前往目錄

Mi petas helpon kun interpretado de ĉinaj skribsignoj

貼文者: rafano, 2012年1月22日

訊息: 6

語言: Esperanto

rafano (顯示個人資料) 2012年1月22日上午10:19:08

En alia ĉefe svedlingva forumo por prilingvaj demandoj mi vidis fadenon de virino kiu faris artaĵetojn kun ĉinaj skribsignoj kies signifojn ŝi forgesis. Ĉu iu ĉineparolanto ĉi tie povus iri rigardi la artaĵetojn por peni interpreti la signojn? Bildoj pri la artaĵetoj troveblas ĉi tie:

http://sprak.ifokus.se/discussions/4f13263ad3b4fd2...

Tjeri (顯示個人資料) 2012年1月22日下午12:47:13

Mi opinias, ke tiu skribsigno ne ekzistas. La plej proksima, kiun mi konas estas: 果 (frukto)

derverwandte (顯示個人資料) 2012年1月22日下午1:35:09

rafano:En alia ĉefe svedlingva forumo por prilingvaj demandoj mi vidis fadenon de virino kiu faris artaĵetojn kun ĉinaj skribsignoj kies signifojn ŝi forgesis. Ĉu iu ĉineparolanto ĉi tie povus iri rigardi la artaĵetojn por peni interpreti la signojn? Bildoj pri la artaĵetoj troveblas ĉi tie:

http://sprak.ifokus.se/discussions/4f13263ad3b4fd2...
Ŝajnas al mi la du ĉinaj literoj eble estas 呆(stulteco) kaj 店(vendejo)
Ĉu havas aliajn opionion?

Abusonhhoson (顯示個人資料) 2012年1月23日下午2:16:43

derverwandte:
rafano:En alia ĉefe svedlingva forumo por prilingvaj demandoj mi vidis fadenon de virino kiu faris artaĵetojn kun ĉinaj skribsignoj kies signifojn ŝi forgesis. Ĉu iu ĉineparolanto ĉi tie povus iri rigardi la artaĵetojn por peni interpreti la signojn? Bildoj pri la artaĵetoj troveblas ĉi tie:

http://sprak.ifokus.se/discussions/4f13263ad3b4fd2...
Ŝajnas al mi la du ĉinaj literoj eble estas 呆(stulteco) kaj 店(vendejo)
Ĉu havas aliajn opionion?
KONSENTITE TUTE!

erinja (顯示個人資料) 2012年1月23日下午4:50:48

Estas du flankoj de la sama afero, ĉu ne? Ŝajnas ke la vortoj devus iel rilati unu al la alia. La dua sendube estas "vendejo"; la unua estas fuŝa versio de io.

Povus esti, do, ke la du simboloj kune faras unu frazon. Laŭ mi la plej verŝajna intencita signifo estas 果店 (frukto-vendejo). Tio ankaŭ havas sencon ĉar la formo de la afero estas simila al la tabuloj kiujn oni foje vidas antaŭ vendejoj, kun reklamo por la vendejo, menuo, ktp. La artisto simple forgesis unu strekon en la vorto "frukto".

Rugxdoma (顯示個人資料) 2012年1月23日下午8:31:19

erinja:Estas du flankoj de la sama afero, ĉu ne? Ŝajnas ke la vortoj devus iel rilati unu al la alia. La dua sendube estas "vendejo"; la unua estas fuŝa versio de io.

Povus esti, do, ke la du simboloj kune faras unu frazon. Laŭ mi la plej verŝajna intencita signifo estas 果店 (frukto-vendejo). Tio ankaŭ havas sencon ĉar la formo de la afero estas simila al la tabuloj kiujn oni foje vidas antaŭ vendejoj, kun reklamo por la vendejo, menuo, ktp. La artisto simple forgesis unu strekon en la vorto "frukto".
Mi havas precize la saman opinion.

回到上端