Žinutės: 233
Kalba: Esperanto
Yakunin (Rodyti profilį) 2013 m. sausis 15 d. 16:59:33
L aŭtoritato aliris, verŝajne dek kvar homoj. En nia kuirejo ili faris kunsidon, decidadis kion fari je la alkoholo. Unu parto el ili diris- “Se ni faros nenion neniu scis kion la homoj fifaros. Ĉu ni elverŝu la alkoholon sur la teron kiel ordinaran akvon?” La aliaj diris- “Ne, tiele oni ne povas fari. La alkoholo estas necesa por multaj aferoj, ĝi estas ja kuracilo.” Kaj la unuaj responde diris- “Ne ekzistas iu eblo konservi l alkoholon apud la homoj. La ebriiĝintoj faros multon da malbonagoj.”
Sed finfine ili decidis-ili elverŝis la alkoholon. La alkoholon oni faradis el la terpomoj. En la vinuzinon oni transportadis la terpomojn kaj faradis el ĝi la alkoholon-vodkon, tian blankan. Sed antaŭ ol elverŝi la alkoholon surteren la aŭtoritato aliris al ni kaj diris- “Ĉu vi havas botelojn?” Ni havis botelojn. Grandajn. Ni konservis en ili la sanktan akvon. Ni montris l botelojn.
La aŭtoritatoj demandis nin- “Kio estas en la boteloj?” “La sancta akvo”-respondis ni. Ili ja forprenis la botelojn. Kaj elverŝis el ili la sanktan akvon. Surplanken! Ĉu estas por ili problem elverŝi la sanktan akvon? Kaj anstataŭ la sankta akvo ili plenigis la botelojn per la alkoholo por sia uzado! Kaj tio kio restis de la alkoholo ili elverŝis en la sablon.
Post tio viroj kaj virinoj el la ĉirkaŭaj vilaĝoj kunvenadis kaj tralavadis la sablon. Kaj drinkis… Kaj dum tiu tempo en la vinuzino tiom multe da viroj dronis! Unu tia viro falis en ujon kun la alkoholo kaj kiel karbo brulis tie. Multaj aferoj tiam okazis…
Satis-on oni entute disrabis kaj nin oni elpelis. Jes… Kiam tio okazis? Estis la dek sepa jaro (de la dudek centjaro), ĝuste je la komenco de la revolucio.
Yakunin (Rodyti profilį) 2013 m. sausis 21 d. 16:10:06
Ĉiuj najbaraj monaĥejoj estis fermitaj sed nin oni ne tedis. Iu en la Moskvo helpis. Oni kaŝe raportis al ni-"Vi ankoraŭ nenien foriru, estu fortaj." Ni formis kooperativon. Kaj ni nomis sin ne monaĥejo sed kooperativo. Kaj en la jaro 1927 oni komencic demandadi de la monaĥejestrino liston de ĉiuj fratinoj, dokumentojn de ĉiuj. Ni diras- "Ni ne havas iujn dokumentojn."
Tio estis vero ĉar en la monaĥejon oni prenis nin sen iuj dokumentoj. Sed, certe, oni nin kalkulis, la kalkulado ekzistis. Antaŭ la revolucio en la monaĥejo estis pli ol mil fratinoj. Mi alveturis la monaĥejon en la jaro 1915. "Kiu estas vi, de kie?" En la monaĥejo estis pli aĝa ol mi Agaŝa. Mi respondas- "Mi estas el la sama vilaĝo el kiu alvenis Agaŝa." "Ho, samvilaĝanino de Agaŝa!"-oni diris al mi. Nenio pli. Tia estis la dokumento- "Samvilaĝanino de Agaŝa."
Maljunulinoj rakontadis ke la fratinoj ankoraŭ loĝis je la tempo de vivo de la sankta Serafim, tio signifas ke antaŭ ĉirkaŭ cent kvindek jaroj, la sankta Serafim diris-"Alvenos la tempo kaj miaj orfinoj en la Kristnaskaj pordoj ŝutiĝos kvazaŭ pizoj." De tempo al tempo ni konjektadis-"Kia pordo ĝi estos? En la monaĥejo tia pordo forestas."
Yakunin (Rodyti profilį) 2013 m. sausis 22 d. 15:32:15
Oni ne permesis ke ni sonoru dum la festo, sed oni donis al ni sep tagojn ke ni preparu sin por foriro.
Tio okazis en la jaro mil naŭcent dudek sep. Je septembro. Dum la festo de la Nasko de la Dipatrino, je la oka septembro. Tiam la fratinoj rememoris-"Miaj orfoj ŝutiĝos en la Naska Pordo kvazaŭ pizoj." Jen la Naska Pordo! Ni rememoris vortojn de la sanktulo.
Yakunin (Rodyti profilį) 2013 m. sausis 27 d. 08:27:58
Post unu semajno dum la vespers diservo ni finsonoris ĉiujn sonorojn. Lastfoje! Findiservis, finsonoris... Kaj disiris kvazaŭ birdoj-ĉiu laŭ sia vojo. Jen kia afero... Kaj tiutage tiom forte pluvegis! Ĉio kaj ĉiu estis kontraŭ ni...
Sed kion fari? Estis neeble sumbmetiĝi sub la demandoj de la aŭtoritatoj-ne surmeti la monaĥojn vestojn kaj iri kiel laikuloj. Kaj forigi la ikonojn kaj starigi anstataŭ ili la Lenin-on. Neniu konsentis fari tiele.
En la Tiĥvinskaja kirko konservatis ĉio por la nova katedralo. Kaj ĉion kio estis tie oni komencis forveturigi. La krucojn, frokojn kaj ĉion ĉion oni forveturigis. Kaj la viroj, kiujn oni igis por tiu celo alveni kun ĉaroj, estis malĝojaj-"Ĉi tien ni veturigis la aĵojn kun ĝojo, por la nova katedralo, kaj de ĉi tie forveturigi estas malĝoja afero por ni." Kelkaj el ili, kapkliniĝinte, ploris... Ili ploris sed kion oni kapablis fari kontraŭ la aŭtoritatoj?
La patrinon-monaĥejestrinon oni arestis sekvatage. Kaj ni iris ĉiu laŭ sia vojo...
Unu episkopo estis ĉe ni, kaŝe. Li diris al ni-"El la monaĥejo oni vin elpelis sed la monaĥecon de vi ni ne demetas."
Mi ne scias kion diradis homoj sed la fratinoj diradis tiele-"Tio estas la puno de Dio. La Sinjoro permesis ke tiaj aŭtoritatoj havu la potencon."
Estis la jaro 1937. Mi kune kun la aliaj monaĥinoj loĝis ĉirkaŭ la monaĥejo. Mi – ĉi tie, en Kalganovka. Kaj en la alia flanko de la strato estis dometoj, en ili ankaŭ monaĥinoj loĝis. Kaj kelkaj el la monaĥinoj ektimis malliberejon-trovis al si edzojn. Dio helpu ilin!
Alvenis la tempo-oni komencis preni nin en malliberejoj. En la jaro 1937. Mi memoras ke aperis iu "triopo"-la juĝistoj. Mi memoras ke estis iu malgranda ĉambro. Ili sidas-tiaj grandaj viroj. Kaj nin, je unu fojo dudek monaĥinojn, la policisto alvenigis.
-Ho, ulo, kiom multe vi alvenigis.
-Mi scias kie preni eĉ pli!
-Ĉu virinoj?
-Jes, virinoj.
-Nu, virinoj, kiel juĝi vin? Ĉu vi iradis en kirko?
-Jes, ni iradis.
-Tim registru ilin kiel vagabondojn.
Tia estis nia kulpo-"vagabondoj".
Oni veturigis nin en la urbo Taŝkent. Vagonoj estis brutaj, trablovoj estis ĉie. En la vagono mi malsaniĝis. Mi ofte ploris-"Pro kia kialo en la malliberejo? Mlliberejino!" Mi bedaŭris ke mi estas en malliberejo. Pro tio mi ploris. Verŝajne ĉiuj tiam ploris. Pro la larmoj mi vizaĝo estis malseka. Kaj poste, kiam la vagonaro ekmoviĝis, tuje aperiĝis la trablovoj, mia kapo senprokraste malvarmumiĝis. Mi ŝveliĝis. Nin alveturigis Taŝkenton-sed mi nenion jam komprenadis. Oni prenis min en malsanulejo. Mi ne mortis, resaniĝis...
Yakunin (Rodyti profilį) 2013 m. vasaris 2 d. 16:49:13
Estis tie tia afero-la ĝenerala kontrolo. Tre malluma koridoro. En ambaŭ flankoj staras provosoj kun lancoj. Tia teruro!
Tiom da provosoj, hundoj bojas! Kial oni tion faris pro la monaĥinoj? Laŭ la vojeto oni devis preterpasi la provosojn. Kiam oni ilin estis preterpasintaj okazis priserĉo. La krucojn oni demetadis! La Sinjoro, indulgu ilin. Dipatrino... Policisto l krucon deŝiris kaj piedpremis ĝin kriante- "Kial vi ĝin portas?"
Jen kiam niaj krucoj estis demetitaj ni havis sensaĵon kvazaŭ la Sinjoro krucumita mem staras antaŭ ni. Kvazaŭ la Sinjoro sur la kruco suferas. La krucojn oni demetis de ni-tia ofendo!
Sed kiel ni povis vivi sen la krucojn? Tiam ni ŝpinis la uzbekan ŝpinaĵon, vaton. Kaj tie estis tiaj forketoj-iomete pritranĉitaj ili estis kiel la krucoj. Nu, faris ni por si la krucojn. Im iris ni banejon, kun krucoj. Tie estis iuj fiulinoj, ili tuje raportis al la estroj- "La monaĥinoj denove kun la krucoj!" Sed la krucojn oni jam ne forprenis de ni. Se oni forprenus-ni trovus ion alian.
Kaj Dio ankaŭ nin fortikigadis. Unu fratino el Diveevo, ŝi en la malliberujo estis ankoraŭ antaŭ ni, vidis en l sonĝo la sanktan Serafim-on. Li ĉi tien, en la malliberujo, kondukis la aron de monaĥinoj kaj ĝoje diris-"Malfermu la pordon! Mi kondukas la fratinojn!" Tio estis pri ni.
Kaj antaŭ ĉi tio, je la libero, en Diveevo estis unu beatulino Mar'ja Ivanovna. Mi estis ĉe ŝi kiam ŝi mortis, nelonge post kiam oni nin el la monaĥejo elpelis. Ni tiam ofte demandis ŝin-"Maŝen'ka, kiam ni iros reen en la monaĥejo? Ni la monaĥejon atendas!" Ŝi respondadis-"Estos, estos por vi la monaĥejo. Mi kune kun la mortinta patrino trezoristino por vi ĉi tiun monaĥejon baldaŭ komencos elvoki!" Ĉu vi scis kion ŝi aldonis por mi? Ŝi diris-"Sed en ĉi tiu monaĥejo oni ne vokos vin laŭ viaj nomoj, oni vokos vin laŭ viaj numeroj. Jen vin mi kaj la trezoristino vokos-tricent tridek ok!"
Tricent tridek ok... Mi miris tiam sed la numeron mi memoris. Sed kiam oni prenis min en la malliberujo tian numeron mi havis tie! Mi memoras mian numeron-tricent tridek ok. Jes, ŝi tion al mi diris, la beatulino Mar'ja Ivanovna. Jen kia monaĥejo!
Yakunin (Rodyti profilį) 2013 m. vasaris 2 d. 17:47:36
Estis bone ke ni tie estis ne malmultaj, la monaĥinoj. Kvardek homoj. Se iu festo alproksimiĝadis ni, sidante sur la tabullitoj, sentis ĝian alproksimiĝon. Sinjoro ingulgu nin, tia malvasteco estis ĉirkaŭ! Malsupre-la fiulinoj. Ili regas tie. Kaj ni estis supre. Tio oportunis al ni. Estis ankaŭ inter ni la kantistinoj. Ni kunveniĝadis tie kaj malaŭte kantis.
Estis inter ni tiuj kiuj parkere memoris diservojn, akatestojn. Oni ne permesis ke ni havu librojn. Librojn oni forprenadis...
Iafoje oni decidis nin translokigi. Longe ni veturis. Kaj en la najbara vagono estis la fiulinoj. Ili tiom forte batis unu la alian. Sed la monaĥinojn oni veturigis aparte. Kaj tiuj fiulinoj ĉiujn tabullitojn en ilia vagono rompis. Unu el ili oni ŝovis al ni. Ŝi estis...nu...preskaŭ nuda. Neniu vesto estis sur ŝi, apenaŭ kovrita. Neniun taŝon ŝi havis. Kaj ni, la monaĥinoj, ĉiuj havis taŝojn. Rezervan ĉemizon, pecon de pano kaj ĉion necesan ni havis. Sed la fiulino havis nenion. Ni kompatis ŝin. Ni donis al ŝi manĝaĵon, iu donis jupon, iu donis kaptukon... Vestigis ni ŝin. Nu, veturas ni. Je unu haltejo la pordon malfermia unu militisto. Nin akompanis soldatoj, ne policistoj.
Li demandas-"Ni, fratinoj, kiel vi vivas?"
Ni respondas-"Ĉio bonas dank' al Dio."
-"Ĉu vi ion mankas? Eble iu estas malsana?"
-"Ne, ni ĉion toleros."
Kaj ĉi tiu fiulino diras-"Sinjoro estro. La monaĥinoj preĝas al Dio. Kantas."
Li respondas al ŝi-"Bone tio estas. Kaj vi kantu kune kun ili. Ili pro tio estas malliberigitaj. Lasu ilin preĝi."
Sur ĉiu vagono estis soldato. Sidas kaj gardas nin. Tie estis malvarme. Li iras tien kaj reen, piedfrapas pro la malvarmo. Ni tiom kompatis lin! Ni pensis-"Ni estas ĉi tie, en la varmo, kaj li estas en la malvarmo, nin gardas."
Kiam la vagonaro ekmoviĝadis la soldato frapadis kaj kriadis al ni-"Ej, fratinoj! Ekkantu la "Bojarinja-on" (rusa popola kanto)
Kaj ni kantis-"Benu, mia animo, la Sinjoron". Aŭ la tagan diservon. Ĉiam, kiam ni ekmoviĝadis, li frapis kaj kriis al ni-"Kantu la "Bojarinja-on", ne timu!"
Jes, estis ankaŭ bonkoraj homoj... Ĉiuj estis...
Poste oni translokigis nin en la infanejo al la infanoj kies patrinoj estis en la malliberejo. Al fiulinoj oni ne povis komisii prizorgadon je la infanojn. Kiam la fiulinoj ebriiĝadis oni povis mortigi infanojn. Pro tio oni prenis tien la monaĥinojn.
Yakunin (Rodyti profilį) 2013 m. vasaris 9 d. 13:14:25
Kaj la direktoro kaj la flegistino iafoje ekaŭdis ke ni kantis. Ili pensis-"Kie estas tia kantdo? Kvazaŭ anĝeloj kantas." Ili iris kaj trovis nin kantantajn-"Do vi kantas tie!"
Ni ektimis ĉar la direktoro estis hebreino. Sed ŝi al neniu rakontis. Ŝi diris-"Kantu, sed mallaŭte."
Tie ni baptis la infanojn. La Sinjoro, indulgu, mi devis pri tio al la pastroj rakonti! Kiam ni ilin lavis tiam ni ilin baptis. Legis la preĝojn-la simbolon de la kredo, aliajn preĝojn, mi jam forgesis. Po kvar infanoj ni baptis samtempe. Sed tiujn, kiuj estis tre malsanaj, ni baptis unusolajn, tiam tre danĝera malsano estis!
Jen kia afero estas. Tiom multe da infanoj mortis... Tre multe...
De tie oni nin liberigis. Ho mia Sinjoro! Tiom multe ni spertis kaj tiom multe ni faris. Teksis, ŝpinis, infanojn edukis. Monaĥinoj...
Eĥ, malliberejo. Ĝi neniun kompatas. Estas proverbo-"kiu en ĝi ne estis tiu estos, kaj kiu estis tiu ne forgesos." Nun mi deziras ke ni trairu la postmortajn esplorojn... Dio, helpu. La Sankta Dipatrino! Pri multaj aferoj mi al vi rakontaĉis...
Adiaŭante kaj akompanante nin al la pordo la patrino haltis, disligis la kaptukon kaj elligis el sub la froka kolumo malgrandan lignan kruceton.
-Mi gardas ĝin! Iamaniere ĝi ne perdiĝis. La kruceto estas rememorigilo pri la malliberejo. Jen-ordinara lignaĵeto. Mi simple al vi diros. Se malbone mi diros-ne juĝu min. Ĉiujn sepdek jarojn (de la soveta epoko) ni en la malliberejo vivis. Ĉu vi komprenas tion aŭ ne? Ni ja vivis senliberigitaj pere de la sovetaj aŭtoritatoj. Tio ja estas kaptiteco! Kaj mi ne scias kio estos plu... Kien ĉio iros? Mi nur aŭdis de unu homo, mi ne diros lian nomon, sed li diris-"La regno de Ĥam estas finita."
Yakunin (Rodyti profilį) 2013 m. vasaris 11 d. 06:02:08
Pasis kelkaj jaroj. Iafoje dum vintro mi, antaŭ nelonge igita la pastro, devis veturi en la Diveeva monaĥejo kiu tiam komencis revivigiĝi. Finfarinte la aferojn en la monaĥejo mi rapidis al la patrino al la Lesnaja strato. Sur la barilpordo de la konata dometo pendis granda seruro. Tio ŝajnis al mi stranga. La patrino ja ne plu eliradis el la domo ĉar tiam ŝi estis jam 92-jaraĝa.
Suprentirinte la malsupraĵojn de la froko mi transsaltis la barilon. Post frapo en la pordo aŭdiĝis la patrino voĉo, ŝi diris ke oni nun ŝin ŝlosas kaj eĉ la ŝlosilon ne donas ĉar vizitantoj iras al ŝi senĉese de la mateno ĝis la vespero.
Sed ni volis ekvidi unu la alian. La patrino malfermis la fenestron kaj mi penetris la domon.
"Tiĥon, mi scias ke vi jam estas la pastro!"-tio estis la unuo kion diris la patrino-"Senprokraste pekokonfesu min, mi ne kapablas pekokonfesi je tiuj pastroj kiuj ne estas monaĥoj!"
Post la pekokonfeso ŝi sidigis min ĉe la tablo kaj komencis klopodi. Ŝi fritis ovaĵon, varmigis terpomojn. Kaj subite eligis el sub la tablo botelon de la alkoholo. Ni estis amikoj dum dek jaroj kaj mi eĉ ne kapablis imagi ke ŝi povas gustumi vinon! Kaj jen-la pura alkoholo!
"Nu, kiel?"-demandis ŝi ekvidinte mian miron-"Mi antaŭe vin ne konfuzigis, kaŝis ĉi tion, mi timis ke vi delogos. Sed nun vi estas jam plenaĝa, la pastro-ne kondamnos. Kaj por ni, kadukuloj, ĝi estas necesa por ke la sango cirkulu."
Ŝi verŝis en la glaseton ĉirkaŭ tridek gramoj, proponis al mi kaj kun plezuro eldrinkis la puran alkoholon. Tio estis por mi tute mirinde kaj malkovris al mi unu pli trajton de la vivo de la granda monaĥino-kies vivo estis tute ne komprenebla de la vidpunkto de la ordinara logiko.
Yakunin (Rodyti profilį) 2013 m. vasaris 11 d. 06:35:24
En la fama kofro, inter aliaj apartena[oj de la sankt Serafim, la monaĥinoj zorge konservadis malgrandan kandelon. Kiam la patrino Frosja eligadis la sanktaĵojn por ke pilgrimantoj povu respektkliniĝi je ili, la kandelo kutime estis ie flanke kaj neniu ĝin rimarkis. Iafoje mi demandis la patrinon kia kandelo ĝi estis kaj ŝi rakontis al mi tian rakonton.
Ĉi tiu kandelo estas konservata de la fratinoj de la tempo de la sanktulo. Li donis ĝin al ili antaŭ lia morto kaj diris-"Unu el vi estos renkontanta mian korpon-ĝin oni translokigos kaj kuŝigos en la Diveevo. Mi ja per miaj relikvoj ne estos kuŝanta en la Sarov sed translokiĝos al vi en la Diveevo."
Post la morto en la jaro 1833 la sanktulo estis enterigita en la Srovskij monaĥejo. Tie komenciĝis lia honorado, tien el ĉiuj partoj de la lando iris miloj de la pilgrimantoj. En la jaro 1903 okazis glorigo de Serafim kiel sanktulon kaj liaj relikvoj estis metitaj en la Sarova katedralo en la belaspekta relikvokesto. La ortodoksuloj sendube aŭdis pri profetaĵoj de la sankta Serafim, pri tio, ke li per siaj relikvoj iros en la Diveevo, sed tio ŝajnis tiom nekomprenebla, precipe post la revolucio, kiam la relikvoj estis opinataj kiel detruitaj, ke la profetaĵo ŝajnis simbola.
Ankaŭ la patrino Frosja rakontis ke en la jaro 1927, antaŭ nelonge ĝis fermigo de la Diveeva monaĥejo, loĝanta tie beatulino Mar'ja Ivanovna lastfoje kunvenigis la fratinojn, prenis la kandelon, kiu lasiĝis post la sanktulo, kaj ekbruligis ĝin antaŭ ĉiuj. Kaj poste profetis ke la lasta el ĉi tie kunveniĝintaj fratinoj, kiu restos viva, de la nomo de ĉiuj fratinoj-mortintaj, ĝis la morto turmentitaj, mortigitaj sed lasintaj fidelaj al la Sinjoro, estos renkontanta la relikvojn de la sanktulo kun ĉi tiu kandelo.
Yakunin (Rodyti profilį) 2013 m. vasaris 11 d. 07:05:03
En la 1990-kaj jaron komencis reviviĝo de la Diveeva monaĥejo kaj la patrino Frosja translokiĝis el la dometo je la Lasnaja strato en la ĉelo. En la jaro 1990 estis trovitaj relikvoj de la sankta Serafim Sarovskij kiuj, ŝajne, estis por ĉiam perditaj. Tre solene, krucprocesie tra la tuta Rusujo, la relikvoj estis translokigitaj al la Diveevo.
Kiam ĉefepiskopoj kune kun la patriarko Aliksij dum ĉeesto de miloj da paroĥanoj kaj dum kanto de ekleziaj ĥoroj estis portantaj la relikvojn de la sankta Serafim en la Diveeva kirko, ĉe la pordo staris la novico Frosja, ŝi ja samtempe la asktmonaĥino Margarita, plenvestita en la monaĥaj vestoj, kaj tenis en la mano la ekbruligitan kandelon.
La patrino mortis je la 9-a februaro de la jaro 1997 en la tago kiam la rusa ortodoksa eklezio honoras la memoron de la rusujaj novmartiroj (tiuj, kiuj estis mortigitaj pro la kredo je la Jesuo Kristo dum la soveta epoko). Ŝi mem estis la novmartiro. Same kiel la patro Ioann (Krest'jankin) kiu mortis je la sama tago kvin jaroj poste.