Contribuții/Mesaje: 233
Limbă: Esperanto
Yakunin (Arată profil) 1 martie 2012, 14:04:45
Desit1:Tio ĉi ne legindas en forumo.Se ne legindas-ne legu.
[/url]
![okulumo.gif](/images/smileys/okulumo.gif)
Aĥ, interalie-tio kion mi tradukas jam estas la libro ruslingva.
![okulumo.gif](/images/smileys/okulumo.gif)
Yakunin (Arată profil) 1 martie 2012, 14:40:09
Certe mi rememoris la lastan interparolon kun patro Serafim, pri novico, pri prelato, pri Moskvo, kaj senprokraste ĵetiĝis lian ĉelon.
«Tio estas Dia volo. Ne malĝojiĝu. Ĉio estos por la bono, vi tion ekvidos kaj komprenos»-karese diris al mi la starco.
Kiom malfacile, precipe je la komenco, estis por mi denove loĝi en Moskvo! Kaj malfacile nome pro tio ke, vekiĝante nokte, mi komprenadis ke la surpriza kaj nekomparebla kun ĉio alia mondo de la monaĥejo kun ĉiuj siaj starcoj Serafimoj, Ioannoj, Nafanailoj, Feofanoj, Aleksandroj troviĝas malproksime je centoj da kilometroj. Kaj mi estas ĉi tie, en ĉi tiu Moskvo en kiu troviĝas nenio simila...
Yakunin (Arată profil) 1 martie 2012, 15:12:08
Se tiam iu proponus nomi la plej malbonan homon en Peĉeri li sendube je la respondo ekaŭdгs nur la unusolan nomon-trezoristo de la Pskova-Peĉerskij monaĥejo arkimandrito patro Nafanail. Kaj pri tiu elekto estus unuanimaj pastroj kaj novicoj, monaĥoj kaj laikoj, komunistoj el la Pskova sekcio de KGB kaj lokaj disidentoj. La kialo estis tio ke la patro Nafanail estis ne nur malbona. Li estis tre malbona.
Ĝis la tempo kiam mi ekkonis lin li estis malgrasa maljunulo havanta tranĉan rigardon. Somere kaj vintre li estis vestita je kaduka froko kies malsupraĵo estis disŝirita. Je la dorso li kutime havis sakon kaj en la sako povis troviĝi ĉion-kaj biskotoj, kaj oferdono de iu maljunulino, kaj miliono rubloj. Ĉio el tio por la trezoristo estis la plej altvalora trezoro ĉar ĝi estis sendita en la monaĥejo de Dio. Ĉiujn tiujn trezorojn la patro Nafanail relokigadis kaj rekaŝadis en siaj kaŝaj ĉeloj kaj stokejoj.
Financoj de la monaĥejo entute estis en la manoj de la patro Nafanail kaj sub lia kontrolo. Kaj kie elspezi la monon oni havis multe da punktoj-ĉiutage en la monaĥejo manĝis ĉirkaŭ 400 pilgrimantoj kaj cent monaĥoj. Estis necese plenumi senfinajn monaĥejajn riparojn kaj novajn konstruadojn. Kaj aldone-ĉiutagaj vivaranĝoj de la frataro, helpo por malriĉuloj, akcepto de gastoj, donacoj por postenuloj... Kaj multe da aliaj aferoj.
Yakunin (Arată profil) 5 martie 2012, 15:34:51
Krom ĉio ĉi tio supre menciita la patro trezoristo havis la devon superrigardi nin-novicojn. Kaj sendube li plenumadis tion bonege-li kaŝrigardadis, elrigardadis, kaŝaŭskultadis-por ke ni ne faru ion kontraŭ la ekleziaj leĝoj aŭ por noco de la monaĥejo. Sed, honeste parolante, ni devis esti superrigardataj ĉar el la mondo ni aliradis en la monaĥejo estante ne tre bonordigitaj uloj.
La patro Nafanail havis fantastan trajton-li ĉiam aperis je tiu momento kiam oni lin ne atendis. Ekzemple, se junaj novicoj anstataŭ noviclaboroj iris al la monaĥejaj muroj plivrmigi sin je la suno kaj interparoli kaj ripozi. Subite, kvaaŭ el la aero, aperiĝas la patro Nafanail kaj komencas, skuante la barbon, riproĉi la novicojn per sia knara voĉo kaj tiel ke la novicoj pretas fali sub la teron por ĉesi ĉi tiun tormenton.
En sia fervoro la patro Nafanail ne manĝis kaj ne trinkis. Li ne estis ordinara asketo, neniu vidis ke li iam trinkis teon-nur akvon, kaj dum manĝo li manĝis nur la kvinonon de la donita manĝaĵo. Ĉiuvespere li aliris la manĝejon por tio ke sidante ĉe malplena telero ĉikane observi la ordon.
Kaj lia energio estis mirinda. Mi ne sciis kiam li dormas. Maljunaj monaĥoj diris ke en sia ĉelo li aŭ preĝas aŭ rekalkulas amasojn de banknotoj kolektitajn dum la pasinta tago. Ilin li ankoraŭ devis akurate kunligi je paketoj kaj monerojn kunmeti en saketojn. Kiam li finis tion li komencis skribi instrukciojn kaj klarigojn por la morgaŭaj diservoj-la patro Nafanail estis la plej bona specialisto kiu povis regi la malfacilaĵojn de la monaĥeja regulara diservo.
Sed kiam lume en lia ĉelo estingiĝis tio tute ne signifis ke ni almenaŭ dum iom da tempo povis opinii sin liberigitaj for de lia observado. Ne, dum la tuta nokto je ĉiu momento la patro Nafanail povis aperiĝi jen tie jen ĉi tie kontrolante ĉu iu promenas laŭ la monaĥejo ĉar tio estis strikte malpermesite.
Yakunin (Arată profil) 5 martie 2012, 16:10:23
«Mortis!»-ekpensis ni.
Ni iom atendis kaj poste kaŝspirante kaj diskrete ni alproksimiĝis al la patro. Patro Nafanail kuŝis sur neĝo kaj dormis. Simple dormis. Li trankvile spiris kaj eĉ snufetis. Sub lia kapo estis la sako kiun li brakumis per ambaŭ brakoj.
Ni decidis ne foriri kaj vidi kio okazos poste. Kaŝiĝinte post la akvokonsekra kapelo ni komencis atendi. Ĉirkaŭ post unu horo ni, tute frostiĝintaj, ekvidis ke la patro Nafanail subite vigle leviĝis, forskuis la neĝon kiu kovris lin, pendis la sakon sub la dorso kaj iris sian vojon kvazaŭ nenio stranga okazis.
vitorlranjos (Arată profil) 6 martie 2012, 13:16:19
Jen miaj etaj rimarkoj:
Yakunin:Mi memoras ke iafojeMi lernis uzi komon antaŭ "ke" aŭ vortoj "kiel", "kiam", "kio(n)", "kiu(j)(n)", ktp. por fari frazojn, kiuj estu sinsekvaj - mi memoras, ke iafoje mi lernis tion, kion mi diras
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Yakunin:Li tankvile spiris kaj eĉ snufetis.trankvile
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Yakunin:Ĉirkaŭ post unu horo ni, tute frostiĝintaj, ekidis ke la patro Nafanail subite vigle leviĝis,ĉu "ekvidis" anstataŭ "ekidis" ?
Lasta rimarko: se la forum-temo ne rompas la regulojn de Lernu.net, nek altrudas al aliaj homoj sian vidpunkton religian, politikan, moralan, sciencan, ktp., do oni uzu la brazilan proverbon - "kiu sin ĝenas, tiu foriru"
Yakunin (Arată profil) 7 martie 2012, 14:03:29
Yakunin (Arată profil) 7 martie 2012, 16:12:44
Verdire la vivmaniero de la patro Nafanail estis enigmo por ni ĉar li neniun allasis en sian enan mondon. Kaj eĉ en sian ĉelon li allasadis neniun, eĉ la ĉiopovan patron-monaĥejestron! Kvankam tio ŝajnis neebla ke la patro Gavriil ne povis eniri ien en sia monaĥejo. Kaj la ĉelo de la patro-trezoristo troviĝis ĝuste sub apartamentoj de la patro-monaĥejestro. Certe la estro de la monaĥejo ne povis konsenti kun tio kiam li ne povis eniri ien.
Kaj iafoje la patro monaĥejestro post iu festa tagmanĝo estante en bona humoro diris al patro Nafanail ke li iras lian ĉelon kiel gasto trinki teon. Kelkaj homoj el la frataro, kiuj ĉimomente estis proksime, tuje komprenis ke nun okazos io konsterna por menso, racio kaj homa imago. Estis nepardoneble maltrafi tian eventon tial dank' al la atestantoj konserviĝis priskribo de la okazo.
Patro monaĥejestro solene kaj nepetegeble moviĝis laŭ la monaĥeja korto al la ĉelo de la patro Nafanail. Kaj la patro trezoristo trotis post lia dorso kaj kun granda krio pesvadis lin rufuzi la ideon. La patro Nafanail petegis la monaĥejestron okupiĝi pri iu bona kaj animsava afero anstataŭ fipromenado laŭ kadukaj kaj al neniu interesaj ĉambretoj. Li pitoreske priskribantis kia malordo estas en lia ĉelo ĉar li ne ordigis ĝin dum 26 jaroj kaj pro tio en la ĉelo aero estas neelteneble mucida. Finfine, estante en malespero, li iris al minacoj aŭdeble pripensante ke neniuokaze estas permesite riski la vivon de la patro-monaĥejestro inter amasoj de lia trezorista loĝejo.
«-Estas sufiĉe, patro trezoristo!»-ĉesis lin la monaĥejestro starante antaŭ la pordo de la ĉelo- «malŝlosu kaj montru kion vi havas tie».
Spite al la kolera voĉo estis evidente ke la patro monaĥejestro tre scivolemas.
Finfine kompreninte ke li ne havas elekton la patro trezoristo subite iamaniere gajiĝis kaj vigle dirinte necesan por la monaĥo frazon «Benu, patro monaĥejestro» kaj bruinte per ŝlosiloj li malfermis antaŭ la monaĥejestro la pordon kiu dum 40 jaroj malfermiĝetis nur tiom vaste kiom estis necese por trairo de magra patro trezoristo.
Yakunin (Arată profil) 10 martie 2012, 13:41:45
Patro monaĥejestro diskrete transpaĝis la sojlon kaj, necerte tusinte, basis- «Kiel ĉi tie estas tiom mallume? Ĉu vi havas la elektron? Kie troviĝas la ŝaltilo?»
«Dekstre de vi, patro monaĥejestro»-ĝentile el la tenebro eksonis voĉo de la patro trezoristo- «Nur etendu la manon!»
Sekvamomente aŭdiĝis korŝira ŝriko de la patro monaĥejestro kaj iu nekonata forto elportis lin el la ĉelo en la koridoron. Post li impete elkuris patro Nafanail. Dum sekundo li ŝlosis post si la pordon de la ĉelo je tri turnoj de la ŝlosilo kaj ĵetiĝis al la patro monaĥejestro. Aĥante li komencis forblovi polverojn kaj ordigi la frokon de la patro monaĥejestro ekscitite plorkriante- «Kia malbono, Sinjoro indulgu! Tiu ŝaltilo...Oni devas alkutimiĝi al ĝi. Ĝi rompiĝis ankoraŭ en la jaro 1964, dum la festo okaĉe de la kovrilo de la Plejsankta Dipatrino, ekzakte je la tago kiam oni senpostenigis Ĥruschev-on! La signo! Matene rompiĝis la ŝaltilo-vespere oni senpostenigis na Nikita Ĥruschev! Post tiam mi la ŝaltilon ne riparas. Neniuj elektristoj-mi mem ĉion agordis. Du dratoj elstariĝas el la muro-ilin konektas kaj jen estas la lumo, malkonektas ilin kaj la lumo estingiĝas. Oni devas alkutimiĝi al tio, jes, certe. Ne ĉio rezultiĝas tuje, ne ĉio... Do, patro monaĥejestro, bonvenon, nun mi malŝlosos la pordon kaj ni ripetu... Nun vi scias kiel uzi la ŝaltilon. Tie troviĝas ankoraŭ multe da interesaĵoj!»
Sed patro monaĥejestro jam malaperis ĝis la fino de ĉi tiu freneza parolo.
Spite al ĉio ĉi tio patro Nafanail estis modelo de obeado, li skribis longegajn odojn je honoro de la patro monaĥejestro kaj la Pskova monaĥejo kaj verkis kvinpaĝajn moralinstruajn predikojn.
Malboneco de la patro Nafanail ankaŭ ĉirkaŭprenis la potencan Sovetan ŝtaton, precipe kiam ĝi tre senceremonie intervenadis la monaĥejan vivaranĝon.
Onidire nome la patro Nafanail donis la necesan kaj saĝan konsilon al la granda Peĉera monaĥejestro Alipij kiam eĉ li ne sciis kion fari pro interveno kaj krudeco de la aŭtoritatoj.
Tio okazis je la fino de la 1960-aj jaroj. Tiam ĉiuj civitanoj de la Soveta Unio devis partopreni balotadon. Oni alportis la balotskatolon la monaĥejan manĝejon en kiu post tagmanĝo la frataro sub observo de la patro monaĥejesto, malkontente murmurante, plenumadis la civitanan devon.
Sed iafoje la unua sekretario de la Pskova regiona komitato de la KPSU (Kominista Partio de la Soveta Unio) eksciis ke por iuj profanaj monaĥoj estas permesita absurda privilegio-ili voĉdonas por la nerompebla unio de la komunistoj kaj senpartiuloj en sia kadukhistoriamonaĥejo anstataŭ ol en la balotadejo. La unua sekretario indigniĝis en sia spirito kaj ege insultis siajn subulojn pro la privilegioj por la «nelaboremaj elementoj». Kaj senprokraste li ordonis ke ĝis nun l...
Yakunin (Arată profil) 10 martie 2012, 13:42:51
Jen tiam, onidire, la patro Nafanail flustris en la orelon de la monaĥejestro patro Alipij ege saĝan konsilon.
Dum la balottago (tio estis dimanĉo) post la festa monaĥeja liturgio el la pordego de la monaĥejo eliris solena krucprocesio.
Stariĝinte poduope longprocesie je la akorda kantado de troparioj monaĥoj paŝadis tra la tuta urbo al la balotadejo. Super iliaj kapoj flirtis malfacilaj standardoj, antaŭe, laŭ la kutimo, oni portis krucojn kaj la antikvajn ikonojn. Sed tio ne estis ĉio. En la balotadejo, kiel estas necese antaŭ ĉiu grava afero, la pastraro komencis servi diservon. Ĝismorte timigitaj postenuloj provis obĵeti sed la patro monaĥejestro strikte malpermesis ilin dirinte ke ili ne malhelpu la civitanojn plenumi ilian civitanan devon laŭ iliaj kutimoj. Voĉdoninte, la frataro revenis monaĥejon per krucprocesio.
Estas sennecese ekspliki ke sekvafoje la balotkesto denove atendadis la fratojn en la fratara manĝejo.
Sed samtempe strikte observanta la fratojn patro Nafanail ĉiam ĉesigis provojn de opozicio koncerne la ŝtato kaj plie-provojn de disidentado.