) 2012年1月21日上午10:26:35

Vilius:Mia dio ne mortigas homojn amase (malkiel aliaj dioj). Je lia nomo neniu flugis aviadilojn en altajn domojn. Kaj, laŭ mia scio, kredantoj je mia dio neniam seksperfortis infanojn.
Tiuj aferoj kompreneble ĉiuj estas tute justaj kaj bonaj. Ni nur ne povas vidi kial, ĉar ni estas bedaŭrindaj mortemuloj kiuj ne povas kompreni la vojojn de la Eternulo.

回到上端