Al la enhavo

Reta etimologia vortaro?

de HaleBopp, 2012-januaro-21

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

HaleBopp (Montri la profilon) 2012-januaro-21 21:17:00

Saluton! sal.gif

Ĉu vi konas retpaĝon, kiu informas pri la deveno de iu esperanta vorto?

Dankegon.

tommjames (Montri la profilon) 2012-januaro-21 21:54:12

Vi povas uzi la etimologian vortaron de Andras Rajki. Mi havas kopion [url=http://zz9pza.ath.c'x/pfs/etim.txt]ĉi tie.[/url]

Redakto: *suspiro* Ĉu iu scias la kodon por forigi la aŭtomatan anstataŭigon de c x al ĉ? Mi forgesis ĝin, kaj tio fuŝas la ligilon.

Reredakto: Mi riparis ĝin.

HaleBopp (Montri la profilon) 2012-januaro-22 09:32:51

Dankon. rideto.gif
Tio estas, kion mi serĉis.
Tiu listo estas sufiĉe kompleta, eĉ se mankas kelkaj vortoj (ekzemple, mi ne trovis "pigra").

Fenris_kcf (Montri la profilon) 2012-januaro-22 13:50:27

Vi ankaŭ povas uzi EoBot-on en la freenode-IRC-kanalo ##esperanto:

Babilejano: .etim vorto
EoBot: vorto = Jid. vort, Ger. Wort, Ang. word

HaleBopp (Montri la profilon) 2012-januaro-22 14:22:54

Fenris_kcf:Vi ankaŭ povas uzi EoBot-on en la freenode-IRC-kanalo ##esperanto:

Babilejano: .etim vorto
EoBot: vorto = Jid. vort, Ger. Wort, Ang. word
Kiel tio funkcias?

tommjames (Montri la profilon) 2012-januaro-22 14:39:11

HaleBopp:Kiel tio funkcias?
EoBot uzas la saman vortaron, de Andras Rajki. Mi supozas ke estus pli oportune uzi la roboton se vi jam babilas en la kanalo tie.

Reen al la supro