შეტყობინებები: 233
ენა: Esperanto
Yakunin (მომხმარებლის პროფილი) 26 იანვარი, 2012 16:49:44
La unuaj novicaj taskoj.
La ĉelo, en kiu mi estis enloĝigita, troviĝis en la unua etaĝo de la monaĥejestra konstruaĵo kies apartamentoj estis akurate super ni. Proksime, kiel mi estis avertita, loĝis tre severa monaĥeja trezoristo kies nomo estis patro Nafanail. Ene mi rimarkis ke estus nemalbone se la monaĥoj havus pli simplajn nomojn. Bonŝance la patro, kiun mi devis trovi, havis ne tre malsimplan nomon-patro Ioann.
En spacoplena hela ĉelo staris ĉirkaŭ dek litoj, antikvaj ŝrankoj kun ligna gravuaĵo, ĉelitaj ŝranketoj, ĝenerale ĉio por ke oni povi ripozi kaj tranokti. Ĉi tie kunvenis diversaj homoj el ĉiuj partoj de la lando kaj interrilatoj, kiel tuj evidentiĝis, stariĝis la plej bonkoraj kaj afablaj.
Oni eksplikis al mi ke matene kaj vespere ĉiuj partoprenas diservojn, kaj tage plenumas novicajn taskojn. Kiujn taskojn-tiujn kiujn oni diros. Eble haki brullignon, helpi en kuirejo aŭ provizejo aŭ, povas esti, balai vojetojn.
Vespere ni partoprenis diservon. Ĉifoje stari dum la diservo estis malfacile pro iu kialo. La diservo dŭriĝis kaj gaŭriĝis kaj, al mia teruro, ĝi daŭris pli ol 4 horojn! Sed mi havis ŝancon bone esplorrigardi la paroĥanojn. Plejparte tie estis simplaj virinoj iom pli maljunaj ol la mezaĝo, malpli oftaj estis viroj. Sed junuloj ankaŭ estis nemaloftaj, almenaŭ ili estis renkontataj pli ofte ol en Moskvaj preĝejoj. Kaj ankaŭ ĉi tie estis pilgrimoj, frenezuloj, ĉiuj tiuj, kiuj igas kompareblan al nenio spiriton de la rusa monaĥejo kaj de ĉemonaĥeja urbo.
Post la diservo ĉiuj iris vespermanĝi. Ĉeestis nur ĉirkaŭ 5 monaĥoj, la aliaj, kiel oni eksplikis al mi, manĝis unufoje aŭ dufoje dum la diurno tial la manĝejo pleniĝis plejparte per novicoj kaj pilgrimoj. La manĝaĵon oni donis ne delikatan sed ege bongustan. Speciale starigita monaĥo laŭte legis vivpriskribojn de sanktuloj. Kune kun ĉiuj je la vespermanĝo ĉeestis la severa trezoristo patro Nafanail. Malgrasa kaj grizhara, li nenion manĝis sed kontrolis la ordon kaj korektis la leganton se tiu faris eraron en akcento aŭ en prononco de iu antikva Bizancia nomo.
Post fino de la manĝo ĉiuj restis je siaj seĝoj kaj denove komenciĝis la preĝo-la vespera. Poste ĉiuj mallaŭte ekkantis ion malnovan kaj melodian kaj iris kisi krucon tenata de pastromonaĥo.
Elirinte el la manĝejo mi unuafoje ekvidis la noktan monaĥejon. Ĝi estis nekutime belaspekta. Lanternoj prilumis vojetojn kaj kronojn de arboj, sur la konstruaĵoj ankaŭ trembrilis lanternoj. Ĉio ĉi tio igis nokton en monaĥejo ne tima sed mirakla kaj paca. Mi ne emis iri la ĉelon sed oni sufloris al mi ke ne estas kutime promeni laŭ la monaĥejo nokte. Kaj mi devos ellitiĝi morgaŭ frue. Eksciinte je kia horo mi afliktiĝis-je 5-30 matene! Hejme mi neniam vekiĝis tiom frue.
Je 5-30 matene kiel estis promesite min vekis laŭta sonoro de sonorileto. «Per preĝoj de niaj Sanktaj Patroj Sinjoro Jesuo Kristo indulgu nin.» La vekisto, malferminte la pordon de nia ĉelo, tralegis la necesan preĝon per postdorma vo...
Yakunin (მომხმარებლის პროფილი) 28 იანვარი, 2012 06:42:13
Estis tiom malfacile kaj nekomforte ellitiĝi tiom frue kaj purigi dentojn per malvarmega akvo en granda lavĉambro. Mi jam centfoje bedaŭris ke mi venis ĉi tien kaj eĉ pli bedaŭris pro tio ke mi promesis al Dio resti ĉi tie dek tagojn. Por kiu necesas tiom fruaj ellitiĝoj? Por Dio? Certe ne... Por ni? Ankaŭ ne... Oni turmentas sin...
Ekstere estis ankoraŭ mallume. Monaĥoj vestitaj en flirtiĝantaj vestoj supreniris la altan holmon laŭ la kurbiĝanta ŝtuparo al Miĥajlovskij kirko. La pilgrimuloj rapidis post ili.
En la lumo de lucernoj kaj kandeloj komenciĝis la frata tedeumo. Dum ĝi ĉiuj petis de la Sinjoro, Dipatrino kaj de la monaĥejo protektanto sankta martiro Kornilij benojn por la komenciĝanta tago. De la lucerno, pendanta antaŭ miraklafara ikono, oni ekbruligis kandelon en antikva lanterno. De ĝi oni siavice ekbruligas brullignon en fornoj en monaĥeja kuirejo. Post la frata tedeumo ĉiuj aŭskultis la matenajn preĝojn kaj legis notojn donitajn de pilgrimantoj pri bonsano de la vivantaj kaj pri pacigo de la mortintaj proksimuloj. Finfine tiuj kiuj ne partoprenis la pluan diservon, inkluzive mi, iris matenmanĝi.
Kiam mi ekvidis per kio oni ĉi tie nutras la pilgrimantojn mia humoro pliboniĝis. Fiŝoj tiom bonaj kiujn oni ne ĉiam povas aĉeti eĉ en Moskvo, peklitaj fungoj, kukurbetoj, kaĉoj-jen disŝutema fagopira, jen poriĝo-ĉio kun fritia cepo. Ĝenerale, ĉio plensate. Poste mi eksciis ke en Peĉeri oni tradicie penis regali la laborulojn elkore. Tio estis de la tempoj kiam regis la antaŭa monaĥejestro patro Alipij. Kaj la nuna monaĥejestro arkimandrito Gavriil konservis la tradicion.
Matenmanĝante monaĥoj kaj novicoj afable interparoletis kaj de tempo al tempo ŝercis. Tio ege plaĉis al mi, tian trankvilan amikecon mi neniam renkontis en la laika mondo.
Je la oka horo matene ni, pilgrimantoj kaj novicoj, kunveniĝis je la mastruma korto. Patro Maksimo, brigadestro (tiel laike oni nomis lin ĉi tie), tralegis mallongan preĝon kaj komencis disdoni la novicajn laborojn. Al mi li diris kurte: «Vi iros purigi». Mi ne sciis kion signias «purigi» sed kiam mi eksciis mi tiom ekkoleriĝis ke estis preta turniĝi kaj foriri por ĉiam. Mi devis purigi kanalizaciajn putojn. Mi trovis fortojn trankviligi sin kaj igis min surmeti la donitan al mi malpuran veston kaj botojn por ke grimpi en la putojn.
Mi ne volas priskribi tiun tagon. Mi daŭris ĝin en la fetoraj kavoj ĝis la kvina horo vespere elĉerpante per siteloj fetoran miksaĵon de likvaĵo kaj sablo.
De tempo al tempo elgrimpinte el mia puto por spiri la freŝan aeron mi vidis, kiel ŝajnis al mi, senintence promenantajn laŭ la monaĥejo monaĥojn kaj estis rememoranta lekciojn pri ateismo kaj rakontojn pri sataj ekspluatistoj en sutanoj kaj frokoj, hipokrituloj kaj bigotoj, kiuj ekspluatis konfideman kaj simplan popolon. Ĉikuntekste-min!
Tiam mi ne sciis ke ĉiu mon...
Yakunin (მომხმარებლის პროფილი) 28 იანვარი, 2012 06:42:49
Yakunin (მომხმარებლის პროფილი) 29 იანვარი, 2012 11:48:47
Mi tiom volis forveturi hejmen! Ankoraŭ 8 tagojn de ĉi tiu sensenco. Kaj aldone mi neniel povis renkonti patron Ioann kaj solvi kun li miajn problemojn. Sekvatage oni sendis min haki brullignon kaj kunmeti ĝin en brullignarojn kiuj altiĝis je la mastruma korto kiel strangaj multetaĝaj domoj. Neniam antaŭe dum mia vivo mi purigis kanalizacion, hakis brullignon, forprenis sterkon de bovinoj aŭ balais la pavimojn. Do mi akiris multe da impresoj ĝis la fino de mia 10-taga limtempo. Kaj ankaj multe da agaco kaj laco. Ĉi tiuj «ekzotaĵoj» ektedis min.
Sed mi ja ekvidis novan mondon kiu surprizis min. Patron Ioann-on mi renkontis irante, dum kelkaj minutoj. Tim li ŝajnis al mi kiel kutima avo, certe tre bonanima sed tute simpla kaj ne tre interesa. Miaj demandoj al li estis, verŝajne, sufiĉe malsaĝulaj. Sed paro Ioann elaŭskultis min kaj pro manko de la tempo konsilis ke mi iru al patro Tavrion. Ankoraŭfoje mi malgaje rimarkis ke neniam mi kapablos ekmemori la nomon. Sed la demandon kiu la pleje maltrankviligis min tiam -pri la kino, ĉu permesitas okupiĝi je la kino, kiel la eklezio taksas ĝin-patro Ioann respondis tute neatendite. Li diris tiam: « La kino ja estas la lingvo. Per ĝi oni povas krii «krucumu, krucumu»! Kaj ankaŭ per ĝi oni povas glori Dion.» Mi tion tuje ekmemoris kaj pensis ke la «avo» ne estas tiom simpla...
Tiam mi ne povis scii ke ĉi tiu homo difinos mian tutan sorton kaj iĝos unu el la plej ĉefaj malkovroj en mia vivo kaj por ĉiam restos la ekzemplo de kristano, monaĥo kaj pastro.
Kaj tiam por adiaŭo la maljunulo afable brakumis min, benis kaj diris ke mi nepre alveturu la monaĥejon ankoraŭfoje, pri kies ebleco mi tuje ekdubis. Unu vizito en Peĉeri, kiel ŝajnis al mi, estas pli ol sufiĉe.
Je unu tago ĝis mia forveturo mi malfacile rememoris nomon de la pastro, iri al kiu konsilis al mi patro Ioann,-patro Tavrion-kaj trovis lin. Li estis monaĥo de nealta staturo kaj ĉirkaŭ 40 jaraĝa havanta la plej altan kleron. (Mi komprenis planon de patro Ioann-en tiu mia stato por mi estis necesaj «saĝaj konversacioj») Patro Tavrion parolis kun mi tre malsevere. Li tre serioze respondis miajn multnombrajn demandojn kaj je la fino de la konversacio li konsilis ke mi legu la Sanktan Skribon kaj sanktajn patrojn, preĝu matane kaj vespere laŭ preĝlibro, pekokonfesu kaj komuniu regule kaj ĉefe-ke mi trovi la spiritan patron. Patro Tavrio...
Yakunin (მომხმარებლის პროფილი) 29 იანვარი, 2012 11:51:09
Mi eltenis la tutajn 10 tagojn-fruajn ellitiĝojn, noviclaborojn, senfinajn diservojn dum kiuj regule kriegis demonhavantoj. Mi ne povis diri ke mi bedaŭras pri la perdita tempo sed lasttage mi tutanime strebis Moskvon.
Oni adiaŭis min tre bonanime. Laŭ beno de la monaĥejestro la trezoristo eldonis al mi la tutajn 30 rublojn! Ankaŭ oni donis al mi sakon kun diversaj bongustaj manĝaĵoj. Enirinte kirkon por preĝi mi kun mallonga dankema malgajo sed ankaŭ kun ĝoja antaŭĝuo de reveno al Moskvo mi eliris el la monaĥejo.
Yakunin (მომხმარებლის პროფილი) 30 იანვარი, 2012 18:44:40
Estis frua vespero. Ordinaraj homoj iris laŭ la strato. Renkonte mi trafis knabon kiu irante manĝis kukon kaj pomon. Mi memoras ke la banala okzo ĵetis min en la stato de teruro! Mi neniel povis kompreni kial? Kaj finfine mi konjektis-dum la pasintaj tagoj mi tiom alkutimiĝis manĝi nur preĝinte al Dio ke homo manĝanta ion survoje, irante, ŝajnis al mi kiel io nepensebla kaj neimagebla.
El kinejo estis eliranta junularo. Iu laŭte ridegis. Enamiĝintaj duopoj preteriris min. Ĉio estis tute normala krom tio ke mi sentis min tute fremda ĉi tie.
En kupeo kune kun mi veturis du junulinoj kaj junulo, mia samaĝulo. Mi grimpis la supran breton kaj ili eligis manĝaĵojn kaj vinon. Certe antaŭĝuante la estontan vojaĝon ili insiste komencis voki min ke mi aliĝu ilian kompanion. Nur antaŭ 10 tagoj mi senpense aliĝus al ili kaj ni daŭrus la bonegan tempon. Sed nun, balbutinte ion je la respondo, mi kaŝis sin en angulo sur mia breto kaj la tutan vojon, je gajaj ripriĉoj de miaj kunveturantoj kaj je iliaj vokoj ke mi malsupreniru la pekan teron, legis nekompreneblajn slavajn vortojn el la preĝlibro donacita al mi de la patro Tavrion. Ne, mi eĉ dum sekundo ne kondamnis la junajn kunvojaĝantojn kaj, savu min Dio, ne pensis ke mi estas piulo kaj ke ili estas pekuloj. Mi eĉ ne pensis pri tio. Simple ĉio iĝis alia.
Yakunin (მომხმარებლის პროფილი) 31 იანვარი, 2012 16:24:47
Vere-ĉio iĝis alia. Mi ne scias kio okazis sed por mi la mondo perdis sian amindecon. Tio kio ankoraŭ antaŭ nelonge ŝajnis al mi kiel dezirinda kaj valora nun estis se ne kiel sensenca (mi ne aŭdacis nomi tielmaniere multajn okupojn) sed kiel plene malproksima kaj neinteresa. Mi ne rekonadis sin. Ajla amikoj ankaŭ min ne rekonadis.
Reveninte Moskvon mi subite kun granda miro malkovris ke mi ne fumis dum tiuj dek tagoj, kaj eĉ pli-mi tute ne estis memoranta pri tiu mia multjara kutimo spite al tio ke mi kutime elfumis ne malpli ol du cigaredpaketojn ĉiutage.
La nura loko kie mi fartis bone estis kirko. Nek amikoj, nek distraĵoj nek iam dezirata laboro-nenio tuŝis mian koron. Eĉ libroj, eĉ la amataj Tolstoj kaj Dostoevskij ne logis mian atenton. Mi komprenis ke mi plene ŝanĝiĝis. Kaj eble mi senespere difektiĝis por ĉi tiu mondo tiom dezirata por mi antaŭe. Malkovriĝis alia vivo kompare al kiu ĉio, kiun mi spertis dum la 24-jara vivo, ne estis komparinda. Mi sincere amis tiun malnovan mondon, kompatis ĝin, emociiĝis kune kun ĝi tutkore. Sed je en la koro estis la kialo-ĝi jam apartenis ne al la malnovaj interligoj sed al la tiom neatendite malkovriĝinta kaj nesuperebla interligo de homo kun Dio.
Laŭ bona konsilo de la patro Tavrion mi malkovris por si la verkojn de la sanktaj patroj. Ili konsternis min. La plej ofenda fakto estis tio ke ni, posedante tian nekompareblan trezoron, preskaŭ nenion scias pri ĝi.
Antaŭ mi malkovriĝis kontinento de grandaj aŭtoroj kiuj dum centjaroj akumulis sperton de alimaniera ekkono de la vivo, diversa de tiu ekkono kiun donis la plej bonaj mensoj de la filozofia penso kaj geniuloj de la klasika literaturo. Isaak Sirin, Ioann Lestviĉnik, abba Dorofej, Ioann Zlatoust (Ora Buŝo), Ignatij Brjnĉaninov, Feofan Zatvornik, Tiĥon Zadonskij-ĉiu ĉi tiu spirita grandegaĵo-estas nia laŭleĝa heredaĵo kiun oni tiom longe kaŝis de ni.
Jam post unu monato la eklezia diservo iĝis komprenebla por mi, la ekleziaslavaj vortoj iĝis plenaj de senco ( Rusia Ortodoksa Eklezio por ruslingvanoj diservas je inventita antaŭ delonge diserva lingvo kiu nomiĝas «la ekleziaslava lingvo»). La matenaj kaj vesperaj preĝoj iĝis la dezirata tempo, pekokonfeso kaj komunio iĝis la bezono.
Baldaŭ mi denove vizitis na Peĉeri. Kak de tiu tempo mi penis viziti na Peĉeri tiom ofte kiom la cirkonstancoj permesis al mi fari tion. La kino perdis por mi ĉiun intereson kaj tiu fakto, laŭ mi, ne estis iu malfeliĉo por ĝi. Se diri honeste-mi simple ellaboris la templimon devigitan post la fino de la instituto.
Miaj estroj lamentis vidante tion, sed ili baldaŭ komprenis ke ili povos ŝanĝi nenion. Plenuminte la kurantan laboron en kinostudio mi ricevis du semajnojn de libertempo, entrajniĝis kaj veturis la monaĥejon.
Kio altiris min al ĝi? Unuavice-la homoj. Pri ili mi volas rakonti.
Yakunin (მომხმარებლის პროფილი) 4 თებერვალი, 2012 19:09:38
Mi unuafoje ekvidis arkimandriton Ioannon en la jaro 1982 kiam mi alveturis al la Peĉerskij kavmonaĥejon. Tiam, ŝajnas al mi, li ne tre impresis min-tia tre bonanima maljunuleto, sufiĉe fortampleksa (tiam li estis nur 72-jaraĝa) ĉiam hastanta ien, eĉ hastema, ĉiam ĉirkaŭigita pere de la pilgrimantoj. La aliaj loĝantoj de la monaĥejo aspektis pli striktaskete kaj solide.
Kutime antaŭ la komenco de la vespero diservo el la frata konstruaĵo de la Pskova-Peĉera monaĥejo elflugis tre stranga procesio. La juna monaĥeja ekonomo patro Filaret, prenante je la brako patron Ioannon, preskaŭ kurante tiris lin malantaŭ si tiel ke la patro Ioann apenaŭ sukcesis iri post sia ĉelanto. (ĉelanto-en Ortodoksa Eklezio estas vorto por servanto kiu helpas al iu altranga monaĥo). Post ili senprokraste komencis kuri la amaso de la pilgrimantoj kiuj atendis la patron ekstere. Tiel, ĉiuj kune, ili rapidis tra la monaĥeja korto. La ĉapoj kaj manteloj flirtis je la vento, la patro Ioann ofte stumblis, anhelante pro la kuro, rapide provis ja iun beni kaj preskaŭ respondi ies demandojn. Patro Filaret pro tio tre koleriĝis, stride kriis per sia falseto jen al la patro Ioann, jen al la pilgrimantoj de tempo al tempo forpelante ilin per ombrelo. Finfine li enpuŝis lin en la kirkon kaj laŭeble rapide tiris lin en la altarejo.
Oni devas ekspliki ke patro Filaret faris tion ne pro sia malbono kaj pro tio ke la patro Ioann dum malvarma sezono tre facile malvarmumiĝis surstrate. Kiam estis varme patro Ioann riskis tute ne ĝisiri la kirkon ĉar homoj ne lasadis lin dum horoj.
Mi kune kun miaj amikoj-novicoj, de tago al tago spektante la bildon, tre ridegis ĝis tiam kiam ni komencis kompreni ke tiom amuze tirata post la kolerema monaĥeja ekonomo patro Ioann reale estas unu el la tre malmultenombraj homoj sur la tero por kiuj dismoviĝas la limoj de la spaco kaj la tempo kaj al kiuj Dio permesas vidi la pasinton kaj futuron kiel la nunecon. Ni mem kun miro kaj timo certiĝis laŭ nia propra sperto ke por ĉi tiu maljunuleto, kiun la malamikoj nomis doktoro Ajbolit (persono el infana fabelo kiu kuracas bestojn), la homaj animoj estas malfermitaj kune kun siaj la plej kaŝataj sekretoj, streboj, agoj kaj pensoj. Je la antikvaj tempoj oni nomis tiajn homojn “profetoj”. En nia Ortodoksa Eklezio oni nomas ilin “starcoj”.
Yakunin (მომხმარებლის პროფილი) 5 თებერვალი, 2012 13:53:36
Tio estis la plej ĉefa-por la patro Ioann estis malkovriĝanta Dia volo pri homoj. Tion ni ankaŭ komprenis ne tuje. Komence ŝajnis ke la patro estas nur maljuna kaj tre saĝa homo. Kaj pro ĉi tiu saĝeco homoj kunveturis al la patro Ioann de ĉiuj randoj de Rusio. Kaj nur poste ni kun mirego malkovris por ni ke tiuj miloj da homoj atendis de la patro Ioann tute ne saĝan konsilon.
En la mondo troviĝas ne malmulto de konsilistoj de la homa sperto. Sed homoj, aperantaj antaŭ la patro Ioann, kiel kutime dum siaj la plej tragikaj kaj ŝanĝaj momentoj de siaj sortoj, volis ekaŭdi de li ne tion kiel oni devas agi saĝe sed kiel oni devas agi ekskluzive ĝuste. Verdire per tio-ekkono de Dia volo-starco distingiĝas de la aliaj homoj, eĉ de la glorigitaj saĝuloj, teologistoj kaj la plej spertaj pastroj.
Mi memoras ke kiammi estis la novico al mi aliris pilgrimanto-moskvano kaj rakontis rakonton kies atestanto li ĵus iĝis. Patro Ioann, ĉirkaŭigita per homamaso, apidis al kirko. Subite al li ĵetiĝis virino kun knabo, verŝajne trijaraĝa, sur la brakoj: “Patro, benu por la operacio! La kuracistoj postulas tion, en Moskvo...”
Patro Ioann ĉesis kaj diris al la virinoj vortojn kiun konsternis la pilgrimanton-moskvanon: “Neniuokaze! Li mortos sur la operacia tablo! Preĝu, kuracu lin, sed neniuokaze faru l operacion. Li resaniĝos”. Kaj krucosignis la knabon.
Mi kune kun tiu pilgrimanto sidis kaj teruriĝis en siaj pensoj pro la vortoj. Kio estos se la patro erariĝis? Kio estos se la knabo mortos? Kion la patrino faros al la patro tiuokaze?
Certe ni ne kapablis suspekti ke la patro fikontraŭstaras la medicinon. Tiu fikontraŭstaro kvankam malofte sed ekzistas en la spirita medio. Li multfoje benis kaj iafoje insistis je la kirurgiaj operacioj. Inter liaj spiritaj infanoj estis nemalmulte da famaj kuracistoj.
En teruro ni atendis kio okazos poste. Ĉu en la monaĥejo aliros la patrino ŝokita per la plago kaj faros teruran skandalon? Aŭ ĉio iĝos ĝuste tiel kiel antaŭdiris la patro Ioann? Konkludante laŭ tio ke la patro ĉiutage pace daŭris siajn vojaĝetojn inter la kirko kaj la ĉelo ni devis decidi ke la starco, donante sian tiom decideman konsilon, sciis kion li diris.
Fido kaj obeo-jen estas la plej ĉefa regulo de la komunikiĝo de ortodoksa kristano kun sia spirita patro. Certe, rilate ne al ĉiu spirita patro oni povas fari la plenan obeon, kaj la spiritaj patroj kiel la patro Ioann, tre malmultas. Vere tio estas tre komplika afero. Okazas tragedioj kiam malsaĝaj pastroj, opinantaj ke ili iĝis starcoj, komencas konsili, memfide ordoni, kaj finfine tute nepermeseble opresi la vo...
Yakunin (მომხმარებლის პროფილი) 5 თებერვალი, 2012 13:55:32
Patro Ioann neniam altrudis sian volon. Li senfine estimis homan liberon kaj rilatis ĝin je specifa respektopleno. La patro estis preta peti, konvinki kaj eĉ petegi pri plenumo de tio kio, kiel li sciis, estis necese por la alveninta al li homo. Sed se la homo malkonsentis la patro kutime vespiris kaj diris: “Nu, provu. Agu laŭ via volo...”
Kaj ĉiam, kiel mi scias, tiuj kiu ne sekvis konsilojn de la patr Ioann, finfine ege pentis pri sia malobeo. Kutime ii aliris al la patro Ioann kun forta intenco agi tiel kiel li diros. Kja tiu kun konstanta kunsento kaj amo akceptis ilin kaj ĉiamaniere provis korekti iliajn erarojn.
La rakonto pri la knabo kaj la operacio rememoris al mi similan eventon kiu okazis post dek jaroj. Sed ĝi finiĝis tute alimaniere...
Tiujareloĝis en Moskvo tre interesa virino-Valentina Pavlovna Konovalova. Ŝajnis ke ŝi eliris el la pentraĵoj de Kustodiev-la reala malnovrusa negociistino. Ŝi estis sesdekjaraĝa vidvino kaj direktoro de ganda nutaĵproviza bazo je la avenuo de Paco. Dika, nealtstatura, ŝi solene sidis ĉe granda kancelaria tablo en sia oficejo. Ĉie sur la muroj, eĉ dum malfacilaj Sovetaj jaroj, estis grandaj paperaj kopioj de ikonoj en kadroj, kaj surplanke sub la tablo kuŝis granda celofana sako plena de mono. La monon Valentina Pavlovna disponis laŭ sia volo-jen forsendante la subulojn aĉeti aron de fraŝaj legomoj, jen farante almozon al malriĉuloj kaj pilgrimantoj kiuj multnombre kuniris je ŝia nutraĵproviza bazo.
La subuloj timis na Valentina Pavlovna, sed amis ŝin. Dum la Granda Fasto ŝi faris la sakramentan sanktoleadon senpere en sia kabineto. Dum la sanktoleado ĉiam respektoplene ĉeestis laborantaj je la bazo tataroj. Ofte dum tiuj mankaj jaroj ŝin vizitis moskvaj monaĥejestroj kaj eĉ ĉefepiskopoj. Kun iuj ŝi estis modere respektema, kun aliaj kiujn ŝi ne aprobis “pro ekumenismo”, ŝi estis akra kaj eĉ malestimeta.
Oni kelkfoje sendis min en garanda ŝarĝaŭto el Peĉeri al Moskvo por nutraĵoj al Pasko kaj Kristnasko. Valentina Pavlovna ĉiam tre varme kaj patrineme akceptis nin, junajn monahejajn novicojn,- antaŭ delonge ŝi enterigis sian unusolan filon. Ni amikiĝis. Kaj ni ĉiam tovis la komunan temon por interparoloj-nia komuna spirita patro Ioann.
La patro estis eble la unusola homo en la tuta mondo kiun Valentina Pavlovna timetis kaj samtempe senfine amis kaj estimis. Dufoje dum jaro ŝi kune kun siaj la plej proksimaj kunlaborantoj alveturis na Peĉeri, tie ŝi fastis kaj pekokonfesis. Dum tiuj tagoj oni ne povis ŝin rekoni-kvieta, modesta, timida-per nenio ŝi similis “la moskvan reĝinon”.
Aŭtune de la jaro 1993 okazis ŝanĝoj en mia vivo-mi estis enoficiigita estro de la Moskva filio de la Pskova-Peĉera monaĥejo. Ĝi devis situiĝi en la antikva Sretenskij monaĥejo. Por agordado de la amaso de dokumentoj mi devis o...