Więcej

Uzi naciajn lingvojn en internaciaj forumoj

od pl74, 21 stycznia 2012

Wpisy: 11

Język: Esperanto

pl74 (Pokaż profil) 21 stycznia 2012, 09:45:55

Mi rimarkis ion. En Eŭropa Parlamento, kiam franca, itala, hispana politikisto parolas, ili parolas - preskaŭ - ĉiam france, itale, hispane. Sed kiam svedaj, nederlandaj, danaj politikisto - preskaŭ - ĉiam parolas angle. Kio estas kialo de diferenco?

Vilius (Pokaż profil) 21 stycznia 2012, 09:50:31

Mi ie legis, ke en multaj skandinavaj landoj oni lernas la anglan kiel la ĉefan duan lingvon jam dum kelkaj generacioj. Tio povas esti unu de la kialoj.

darkweasel (Pokaż profil) 21 stycznia 2012, 09:52:37

La angla estas pli facila por anoj de ĝermanaj lingvoj, tial skandinavaj kaj nederlandaj politikistoj pli bone scias la anglan ol sudeŭropaj.

raffadalbo (Pokaż profil) 21 stycznia 2012, 13:13:46

darkweasel:La angla estas pli facila por anoj de ĝermanaj lingvoj, tial skandinavaj kaj nederlandaj politikistoj pli bone scias la anglan ol sudeŭropaj.
Ĝuste diris vi! Tamen, kiel parolas la politikistoj de Germanio? Parolas ili en angla aŭ en germana?

Mi kredas ke ĝi dependas ankaŭ de la grando de onia lando.

Fenris_kcf (Pokaż profil) 21 stycznia 2012, 14:24:15

raffadalbo:... Tamen, kiel parolas la politikistoj de Germanio? Parolas ili en angla aŭ en germana?
Diference. Se iu kiel Günter Öttinger provas paroli angle, oni deziras ke li haltus sian buŝaĉon...

troyshadow (Pokaż profil) 21 stycznia 2012, 19:27:33

Fenris_kcf:
raffadalbo:... Tamen, kiel parolas la politikistoj de Germanio? Parolas ili en angla aŭ en germana?
Diference. Se iu kiel Günter Öttinger provas paroli angle, oni deziras ke li haltus vian buŝaĉon...
Samas rilate al iuj el la rusaj politikistoj-ili parolas angle tiamaniere ke plibone ili silentas aŭ uzi la rusan.Kvankam iame ili ankaŭ ruse parolas tiamaniere ke ekestas personaĵoj de anekdotoj...

Altebrilas (Pokaż profil) 22 stycznia 2012, 19:00:16

Ĉar la politikistoj ne volas, ke la popolo donu sian opinion pri elekto de internacia lingvo (en EU parlamento, ekzemple) , la popolo vengas sin donante sian opinion pri la maniero je kiu tiuj politikistoj parolaĉas la anglan... lango.gif

erinja (Pokaż profil) 23 stycznia 2012, 16:28:17

darkweasel:La angla estas pli facila por anoj de ĝermanaj lingvoj, tial skandinavaj kaj nederlandaj politikistoj pli bone scias la anglan ol sudeŭropaj.
Mi pensas ke tio veras, sed la angla estas bone parolita en Finnlando, kiu havas lingvon de tute alia familio!

Eble en la nordo oni ankaŭ parolas la anglan pli bone ĉar oni aŭdas ĝin pli. Anglalingvaj televidprogramoj estas ĉefe montritaj en la angla en tiuj landoj, kun tradukitaj subtekstoj. En la sud-eŭropaj landoj, ŝajnas ke oni preskaŭ ĉiam surparolas la programojn. Oni aŭdas nur la lokan lingvon.

Estas forta emfazo sur la angla en tiuj nordiaj landoj, pli ol en la sud-eŭropaj landoj.

darkweasel (Pokaż profil) 23 stycznia 2012, 17:03:05

erinja:
Eble en la nordo oni ankaŭ parolas la anglan pli bone ĉar oni aŭdas ĝin pli. Anglalingvaj televidprogramoj estas ĉefe montritaj en la angla en tiuj landoj, kun tradukitaj subtekstoj. En la sud-eŭropaj landoj, ŝajnas ke oni preskaŭ ĉiam surparolas la programojn. Oni aŭdas nur la lokan lingvon.
En la germana, dubloj estas multe pli kutimaj ol subtitoloj, kaj mi tamen pensas, ke ni parolas la anglan ĝenerale sufiĉe bone.

mschmitt (Pokaż profil) 23 stycznia 2012, 18:02:32

Fenris_kcf:
raffadalbo:... Tamen, kiel parolas la politikistoj de Germanio? Parolas ili en angla aŭ en germana?
Diference. Se iu kiel Günter Öttinger provas paroli angle, oni deziras ke li haltus sian buŝaĉon...
En la germana forumo, ni pasintsemajne diskutis pri la "planlingvo" Globish http://eo.wikipedia.org/wiki/Globa_angla. Öttinger eble ne parolas malbonan anglan, sed estas fervora Globisto. lango.gif

Wróć do góry