讯息: 109
语言: Esperanto
bildo (显示个人资料) 2012年1月21日上午10:34:49
Vilius:Nu vi certe kredas, ke 2+2=4, ĉu ne? Sur kio vi starigas tiun kredon? Jen - via dio.Ne. Mi scias, ke 2+2=4. Mia scio estas bazita sur praktiko. Krome, mi pensas, ke mi mem rajtas decidi, ĉu mi kredas aŭ ne, kiu estas aŭ ne estas mia dio. Bonvolu ne altrudi tion al mi.
Vilius (显示个人资料) 2012年1月21日下午12:02:20
miĥil:Ni nur ne povas vidi kial, ĉar ni estas bedaŭrindaj mortemuloj kiuj ne povas kompreni la vojojn de la Eternulo.Nu.. Jes, ni ja estas nur bedaŭraj mortemuloj kontraŭ ĉipova dio de tondro Perkūnas. Mi ĝojas, ke vi tion agnoskas.
Vilius (显示个人资料) 2012年1月21日下午12:13:46
bildo:Ne. Mi scias, ke 2+2=4. Mia scio estas bazita sur praktiko.De kia praktika eksperimento povas veni "scio" pri abstraktaj matematikaj konceptoj '2', '+' kaj '4'? Komprenu, matematiko ne traktas realajn objektojn. Ĝi okupiĝas pri abstraktaĵoj. Jes, du pomoj kaj du pomoj rezultos en kvar da ili. Sed tio nek pruvos, nek neos rilaton inter abstraktaj 2 kaj 4. Tiu rilato estas nur interkonsento. Nur kredo, ke tiuj abstraktaĵoj rilatas al nia reala mondo.
bildo:Krome, mi pensas, ke mi mem rajtas decidi, ĉu mi kredas aŭ ne, kiu estas aŭ ne estas mia dio. Bonvolu ne altrudi tion al mi.Mi ne altrudas. Mi nur volas montri, ke via "scio" estas bazita sur kredo.
bildo (显示个人资料) 2012年1月21日下午3:59:53
Vilius: Komprenu, matematiko ne traktas realajn objektojn.Matematiko traktas realajn objektojn. Vi nur kredas, ke matematiko ne traktas realajn objektojn.
Vilius:Tiu rilato estas nur interkonsento. Nur kredo, ke tiuj abstraktaĵoj rilatas al nia reala mondo.Se matematiko ne rilatus al nia reala mondo, vi ne povus uzi vian komputilon.
Vilius:Mi ne altrudas. Mi nur volas montri, ke via "scio" estas bazita sur kredo.Vi nur montris, ke vi mem kredas je tio stultaĵo, sed ne mi. Mi ne estas kredanto, kaj vi ne povas devigi min kredi.
Vilius (显示个人资料) 2012年1月21日下午5:29:16
6. Ne troladu en interretaj forumejoj dum pli ol 5 paĝoj.
Do, por obei tiun leĝon, mi devas ĉesi ĉi tiun diskuton (tamen mi volus kaj povus daŭri ĝin senfine - tiel amuze estas ne limigi sin per logiko, kaj sana menso)
darkweasel (显示个人资料) 2012年1月21日下午5:51:13
Vilius:Paĝoj kun kiom da mesaĝoj en unu paĝo? Tie ĉi estas 10, sed en aliaj forumoj ofte estas 15, 18, aŭ eĉ eblas mem elekti!
6. Ne troladu en interretaj forumejoj dum pli ol 5 paĝoj.
mihxil (显示个人资料) 2012年1月21日下午11:07:31
Vilius:Do, por obei tiun leĝon, mi devas ĉesi ĉi tiun diskuton (tamen mi volus kaj povus daŭri ĝin senfine - tiel amuze estas ne limigi sin per logiko, kaj sana menso)Ankoraŭ estus amuze se iuj dikredantoj serioze respondus la demandon. Espereble ankoraŭ okazos...
Vilius (显示个人资料) 2012年1月22日上午11:06:57
darkweasel:Paĝoj kun kiom da mesaĝoj en unu paĝo? Tie ĉi estas 10, sed en aliaj forumoj ofte estas 15, 18, aŭ eĉ eblas mem elekti!Dio Perkūnas verŝajne ne havis sufiĉe da tempo por klarigi etajn detalojn...
miĥil:Ankoraŭ estus amuze se iuj dikredantoj serioze respondus la demandon. Espereble ankoraŭ okazos...Fakte, precipe tion mi celis.
Paulinho (显示个人资料) 2012年1月22日下午1:44:35
Mi ja kredas je unu dio, laŭ kristana vojo, specife katolika vojo. Sed ni ĵus havis gradegan fadenon pri tio (Se dio ekzistas aŭ ne....
mihxil (显示个人资料) 2012年1月22日下午2:01:33
Paulinho:Denove?Ne estas same. La demando ĉi foje estas ĉu vi kredas je la dio Perkunas. Ĉu ni povas konkludi ke vi do respondus 'ne', ĉar vi jam kredas pri tiu unu alia dio?
Mi ja kredas je unu dio, laŭ kristana vojo, specife katolika vojo. Sed ni ĵus havis gradegan fadenon pri tio (Se dio ekzistas aŭ ne....