目次へ

Nesanktaj sanktuloj kaj aliaj rakontoj

Yakunin,2012年1月20日の

メッセージ: 233

言語: Esperanto

Yakunin (プロフィールを表示) 2013年2月14日 15:00:29

En festotago de la Bapto de la Sinjoro la akvo iĝas sankta tutmonde

Oni demandis unu faman en la Rusujo spiritan patron kie li, estinte dum multaj jaroj en malliberujo, diservadis tie la Liturgiojn? La starco respondis-"Multaj pastroj sciis la tekston de la Liturgio parkere. La panon, kvankam ne tritikan, oni ankaŭ povis trovi senprobleme. La vinon oni substituis per oksikoka suko. Kaj anstataŭ la altaro kun relikvoj de martiro, sur kiu oni devas laŭ la ekleziaj reguloj servi la liturgion, oni prenis la plej vastŝultran fraton el la malliberuloj-pastroj. Li senvestiĝis ĝis la zono, kuŝiĝis sur la dorson kaj sur lia brusto ni servis la liturgion. En la malliberujo ĉiuj estis martiroj kaj povis esti ĉiujmomente mortigitaj pro la Kristo.
-"Sed kiamaniere vi, patro, sanktigis la akvon en la festotago de la Bapto de la Sinjoro? La preĝoj de la festo esta tre longaj kaj ilin oni legas nun unufoje dum la jaro."
-"Ni ne bezonis memori la preĝojn. Se eĉ unu loko de la Universo en la Ortodoksa kirko estas servata la preĝregulo de la Granda Akvosanktigo tiam pro la preĝoj de la Sankta Eklezio en la tuta mondo la akvo iĝas sankta. Tiam ni prenis akvon el ĉiu fonto kaj ĝi estis senputra kaj benata. Kaj, same kiel la sankta akvo de ĉi tiu festotago, restadis pura dum kelkaj jaroj.
Specialistoj de la kontraŭreligia propagando ankoraŭ antaŭ nelonge asertadis ke la akvo restas pura dum kelkaj jaroj pro tio ke la pastroj kaŝe enmetas en ĝi arĝentajn monerojn, fandaĵojn aŭ krucojn. Rilate al ĉi tiu afero la ŝerculoj elpensis taskon-"Kiom da jonoj de arĝento troviĝas en unu litro de la akvo se la akvosanktigo estis farata en glacitruo elhakita en la mezo de la rivero Volga en tiu parto de la rivero en kiu ĝia larĝo estas unu kilometro, ĝia profundo estas sep metroj, rapido de la fluo estas kvin kilometroj dum horo kaj la kruco, per kiu la vilaĝa pastro sanktigis la akvon, pro la malriĉeco estis ligna?"

Yakunin (プロフィールを表示) 2013年4月13日 5:41:36

Patro Avvakum kaj la Pskova ŝtatoficisto.

Iafoje somere unu el la monaĥejaj antikvaj maljunuloj, la pordogardisto monaĥo Avvakum, sciigis en la manĝejo post la vesperaj preĝoj ke li ne plu enlasos en la monaĥejo neortodoksulojn. Sufiĉe! Laŭ la monaĥejo vagas iuj ŝminkokovritaj virinoj kune kun ateistaj viroj de kiuj malbonodoras je tabako je kilometra distanco, komunistoj kaj babtistoj, novaperintj ekumenistoj, islamanoj brakumantaj judojn. Oni devas ĉesi tion!
La frataro ne atentis la maljunulan grumbladon sed iu ja demandis lin-“Kiel vi distingos ĉu ortodoksa homo iras aŭ ne?” Avvakun ege pripesnsiĝis. Sed ne longe. Li diris-“Mi enlasos monaĥejon tiun kiu elparolos la Simbolon de la Kredo. Se ne-tiu promenu antaŭ la pordo, li havas neniun aferon en la monaĥejo!”
Ĉiuj ridis pri liaj vortoj kaj forgesis ilin. Sed sekvamatene kiam la monaĥoj post la matena diservo disiradis laŭ la laboroj ili surprize rimarkis ke la monaĥejo estas nekutime senĥoma. Vagas kaj sin krucosignas piaj pilgrimantoj, konataj maljunulinoj iras por beno, vojaĝantoj kun iliaj sakoj ripozas post Liturgio, frenezulo kuras ĉirkaŭ puto. Sed tedemaj aroj de turistoj ien malaperis. La loko aspektas kiel La Sankta Rusujo! Verŝajne la patro Avvakum tenas sian vorton.
Tiel ja estis. De la frua mateno ekdeĵorinte ĉe la Sankta pordo la patro Avvakum demandis ke ĉiu eniranto elparolu la Nikean Simbolon de la Kredo kiu estis kunmetita per la sanktaj patroj dum la unuaj du Tutmondaj Koncilioj en la kvara jarcento. La espero estis genie simpla-iu enekleziita ortodoksulo certe scias la tekston parkere. De 05-30 ĝis 10-00 neniu el la enirantoj havis iujn problemojn okaze de la Simbolo de la Kredo. Kaj post la deka horo alveturis la unua buso el Pskovo kun turistoj. Sendube neniu el la sovetaj turistoj ne kapablis elteni ekzamenon de la patro Avvakum. Ĉiuj nur skoldis kaj minacis starante antaŭ fortike fermita pordo. Sed por la eksa soldato patro Avvakum kiu finis la Duan Tutmondan Militon ĉe la urbo Budapeŝto la minacoj estis ridindaj.
Alveturis unu pli turista buso. Post ĝi sekvis fremdlandaj turistoj... Ĝis la tagmezo ĉe la pordo kunveniĝis granda emociigita homamaso. Ĝin ja ekvidis tra la fenestro de sia nigrakolora aŭtomobilo “Volga” alveturinta monaĥejon por tagmanĝo kune kun la monaĥejestro la ĉefa Pskova kontrolisto de la tuta eklezia vivo-ŝtŝtoficisto pri religiaj aferoj de la Pskova regiono Nikolaj Aleksandroviĉ Judin.

Yakunin (プロフィールを表示) 2013年4月13日 6:10:00

En la monaĥejo oni intence ĉiam prononcis la familinomon de la oficisto kiel
“Judasin”. Ne pro tio ke li estis pli malbona ol la aliaj oficistoj sed pro tio ke ĉiu kontrolisto de la eklezia vivo mem estis simbolo de la ekstera sklavigo de la eklezio. Juste oni devas diri ke Nikolaj Aleksandroviĉ estis sufiĉe bonkora homo multjare laborinta kiel aŭtoritatulo sed ne krueliginta sian koron pro superfluo de la potenco. Sed li estis plenrajta mastro de la sortoj de ĉiuj Pskovregionaj pastroj. Laŭ sia propra decido li rajtis senigi ĉiun pastron de tiel nomatan “registracion” kaj la pastro ne plu rajtis diservi en kirko. Kaj tio estis nur la plej malgranda malfeliĉo. Malamo de ĉi tiu ŝtatoficisto povus havi por la pastro ĉiujn malbonaĥojn kiujn la ŝtŝtoficisto kapablis doni al li estante plenrajta membro de la KGB dirinte ke la pastro estas persono danĝera por la soveta reĝimo. Tial ĉiuj kirkestroj, des pli ordinaraj pastroj, venis lian kabineton post lia la plej unua signalo.
Ĉiuj krom la monaĥejestro arkimandrito Gavriil. Li estis la unusola persono al kiu, se necesis decidi iun aferon, la ŝtatoficisto Judin alveturadis mem. Kial ĝi estis tiel? Verŝajne la patro Gavriil sukcesis fari por si tian renomon. Ankaŭ la patro Gavriil estis tre forta kaj sendependa monaĥejestro. Kaj li estis tre malmola-se li ekvolis ion li nepre akiradis ĝin.
Iuj venene supozadis ke Judin veturas al la patro Gavriil pro tio ke la monaĥejestro havas pli altan rangon. Sed tio estis nur malicaj onidiroj. Sed estas klare ke tiam monaĥejestroj kaj kirkestroj ne povis eviti interrilatojn kun ŝtaŝtoficistoj.

Yakunin (プロフィールを表示) 2013年4月14日 6:06:25

Ekvidinte okulfrapan malordon en sia mastrumaĵo Nikolaj Aleksandroviĉ Judin tuje eliris el la aŭto. Rapide kompreninte kio okazas li senprokraste paŝis tra la homamaso al la pordo kaj decideme pugnofrapis la malnovajn ferkovritajn tabulojn-“Hej, kiu estas tie? Tuje malfermu!” “Elparolu la Simbolon de la Kredo!”-aŭdiĝis el post la pordo minaca voĉo de patro Avvakum. “Kio?”-la ŝtatoficisto ne kredis siajn orelojn-“Kiu Simbolo de la Kredo? Mi diras al vi malfermi!” “Elparolu la Simbolon de la Kredo!”-same senkompate aŭdiĝis el post la pordo. Nikolaj Aleksandroviĉ sufokiĝis pro indigno-“Kiu vi ja estas? Kion vi permesas al si fari? Mi estas la ŝtatoficisto! Mi estas Judin! Malfermu aŭ alie vi bedaŭros!” “Legu la Simbolon de la Kredo!”-aŭdiĝis el post la pordo.
La dialogo daŭriĝis ĉirkaŭ dek minutojn. Finfine rigardinte la horloĝon la ŝtatoficisto cedis-“Malfermu, mi petas vin. Mi ja kvindek minutojn malfruiĝas al via monaĥejestro! Ĉu imagas vi kiamaniere li min renkontos?”
La respond el post la pordo aliris post paŭzo. Verŝajne la patro Avvakum detale imagis al si kio atendas ĉi tiun malfeliĉulon. “Jes, vi trafos malagrablaĵojn…”-kun kompato vespiris la patro Avvakum. Sed tuje li denove demandis-“Legu la Simbolon de la Kredo!”
“Mi ja ne scias ĉi tiun vian Simbolon”-la ŝtatoficisto agnoskis-“Kio ests ĉi tio?” Patro Avvakum fortike pripensiĝis kaj finfine faris la decidon. “Nu, bone, ripetu post mi”-diris li. El post la pordo aŭdiĝis majestaj antikvaj vortoj de la Nikea Simbolo de la Kredo. “Mi kredas…”-majeste proklamis la patro Avvakum. “Mi kredas…”-honteme ĉirkaŭrigardnte la turistojn repetis la ŝtatoficisto. “…je unu Dio la Patro…”-solene daŭris la patro Avvakum. “…je unu Dio la Patro…”-senespere ripetis Judin.
“…Ĉiopova…”
“…Ĉiopova…”
Post kiam la ŝtatoficisto pri religiaj aferoj de la Pskova region je ĉeesto de la multaj homoj atestis la lastan dogmon troviĝantan en la vortoj “ … mi atendas la revivigon de la mortintoj kaj vivon de la venonta vivo. Amen.”-la pordo malfermiĝis kaj enlasis la ŝtatoficiston en la monaĥejo.
Bruliginte per la rigardo sian inkvizitoron kaj dirinte kelkajn malbonajn vortojn duonvoĉe la ŝtatoficisto ĵetiĝis al la monaĥejestra konsruaĵo en kiu lin renkontis la monaĥejestri estanta en la sufiĉe kolera stato de sia humoro.
“Kial vi, Nikolaj Aleksandroviĉ, decidis malfruiĝi? Mi ja estas atendanta vin dum duonhoro!”-li malkontente riproĉis la ŝtatoficiston.
“Kial vi parolas pri mi?”-atakis lin la ŝtatoficisto-“Ĉi tio okazas io nekomprenebla. Vi starigis psike malsanan personon ĉe la pordo. Li neniun enlasas-demandas elparoli iun Simbolon de la Kredo. Tie sur la placo busoj, turistoj. Fremdlandanoj! Ĉu imagas vi kia skandalo nun okazos?”
Ĉi tie maltrankviliĝis la monaĥejestro. Li senprokraste sendis la patron ekonomon klarigi la situacion kaj strigi la ordon kaj la patron Avvakumon venigi por la punjuĝo.
Kiam la patro Avvakum eniris la manĝejon la ŝtatoficisto, dank’ al la penoj de la patro monaĥeje...

Yakunin (プロフィールを表示) 2013年4月14日 6:07:14

Kiam la patro Avvakum eniris la manĝejon la ŝtatoficisto, dank’ al la penoj de la patro monaĥejestro kaj ankaŭ dank’ al bongustaj manĝaĵoj kaj franca konjako, estis iomete trankviligita.
Ekvidinte la pordogardiston la monaĥejestro kolere leviĝis de la fotelo-“Kion vi faris tie? Ĉu vi senbene starigas siajn ordojn en la monaĥejo?”
Agado laŭ sia volo estas tre grava peko por monaĥo. Pri tio la patro monaĥejestro estis tute prava. Kaj la patro Avvakum tuje ĉi tiun sian pekon konsciis. Li decideme paŝis al la tablo kaj falis al la piedoj de la monaĥejestro- “Mi estas kulpa. Pardonu, patro monaĥejestro!”
“Iru for, memvolfaranto!”-bruegis super li la patro monaĥejestro kaj eĉ puŝis lin per la boto.
La ŝtatoficisto venĝe triumfis. Kiam li forveturis la monaĥejestro denove demandis al si Avvakumon. Tiu, enirinte, tuje denove falis al la piedoj.
Sed la patro monaĥejestro alvokis lin ne por puno-“Nu, bone, vi estas bravulo!”-bonkore diris la patro Gavriil kaj donis al Avvakum botelon de la konjako “Napoleono”.
Tiuvespere Avvakum kune kun kelkaj aliaj maljunaj monaĥoj, eksaj soldatoj, plezure gustumprovis kio estas la fama monaĥejestra konjako.

Yakunin (プロフィールを表示) 2013年4月20日 5:02:36

La Nigra Pudelo
Kio povus okazi stranga aŭ interes dum sanktigo de loĝejo? Sed dum eĉ ĉi tiu modera diservo homoj, kvankam ne longe, sed staras antaŭ Dio. Kaj tio sufiĉas pork e homoj, malproksimaj de la Eklezio, ekvidu konsternajn kaj miraklajn horizontojn.
Dum vivo de ĉiu homo okazas eventoj kiuj ne povas esti eksplikitaj de la racionala vidpunkto. Tamen oni povas opinii ke tio estis iu mirakla kongruo aŭ malsana fantazio. Sed se la evento havis atestantojn la eksplikado malfaciliĝas. Sed eĉ ĉifoje oni povas diri ke la okazintaĵo estis la kolektiva elpensaĵo.
Sed ne grvs kiel forte ni penas ekspliki aŭ forviŝi la neeksplikeblan aferon en nia memoro ni neniam kapablas plene forgesi tiom potence enirintan en nia konscio la alian realecon.
Kaj la konsekvenco-pripensi la okazintaĵon aŭ imagi ke nenio okazis-estas en nia potenco. Sed la homa animo, liberigita de la homa korpo kaj starigita antaŭ la nova mondo neniun povos riproĉi okaze de sia nesciado. Ĝi ne povos kiel lernanto respondi “mi tion ne lernis” aŭ “oni ne donis nin tian taskon”. Oni tion lernis kaj la tasko estis donita. Ĉio kio estis necesas estis eksplikata, al ĉiu laŭ sia maniero.
Kvankam spite al la graveco tiaj okazintaĵoj povas esti amuzaj kaj eĉ ironiaj.
Dum la naŭdekaj jaroj de la dudeka centjaro ĉiu kiu ne pigris mokis la ne tre ekleziajn homojn kiuj serioze partoprenis diservojn en la ortodoksaj kirkoj, pene sed mallerte krucosignis sin, malĝustatempe kliniĝis kaj evidente ne tre bone komprenadis kio okazas.
Ankaŭ oni tre ŝatis moki tiujn kiuj invitis pastrojn sanktigi iliajn loĝejojn. “Laŭmode!”- diris la humoristojn. Sed mi, verdire, ĉiam ŝatis tiujn mallertajn “kandeltenantojn” kiel ni, ŝerceme, nomis tiujn paroĥanojn. Mi ĝois pro ili ĉar ili laŭforte penadis stari en humileco antaŭ Dio. Kaj tio ĉiam havas la rezulton. Eĉ la plej mallertaj preĝantoj al Dio ricevas siajn spiritajn donacojn kiujn la mokantojn ne kapablos ekvidi eĉ en sonĝo.
Mi havis bonan konatulon, Oleg Aleksandroviĉ Nikitin. Li estis sciencisto-energiisto de la tempo de la Soveta Unio. Dum la naŭdekaj jaroj li estis estro de larĝa entrepreno laŭ ekspluatado kaj reparado de la linioj de la malproksima elektroliverado kiuj etendiĝis de la Malproksima Oriento ĝis la urbo Kaliningrad. Oleg Aleksandroviĉ kaj liaj kunlaborantoj estis ekstreme interesaj homoj sed pri religio ili havis tre malgrandan nocion. Ili estis sovetaj sciencistoj kaj estroj-produktistoj de la tiom nomata “malnova harditeco”. Sed poiome ili komencis viziti la kirkojn.

Yakunin (プロフィールを表示) 2013年4月20日 5:34:40

Dum diservoj tiaj uloj staris kiel fostoj. Ĝuste kiel supremenciitaj “kandeltenantoj”. Ili spiregis, ŝvitis sed ne cedis kvankam elteni naŭdek minutojn de diservo estis malfacila heroaĵo por ili.
Iafoje Oleg Aleksandroviĉ sciigis siajn konatulojn ke li invitas ilin okaze de sia enloĝiĝo en la nova domo-malgranda somerdomo en Kaluga region kiun li estis konstruanta dum multaj jaroj estis finfine preta por gastakceptado. Mi li petis ankaŭ sanktigi la loĝejon. Post la sanktigo estis supozata la amika manĝado. Kiel donaco por la familio de Nikinin-oj mi alveturigis antikvan samovaron kaj vilaĝan konfitaĵon por teo.
Mi devas diri ke tiam en kapoj de la samŝtatanoj regis absoluta religia ĥaoso. De ateismo ĝis kredo je ĵurnalaj horoskopoj kaj aliplaneduloj. Filino de Oleg Aleksandroviĉ, Elena, tre bela kaj edukita virino, eĉ grave praktikis magion. Tio ne estis mirinda afero post dekjaroj de ŝtata ateismo. (Kvankam, mi devas agnoski. Antaŭ la revolucio tiaj aferoj ankau abundis.)

Yakunin (プロフィールを表示) 2013年4月20日 16:03:28

Kiam mi unuafoje alveturis al la somerdomo de Oleg Aleksandroviĉ malgranda nigra pudelo estis la unua kiu renkontis min tie. Mi tr ŝatas hundojn sed ĉifoje mi renkontis mirinde malican estaĵon. Boegante la pudelo atakis min, provis mordi mian piedon kaj eĉ iomete difektigis mian sutanon, mi estis devigita forte forŝovi la pudelon per la boto. La gastigantoj estis ege mirigitaj pro la konduto de ilia hundeto kaj la filino de Oleg Oleksandroviĉ haste prenis la pudelon en siajn brakojn.
Mi maltrankvile rigardis la penantan liberiĝi el la brakoj de sia mastrino kaj klakantan per siaj dentoj je mia adreso hundeton. Mi tuje sciigis ke kiam mi estos sanktiganta la loĝejon la hundo devas esti ekstere. Mi diris tion ne nur pro tio ke mi ne ekŝatis ĉi tiun cerberon. En la Eklezio ekzistas tia regulo kaj pri tio mi ankaŭ diris al la gastigantoj. “Tre stranga regulo!”-ofendiĝe diris Elena. La histeria pudelo estis ŝia dorlotbesto. “La hundo opinatas kiel malpura animal”-sombre eksplikis mi. Elena indigniĝis eĉ pli-“Kaj katoj? Ĉu katoj ankaŭ malpuras?” “Ne, nur hundoj kaj porkoj”-respondis mi. Nu, tion mi aldonis pro la ĉimomenta agordo. Porkoj opinatis kiel malpuraj animaloj antaŭ delonge dum la tempo de la Malnova Testamento kaj nun ortodoksuloj plezure manĝas porkojn. Simple la hundo min tre kolerigis.
“Porkoj? Kiel povas vi ilin kompari?” –ekkriis Elena. Ŝin subtenis la edzino de Oleg Aleksandroviĉ-“Ĉu post via sanktigado ni ne rajtos enlasi la pudelon en la domon?” “Certe ne. Sed ekzistas kialoj pro kiuj hundo estas malpura animalo en la Eklezio. Ni ne starigis la regulojn kaj ne estas nia afero ilin neniigi. Tio ne signifas ke vi devas forpeli vian pudelon sed dum la diservo ĝi ne rajts esti en la domo. Do dum la sanktigado vi devas ĝin ie ŝlosi.”-eksplikis mi.
“Sed ĉu vi povas iamaniere ekspliki kial hundo opinatas malpura?”-Elena ne volis ĉesiĝi. “Kial vi havas tian diskriminacion? La aliaj esoteraj doktrinoj ne havas ion similan. Tio estas hazardaj kaj senkialaj elpensaĵoj”-aldonis ŝi.
“Nenio hazarda okazas”-mi diris-“Kaj pri la esoterismo… ĉu vi scias kial dum viaj ŝatokupoj pri la esoterismo en via loĝejo loĝas nome la nigra pudelo?” “Kio estas stranga pri tio?”-demandis Elena. “Almenaŭ tio ke en formo de nigra pudelo Mefistofelo aperis sin al Faŭsto”-respondis mi. “Kiu, mi petas pardonon, aperis sin? Mefistofelo?”-ne tuje komprenis Elena. “Jes, nome li. Tiu demono el romano de Goeto “Faŭsto”. Goeto rerakontis unu antikvan okcidentan legendon. Kiam Faŭsto decidis fari kontrakton kun Diablo Mefistofelo aperiĝis al li en formo de nigra pudelo.”-diris mi. “Ĉu vi serioze rakontas pri Mefistofelo? Dum la nuna tempo?”-miris Elena. “Por tiuj kiuj senpripense ŝatokupas pri mistiko Mefistofelo estos aktuala eĉ dum la nuna tempo kaj dum iu alia tempo. Verdire tio estas tre danĝera amuziĝo. Tiujn kiuj senpripense ekkredigas sin al Mefistofelo li firme kaptas. Do ne hazarde en via loĝejo ekloĝiĝis nome la nigra pudelo”-diris mi. “Ĝi ne ekloĝiĝis,...

Yakunin (プロフィールを表示) 2013年4月20日 16:07:12

Do ne hazarde en via loĝejo ekloĝiĝis nome la nigra pudelo”-diris mi. “Ĝi ne ekloĝiĝis, mi mem aĉetis lin en elita moskv klubo.”-kontraŭis Elena. “Certe. Sed vi aĉetis ne iun alian hundorason sed nome la nigran pudelon.”-diris mi.
La gastoj ĉirkaŭis nin kaj kun rimarkebla intereso aŭskultis nin. “Patro, vi ŝerĉas! Kiel Mefistofelo rilatas al ĉio ĉi tio? Vi estas ortodoksa pastro kaj pro tio al vi ne plaĉas ke homoj esploras la spiritan mondon per aliaj rimedoj kiuj verĝajne ne estas konataj de vi. Kaj nun vi ĉikanas mian hundeton. Verŝajne vi tiom ektimis kiam ĝi pribojis vin ke nun vi pretas rakonti al ni pri inferno kaj demonoj. Eĉ per Mefistofelo vi nin timigas!”-ekridis Elena.
Estis malfacile dispute kun la junulino. Sed por mia helpo aliris Oleg Aleksandroviĉ-li kaptis la ŝrikantan beston subbrake kaj portis ĝin ŝedon. Kaj mi, ne sen internaj duboj komencis prepare por la sanktigado. Dank’ al Dio en la domo vorestis ĉiuj esoteraj bildoj kaj simboloj.

Yakunin (プロフィールを表示) 2013年4月21日 7:34:05

Dum la sanktigado ĉeestis ankaŭ la gastoj. Kiam la rito estis finita ĉiuj sentis-en la domo io nerimarkeble ŝanĝiĝis. Tio ĉiam okazas post la sanktigo. Kaj mi kaj Elena jam ne tiom sombre rigardadis unu la alian. En la fino ni ĉiuj ĥore, kvankam ne konkorde, kantis preĝon pri longa vivo de Oleg Aleksandroviĉ kaj lia familio.
Unu el kunlaborantoj de Oleg Aleksandroviĉ, loĝanta najbare, petis min ke mi sanktigu ankaŭ lian domon. Certe mi konsentis kaj Oleg Aleksandroviĉ diris ke ni rapidu ĉar alproksimiĝis tempo eksidiĝi je la festotablo.
Elirinte en la ĝardenon mi renkontis unu pli gaston kiu malfruiĝis por la festo. Lia aŭtostiristo pene portis iun grandegan donacon ĉirkaŭvolvintan en blanka ŝtofo.
Post ĉirkaŭ kvardek minutoj, fininte la diservon, mi revenis al Oleg Aleksandroviĉ antaŭĝuante la bongustan manĵadon. Sed enirinte la gastoĉambron mi ekvidis strangan bildon-la gastoj, palaj kaj timigitaj, staris silente. Kaj familio de la Nikitin-oj-Oleg Aleksandroviĉ, Galina Dmitrievna kaj Elena-havis tute terurigintajn vizĝesprimojn.
La unua penso kiu aperis en mia kapo estis tia-de la kandeloj, kiujn mi bruligis dum la anktigado, io ekflamis en la domo kaj malgranda incendio okazis. Serĉante postsignojn de la incendio mi maltrnkvile ĉirkaŭrigardis kaj subite en la angulo de la ĉambro mi ekvidis... Mefistofelon! Jes, tio vere estis la reala Mefistofelo-tre lerte farita el nigra giso skulpturo de Mefistofelo je duono de la homa alto. Mefistofelo estis bildigita kiel hispana grandulo, kun spado kaj apenaŭ rimarkebla mokema rideto je la lipoj. Apud la skulpturo sidis la nigra pudelo kaj kun granda plezuro frotis sian randon je ĝi. Mia dorso iĝis anserhaŭta.
"Kio ĝi estas?"-terurigite flustris mi rememorante la antaŭnelongan konversacion. Laŭ la vizaĝoj de la gastoj estis kompreneble ke ili ankaŭ ne forgesis la temon de la konversacio.
Evidentiĝis ke la malfruiĝinta gasto-li estis Leonid Vladimiroviĉ Makareviĉ, estro de la grandega Moskva "Elektouzino"-alveturis ĉi tiun skulpturon de la fama kislinska fando. Ĝin, ĉirkaŭvolvintan en la blankŝtofon, enportis en la domon la aŭtostiristo.

先頭にもどる