Mesaĝoj: 109
Lingvo: Esperanto
mihxil (Montri la profilon) 2012-januaro-28 15:02:16
vincas:Se via dio estas forta, kial li ne helpis al niaj prauloj por konkeri krucistoj? Jes, niaj prauloj suferis, sed mia Dio venkis.'venkis'? Kontraŭ kiu?
vincas:Se niaj prauloj anstataŭ ia Perkūnas kredus je tiu sola Dio, nia Litovio nun estus pli forta. Ĉar kun kredo de Dio venis ankaŭ kulturo, universitatoj, progreso.Tio en si mem estas sufiĉe dubinda aserto. Ne ŝajnas al mi evidente ke nian progreson ni danku al Dio. Dio ja tute ne ekzistas. Sed ankaŭ estas dubinde danki kristanismon. La ĝermoj de nia kulturo kaj progreso ja estas en la paganaj socioj de la grekoj kaj romianoj. En la mezepoko multo el tiu progreso okazis aŭ transdoniĝis pere de la islama mondo. Kaj dum la lastaj jarcentoj preskaŭ ĉiu, se ne tute ĉiu, progreso estas profunde sekulara.
Sed eĉ se estus vere ke ni dankas ion al kristanismo, tio ankoraŭ neniel montras ke efektive ekzistas ia dio.
Vilius (Montri la profilon) 2012-januaro-29 07:07:56
vincas:Se via dio estas forta, kial li ne helpis al niaj prauloj por konkeri krucistoj?Vojoj de dio Perkuno estas misteraj, ne forgesu tion. Eble li volas kontroli, kiom da veraj kredantoj estas en la mondo. Ĉiuj, kiuj nun adoras falsajn diojn, estos torturataj per eterna fulmo. Sed dio Perkuno estas dio de amo, kaj li pretas pardoni pekojn de ĉiu persono, kiu honeste konfesas siajn erarojn, kaj dum tondroŝtormo trifoje laŭte diras "Nur Perkuno estas la vera dio!".
vincas:Jes mia mesaĝo estas iom ne logika.Jen, vi mem ekkomprenis, kiel mallogika kaj erara vi estas. Tio estas la unua paŝo al dio Perkuno! Gratuloj, kara!
dobri (Montri la profilon) 2012-januaro-29 07:12:17
Vilius:Vojoj de dio Perkuno estas misteraj, ne forgesu tion. Eble li volas kontroli, kiom da veraj kredantoj estas en la mondo. Ĉiuj, kiuj nun adoras falsajn diojn, estos torturataj per eterna fulmo. Sed dio Perkuno estas dio de amo, kaj li pretas pardoni pekojn de ĉiu persono, kiu honeste konfesas siajn erarojn, kaj dum tondroŝtormo trifoje laŭte diras "Nur Perkuno estas la vera dio!".Dankon pro bona konsilo, kiel necesas konduti dum ŝtormo!
Vilius (Montri la profilon) 2012-januaro-29 09:05:21
dobri:Dankon pro bona konsilo, kiel necesas konduti dum ŝtormo!Tamen ne staru sub altaj arboj, proksime al antenoj kaj aliaj altaj objektoj - ne ĉiu travivas amegon de dio Perkuno.
vincas (Montri la profilon) 2012-januaro-29 09:45:23
miĥil:'venkis'? Kontraŭ kiu?Kontraŭ falsa kredo de paganoj.
miĥil:Tio en si mem estas sufiĉe dubinda aserto. Ne ŝajnas al mi evidente ke nian progreson ni danku al Dio. Dio ja tute ne ekzistas. Sed ankaŭ estas dubinde danki kristanismon. La ĝermoj de nia kulturo kaj progreso ja estas en la paganaj socioj de la grekoj kaj romianoj. En la mezepoko multo el tiu progreso okazis aŭ transdoniĝis pere de la islama mondo. Kaj dum la lastaj jarcentoj preskaŭ ĉiu, se ne tute ĉiu, progreso estas profunde sekulara.Mi volas diri tion, ke se litovoj volis progresi en mezepoko ili devis akcepti kristanismon kaj nur per kristanismo litovoj povis gajni kulturon, sciencon, ktp. Alia varianto simple ne estis. Kompreneble progreseco de kristanismon ne pruvas ĉu estas aŭ ne estas Dio. Kai ĉi tie ankaŭ ne gravas de kie germanoj heredis tia progreseco.
Sed eĉ se estus vere ke ni dankas ion al kristanismo, tio ankoraŭ neniel montras ke efektive ekzistas ia dio.
Vilius:Jen, vi mem ekkomprenis, kiel mallogika kaj erara vi estas. Tio estas la unua paŝo al dio Perkuno! Gratuloj, kara!Gramatika eraro, kara amiko, mi mesaĝo estis ne logika, nun ĝi jam estas logika. Danke al miĥil mi korektis sian mesaĝon kaj nun diras ke Perkūnas ne povas esti pli forta(aŭ pli malforta) ol mia Dio, ĉar Perkūnas ne ekzistas.
Vilius (Montri la profilon) 2012-januaro-29 10:13:52
vincas:Kontraŭ falsa kredo de paganoj.Do, kiam oni bombadas afganojn, via dio venkas kontraŭ tiu alia dio? Amema dio li ja estas...
Kaj kial li ne povis trovi pli pacan manieron por konvinki "paganojn" pri sia vereco? Oni (erare) diras, ke via dio estas ĉipova, li ja povis igi paganojn kredi, anstataŭ sendi krucistojn en sangoplenajn krucmilitojn...
vincas:Mi volas diri tion, ke se litovoj volis progresi en mezepoko ili devis akcepti kristanismon kaj nur per kristanismo litovoj povis gajni kulturon, sciencon, ktp. Alia varianto simple ne estis. Kompreneble progreseco de kristanismon ne pruvas ĉu estas aŭ ne estas Dio. Kai ĉi tie ankaŭ ne gravas de kie germanoj heredis tia progreseco.Kial tiu dio de vi ne povis simple doni kuturon al tiuj bedaŭraj baltoj? Li ja estas ĉipova, ĉu ne?
vincas:Danke al miĥil mi korektis sian mesaĝon kaj nun diras ke Perkūnas ne povas esti pli forta(aŭ pli malforta) ol mia Dio, ĉar Perkūnas ne ekzistas.Nu bone. Ni supozu (mi ja ne estas blindkredanto), ke Perkuno ne ekzistas. Kiamaniere via dio malsamas al Perkuno? Kial li ekzistas, sed Perkuno - ne?
vincas (Montri la profilon) 2012-januaro-29 10:58:45
Vilius:Do, kiam oni bombadas afganojn, via dio venkas kontraŭ tiu alia dio? Amema dio li ja estas...Sed ĉu tia milito estas religia, kiel estis milito kontraŭ baltoj. Mi pensas, ke tia milito kontraŭ afganoj kaj irakoj estas por aliaj kialoj - do por nafto ktp...
Kaj kial li ne povis trovi pli pacan manieron por konvinki "paganojn" pri sia vereco? Oni (erare) diras, ke via dio estas ĉipova, li ja povis igi paganojn kredi, anstataŭ sendi krucistojn en sangoplenajn krucmilitojn...
Mi recitos viajn vortojn, ke vojoj de Dio estas misteraj ;] eble homoj mem elektas militi aŭ ne. Eble Dio ne volas ŝovi sian fingron en vivo de homaro. Ĉu usonanoj igas aŭ propagandas je ia kredo?
Vilius:Nu bone. Ni supozu (mi ja ne estas blindkredanto), ke Perkuno ne ekzistas. Kiamaniere via dio malsamas al Perkuno? Kial li ekzistas, sed Perkuno - ne?Nu ekzisto de alia dio detruus mian dion, li ja ne povus esti ĉiopova, ĉar ekzistus alia dio ;]
Vilius:Kial tiu dio de vi ne povis simple doni kuturon al tiuj bedaŭraj baltoj? Li ja estas ĉipova, ĉu ne?Kiel vi imagas tian donecon de kulturo? Ĉu mem Dio devus malleviĝi el ĉielo kaj ion doni. Tio ja estus vera pruvo, ke Dio ekzistas ;]
Vilius (Montri la profilon) 2012-januaro-30 05:38:02
vincas:Mi recitos viajn vortojn, ke vojoj de Dio estas misteraj ;] eble homoj mem elektas militi aŭ ne.Jen unu pli simileco inter niaj dioj - ili ambaŭ estas misteraj.
vincas:Eble Dio ne volas ŝovi sian fingron en vivo de homaro. Ĉu usonanoj igas aŭ propagandas je ia kredo?Sed vi mem diris, ke la rezulto de krucmilitoj estis, ke via dio venkis kaj Perkuno malvenkis. Nun mi vin entute ne komprenas...
Eble via dio nur ne prezentas nunajn militojn, kiel religiajn, ĉar tio ne estus akceptebla en hodiaŭa mondo? Ni estas pli toleremaj, kaj malpli bigotaj - preskaŭ neniu irus al milito por "konverti falskredantoj".
Vilius:Nu ekzisto de alia dio detruus mian dion, li ja ne povus esti ĉiopova, ĉar ekzistus alia dio ;]Kaj ekzisto de via dio, detruus Perkunon, do mi ne kredas je via dio. Vi diru, kial via dio estas pli kredinda ol Perkuno.
Vilius:Kiel vi imagas tian donecon de kulturo? Ĉu mem Dio devus malleviĝi el ĉielo kaj ion doni. Tio ja estus vera pruvo, ke Dio ekzistas ;]Nun fermu viajn okulojn kaj dum kelkaj sekundoj pripensu vorton "ĈIPOVA"... Se mi estus ĉipova, mi certe trovus multegon da vojoj por doni ion al iu. Ĉu vi volas diri, ke via dio ne povis doni kulturon al malgranda mezepoka popolo sen mortigi miloj da homoj? Aŭ via dio ne estas ĉipova, aŭ li ne havas imagopovon (do li denove ne estas ĉipova), aŭ li estas sadisto. Aŭ pli verŝajne li entute ne ekzistas.
En iu kazo, Perkuno estas pli bonkora dio, kaj pli kredinda.
bildo (Montri la profilon) 2012-januaro-30 05:55:46
vincas:Kredo ne povas esti falsa aŭ vera. Ajna kredo estas nur kredo - ĝi ne estas kontrolebla. Falsa aŭ vera povas esti nur kontrolebla informo.
Kontraŭ falsa kredo de paganoj.
vincas (Montri la profilon) 2012-januaro-30 10:09:28
bildo:Kompreneble povas esti falsa (en vidpunkto de kredulo), se vi kredas je nur unu dio aliaj al vi ne ekzistas. Al mi ne gravas ĉu vere estas ia dio, sed gravas, kiel pensas kredulo.vincas:Kredo ne povas esti falsa aŭ vera. Ajna kredo estas nur kredo - ĝi ne estas kontrolebla. Falsa aŭ vera povas esti nur kontrolebla informo.
Kontraŭ falsa kredo de paganoj.
Vilius:Por mi pli akceptinda estas la teorio, ke Dio ne ŝovas en vivo de homaro kaj li lasis homojn vivi memstare. Kaj mi mem nekredas ke en krucmilitoj Dio iel partoprenis kaj mi diris tiuj vortoj iom humore ;]
Sed vi mem diris, ke la rezulto de krucmilitoj estis, ke via dio venkis kaj Perkuno malvenkis. Nun mi vin entute ne komprenas...
Vilius:Nun fermu viajn okulojn kaj dum kelkaj sekundoj pripensu vorton "ĈIPOVA"... Se mi estus ĉipova, mi certe trovus multegon da vojoj por doni ion al iu. Ĉu vi volas diri, ke via dio ne povis doni kulturon al malgranda mezepoka popolo sen mortigi miloj da homoj? Aŭ via dio ne estas ĉipova, aŭ li ne havas imagopovon (do li denove ne estas ĉipova), aŭ li estas sadisto. Aŭ pli verŝajne li entute ne ekzistas.Kiel mi diris eble homoj mem elektas kiel vivi kaj men homoj mortigas momojn, ne ia dio.
En iu kazo, Perkuno estas pli bonkora dio, kaj pli kredinda.