Mesaĝoj: 109
Lingvo: Esperanto
mihxil (Montri la profilon) 2012-januaro-26 19:00:33
vincas:Mi simple ne kredas je Perkūnas. Kial mi tion devus klarigi. Se iu kredas je Perkūnas, tio estas ŝia aŭ lia persona afero.Laŭ kelkaj oni simple kredu nur aferojn kiuj estas evidente veraj. Tio kio estas vera ne estas 'persona' afero. Io ekzistas aŭ ne ekzistas, tio ne estas ia persona elekto.
Senkiale 'kredi' ankaŭ ekzistas, sed tio ne vere estas ĉiutaga afero. Fakte mi konsideras tian blindan kredon eĉ sufiĉe bizara. Kutime ja ekzistas kialoj. Ekzemple mi supozas ke la kutimaj kialoj por la nekredo je Perkunas estas ekz. 'mankas por li pruvoj kaj estas klare ke li estas mita persono'.
Ankaŭ povus ekzistas kialoj por ja kredi je Perkunas. Ekz. 'ekzistu ia kaŭzo por la fulmotondro kaj ĉiuj miaj popolanoj ankaŭ kredas'.
Sed kompreneble vi 'devus' klarigi nenion. Vi devas tute nenion. Certe vi ne havas devojn al ni, forumanoj. Sed povus esti interese se vi ja klarigus viajn kialojn.
Vilius (Montri la profilon) 2012-januaro-27 06:48:12
vincas:Mi simple ne kredas je Perkūnas.Ĉu vi povas pruvi, ke Perkuno ne ekzistas? Se ne, via nekredo estas entute senbaza. Same kiel mia kredo.
Kaj fakte mi mem ankaŭ ne "kredas" je Perkuno, mi scias, ke Li estas vera kaj sola dio, ĉar mi sentis Lian potencon dum unu tondroŝtormo en 1998 kaj multfoje poste. Kaj mi klare atestis grandegajn ŝanĝojn en mia propra vivo post kiam mi ekkrede je Perkuno. Ekzemple, mi finis lernejon en 1999 jaro. Mi certe ne povus sukcese trapasi ekzamenojn sen tiu sento de Tondro en mia koro. KAJ. En la sama jaro mi sukcese aniĝis en la universitaton. Ĉu kongruo?!.. Laŭ mi, estas pli stulte kredi je TIAJ kongruoj, ol kredi je Perkunas![/quote]
bildo (Montri la profilon) 2012-januaro-27 07:58:52
Vilius:mi scias, ke Li estas vera kaj sola dioKial vi kredas, ke dio nepre devas esti sola?
vincas (Montri la profilon) 2012-januaro-27 09:55:51
Vilius:Mi certe ne povus sukcese trapasi ekzamenojn sen tiu sento de Tondro en mia koro. KAJ. En la sama jaro mi sukcese aniĝis en la universitaton. Ĉu kongruo?!..Eble vi multe laboris kaj por tio vi sukcese trapasis ekzamenojn kaj anniĝis en la altlernejon.
Vilius (Montri la profilon) 2012-januaro-27 14:53:54
bildo:Kial vi kredas, ke dio nepre devas esti sola?Nu li certe ne estas sola. Ankaŭ ekzistas Laumė (edzino de Perkuno), Žemyna (diino de tero), Gabija (diino de fajro) kaj multaj aliaj. Kaj ili ĉiuj estas unu sola dio. Unu dio en multaj personoj, kaj multaj dipersonoj, kiel unu dio. Simple, ĉu ne?
Kaj kompreneble ĉiuj aliaj dioj estas fikciaj.
Vilius (Montri la profilon) 2012-januaro-27 15:03:40
vincas:Mi kredas je alia dio kaj li estas pli forta ol Perkūnas.Pli fortas ol Perkuno? Neeblas! Pruvu, ke via dio estas pli forta! Li ja ne povas esti pli forta, ĉar via dio, kara, eĉ neekzistas
vincas:Jes mi ne povas klare pruvi ke mia Dio ekzistas, sed tio estas afero de kredo, ne, ekzemple, scio.Do, kial vi kredas je tiu alia Dio, sed ne je Perkuno. Ĉu vi ne scias kiom suferis viaj prauloj batalante kontraŭ krucistoj?
sinjoro (Montri la profilon) 2012-januaro-27 15:14:04
Sed ŝajnas al mi ke li estas unu el tuta panteono de dioj, do ne temas pri monoteismo.
mihxil (Montri la profilon) 2012-januaro-27 17:50:32
vincas:Mia ne kredo je Perkūnas estas simpla. Mi kredas je alia dio kaj li estas pli forta ol Perkūnas.Strange. Tio iomete sugestas ke vi supozas ke Perkunas ja ekzistas, sed vi simple elektas 'kredi' (kion ajn tio eĉ ankoraŭ signifas) la pli fortan.
Kaj se vi vere pensas ke Perkunas ne ekzistas, kiel vi povas diri ke io alia povas esti 'pli forta'? Kion eĉ signifu esti pli forte ol ia fantazio. Kaj kiel 'forteco' eĉ koncernas la diskuton?
bildo (Montri la profilon) 2012-januaro-28 05:03:06
Vilius:Tio plaĉas al mi, ke Perkuno havas edzinon. Sed mi ne komprenas, kiumaniere ĉiuj viaj dioj troviĝas en unu persono? Ĉi tio estas absurdo laŭ mi.bildo:Kial vi kredas, ke dio nepre devas esti sola?Nu li certe ne estas sola. Ankaŭ ekzistas Laumė (edzino de Perkuno), Žemyna (diino de tero), Gabija (diino de fajro) kaj multaj aliaj. Kaj ili ĉiuj estas unu sola dio. Unu dio en multaj personoj, kaj multaj dipersonoj, kiel unu dio. Simple, ĉu ne?
Vilius:Kaj kompreneble ĉiuj aliaj dioj estas fikciaj.Aliaj krom Perkuno (Laumė, Gabija, ktp), aŭ aliaj dioj de aliaj popoloj?
vincas (Montri la profilon) 2012-januaro-28 11:04:12
Vilius:Hm, mi dirus same pri via dio, ke ĝi ne ekzistas. Kaj se via dio ne neekzistas, al mi tute ne bezonas pruvi, ke mia dio estas pli forta ol Perkunas.
Pli fortas ol Perkuno? Neeblas! Pruvu, ke via dio estas pli forta! Li ja ne povas esti pli forta, ĉar via dio, kara, eĉ neekzistas
Vilius:Se via dio estas forta, kial li ne helpis al niaj prauloj por konkeri krucistoj? Jes, niaj prauloj suferis, sed mia Dio venkis. Se niaj prauloj anstataŭ ia Perkūnas kredus je tiu sola Dio, nia Litovio nun estus pli forta. Ĉar kun kredo de Dio venis ankaŭ kulturo, universitatoj, progreso.
Do, kial vi kredas je tiu alia Dio, sed ne je Perkuno. Ĉu vi ne scias kiom suferis viaj prauloj batalante kontraŭ krucistoj?
miĥil:Strange. Tio iomete sugestas ke vi supozas ke Perkunas ja ekzistas, sed vi simple elektas 'kredi' (kion ajn tio eĉ ankoraŭ signifas) la pli fortan.Jes mia mesaĝo estas iom ne logika. Perkūnas ne povas esti pli forta(aŭ pli malforta) ol mia Dio, ĉar Perkūnas ne ekzistas.
Kaj se vi vere pensas ke Perkunas ne ekzistas, kiel vi povas diri ke io alia povas esti 'pli forta'? Kion eĉ signifu esti pli forte ol ia fantazio. Kaj kiel 'forteco' eĉ koncernas la diskuton?