Съобщения: 233
Език: Esperanto
Yakunin (Покажи профила) 21 април 2013, 08:07:30
La unua penso kiu aperis en mia kapo estis tia-de la kandeloj, kiujn mi bruligis dum la anktigado, io ekflamis en la domo kaj malgranda incendio okazis. Serĉante postsignojn de la incendio mi maltrnkvile ĉirkaŭrigardis kaj subite en la angulo de la ĉambro mi ekvidis... Mefistofelon! Jes, tio vere estis la reala Mefistofelo-tre lerte farita el nigra giso skulpturo de Mefistofelo je duono de la homa alto. Mefistofelo estis bildigita kiel hispana grandulo, kun spado kaj apenaŭ rimarkebla mokema rideto je la lipoj. Apud la skulpturo sidis la nigra pudelo kaj kun granda plezuro frotis sian randon je ĝi. Mia dorso iĝis anserhaŭta.
"Kio ĝi estas?"-terurigite flustris mi rememorante la antaŭnelongan konversacion. Laŭ la vizaĝoj de la gastoj estis kompreneble ke ili ankaŭ ne forgesis la temon de la konversacio.
Evidentiĝis ke la malfruiĝinta gasto-li estis Leonid Vladimiroviĉ Makareviĉ, estro de la grandega Moskva "Elektouzino"-alveturis ĉi tiun skulpturon de la fama kislinska fando. Ĝin, ĉirkaŭvolvintan en la blankŝtofon, enportis en la domon la aŭtostiristo.
Kiam Leonid Vladimiroviĉ solene fortiris la kovraĵon for de sia donaco la gastoj senmoviĝis. Iliaj teruro kaj konsterno nur pliiĝis kiam la nigra pudelo, jam liberigita el sia malliberejo, subite aliris al la skulpturo, ĉirkaŭsnufis ĝin kaj eksidiĝis apude. Kaj poste komencis kvazaŭ kato froti sian flankon je ĝi. Ĉi tiun bildon mi trafis enirinte la gastoĉambron. Nur Leonid Vladimiroviĉ, nenion komprenante, demandadis-"Bonvolu ekspliki al mi kio okazas!!!"
Ni kune, aldonante unu la alian, rakontis al Leonid Vladimiroviĉ la tutan strangan historion. Komence li suspektis ke ni ŝercas sed finfine li devis kredi al ni ĉar tre maltrankviliĝintaj kaj sinceraj ni estis. Oleg Aleksandroviĉ kune kun lia familio, pardonpetinte Makareviĉ-on, komencis peti min ke mi prenu la skulpturon kaj forveture ĝin ien. Makareviĉ provis malforte kontraŭi-"Kamaradoj, tio ja estas nur iu kongruo." "Jes, certe, tio estas kongruo"-varmege konsentis kun li Oleg Aleksandroviĉ kaj tuje turniĝinte al mi denove petis-"Patro Tiĥon, mi tre petas vin, prenu ĝin ien senprokraste!" Makareviĉ nur faris per manoj geston de malespero.
Ni metis la skulpturon kufrujon de mia aŭtomobilo. Ĉies humoro tuje pliboniĝis kaj ni iris manĝi.
Revenante hejmen mi iel forgesis pri la skulpturo kaj dum du tagoj veturigis ĝin laŭ Moskvo. Finfine remmemorinte kia objekto troviĝas en kofrujo de mia aŭto mi, kune kun mia amiko patro Anastasij malfruvespere veturigis la Mefistofelon al la kajo de rivero Jauza kaj dronigis ĝin.
Absurda historio. Kaj samtempe absolute absurda kongruo. Sed post ĝi Elena fo...
Yakunin (Покажи профила) 21 април 2013, 08:08:31
Yakunin (Покажи профила) 29 април 2013, 16:11:17
Por pastro lia servado malkovras ion kio estas videbla por neniu alia. Mi ne estos mencianta ĉi tie pri servado de Dia Liturgio: tio kio okazas ĉe trono de Dio dum Eŭkaristio estas super ĉiu priskribo. Sed krom Liturgio la pastreco havas tiajn ekskluzivajn eblojn pri kiuj la aliaj eĉ ne kapablas pensi.
Kuracisto kaj pastro ne malofte ĉeestas dum la lastaj minutoj de la vivo de kristano. Sed la pastro estas la plej lasta atestanto de la lasta pekokonfeso. Ne temas pri kio la pekokonfeso estas-la homaj pekoj pli malpli estas preskaŭ la samaj. Sed la pastro iĝas la atestanto kaj, de tempo al tempo, la kunfaranto de la konsternigaj eventoj kiam malkovriĝas Diaj intencoj.
De la ntikva tempo iris al ni la vortoj de Kristo-"En kio Mi vin trovos en tio Mi vin juĝos". Inter la ekleziaj homoj de antaŭ longe estas konservata kredo ke se homo antaŭ sia morto sukcesos komuniiĝi la eŭkaristion tiam lia animo supreniras nepre al Dio preterpasante la posmortajn elprovojn de la pekoj.
Mi ne malofte miris (tiaj ekzemploj abundas) kial homoj la tutan vivon povis esti diligentaj paroĥanoj, monaĥoj, pastroj kaj eĉ episkopoj sed ili mortis subite pro iuj cirkonstancoj vivaj sen la antaŭmorta eukaristio. Sed aliaj homoj povis la tutan vivon ne partopreni diservojn kaj vivi, tiel dirinte, kiel nekreduloj, kaj dum la lastaj tagoj de siaj vivoj ili aperigis la plej profundan kredon kaj penton en la pekoj, kaj super ĉiuj esperoj La Sinjoro donis ilin Siajn Korpon kaj Sangon en la eŭkaristio.
Iafoje mi demandis pri tio la patron Rafail (Ogorodnikov). Li vespiris kaj diris-"Jes, komuniiĝi antaŭ la morto... Oni povas nur revi pri tio. Mi opinias ke se la homo vivis sian tutan vivon ekster la Eklezio sed lasttempe pekokonfesis kaj eĉ komuniiĝis tio okazis pro tio, ke La Sinjoro donacis al li Sian Karitaton pro iu bonfaremo de la homo. Ekzemple pro iu kaŝita virto. " Pripensinte iomete la patro Rafail korektis sin-" Do pri kio ni parolas? Kiu el homoj povas scii la intencojn de Dio? Ĉu vi memoras vortojn de la profeto Isaja? "Miaj pensoj-ne viaj pensoj. Kaj Miaj vojoj-ne viaj vojoj." Kaj ni iafoje tiom kruele juĝas la homojn neekleziajn. Verdire ni simple nenion scias..."
Yakunin (Покажи профила) 11 май 2013, 09:12:41
Rilate al lia spirita vivo-Sergej Fedoroviĉ, baptita en infaneco, kreskia kaj edukitis en ateisma medio kaj en la profundaĝo li mem aliris al kompreno de Dio. Sed la kredinstruon li trovis ne en la eklezio sed en verkoj de Lev Nikolaeviĉ Tolstoj kies geniecon li adoris. Tolstoj, kiel estas sciate, en la fino de la 19-a centjaro proponis al la mondo religion kiun li mem kreis. Kelkaj generacioj de la rusaj eminentuloj travivis tentadon de la tolstojeco. Je kelkaj admiro je sia jdolo transformis en formo de relegia adorkliniĝo.
Dmitrij rakontis ke al la fizikaj tormentoj de Sergej Fedoroviĉ aldoniĝis iuj strangaj malfacilaj spiritaj emocioj.
Antaŭ li kvazaŭ reale vivaj aperiĝadis bildigoj de la antaŭ delonge mortintaj homoj-konatuloj de Sergej Fedoroviĉ, famaj aktoroj kaj kunlaborantoj lau la kinematografia arto. Nun ili aperiĝadis en monstraj, teruraj formoj kaj turmantadis la malsaniĝinton ne permesante lin ripozi nek nokte nek tage. Kuracistoj provis helpi sed senrezulte. Eltumentita per koŝmaroj Sergej Fedoroviĉ provis trovi konsolon en tiu Tolstova religio. Sed la strangaj aperiĝintoj nur turmentis lin pli kaj pli forte.
Sekvamatene en la loĝejo de la Bondarĉuk familio min renkontis la edzino de Sergej Fedoroviĉ-Irina Konstantinovna Skobceva kaj iliaj infanoj-Alena kaj Fedja. En la loĝejo estis malĝoja mallumeto. Ŝajnis ke ĉi tie ĉio estis plenigita per turmentoj-de la malsaniĝinto kaj liaj amantaj parencoj.
Sergej Fedoroviĉ kuŝis en vasta ĉambro kun obture kurtenigitaj fenestroj. La malsano tre ŝanĝigis lin. Kontraŭ la lito, ĝuste antaŭ la rigardo de la malsaniĝinto, pendis granda kaj tre bonkvalite pentrita portreto de Tolstoj.
Salutinte Sergej Fedoroviĉ-on mi sidis apud lia lito kaj unue mi diris kiom multe ni ĉiuj-finlernintoj de la diversaj fakultatoj de la instituto-estas dankemaj al li. Sergej Fedoroviĉ dankeme premis mian manon. Tio vigligis min kaj mi iris al la ĉefa kialo de mia alveno.
Mi diris ke mi estas ĉi tie por ke rememori al li pri la multvalora scio kiun l Eklezio konservas kaj zorge transdonas de generacio al generacio. La Krista Eklezio kredas kaj scias ke la morto de la fizika korpo ne estas fino de nia ekzisto sed estas la komenco de la nova vivo por kiu homo...
Yakunin (Покажи профила) 11 май 2013, 09:13:19
Rilate al la teruraj vizioj kiuj tiom senkompate turmentadis la malsaniĝinton, mi rekte provis esprimi la doktrinon de la Eklezio pri tio kiel la demonoj influas nin. Lo moderna homo malfacile perceptas la temon. Sed Sergej Fedoroviĉ, verŝajne pro tio ke li siasperte sentinta la realecon de la ĉeesto en nia mondo de ĉi tiuj teruraj estaĵoj, aŭskultis tre atente. Ĉe la morto kiam homo alproksimiĝas al la limo inter ĉi tiu kaj la alia mondo, antaŭe netrapenetrebla kurteno inter ili malplidikiĝas. Kaj la homo subite komencas vidi novan por li realecon. Ofte la plej grav konsterniĝo estas tio ke la nova realeco agrasivas kaj teruras.
Homoj, malproksimaj de la Eklezio, ne komprenas ke pro senpento pri siaj pekoj kaj fipasioj la homo iĝas atingebla por tiuj spiritaj estaĵoj kiuj en la Ortodoksa Eklezio estas nomataj demonoj. Ili ja timigas la mortintan homon, ofte prenante sur sin la aspekton de homoj iam konataj por la mortinta homo. Ilia celo estas timigi kaj terurigi la homon por ke venigi lin en staton de la absoluta senespero por ke la homa animo transiru alian mondon sen ĉiu espero pri savo kaj kredo en Dio.
Sergej Fedoroviĉ elaŭskultis ĉion kun rimarkebla maltrankviliĝo. Estis evidente ke li mem multon komprenis kaj konsciis. Kiam mi finis Segej Fedoroviĉ diris ke li de la tuta sia koro volus pekokonfesi kaj preni la Sanktajn Eukaristajn Panon kaj Vinon.
Antaŭ ol resti kun li unusole mi devis plenumi du gravajn aferojn. La unua el ili ne estis malfacila-mi kune kun Alena flankentiris la pezajn kurtenojn kaj en la ĉambro ekfluis la suna lumo.
Yakunin (Покажи профила) 13 юли 2013, 12:43:56
Reveninte al Sergej Fedorovoĉ mi diris al li ke nun ni prepariĝos al pekokonfeso kaj komunio. Kredeme li avertis min-“Mi ne scias kiel ĝi estas farata.”
Mi respondis-“Mi helpos al vi. Ĉu vi kredas je nia Dio kaj Savanto Jesuo Kristo?”
“Jes, jes! Mi kredas je Li”-elkore parolis Sergej Fedoroviĉ. Sed rememoriĝinte ion li iomete prokrastis kaj nedecideme diris-“Sed mi konstante petas helpon de Tolstoj….”
Mi arde diris-“Sergej Fedoroviĉ! Tolstoj estis granda kaj rimarkebla skribisto. Sed li neniam povos protekti vin kontraŭ ĉi tiuj teruraj vizioj. Nur la Dio kapablas!”
Sergej Fedoroviĉ kapjesis.
Ni devisprepariĝi por la pekokoneso kaj komunio. Sed antaŭ la malsanulo sur la muro ankoraŭ pendis portreto de lia geniulo.
Yakunin (Покажи профила) 13 юли 2013, 13:02:23
En la domo de Bondarĉuk estis la antikva, malheliĝinta ikono de La Savanto. Mi kune kun Fedja starigis ĝin antaŭ la malsanulo kaj Sergej Fedoroviĉ, lasinte post si ĉion kadukan kaj portempan finfine faris tion por kio lin La Sinjoro kondukis dum dekjaroj, Sergej Fedoroviĉ profunde, sincere kaj vireme pekokonfesis la tutan sin vivon al Dio. Poste la ĉambron eniris la tuta familio kaj li unufoje post la infanaĝo komuniiĝis.
Ĉiuj estis konsternitaj pro tio kun kia sento li faris tion. Eĉ la esprimoj de doloro kaj turmento, ne forlasantaj lian vizaĝon, nun malaperis.
Finfarinte la ĉefon ni starigis la bonegan tablon ĉe lito de la malsaniĝinto. Fedja verŝis por ĉiuj iom da ruĝa vino kaj la antikva patra konjako. Ni faris senzorgan kaj bonegan festenon gratulante Sergej Fedoroviĉ-on okaze de la komuniiĝo kaj bondezirante al li la vojon kiun li baldaŭ devos trapasi.
Yakunin (Покажи профила) 13 юли 2013, 13:35:50
Ni adiaŭis.
Kelkaj tagoj pasis. Min telefonis Alena Bondarĉuk kaj rakontis ke la stato de ŝia patro konsterne ŝanĝiĝis. La teruraj vizioj ne plu maltrankiligis lin. Li iĝis trankvila kaj iamaniere evidente apartiĝis de ĉi tiu mondo. Alena rakontis ke ŝia patro longe kuŝas rigardante ikonon de la Savanto aŭ, ferminte la okulojn, prenas la rozarion flustrante la preĝon. De tempo al empo li premadis la rozarian krucon al siaj lipoj. Tio signifies ke la fizika doloro iĝadis netolerebla.
Unu pli semajno pasis. Laŭ la invito de la estro de la neŭrokirurga fako de la Moskva Regiona malsanulejo mi sanktigadis la operaciejojn kaj la reanimaciejon. Tie min trovis Dima Talankin kaj Fedja Bondarĉuk. Evidentiĝis ke oni transportis Sergej Fedoroviĉ-on la Centralan klinikan malsanulejon kaj ke lia forpaso povas okazi tre baldaŭ. La Sanktaj Donacoj estis kune kun mi do ni senprokraste veturis tien.
Sergej Fedoroviĉ netolereble suferis. Kiam mi aliris li malfermis siajn okulojn donante signon ke li rekonis min. En lia mano estis la rozario. Mi demandis ĉu li deziras komuniiĝi. Li apenaŭ rimarkeble kapjesis. Li ne plu kapablis paroli. Mi tralegis super li la permesan preĝon kaj komuniis lin. Poste ĉe lia lito malleviĝinte sur la genuojn mi kune kun la tuta lia familio ligis la kanonon por eliro de la spirito. En la eklezio ekzistas la speciala preĝo kiu nomiĝas “kiam homo tro longe suferadas”. Ĉi tiu preĝo estas legata kiam homa spirito tro longe kaj sufere apartiĝas de la korpo, kiam homo deziras sed ne povas morti.
Yakunin (Покажи профила) 13 юли 2013, 13:36:32
Yakunin (Покажи профила) 17 юли 2013, 15:49:47
Tie oni povus fini la rakonton pri la kristana morto de la rimarkinda homo Sergej Fedoroviĉ Bondarĉuk. Sed okazis unu pli ege stranga afero pri kiu rakontis la gepatroj de Dmitrij. Mi ne scias kiel perceptos la rakonton eĉ la enekleziiĝintaj homoj, ĉu ne nomos ili ĝin fantazio aŭ congruaĵo? Almenaŭ ĝi estas kaŝita legendo de la familio de la Talankin-oj pri kiu oni permesis al mi skribi.
En vivoj de homoj okazas tute realaj eventoj kiuj por aliaj povus sxajni kiel interokazajxo aux ridinda sensencajxo. Sed por tiuj je kiuj la eventoj okazis ili por cxiam restos kiel malkovro kiu por cxiam sxangxis ilian antauxan komprenon de la mondo. Do mi forlsas la kronikon de tiu tago kiel gxi estis.
Kaj la rakontoj de du suficxe prudentaj homoj-la popola artisto de la Soveta Unio Igor Vasil'jevicx Talankin kaj lia edzino-profesorino Lilija Mihxajlovna Talankina estas la samaj kiel ilin audis mi kaj Dmitrij.
Do kiam ni finis la unuan diservon pri jxus mortinta Sergej Fedorovicx la gepatroj de Dmitrij konuze diris al ni ke antaux la telefonvoko de Alena Bondarcxuk okazis nekomprenebla kaj la plej stranga evento.
Ili sidis en cxambro ankorayx ne sciante pri forpaso de sia amiko. Subite el la strato auxdigxis plifortigxanta grakado de kornikoj. La grakodo igxis preskaux surdiga. Sxajnis ke nekalkulebla kornikaro preterflugas super la domo. La mirigitaj geedzoj eliris balkonon kaj ekvidis tion kion ili neniam antauxe vidis. La cxielon obskuris nigra nubo de birdoj. Iliaj akresonaj krioj estis netolereblaj. La balkono vizagxis la parkon kaj la malsanulejon en kiu, kiel ili sciis, trovigxis cxe sojlo de la morto ilia amiko. La nekalkulebla birdoamaso flugis gxuste de tie. La vidajxo elvokis en Igor Vasil'jevicx penson kiun li tuje certeme diris al sia edzino-"Tio signifas ke Sergej jxus mortis. Tio estas demonoj kiuj foriris for de lia animo..." Li diris kaj mem miris pri la dirajxo. La birdoamaso preterflugis super la domo kaj kasxigxis inter nubegoj super Moskvo. Kaj post kelkaj minutoj Alena telefonis...
Cxion okazintan tiutage-la morton de Sergej Fedorovicx kaj la nekutiman okazintajxon kiu okazis dum tiu morto-Igor Vasil'jevicx kaj Lilija Mihxajlovna perceptis kiel mesagxon de ilia mortinta amiko al ili. Aliopinigi ilin masukcesis mi kune kun Dima kaj ecx ilia propra scienca skeptikeco. Neniam plu la geedzoj Talankin-oj rakontis ion mistikan. Post iom da tempo mi sukcesis bapti ilin kaj poiome ili igxis kristanoj de profunda kaj sincera kredo.