Al contingut

Nesanktaj sanktuloj kaj aliaj rakontoj

de Yakunin, 20 de gener de 2012

Missatges: 233

Llengua: Esperanto

Yakunin (Mostra el perfil) 13 de febrer de 2012 16.17.23

“-Timu nenion”-li diris-”Iru al la Patriarko kaj diru kion mi diris al vi. La Patriarko ĉion benos. Kaj poste”- la patro kontinuis nun alimaniere, varme kaj entuziasme-”oni proponas por via elekto kelkajn kirkojn. La unuan ne prenu, inter la ceteraj elektu tiun kiu plaĉos al vi sed ne ambiciu ke ĝi estu granda kaj fama.”
Mi devis eliri por la akatesto.
“Post la diservo mi atendos vin en la ĉelo”-ordonis la patro.
Dum la akatesto kaj la lasta parto de la diservo mi pripensadis la vortojn diritajn de la patro Ioan kaj poste la tutnokta diservo mi kuregis lian ĉelon. La patro kelkfoje rediris al mi la vortojn, kiujn li diris al mi en la altarejo, trankviligis, kuraĝigis kaj ordonis ke mi sendube faru tiel kiel li ordonis.
Patro Ioann neniam vane diris tiajn vortojn - “mi diros al vi la volon de Dio”. Neniam nek antaŭe nek poste mi aŭdis de li tiajn vortojn. Tial mi, batalante la timon, decidis plenumi ĉion ĝuste kiel li diris.
Baldaŭ en Moskvo mi trafis oportunan okazon renkonti la Patriarkon kaj, timante, mi laŭvorte rediris al li tion kion diris al mi la patro Ioann-pri mia transirigo en la frataro de laPskova- Peĉera monaĥejo, pri fondo de la monaĥej filio en Moskvo...
Je mia ekmiro la Patriarko decidis ke la ideo pri la filio de la monaĥejo en Moskvo estas ĝustatempa kaj prava. Evidentiĝis ke dum tiaj tagoj oni decidadis pri starigo de speciala apudlima reĝimo en Peĉeri troviĝanta je la distanco de 3 km de tiam novfondita limo inter Rusujo kaj Estonio kaj, respektive, pri ebla restrikto de libera vizito en la monaĥejo por la pilgrimantoj. La Moskva filio, laŭ la opinio de la Patriarko, povus preni je si la necesojn helpi al la pilgrimantoj se la malbona regimo estos starigita. La Patriarko tuje taskis al la mastro Arsenij kaj al la ĉefpastro Vladimir Divakov ke ili okupiĝu pri la elekto de kirko por la mnaĥeja filio.
La unua loko, proponita de la mastro Arsenij, estis la Pokrova monaĥejo antaŭ nelonge redonita al la eklezio. Mi vizitis ĝin admirinte la monaĥejon sed, memorante la vortojn de la patro Ioann ke mi devas refuzi la unuan monaĥejon,
diris pri la vera fakto-La Pokrova monaĥejo tro grandas por la filio. Tiam la mastro donis al mi du adresojn-la kirkon de la Pokrova de la Plejsankta Dipatrino en Izmajlovo kaj de la Sretenskij monaĥejo en la Lubjanka strato. La kirko en Izmajlovo ŝajnis al mi tro granda kaj superba. Sed la Sretenskij monaĥejo estis ĝuste tia pri kia la patro Ioann diris al mi. Interalie tio estis la monaĥejo fermita en la jaro 1925 kaj en kiu iamaniere oni devis restarigi la monaĥejan vivon. Mi telefonis al patro Filaret en Peĉeri kaj li vokis al la telefono patron Ioann-on.
“Sretenskij? Ĝi estas tiu kiu estas post la Trubnaja placo?”-la patro bonege sciis la eklezian Moskvon-”Ĝin prenu!”
Post la establo de la filio jam pasis 18 jaroj kaj ĉiam-dum tagoj de ĝojo kaj elprovoj-nin subtenis la preĝo, la beno kaj de tempo al tempo ankaŭ eĉ puno de la patro Ioann. Li transdonis al ni multe de siaj ikonoj...

Yakunin (Mostra el perfil) 13 de febrer de 2012 16.17.57

Li transdonis al ni multe de siaj ikonoj enkluzive la plej amatan ikonon “Vldimirskaja ikono de Dipatrino”. La patro Ioann benis fondon de la monaĥeja eldonejo, seminario, helpa mastrumaĵo. Ĝenerale, precipe dum la unuaj kaj la plej malfacilaj jaroj, la patro observis ĉiun paŝon en la reviviĝanta monaĥejo. Kaj poste, kiam foriĝis la maltrankviloj rilate al la fermo por la pilgrimantoj de la Peĉera monaĥejo, nome la patro Ioann benis ke ni petu la Patriarkon pri transformigo de la filio en la Sretenskij monaĥejo.

Yakunin (Mostra el perfil) 14 de febrer de 2012 15.02.08

Frataro de la Sretenskij monaĥejo honoras la patron Ioann-on kiel starcon kiu benis fondon de nia monaĥejo, kiel sia preĝanton, spiritan mentoron kaj bonfaranton. Ĉiutage ni preĝas pri pacigo de lia animo. Liaj predikoj, leteroj kaj instruoj estas surtablaj libroj por la monaĥeja frataro, lernantoj de la seminario kaj multe de niaj paroĥanoj.
Precipe mi volus rememori kiel transfiguriĝis kaj resurektiĝis animoj de homoj post interkomunikiĝo kun patro Ioann. Estas malfacile rakonti pri tio kio okazis dum 25 jaroj dum kiuj mi konis la patron Ioann-on. Sed, mi opinias, estus nekorekte aserti ke mi konis la patron. Li entute estis unu konsterna kaj belega enigmo.
Iafoje li malfermiĝis por ni tiamaniere ke ni ege miris. Iafoje, ekzemple, mi, kun ganda surprizo, ekaŭdis de li la veran malliberulan proverbon. Li prononcis ĝin tiom trankvile kaj kutime ke mi ne ekkredis miajn orelojn!
Iafoje en malproksima vilaĝa paroĥo je cent kilometroj de urbo Pskov al mia amiko pastromonaĥo Rafail alveturis lia nevo Valera. Post la unua rigardo estis kompreneble ke la knabo ne estis tre enekleziigita kaj ke li vizitis sian onklon-pastron ne senkaŭze. Tio evidentiĝis ĝuste tiele.
Valera simple rifuĝis for de policio. Li ne longe konservis sekretojn kaj ĉion rakontis al ni. En lia urbo oni akuzis lin okaze de tre grava krimo kiun, laŭ liaj vortoj, li ne faris. Kvankam li aspektis ne tre loĝoobeema ni kredis al li. Interalie-poste lia praveco estis konfirmita, li ne faris tion je kio oni lin kulpigis.
Ni veturigis lin monaĥejon al la patro Ioann ekscii kion ni devos fari pri Valera. La patro tre kore akceptis lin. Sed poste subite diris al li: “Vi ja devos suferi, Valera.”
“Pro kio?”-ekindignis Valera.
Patro Ioann geste vokis lin kaj ion flustris en lia orelo. Valera forflankiĝis kaj konsterninte ekrigardis la patron. Kaj tiu petis ke mi kune kun patro Rafail eliru el la ĉelo kaj ili restis duope.
Kiam post duonhoro la patro Ioann denove invitis nin Valera estis sidanta sur divaneto-larmokovrita sed unuafoje post la momento de nia konatiĝo pacigita kaj eĉ feliĉa. Kaj la patro, fininte la pekokonfeson, estis demetanta la stolon kaj la manumojn. La patro petis ke ni helpu al Valera fasti tri tagojn en la monaĥejo por ke li povu preni sanktoleoadon kaj komunion. Post tio la patro benis Valera-n ke li revenu sian urbon Ĉistopol. “Por ke?”-estis perpleksantaj ni, sed al Valera, evidente, la patro ĉion eksplikis.
Adiaŭante la patron Valera subite demandis lin-”Kiel konduki sin en malliberejo?” Jen tiam la patro Ioann respondis tre severe-”Ĉio estas simple-ne kredu, ne timu, ne petu!” Kaj poste li aldonis, jam alimaniere, kiel kutime-”La ĉefa afero-preĝu! Tie Dio estas proksima. Vi ekvidos.”
Patro Ioann sciis pri kio li parolis.

Yakunin (Mostra el perfil) 16 de febrer de 2012 16.53.54

Denuncon kontraŭ patro Ioann Krestjankin skribis triopo-estro de la Moskva kirko en kiu servis patro Ioann, ĥorestro de tiu kirko kaj diakono. Ili okuzis la patron Ioannon je tio ke li kolektas ĉirkaŭ si junularon, ne benas ilin aligi al komsomolo kaj faras kontraŭsovetan agitadon.
Patro Ioann estis arestita. En intera unupersona kamero de la anticipa malliberado de la malliberujo je la strato Lubjanka li daŭris preskaŭ unu jaron.
Dum pridemandado oni severe torturis lin. Li agnoskis ke ĉirkaŭ li kolektiĝas nemalmulte de gejunuloj. Sed, estante la Elezia pastro, li ne povas forpeli ilin kaj ĉesi prizorgi ilin. Pri la komsomolo li ankaŭ agnoskis ke li ne benas alligon al tio organizo ĉar ĝi estas ateisma. Kristano ne povas esti ano de tiaj komunumoj. Sed rilate al kontraŭsoveta agitado li sian kulpon rifuzis dirant ke tiaspeca agado lin, pastron, ne interesas. Dum jarlonga pridimandado li prononcis nur nomojn de tiuj kiujn jam prononcis la enketisto. La patro konsciis ke ĉiu kies nomo li prononcos estos arestita.
Iafoje patro Ioann rakontis al ni pri sia enketisto. Ili estis samaĝuloj. En la jaro 1950 ili ambaŭ iĝis 40-jaraĝaj. La enketisto havis la saman nomon-Ivan. Eĉ la patronomoj iliaj estis la samaj-Miĥajloviĉ. La patro Ioann diris ke li ĉiutage memoras lin en siaj preĝoj. Kaj forgesi lin li ne kapablas.
“Li ja rompis ĉiujn miajn fingrojn!”-kun iu miro diris la patro alproksimigante al siaj miopaj okuloj siajn kripligitajn manojn. “Ho”-ni pensis tiam-”la preĝo de la patro Ioann, kaj ankaŭ la tutviva, estas tre grava afero!” Estus tre interese ekscii la sorton de la enketisto Ivan Miĥajloviĉ pri kiu preĝis lia eksa enketato Ivan Miĥajloviĉ Krestjankin.
Celante la finan senmaskigon de la enketato la enketisto faris la renkonton kun la ĉefa denuncinto-la estro de la kirko. La patro ioann jam sciis ke tiu homo estas la kialo de liaj suferoj kaj aresto. Sed kiam la kirkestro eniris la kabineton de la enketisto, la patro Ioann tiom ekĝojiĝis ekvidinte la konatan vizaĝon de la frato-pastro kun kiu li tiom multfoje servis Liturgion, ke li ĵetiĝis kaj brakumis la kirkestron. La kirkestro falis sur manojn de la patro Ioann-li svenis. La renkonto ne okazis. Sed sen ĝi la patro Ioann estis kondamnita je 8 jaroj en malliberejaj tendaroj.
Pri unu el la antikvaj starcoj estis skribite ke li pro pleno de amo tute forgesis pri malbono. Ni, novicoj, ofte pripensadis tiam-kial, pro kiaj heroaĵoj, pro kiaj kvalitoj de la animo la Sinjoro donas al siaj fervoruloj la donacojn de antaŭvidemo, miraklofarado, faras ilin siajn kunenigmanojn? Estas time eĉ imagi ke tiu, antaŭ kiu malfermiĝas enaj pensoj kaj agoj de homoj, kiu etas senfine mezerikorda al ĉiu senescepte, kies koro estas plena de la enigma kaj ĉiopardona amo kiun alportis nian mondon la krucumita Filo de Dio, povus iĝi ion alian...
Sed rilate al la malliberejaj jaroj de la patro Ioann, min ĉiam konsternis kiel li priskribis ilin. La patro diris ke tiuj etis la plej feliĉaj jaroj de lia...

Yakunin (Mostra el perfil) 16 de febrer de 2012 16.54.30

La patro diris ke tiuj etis la plej feliĉaj jaroj de lia vivo.
“Ĉar Dio estis proksime!”-admire eksplikis la patro. Sed, sendube, li komprenis ke ni ne kapablas kompreni lin entute. “Mi pro ia kialo ne kapablas ekmemori ion malbonan”-diris la patro pri la malliberejaj tendaroj-”mi nur memoras ke la ĉielo estas malfermita kaj la anĝeloj kantas en la ĉielo. Nun mi ne plu havas tian preĝon...”

Yakunin (Mostra el perfil) 19 de febrer de 2012 7.15.26

En la ĉelo, en kiu patro Ioann akceptadis siajn multnombrajn vizitantojn, li ĉiam aperadis tre brue. La patro Ioann ĉiam enflugis-jes, nome enflugis, kiam li estis 70-jaraĝa, 80-jaraĝa kaj eĉ 90-jaraĝa. Iomete balanciĝante pro maljuna malforteco li kuris al ikono kaj, ne atentante iujn, dum minuto li senmoviĝis antaŭ ĝi entute interniĝinte la preĝon pri alvenintaj al li homoj.
Fininte ĉi tiun gravan aferon li turniĝis al la gastoj. Ĉirkaŭprenis ilin ĉiujn per ĝoja rigardo. Kaj tuje hastis beni ĉiun. Li flustris ion al iu. Maltrankviliĝis, eksplikis. Ĝemis kaj aĥis. Ekflirtis per brakoj. Ĝenerale dum tiuj momentoj li similis kokinon kiu prizorgas sian multnombran kovitaron. Kaj nur plenuminte ĉion ĉi tion li preskaŭ falis sur la malnovan kanapon kaj sidigis apud si la unuan vizitanton. Ĉiu havis siajn problemojn. Pri aliaj mi ne kapablas rakonti sed mi bone memoras tion okaze de kio mi mem alvenadis al la patro.
La patro Ioann dum 9 jaroj ne donadis al mi benon por ke mi iĝu monaĥo. Li konservis min kiel novicon doninte la kondiĉon-ĝisatendi la benon de la patrino. Sed la patrino, Dio ekpacigu ŝian animon en sia ĉiela reĝlando, benis ke mi iĝu pastro sed ne volis ke mi iĝu monaĥo. La patro firme subtenadis la kondiĉon-ĝisatendi la benon de la patrino. Li diradis-se vi cere volas iĝi monaĥo tiam petu Dion kaj Li faros ĉion en la ĝusta tempo.
Mi kredia al li. Kaj trankvile atendadis estante unue la novico en la Peĉeri monaĥejo kaj poste en la eldoneja fako ĉe mitropolito Pitirim. Iafoje, alveninte al la patroen Peĉeri, mi, interalie, rakontis al li ke oni baldaŭ malfermos la Donskoj monaĥejon, kiun tiom ŝatis la moskvanoj.
Kaj jen la patro Ioann diris- «Kaj via tempo ja alvenis. Iru al la patrino peti la benon. Mi opinios ĉifoje ŝi ne rifuzos. Kaj pro tio ke vi 9 jarojn toleris kaj neagis laŭ sia volo vi ekvidos ke Dio estos precipe mizerikorda al vi. Estos por vi donaco.»
Poste la patro komencis rakonti pri la Donskoj monaĥejo de la tempo de sia juneco, pri loĝinta tie sub aresto la sankta patriarko Tiĥon, kiun la patro ioann senfine amis kaj honoris. Li ankaŭ rakontis kiel en la jaro 1990 en ĉi tiun ĉelon, en kiu ni nun interparoladas, la sankta patriarko Tiĥon aperis sin kaj sciigis pri okazonta disigo de la Rusa Ortodoksa Eklezio (tio okazis poste en Ukrainio).
Antaŭ la adiaŭo la patro preĝis antaŭ sia ĉela ikono de la Plejsankta Dipatrino kaj ordonis ke mi hastu hejmen kaj poste, ricevinte la benon de la patrino, iru peti la permeson por monaĥiĝo de la Patriarko.
Laŭ la preĝoj de la patro Ioann la patrino subite konsentis kun mi deziro kaj benis min per ikono de Dipatrino. La Patriarko Aleksij II sendis min en tiam malmultenombra frataro de la moskva Donskoj monaĥejo.
Ankaŭ plenumiĝis la vortoj de la patro Ioann pri «la donaco». Okazis ka la estro de la Donskoj monaĥejo arkimandrito Agafor dufoje prokrastis mian monaĥiĝon okaze de siaj urĝaj forveturoj laŭ la monaĥejaj aferoj. Finfine li igis min monaĥo en mia naskiĝdato...

Yakunin (Mostra el perfil) 19 de febrer de 2012 7.16.51

Finfine li igis min monaĥo en mia naskiĝdato kaj ja je la nomo Tiĥon-je la nomo de mia amata sanktulo kaj protektanto de la Donskoj monaĥejo.

Yakunin (Mostra el perfil) 19 de febrer de 2012 7.52.48

Multon mi povus rememori... Baldaŭ post la morto de Valentina Pavlovnoa Konovalova mi trovis sin en malsanulejo pro malsano. La malsano estis malfacila kaj pro tio la paro Ioann en sia letero, alportita al mi de lia spirita filino Nastja Gorjunova, spite al la daŭriĝanta Kristnaska fastopermesis al mi manĝi fiŝojn kaj laktajn manĝaĵojn. Tiam la amikoj okazigis min tre bonan malsanulejon, en la ĉambro estis eĉ televidilo. Iomete resaniĝinte mi decidis spekti televidnovaĵojn kiujn mi ne spektis kelkajn jarojn. Poste mi decidis spekti interesan filmon...
Vespere de tiu tago Nastja Gorjunova alveturis de Peĉeri kaj je la flegistino transdonis al mi leteron de la patro Ioann. Fine de la letero troviĝis alskribaĵo- «Patro Tiĥon, mi benis ke vi malseveru la faston sed mi ne benis ke vi spektu la televidilon». Mi forĵetiĝis de la lito kaj elŝiris la elektroŝnuron de la televidilo el la ŝtopilingo. Jam tiam mi bone konsciis kio signifas malobei la patron Ioann-on.
La patro Ioann ankaŭ havis malamikojn. La unuaj el ili pro iaj nekompreneblaj kialoj ne aknoskis lian starcan servadon. La aliaj el ili kun kolero kverelis kontraŭ li. Kun kra doloro la patro Ioann toleradis la malamikecon, vanajn okuzojn kaj iafoje eĉ la perfidojn sed neniam perdis la plej sinceran kristanan amon al ili. Tutvive mi konservis en mia memoro la vortojn de lia prediko diritajn de li en Miĥajlovskaja kirko de la Pskovo-Peĉerskij monaĥejo en la jaro 1987- « De Dio al ni estas donita la ordono ami la homojn, niajn proksimulojn. Sed ĉu ili amas nin aŭ ne pri tio mi ne devas maltrankviliĝi. Ni devas zorgi nur pri tio ke ni ilin amu!»

Yakunin (Mostra el perfil) 19 de febrer de 2012 10.21.47

Unu moskva pastro, eksa spirita filo de la patro Ioann, iafoje petis min ke mi plenumu lian teruran peton-ke mi revenu al la patro Ioann la stolon, la simbolon de la pastra servo, kiun la patro Ioann enmanigis al li kun beno kaj bondeziroj antaŭ lia pastriĝo. Laŭ deklaro de tiu pastro li malĉarmiĝis pri la patro Ioann ĉar li ne subtenis liajn ekleziadisidentajn opiniojn. La pastro diris amason de maldolĉaj kaj ofendaj vortoj. Sed li mem tute ne konsideris nek tion ke la patro Ioann daŭris jarojn en malliberejo, nek tion ke li estis turmentita kaj eltenis la turmentojn, nek tion ke la patro Ioann ne povas esti suspektita je konformismo.
Kun malfacila koro mi estis transdonanta la stolon al la patro Ioann. Lia reago konsernis min. Li krucosignis sin, benis kaj kun respektopleno prenis la sanktan vestaĵon kaj diris- «kun amo fordonis, kun amo prenas.»
Poste tiu pastro iris alian jurisdikcion, ĝi ne plaĉis al li, poste li iris la trian...
Jen estas la alia atesto- memoraĵoj de maljuna moskvano Adrian Aleksandroviĉ Egorov. Li skribas- «La plej longan parton de la vivvojo mi iris kun nun mortinta patriarko Pimen. Iafoje mi demandis lin pri spirita patro. Li respondis ke nun, verŝajne, estas nur unusola spirita patro en tuta Ruslando-la patro Ioann.» La patriarko Pimen mem dum maloftaj alvenoj de la patro Ioann en Moskvo ĉiam invitis lin al si en Peredelkino kaj ili longe interparolis.
La patro Ioann mem kun ega respektopleno, amo kaj obeo koncernis la sanktestraron. Konscio de la fakto ke sur la tero la vero troviĝas nur en la eklezio estis profunde trasentita de li. La patro toleris neniujn skismojn, neniujn ribelojn, kaj ĉiam sentime kontraŭstaris ilin kvankam li bone konsciis kiom multe de kalumnio kaj eĉ malamo li devas eltrinki pro tio. Li vere estis homo de la eklezio. Multfoje li instruis nin agi tiel kiel decidos la patriarko, kiel benos la episkopo aŭ la monaĥejestro.
Sed tio ne signifis aŭtomatan, senpensan obeon. Estis okazo kiam unu monaĥejestro kaj reganta ĉefepiskopo admonis la patron Ioann-on ke li donu benon por iu ilia jam farita decido kun kiu la patro estis principe ne konsentita. La estroj volis doni al ilia decido subtenon de la starca aŭtoritato. Sed ega, peskaŭ centjara eklezia sperto de la patro Ioann (jam 4 jaraĝa knabo Vanja Krestjankin komencis servi en preĝejo kiel altarejano) sufloris al li ke nenio bona rezultos el tiaj petoj de la estroj. Ili tre severe petis la patron. Pastroj kaj monaĥoj scias kio signifas kontraŭstari la volojn de la monaĥejestro kaj la reganta ĉefepiskopo. La patro Ioann tolere eltenis la multtagan atakon. Li respektoplene eksplikadis ke li ne kapablas diri «mi benas» al tio kio ne havas konsenton en lia spirito. Sed se la estroj volas agi laŭ ilia decido-li humile obeos lian decidon ĉar ili respondecas je ĝi antaŭ Dio kaj la frataro. Sed ĉifoje laŭ lia opinio la decido estas farata laŭ pasio kaj doni sian benon li ne kapablas.

Yakunin (Mostra el perfil) 19 de febrer de 2012 12.02.18

Kutime ĉiuj, kiuj rememoras la patron Ioann-on, diras kiom bona, karesa kaj amoplena li estis. Jes, sendube, dum mia vivo mi ne renkontis homon kiu povus pli bone montri sian patreman kaj kristanan amon. Sed oni devas diri ke kiam estis necese la patro Ioann estis tiom severa, povis trovi tiajn vortojn de akuzo ke oni povis nur kunsenti al la kunparolanto de la patro. Mi memoras ke kiam mi estis novico en la Peĉeri la patro Ioann diris al du junaj pastromonaĥoj- «Ĉu vi estas monaĥoj? Ne, vi estas nur bonaj junuloj».
La patro Ioann neniam timis diri la veron sengrave la personoj kaj li tion faris plejgrave por bono de la kunparolanto, sengrave ĉu tio estis ĉefepiskopo, laiko aŭ novico. Tiuj rezoluteco kaj spirita principeco estis enmetitaj en la animon de la patro Ioann en lia tre frua infaneco kiam li komunikiĝis kun grandaj fervoruloj kaj estontaj novmartiroj.
Jen estas lia respondo je unu el miaj demandoj en letero de la jaro 1997- «Kaj jen estas unu pli ekzemplo por la analogia situacio el kolektejo de mia memoro. Tiam mi estis nur 12-jaraĝa sed la impreso estis tiom konsterne forta ke mi eĉ nun memoras ĉion tiam okazintan kaj laŭnome memoras la personojn.
En la urbo Orel servis rimarkinda mastro-ĉefepiskopo Serafim Ostroumov-la pplej saĝa, la plej bonkora, la plej amoplena-oni ne povas kalkuli la laŭtajn epitetojn kiuj indas al li. Kaj per sia vivo li kvazaŭ preparis al la sorto de sanktmartiro kaj kio vere evidentiĝis. Jen, dum la Pardona dimanĉo ĉi tiu dia ĉefepiskopo elpelas el la monaĥejo du monaĥojn-pastromonaĥo Kallist kaj diakono Tiĥon-pro iu krimeto. Elpelas ilin antaŭ la popolo kaj potence, protektante kontraŭ la tento la aliajn kaj tuje prononcas la parolon pri la Pardona dimanĉo kaj petas pardonon de ĉiuj kaj pardonas ĉiujn.
Mia infana konscio estis konsternita nome pro tio ke ĉio okazis ĉi tie, proksime: la elpelo-foresto de pardono, kaj humila peto ke la aliaj pardonu lin kaj lia pardono al aliaj. Tiam mi komprenis nur tion ke puno povas esti la komenco de pardono kaj sen ĝi la pardono ne povas okazi.
Nun mi kliniĝas antaŭ forto kaj saĝo de la mastro ĉar la leciono, instruita de li, restis tutvive kiel la viva ekzemplo por ĉiuj tiam ĉeestantaj.»

Tornar a dalt