Sisu juurde

Nesanktaj sanktuloj kaj aliaj rakontoj

kelle poolt Yakunin, 20. jaanuar 2012

Postitused: 233

Keel: Esperanto

Yakunin (Näita profiili) 21. veebruar 2012 16:38.59

Patro Ioann neŝanceleble kaj ĝoje kredis je grandvalora kaj evidenta por li vero-ke la vivo de krstano sur la tero kaj vivo de la Ĉiela Eklezio estas kunligitaj per nerompeblaj ligiloj. Ĉi tiu lia kredo tuŝante konfirmiĝis ankaŭ je la granda horo por la patro Ioann , same kiel por ĉiu homo, horo de lia morto.
La patro pace supreniris al la Sinjoro je la 96-a horo de sia vivo. Tio okazis dum festotago kiu estis tre grava por la patro Ioann-dum memortago de novmartiroj kaj sanktuloj de Ruslando. Multaj el tiuj sanktuloj, fordonintaj siajn vivojn pro Kristo dum severegaj persekutoj de la 20-a centjaro, estis liaj instruistoj kaj proksimaj amikoj. Kaj li mem estis unu el ili. En tiu festotago, matene de la 5-a februaro de la jaro 2006, post kiam la patro Ioann komuniis Sanktajn Kristajn Sakramentojn, la Sinjoro alvokis lin al Si. Sed eĉ post lia morto tiuj, kiuj havis feliĉon komuniki kun li, sentas lian amon, subtenon, preĝon kaj zorgon kiuj ne forlasas nin eĉ nun, kiam la patro Ioann estas en la alia mondo.

Yakunin (Näita profiili) 23. veebruar 2012 6:26.36

En la jaro 2007 la patriarko Aleksij II celebris sian nomfeston dum la unu dimanĉo de la Granda Fasto, dum la festo «Triumfo de la Ortodoksismo». Ĝis tio mi kune kun frataro de la Sretenskij monaĥejo daŭris la tempon je neforgeseblaj diservoj de la unua semajno de la fasto. Sabate post la liturgio gastoj komencis kunveniĝi okaze de nomfesto de la patriarko. La tempo antaŭ la tutnokta diservo kaj post ĝi pasis en zorgoj pri disloĝigo de pastroj kaj ĉefepiskopoj kiuj kutime gastumas en nia Sretenskij monaĥejo. Kiam miaj fortoj finiĝis mi decidis ke mi legos la necesajn kanonojn kaj preĝojn por la komunio sekvamatene. Sed, je mia honto, mi fordormis kaj jen mi estis veturanta al la kirko je la nomo de Kristo Savanto por la liturgio ne leginta la necesajn kanonojn kaj preĝojn.
Du-aŭ trifoje dum mia dudekjarlonga pastra vivo mi servis nepripariĝinte.
Kaj ĉiam ĉiuj senkulpigoj aŭ ligiloj al cirkonstancoj kaj laco ne kapablis forigi severajn akuzojn de la konscienco. Sed spite al tio mi nun estis konvinkanta sin ke kvankam mi ne legis la necesajn preĝojn, la tutan semajnon mi dum multaj horoj estis en la kirko, kaj hieraŭ, vendrede, mi komuniiĝis kaj legis ĉiujn necesajn preĝojn antaŭ kaj post la komunio.
Jam sanktvestiĝinte kaj enirante la troplenigitan de klerikaro altarejon de la Krasto Savanto kirko mi eĉ rmemoris ke hodiaŭ, laŭ opinioj de kelkaj teologistoj, la antaŭkomuniaj preĝoj ne estas tre necesaj. Ĝenerale, al mi ŝajnis ke mi preskaŭ povi trankviligi la enan voĉon kiu akuzis min. Sed subite al mi aliris metropolito de Ĉuvaŝujo Varnava. Multfoje mi vidis ĉi tiun plenaĝan kaj respektatan de ĉiuj ĉefepiskopon dum patriarkaj diservoj sed mi neniam havis ŝancon paroli kun li. Kaj jen ĉifoje la metropolito mem aliris al mi kaj benis. Poste li diris- «Dio savu vin, patro Tiĥon, pro la filmo pri la Peĉera monaĥejo. Ĝi ege plaĉis al mi. Mi ja konis la patron Ioann-on dum 50 jaroj.»
La mastro subkomprenis la faritan de mi dokumentan filmon pri la Pskova-Peĉerskij monaĥejo en kiu estis multe da dokumentaj filmadoj de la patro Ioann.

Yakunin (Näita profiili) 23. veebruar 2012 13:25.18

«Ĉu vi scias kion mi ĉimomente rememorantas?»-demandis min la mastro- «vi eble scias ke kiam la patro Ioann dum la 50-j jaroj servis en unu vilaĝa paroĥo iafoje vespere rabistoj enropis lian domon, bindis kaj bategis lin. Tielan, binditan, ili forlasis lin morti. Ĉu vi scias pri tio?»
-«Jes, mastro, mi scias pri tiu historio. Matene antaŭ la liturgio la proĥanoj trovis kaj liberigis lin»
«Jes, jes, ĝuste! La patro Ioann rekonsciis, dankis Dion pro la savo kaj liberigo kaj iris servi la liturgion. Ĉu vi scias kion li diris al mi poste? Li diris ke tio estis la unusola okazo kiam li servis la liturgion sen la necesa preparo-sen tralego de la kanonoj kaj preĝoj. Jen, tiel... Iru kun Dio.»
Apude staris arkimandrito Dionisij (Ŝiŝigin). Mi aliris al li kaj rakontis la tutan mian historion: pri mia nepenado, pri mia interparolo kun mastro Varnava. Mi pekokonfesis al patro Dionisij kaj mi kune kun li, atendante la komencon de la diservo, interparoladis pri tio kiom granda estas Dia mizerikordo al ni kaj kiom nesciataj estas vojoj de Dio.
Kiu scias por kio ni estis atestantoj tiam? Eble la patro Ioann el la alia mondo prudentigis sian «malsaĝan infanon»-tiele li nomis min en unu el la leteroj. Aŭ, eble, ni ĵus renkontis alian intiman fervorulon kaj sklavon de Dio kiuj neniam malabundiĝos en La Krista Ortodoksa Eklezio ĝis fino de la tempo.

Yakunin (Näita profiili) 27. veebruar 2012 17:19.31

Arkimandrito Serafim

Patro Serafim estis por mi la plej enigma homo en la Pskova-Peĉerskij monaĥejo. Li devenis el Ostzejaj baronoj. Dum 30-aj jaroj de la 20-a centjaro li iris la monaĥejon kaj iĝis lernanto de la granda asketa pastromonaĥo Simeon.
Patro Serafim malofte komunikis kun homoj. Li loĝisen kavo, tre malluma kaj humida. Dum diservo li staris profundiĝinta la preĝon, malalte kliniĝinte la kapon, de tempo al tempo specialmaniere facile kaj respektoplene farante krucosignon. Kaj laŭ la monaĥejo la patro Serafim iris ĉiam koncentrita. Ni, novicoj, opiniis ke provo distri lin estas krimo. Iafoje li mem parolis al ni. Ekzemple, revenante la ĉelon post liturgio li ĉiam donis hostion al la deĵoranto je la placo. La alia ekzemplo-iafoje unu novico, Saŝa Ŝevcov, pripensadis forlasi la monaĥejon. La patro Serafim subite aliris al li kaj, piedfrapinte, severe krietis al li- «Por vi ne estas la vojo el la monaĥejo!» Li mem, vivante senelire ĉi tie 60 jarojn, paroladis- «Mi eĉ en la pensoj ne eliradis el la monaĥejo.» Verdire en la jaro 1945 lin kiel germanon elirigis el la monaĥejo niaj soldatoj por pafekzekuto sed poste ili ŝanĝis la decidon kaj ne pafekzekutis lin.
Ĝenerale, spite al la firmeco kaj severeco, la patro Serafim etsis nekutime bona kaj amanta persono. En la monaĥejo ĉiuj honoris kaj amis lin. Sed rilatis al li kun timo aŭ, pli ĝuste, kun respekto,kiel al homo surtere vivanta kun Dio, kiel al la viva sanktulo.
Mi memoras mian observon de tiuj jaroj. Dum iom da tempo mi estis subdiakono de la monaĥejestro arkimandrito Gavriil kaj rimarkis ke kiam la patro Serafim eniradis la altarejon la monaĥejestro haste levadis de sia estra seĝo kaj salutis la patron Serafim-on kun specifa respektoplena maniero. Neniun alian li salutis tiele.

Yakunin (Näita profiili) 28. veebruar 2012 15:42.44

Vintre kaj somere, ekzakte je 4 horoj matene, patro Serafim eliradis el ia kava ĉelo kaj rapide esplorrigardadis la monaĥejon-ĉu ĉio bonordas? Nur post tio li revenadis la ĉelon kaj ekhejtadis la kamenon kiun pro la kava humideco li devis hejtadi tutjare. Laŭ mi la patro Serafim opiniis ke li estis specifa gardanto de la monaĥejo, eble tio vere estis taskita al li. Ĉiuokaze, la opinio de ĉi tiu germana barono, granda asketa monaĥo, antaŭvidema fervorulo estis ĉefa dum solvo de malfacilaj problemoj kiujn trafis la frataro de la monaĥejo.
Patro Serafim malofte parolis iujn specifajn edifojn. En antaŭĉabro de lia severa ĉelo sur la muroj estis folioj kun citaĵoj el verkoj de sankta Tiĥon Zadonskij, kaj tiuj, kiuj aliris la patron Serafim-on je la konsilo ofte kontentiĝis per tiuj citaĵoj aŭ per konsilo de la patro Serafim- «Plie legu la verkaĵojn de sankta Tiĥon.»
Dum ĉiuj jaroj de sia vivo en la monaĥejo patro Serafim ĉiam kontentiĝis per la plej malgrando je ĉio. Ekzemple en la banejo li neniam baniĝis en duŝo, por li estis sufiĉe du-tri siteloj de akvo. Kiam novicoj demandis lin kial li neniam uzas la duŝilon (tie ja la akvo ne havas porcilimigon) la patro Serafim respondis ke « lavado en duŝilo egalas manĝadon de ĉokolado.»

Yakunin (Näita profiili) 29. veebruar 2012 16:24.16

Iafoje, ĉirkaŭ la jaro 1983, mi vizitis Diveevo-on. Tiam tio estis pli malfacile ol nun-proksime troviĝis sekreta armea urbeto. Maljunaj monaĥinoj el Diveevo donacis al mi pecon de ŝtono starante sur kiu preĝis sankta Serafim Sarovskij. Reveninte en Peĉeri mi aŭdacis aliri al patro Serafim kaj donaci al li ĉi tiun sanktaĵon rilatan al lia spirita protektanto. Ricevinte ĉi tiun neatenditan donacon patro Serafim komence longe staris silente kaj poste demandis- «Kion mi povas fari por vi pro ĝi?» Mi konsterniĝis kaj respondis- «Nenion!» Sed tuje haste elparolis la plej enan- «Preĝu por ke mi iĝu monaĥo!» Mi memoras kiom atente patro Serafim esplorrigardis min. «Por tio necesas la plej ĉefo»-mallaŭte diris li- «via propra deziro.»
Pri deziro al la monaĥeco li alifoje diris al mi post multe da jaroj, dum tute aliaj cirkonctancoj. Tiam mi jam estis en Moskvo kiel novico de la mastro Pitirim. La patro Serafim vivis sian lastan jaron de la vivo kaj dum preskaŭ unu jaro ne ellitiĝis. Reveninte la monaĥejon mi iris viziti la starcon en lia ĉelo. Kaj subite li mem komencis parolon pri monaĥejo, pri nuntempa stato de la monaĥeco. Tio estis nekutime por li kaj pro tio altvalore. El tiu parolo mi memorfiksis kelkajn ĉefajn punktojn.
Unue, la patro Serafim parolis pri la monaĥejo kun granda kaj neesprimebla amo, kavazaŭ pri la plej granda trezoro- «Vi eĉ ne povas imagi kio estas la monaĥejo! Ĝi estas...perlo, ĝi estas mirinda trezoro en nia mondo! Nur poste vi tion komprenos kaj taksos.»
Poste li rakontis pri la plej ĉefa problemo de la nuntempa monaĥeco- «La plago de la nuntempaj monaĥejoj estas tio ke homoj iĝas monaĥoj havante malgrandan deziron.»
Nun mi pli bone komprenas kiom profunda estis ĉi tiu rimarko de la patro Serafim. Oferan forgeson de propraj deziroj kaj decidemon por la monaĥa vivo ni havas pli kaj pli malmulte. Pri tio, spektante la junajn monaĥejanojn, kore doloradis la patro Serafim.
Finfine li diris pri tre grava por mi afero- «La tempo de grandaj monaĥejoj jam forpasis. Nun fruktodonaj estos malgrandaj monaĥejoj en kiuj monaĥejestroj kapablos zorgi pri ĉiu monaĥo. Memorfiksu tion. Se vi iĝos monaĥejestro-ne prenu multe da fratoj.»
Tia estis nia la lasta interparolo en la jaro 1989. Tiam mi estis ordinara novico, eĉ ne ordinara monaĥo.
Nek mi nek miaj monaĥejaj amikoj havis neniujn dubojn pri antaŭvidimeco de la patro Serafim. La patro Serafim mem tre trankvile kaj eĉ iom skeptike taksis ĉiujn parolojn pri mirakloj kaj antaŭvidimeco. Iafoje li diris- «Jen ĉiuj rakontas ke la patro Simeon estis miraklofaranto kaj antaŭvidema. Sed mi, longe loĝante apude, nenion tian rimarkis, simple tre bona monaĥo li estis.
Sed mi je mia propra sorto multfoje spertis forton de talentoj de la patro Serafim.
Iafoje somere de la jaro 1986 mi estis preterpasanta la ĉelon de la starco kaj ekvidis ke li intencas ŝanĝi lampon en lanterno en sia perono. Mi alportis tabureton kaj helpis al li. Li dankis min kaj diris- «Unu novicon prelato ...

Yakunin (Näita profiili) 29. veebruar 2012 16:24.45

Li dankis min kaj diris- «Unu novicon prelato prenis Moskvon por novicaj taskoj. Oni opiniis ke por nelonge sed la novico restis tiam por ĉiam.» «Nu kaj kio?»- demandis mi. «Nu jen la fino»-respondis la patro Serafim, turniĝis kaj iris sian ĉelon.
Konsterninte mi iris mian vojon. Kiun novicon? Kiu prelato?
Post tri tagoj min venigis la monaĥejestro arkimandrito Gavriil. Li diris ke al li telefonis la ĉefepiskopo de Volokolamsk Pitirim, la prezidanto de la eldona fako de la Moskva Patriarkejo. La mastro Pitirim eksciis ke en la Peĉera monaĥejo troviĝas novico havanta la altan kinematografian kleron kaj petis la monaĥejestron sendi lin al Moskvo. Urĝe estis necesaj specialistoj por preparo de kino kaj televidprogramo okaze de la miljariĝo de la bapto de la ruslando. La festo estis planita post du jaroj. La novico, pri kiu oni parolis, estis mi. Mi ne kapablas rememori pli teruran tagon. Mi petegis la patron Gavriil-on ke li ne sendu mia al Moskvo sed li jam faris la decidon- «Mi ne molas malpaci kun mastro Pitirim pro vi!»-findiris li responde miajn petegojn.

Desit1 (Näita profiili) 29. veebruar 2012 18:41.59

Kial diable vi ne konsideris mian proponon fari libron kun tiom granda tradukado? Tio ĉi ne legindas en forumo.

Ne reforigu miajn mesaĝojn, mi petas, kara umulino.

Ĉiam via, Sankta Goku.

darkweasel (Näita profiili) 29. veebruar 2012 19:07.04

Desit1:Kial diable vi ne konsideris mian proponon fari libron kun tiom granda tradukado? Tio ĉi ne legindas en forumo.

Ne reforigu miajn mesaĝojn, mi petas, kara umulino.

Ĉiam via, Sankta Goku.
Fakte mi konsentas, ke forumo ne vere estas la ĝusta loko por publikigi ion tian.

Yakunin (Näita profiili) 1. märts 2012 13:58.29

darkweasel:
Desit1:Kial diable vi ne konsideris mian proponon fari libron kun tiom granda tradukado? Tio ĉi ne legindas en forumo.

Ne reforigu miajn mesaĝojn, mi petas, kara umulino.

Ĉiam via, Sankta Goku.
Fakte mi konsentas, ke forumo ne vere estas la ĝusta loko por publikigi ion tian.
Ĉiu havas rajton ignori ĉi tiun forumtemon. Tio estis unue. Due-ĉu vi memoras mian eksplikon pri la celoj de la forum temo? Mi povas memorig-la plej grava celo estas kontrolo de la kvalito de la traduko pere de forumanoj! Do se vi volas-kontrolu, se ne volas-ne kontrolu! okulumo.gif

Tagasi üles