目次へ

Reta etimologia vortaro?

HaleBopp,2012年1月21日の

メッセージ: 6

言語: Esperanto

HaleBopp (プロフィールを表示) 2012年1月21日 21:17:00

Saluton! sal.gif

Ĉu vi konas retpaĝon, kiu informas pri la deveno de iu esperanta vorto?

Dankegon.

tommjames (プロフィールを表示) 2012年1月21日 21:54:12

Vi povas uzi la etimologian vortaron de Andras Rajki. Mi havas kopion [url=http://zz9pza.ath.c'x/pfs/etim.txt]ĉi tie.[/url]

Redakto: *suspiro* Ĉu iu scias la kodon por forigi la aŭtomatan anstataŭigon de c x al ĉ? Mi forgesis ĝin, kaj tio fuŝas la ligilon.

Reredakto: Mi riparis ĝin.

HaleBopp (プロフィールを表示) 2012年1月22日 9:32:51

Dankon. rideto.gif
Tio estas, kion mi serĉis.
Tiu listo estas sufiĉe kompleta, eĉ se mankas kelkaj vortoj (ekzemple, mi ne trovis "pigra").

Fenris_kcf (プロフィールを表示) 2012年1月22日 13:50:27

Vi ankaŭ povas uzi EoBot-on en la freenode-IRC-kanalo ##esperanto:

Babilejano: .etim vorto
EoBot: vorto = Jid. vort, Ger. Wort, Ang. word

HaleBopp (プロフィールを表示) 2012年1月22日 14:22:54

Fenris_kcf:Vi ankaŭ povas uzi EoBot-on en la freenode-IRC-kanalo ##esperanto:

Babilejano: .etim vorto
EoBot: vorto = Jid. vort, Ger. Wort, Ang. word
Kiel tio funkcias?

tommjames (プロフィールを表示) 2012年1月22日 14:39:11

HaleBopp:Kiel tio funkcias?
EoBot uzas la saman vortaron, de Andras Rajki. Mi supozas ke estus pli oportune uzi la roboton se vi jam babilas en la kanalo tie.

先頭にもどる