Sisu juurde

Kroatio iĝis parto de EU

kelle poolt glig, 22. jaanuar 2012

Postitused: 12

Keel: Esperanto

glig (Näita profiili) 22. jaanuar 2012 20:38.06

Gekaraj samideanoj, mi havas honoron publikigi ke hodiaŭ Kroatio iĝis la samvalora kaj egalrajta la 28-a membroŝtato de Eŭropa Unio. Post tutpopola voĉdonado, estis 66% da tiuj kiuj jesis, kaj la resto kontraŭ. Normale, la procento ankoraŭ ŝanĝiĝos, sed jam nun estas klare. Restas ankoraŭ kelkaj formalaĵoj antaŭ la plena kompletigo de la proceso, kaj je komenco de la 2013-a tio finiĝos. Ĝis! rideto.gif

Legu pli pri tio:

Por pollingvanoj

Por germanlingvanoj

Por anglalingvanoj

Por ruslingvanoj

Por franclingvanoj

Por hispanlingvanoj

dobri (Näita profiili) 22. jaanuar 2012 21:17.39

Bonvenon en EU!
Tamen ne kalkulu kun rapida altigo de vivnivelo. Ankaŭ ni tion esperis, sed fakte post aliĝo al EU ŝanĝiĝis preskaŭ nenio. Plu hodiaŭ aperas opinioj, ke pli bone estus malaliĝi, ĉar nia partopreno en EU estas multekosta. Kun tiu opinio mi ne konsentas. Eĉ se tio estus vero, tamen mi preferus resti kune kun la aliaj landoj ol sola.
Estas mi esperantisto!

glig (Näita profiili) 22. jaanuar 2012 21:53.29

dobri:Bonvenon en EU!
Tamen ne kalkulu kun rapida altigo de vivnivelo. Ankaŭ ni tion esperis, sed fakte post aliĝo al EU ŝanĝiĝis preskaŭ nenio. Plu hodiaŭ aperas opinioj, ke pli bone estus malaliĝi, ĉar nia partopreno en EU estas multekosta. Kun tiu opinio mi ne konsentas. Eĉ se tio estus vero, tamen mi preferus resti kune kun la aliaj landoj ol sola.
Estas mi esperantisto!
Mi bone scias pri kio vi parolas, ankaŭ estas same en Kroatio. Ĉiam estas tiuj kiuj bonvenas la eniron al EU, sed ankaŭ estas tiuj kiuj kontraŭstaras tion. La vivnivelo ne estas tiom problema, pli por ni (almenaŭ por mi) taŭgas la agnosko de Kroatio kiel ŝtato kiu de ĉiam apartenis al Eŭropo, kaj kulture kaj je ĉia senco. Kaj ke mi citu unu politikiston kiu ĵus antaŭnelonge parolis televide: "Je 7-a jarcento Kroatoj havis propran ŝtaton, tiam reĝlandon, eble kelkajn 300 jarojn. De tiam ĝis nun, Kroatio neniam estis demandita laŭvole eniri iun landunion, sed nun ĝi estas." Ke mi ne ekspliku plu la historion ridulo.gif, mi finus tie ĉi. Kion alportos nin la unio, tion ni ja ankoraŭ vidos. Ni estu optimistaj.
Amike

hebda999 (Näita profiili) 22. jaanuar 2012 23:12.53

dobri:...Tamen ne kalkulu kun rapida altigo de vivnivelo.
Mi konsentas. Ankaŭ tie ĉi, en Pollando, la vivnivelo malaltiĝas. En duono da jaro mi estos senlaborulo.

Paulinho (Näita profiili) 23. jaanuar 2012 0:42.11

Tio min feliĉigas. Sed mi kredas ke benefico por ĉiuj venos malrapide. Mi lernigas grekan kulturon en fakultato kaj jam lernigis la latinan. Mi konas iom da eŭropa historio. Estas pli malpli tri mil da jaroj de militoj. Nuntempe Eŭropo serĉas kunaĵon. Vivu la paco. Se Eŭropo ekhavas pacon la tuta mondo gajnos...

Nuntempa kunaĵo estas perfektebla... Eŭropanoj bonvolu teni kaj perfetigi ĝin...

Altebrilas (Näita profiili) 23. jaanuar 2012 13:48.31

La malbona novaĵo estas, ke ni travivas aĉan tempon.
La bona novaĵo estas ke ĝi estas (almenaŭ ĝis nun) malpli aĉa ol la antaŭaj aĉaj tempoj.

diogotux (Näita profiili) 23. jaanuar 2012 19:46.36

Ĉu mi ĝoju aŭ bedaŭru?

Nun EU estas pli granda.

glig (Näita profiili) 23. jaanuar 2012 20:51.33

Paulinho:Estas pli malpli tri mil da jaroj de militoj. Nuntempe Eŭropo serĉas kunaĵon. Vivu la paco. Se Eŭropo ekhavas pacon la tuta mondo gajnos...
Mi tute konsentas kun vi. Estas sufiĉe da elverŝita sango por sensencaj kaj senvaloraj militoj. Sufiĉas!

Altebrilas:La malbona novaĵo estas, ke ni travivas aĉan tempon.
La bona novaĵo estas ke ĝi estas (almenaŭ ĝis nun) malpli aĉa ol la antaŭaj aĉaj tempoj.
Mi konsentas.

diogotŭ: Ĉu mi ĝoju aŭ bedaŭru?
Nun EU estas pli granda.
Vi ĝoju.

lietpol (Näita profiili) 26. jaanuar 2012 6:20.45

Bonvenon!

Mi ĝojas por vi. Certe, la kroatoj eble estas tro saĝaj por kredi, la apartenado al Eŭropa Unio igos miraklojn, sed mi ĝojas pri unu afero: ke la landlimo inter Kroatio kaj Slovenio, kiu fakte estis sufiĉe artefarita kaj separigis homojn, vilaĝojn kaj urbetojn, alkutimiĝintajn vivi kune dum la longa historio, ne plu ekzistos.

auxro (Näita profiili) 26. jaanuar 2012 7:52.42

lietpol:Bonvenon!

Mi ĝojas por vi. Certe, la kroatoj eble estas tro saĝaj por kredi, la apartenado al Eŭropa Unio igos miraklojn, sed mi ĝojas pri unu afero: ke la landlimo inter Kroatio kaj Slovenio, kiu fakte estis sufiĉe artefarita kaj separigis homojn, vilaĝojn kaj urbetojn, alkutimiĝintajn vivi kune dum la longa historio, ne plu ekzistos.
Pro tio mi bondeziras ke Kroatio ne paŭzu, sed strebu aliĝi la Ŝengenan ĉarton.
Glig, kion vi opinius pri Serbio en EU?

Tagasi üles