Į turinį

Ĉu vi kredas je dio Perkūnas?

Vilius, 2012 m. sausis 20 d.

Žinutės: 109

Kalba: Esperanto

bildo (Rodyti profilį) 2012 m. sausis 21 d. 10:34:49

Vilius:Nu vi certe kredas, ke 2+2=4, ĉu ne? Sur kio vi starigas tiun kredon? Jen - via dio.
Ne. Mi scias, ke 2+2=4. Mia scio estas bazita sur praktiko. Krome, mi pensas, ke mi mem rajtas decidi, ĉu mi kredas aŭ ne, kiu estas aŭ ne estas mia dio. Bonvolu ne altrudi tion al mi.

Vilius (Rodyti profilį) 2012 m. sausis 21 d. 12:02:20

miĥil:Ni nur ne povas vidi kial, ĉar ni estas bedaŭrindaj mortemuloj kiuj ne povas kompreni la vojojn de la Eternulo.
Nu.. Jes, ni ja estas nur bedaŭraj mortemuloj kontraŭ ĉipova dio de tondro Perkūnas. Mi ĝojas, ke vi tion agnoskas.

Vilius (Rodyti profilį) 2012 m. sausis 21 d. 12:13:46

bildo:Ne. Mi scias, ke 2+2=4. Mia scio estas bazita sur praktiko.
De kia praktika eksperimento povas veni "scio" pri abstraktaj matematikaj konceptoj '2', '+' kaj '4'? Komprenu, matematiko ne traktas realajn objektojn. Ĝi okupiĝas pri abstraktaĵoj. Jes, du pomoj kaj du pomoj rezultos en kvar da ili. Sed tio nek pruvos, nek neos rilaton inter abstraktaj 2 kaj 4. Tiu rilato estas nur interkonsento. Nur kredo, ke tiuj abstraktaĵoj rilatas al nia reala mondo.
bildo:Krome, mi pensas, ke mi mem rajtas decidi, ĉu mi kredas aŭ ne, kiu estas aŭ ne estas mia dio. Bonvolu ne altrudi tion al mi.
Mi ne altrudas. Mi nur volas montri, ke via "scio" estas bazita sur kredo.

bildo (Rodyti profilį) 2012 m. sausis 21 d. 15:59:53

Vilius: Komprenu, matematiko ne traktas realajn objektojn.
Matematiko traktas realajn objektojn. Vi nur kredas, ke matematiko ne traktas realajn objektojn.lango.gif
Vilius:Tiu rilato estas nur interkonsento. Nur kredo, ke tiuj abstraktaĵoj rilatas al nia reala mondo.
Se matematiko ne rilatus al nia reala mondo, vi ne povus uzi vian komputilon.lango.gif
Vilius:Mi ne altrudas. Mi nur volas montri, ke via "scio" estas bazita sur kredo.
Vi nur montris, ke vi mem kredas je tio stultaĵo, sed ne mi. Mi ne estas kredanto, kaj vi ne povas devigi min kredi. rido.gif

Vilius (Rodyti profilį) 2012 m. sausis 21 d. 17:29:16

Iam ĉipova dio Perkūnas donis al homaro 22 da leĝoj, ke homoj vivu en eterna feliĉo kaj frateco. Bedaŭrinde, ĉiuj leĝoj estis perditaj dum maltrankvila historio de apudbalta regiono. Ĉiuj, krom unu. Tiu sola leĝo estis tiel grava al mezepokaj baltaj popoloj, ke oni ĝin akurate konservis dum centoj da generacioj. Kaj tiu leĝo estas:

6. Ne troladu en interretaj forumejoj dum pli ol 5 paĝoj.

Do, por obei tiun leĝon, mi devas ĉesi ĉi tiun diskuton (tamen mi volus kaj povus daŭri ĝin senfine - tiel amuze estas ne limigi sin per logiko, kaj sana menso) lango.gif

darkweasel (Rodyti profilį) 2012 m. sausis 21 d. 17:51:13

Vilius:
6. Ne troladu en interretaj forumejoj dum pli ol 5 paĝoj.
Paĝoj kun kiom da mesaĝoj en unu paĝo? Tie ĉi estas 10, sed en aliaj forumoj ofte estas 15, 18, aŭ eĉ eblas mem elekti! rido.gif

mihxil (Rodyti profilį) 2012 m. sausis 21 d. 23:07:31

Vilius:Do, por obei tiun leĝon, mi devas ĉesi ĉi tiun diskuton (tamen mi volus kaj povus daŭri ĝin senfine - tiel amuze estas ne limigi sin per logiko, kaj sana menso)
Ankoraŭ estus amuze se iuj dikredantoj serioze respondus la demandon. Espereble ankoraŭ okazos...

Vilius (Rodyti profilį) 2012 m. sausis 22 d. 11:06:57

darkweasel:Paĝoj kun kiom da mesaĝoj en unu paĝo? Tie ĉi estas 10, sed en aliaj forumoj ofte estas 15, 18, aŭ eĉ eblas mem elekti! rido.gif
Dio Perkūnas verŝajne ne havis sufiĉe da tempo por klarigi etajn detalojn... rideto.gif
miĥil:Ankoraŭ estus amuze se iuj dikredantoj serioze respondus la demandon. Espereble ankoraŭ okazos...
Fakte, precipe tion mi celis.

Paulinho (Rodyti profilį) 2012 m. sausis 22 d. 13:44:35

Denove?

Mi ja kredas je unu dio, laŭ kristana vojo, specife katolika vojo. Sed ni ĵus havis gradegan fadenon pri tio (Se dio ekzistas aŭ ne....

mihxil (Rodyti profilį) 2012 m. sausis 22 d. 14:01:33

Paulinho:Denove?

Mi ja kredas je unu dio, laŭ kristana vojo, specife katolika vojo. Sed ni ĵus havis gradegan fadenon pri tio (Se dio ekzistas aŭ ne....
Ne estas same. La demando ĉi foje estas ĉu vi kredas je la dio Perkunas. Ĉu ni povas konkludi ke vi do respondus 'ne', ĉar vi jam kredas pri tiu unu alia dio?

Atgal į pradžią