Meddelelser: 233
Sprog: Esperanto
Yakunin (Vise profilen) 5. feb. 2012 13.56.39
Okuloj de Valentina Pavlova estis malsanaj-nenio specifa-aĝa katarakto. Iafoje ŝi petis ke mi prenu benon de la patro Ioann por neserioza operacio en la fama instituto de Fedorov. La respondo de la patro Ioann, mi devas konfesi, tre surprizis min: “Ne,ne, neniuokaze. Nur ne nune, permesu ke la tempo trapasu.”-konvinkinte diris li. Reveninte Moskvon mi transdiris la vortojn al Valentina Pavlovna.
Ŝi ege malĝojiĝis. En la instituto ŝi jam faris la kontrakton. Valentina Pavlovna skribis al la patro Ioann tre detalan leteron kaj denove petis la benon eksplikante ke la operacio estas bagatelo ne inda la atenton. Certe la patro Ioann ankaŭ sciis kiel sendanĝera estas la katarakta operacio. Sed leginte la alportitan de mi leteron li ege maltrankviliĝis. Ni longe sidis kune kun la patro kaj li maltrankvile insistis ke mi persvadu na Valentina Pavlovna ke ŝi tuje rifuzu la operacion. Li denove skribis al ŝi vastan skribaĵon en kiu li petegis kaj per sia potenco de la spirita patro benis prokrasti la operacion por iom da tempo.
Yakunin (Vise profilen) 6. feb. 2012 17.25.51
“Se ŝi faros la operacion nun ŝi mortos...”-malĝoje diris patro Ioann kiam ni estis adiaŭantaj.
Sed en Moskvo mi komprenis ke okazis neatendita afero. Valentina Pavlovna, eble unuafoje la vivo, ekribelis kontraŭ la volo de sia spirita patro. Lastfoje ŝi feriis en sia nune malproksima juneco, kaj nun, incitiĝinte, kolere ripetadis: “Nu, kion la patro fielpensis? Ferio? Kaj kiu administros la bazon?”
Ŝi indignis pro tio ke la patro fimaltrankviliĝas pro iu “bagatela okuloperacio”. Sed ĉifoje mi decideme diris ke mi komencas klopodi pri vojaĝiloj en sanatorio kaj laŭeble aldaŭ ni ekveturos Krimeon. Finfine Valentina Pavlovna, ŝajne, humiliĝis.
Pasis kelkaj tagoj. Mi ricevis de la patriarko benon por la ferio, mendis du vojaĝilojn (aŭtune ili estis facile akireblaj) kaj telefonis al la bazo por ke sciigi na Valentina Pavlovna pri la dato de nia forveturo.
“Valentina Pavlovna estas en malsanulejo, hodiaŭ oni ŝin opracias”-diris ŝia helpanto.
“Kiel?”-ekkriis mi,-”Patro Ioann ja malpermesis!”
Evidentiĝis ke antaŭ du tagoj la bazon vizitis iu monaĥino kiu estis antaŭe kuracisto, kaj, eksciinte pri la afero pri la katarakto, ŝi ankaŭ ne konsentis je la decido de la patro Ioann. Plene subteninte na Valentina Pavlovna ŝi promesis akiri benon por la operacio de unu el la spiritaj patroj de Troice-Sergiev monaĥejo kaj tiutage ŝi akiris ĝin. Valentina Pavlovna kun kontento veturis en instituto de Fedorov intencante post mallonga kaj neserioza operacio post du-tri tagoj ekveturi kune kun mi Krimeon. Sed dum la operacio ŝin atakis seriozega apopleksio kaj plena paralizo.
Eksciinte pri tio mi ĵetiĝis telefoni al patro Filaret – ĉelano de la patro Ioann. Je eksterordinaraj okaoj patro Ioann aliris al la patro Filaret kaj uzis lian telefonon.
“Kial vi povas agi tiele? Kial vi ne obaes min?”-preskaŭ plorante diris la patro aŭdante mian hastan malĝojan rakonton. -”se mi insistas pri io tio signifas ke mi scias kion mi faras.”
Kion mi povis respondi? Mi nur demandis kiel ni povas helpi-Valentina Pavlovna ankoraŭ estis senkonscia. Patro Ioann ordonis ke mi prenu la rezarvajn Sanktajn Donacojn (pano kaj vino) el kirko en ĉelo por ke kiam Valentina Pavlovna rekonsciiĝos mi povos tage aŭ nokte senprokraste pokokonfesi kaj komunii ŝin.
Laŭ lapreĝoj de la patro Ioann sekvatage ŝi rekonsciiĝis. La parencoj tuje sciigis min kja post duonhoro mi estis en la malsanulejo.
Yakunin (Vise profilen) 9. feb. 2012 17.14.29
Sekvatage ŝin komuniis patro Vladimir Ĉuvikin. Tiuvespere ŝi mortis. Enterigis na Valentina Pavlovna ni kun hela kaj paca humoro. Ĉar, laŭ la antikva eklezia tradicio, la animo de homo, kiu kapablis komuniiĝi en la tago de sia morto, tuje supreniras al la trono de la Sinjoro.
Desmut (Vise profilen) 9. feb. 2012 19.22.17
Yakunin:Oni eligis na Valentina PavlovaKion vi komprenas per "na"???? Kial kelkaj homoj diras tiun "na"?
Desmut (Vise profilen) 9. feb. 2012 23.42.41
vidas vandenis:Ne, mi fakte ne komprenas...sed nun mi iom povas diveni...ĉu estas por anstataŭi la "n" de akuzativo?Desmut:"NA". Ĉu vi ne komprenis? Tamen mi ankaŭ sribus ''Valentinan".Yakunin:Oni eligis na Valentina PavlovaKion vi komprenas per "na"???? Kial kelkaj homoj diras tiun "na"?
Mi gratulas ĉiujn Valentinojn, kaj Valentojn je 14 februaro!
Interese...
Ne, bonvolu klarigi al mi tion...mi vere petas.
Desmut (Vise profilen) 9. feb. 2012 23.45.01
Mi pardonpetas, kara Yakunin, sed mi ne sufiĉe interesis legi ĝin. Koran pardonon.
darkweasel (Vise profilen) 10. feb. 2012 10.15.03
Desmut:Jes, tio estas neoficiala prepozicio (kiu tamen ne estas vere bezonata), kiu anstataŭas N-finaĵon.vidas vandenis:Ne, mi fakte ne komprenas...sed nun mi iom povas diveni...ĉu estas por anstataŭi la "n" de akuzativo?Desmut:"NA". Ĉu vi ne komprenis? Tamen mi ankaŭ sribus ''Valentinan".Yakunin:Oni eligis na Valentina PavlovaKion vi komprenas per "na"???? Kial kelkaj homoj diras tiun "na"?
Mi gratulas ĉiujn Valentinojn, kaj Valentojn je 14 februaro!
Interese...
Ne, bonvolu klarigi al mi tion...mi vere petas.
Serĉu iom en la forumo, vi certe trovos antaŭajn diskutojn pri tiu temo.
Yakunin (Vise profilen) 12. feb. 2012 07.21.44
Desmut:Ĉu iu vere ellegis tiun ĉi longaĵon?Legi la tradukon estas tute bonvola afero!
Mi pardonpetas, kara Yakunin, sed mi ne sufiĉe interesis legi ĝin. Koran pardonon.
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Farante la tradukon por la aŭtoro de la libro kaj metante la tradukon ĉi tien mi havas du celojn. La unua kaj la plej grava estas kontrolo de la traduko pere de la legantoj. La dua kaj ne tiom grava estas tia-eble por kelkaj estus interese konatiĝi kun vivo de la Rusa Ortodoksa Eklezio kaj kun vivo de ĝiaj membroj.
Yakunin (Vise profilen) 12. feb. 2012 07.27.15
Prave. Uzo de "n" finaĵo ne ĉiam ĝustas ĉar ekzemple tiu "n" misformigas nomojn uzataj en aliaj landoj tial estas pli utile diri " na Valentina Pavlovna" ol "Valentinan Pavlovnan"
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Yakunin (Vise profilen) 12. feb. 2012 07.30.07
La patro Ioann longe min konsolis kaj vokis al mia monaĥa pacienco. Li kapablis trovi la ĝustajn vortojn kaj ĉefe-lia amo al homo kaj kredo kaj espero je la Dia volo estis tiom fortaj ke homoj, alveturantaj al li kun, ŝajne, nesolveblaj problemoj, eliris el lia ĉelo plenaj ne nur de konsolo, kaj ankaj plenaj de novaj fortoj por la vivo. En tio estis unu el la plej maloftaj trajtoj kiun havis la patro Ioann-li parolis kiel tiu kiu havas potencon de Dio doni la vivajn fortojn kaj konduki homojn post Kristo.
Ni parolis tiam sufiĉe longe. Jam komenciĝis la tutnokta diservo. Patro Ioann, rigardinte horloĝon, hastis kaj sendis min al kirko dirinte ke baldaŭ li mem aliros.
Kune kun junaj monaĥejaj pastromonaĥoj, jam sanktvestiĝinte, ni atendis akateston en la antikva kava altarejo de la Endormiĝa kirko. Subite al ni aliris patro Ioann. Ni adiaŭis antaŭ duonhoro sed nun li ŝajnis al mi nekutima-koncentrite strikta. Sen iuj vortoj li prenis mian manon kaj kondukis min al la centro de la altarejo, al la trono. Tie li trifoje profunde kliniĝis, trifoje respektoplene kisis la tronon kaj ordonis ke mi faru same. Poste, turninte sin al mi, li diris: “Nun aŭskultu la Dian volon. “
Neniam antaŭe mi aŭdis de li tiajn vortojn.
“Vi revenu Moskvon kaj senprokraste iru al la plejsankta Patriarko”-anoncigis al mi patro Ioann,-”petu ke li benu vin transiri el la frataro de la Donskoj monaĥejo en la frataro de la Pskovo Peĉerskij monaĥejo. Petu ke li benu kreadon de la filio de la Pskovo Peĉerskij monaĥejo en Moskvo kaj vi konstruos tiun filion.”
Mi ne sciis kion diri. Unuflanke mi konsciis ke ĉimomente estas ŝanĝata mia vivo. Kaj aliflanke per mia menso mi estis komprenanta ka plenumi la diritan de la patro Ioann estas absolute nereale.
“Patro”-eldiris mi-”tio estas neebla, la Patriarko antaŭ nelonge anoncigis ke en Moskvo estos konstruitaj neniuj filioj de la eparkiaj monaĥejoj kaj strikte ordonis ke oni ne iru kun tiaj petoj al li.”
Ĉi tie estas necesa la klarigo. Ĝis tiam en la Rusa Eklezio estis restarigitaj jam 360 monaĥejoj kaj multaj el ili deziris havi siajn filiojn en la ĉefurbo kaj tiom tedis la Patriarkon per tiaj petoj ke li dum unu el la kunsidoj de la pastraro avertis ke ili ne iru al li kun tiaj petoj. Ĉar se disdoni moskvajn kirkojn al monaĥejoj tiam moskvaj paroĥaj kirkoj tute foriĝos.
Ĉion tion mi eksplikis al la patro Ioann. Sed li neniel reagis.