Kroatio iĝis parto de EU
de glig, 22 janvier 2012
Messages : 12
Langue: Esperanto
glig (Voir le profil) 22 janvier 2012 20:38:06
Legu pli pri tio:
Por pollingvanoj
Por germanlingvanoj
Por anglalingvanoj
Por ruslingvanoj
Por franclingvanoj
Por hispanlingvanoj
dobri (Voir le profil) 22 janvier 2012 21:17:39
Tamen ne kalkulu kun rapida altigo de vivnivelo. Ankaŭ ni tion esperis, sed fakte post aliĝo al EU ŝanĝiĝis preskaŭ nenio. Plu hodiaŭ aperas opinioj, ke pli bone estus malaliĝi, ĉar nia partopreno en EU estas multekosta. Kun tiu opinio mi ne konsentas. Eĉ se tio estus vero, tamen mi preferus resti kune kun la aliaj landoj ol sola.
Estas mi esperantisto!
glig (Voir le profil) 22 janvier 2012 21:53:29
dobri:Bonvenon en EU!Mi bone scias pri kio vi parolas, ankaŭ estas same en Kroatio. Ĉiam estas tiuj kiuj bonvenas la eniron al EU, sed ankaŭ estas tiuj kiuj kontraŭstaras tion. La vivnivelo ne estas tiom problema, pli por ni (almenaŭ por mi) taŭgas la agnosko de Kroatio kiel ŝtato kiu de ĉiam apartenis al Eŭropo, kaj kulture kaj je ĉia senco. Kaj ke mi citu unu politikiston kiu ĵus antaŭnelonge parolis televide: "Je 7-a jarcento Kroatoj havis propran ŝtaton, tiam reĝlandon, eble kelkajn 300 jarojn. De tiam ĝis nun, Kroatio neniam estis demandita laŭvole eniri iun landunion, sed nun ĝi estas." Ke mi ne ekspliku plu la historion , mi finus tie ĉi. Kion alportos nin la unio, tion ni ja ankoraŭ vidos. Ni estu optimistaj.
Tamen ne kalkulu kun rapida altigo de vivnivelo. Ankaŭ ni tion esperis, sed fakte post aliĝo al EU ŝanĝiĝis preskaŭ nenio. Plu hodiaŭ aperas opinioj, ke pli bone estus malaliĝi, ĉar nia partopreno en EU estas multekosta. Kun tiu opinio mi ne konsentas. Eĉ se tio estus vero, tamen mi preferus resti kune kun la aliaj landoj ol sola.
Estas mi esperantisto!
Amike
hebda999 (Voir le profil) 22 janvier 2012 23:12:53
dobri:...Tamen ne kalkulu kun rapida altigo de vivnivelo.Mi konsentas. Ankaŭ tie ĉi, en Pollando, la vivnivelo malaltiĝas. En duono da jaro mi estos senlaborulo.
Paulinho (Voir le profil) 23 janvier 2012 00:42:11
Nuntempa kunaĵo estas perfektebla... Eŭropanoj bonvolu teni kaj perfetigi ĝin...
Altebrilas (Voir le profil) 23 janvier 2012 13:48:31
La bona novaĵo estas ke ĝi estas (almenaŭ ĝis nun) malpli aĉa ol la antaŭaj aĉaj tempoj.
diogotux (Voir le profil) 23 janvier 2012 19:46:36
Nun EU estas pli granda.
glig (Voir le profil) 23 janvier 2012 20:51:33
Paulinho:Estas pli malpli tri mil da jaroj de militoj. Nuntempe Eŭropo serĉas kunaĵon. Vivu la paco. Se Eŭropo ekhavas pacon la tuta mondo gajnos...Mi tute konsentas kun vi. Estas sufiĉe da elverŝita sango por sensencaj kaj senvaloraj militoj. Sufiĉas!
Altebrilas:La malbona novaĵo estas, ke ni travivas aĉan tempon.Mi konsentas.
La bona novaĵo estas ke ĝi estas (almenaŭ ĝis nun) malpli aĉa ol la antaŭaj aĉaj tempoj.
diogotŭ: Ĉu mi ĝoju aŭ bedaŭru?Vi ĝoju.
Nun EU estas pli granda.
lietpol (Voir le profil) 26 janvier 2012 06:20:45
Mi ĝojas por vi. Certe, la kroatoj eble estas tro saĝaj por kredi, la apartenado al Eŭropa Unio igos miraklojn, sed mi ĝojas pri unu afero: ke la landlimo inter Kroatio kaj Slovenio, kiu fakte estis sufiĉe artefarita kaj separigis homojn, vilaĝojn kaj urbetojn, alkutimiĝintajn vivi kune dum la longa historio, ne plu ekzistos.
auxro (Voir le profil) 26 janvier 2012 07:52:42
lietpol:Bonvenon!Pro tio mi bondeziras ke Kroatio ne paŭzu, sed strebu aliĝi la Ŝengenan ĉarton.
Mi ĝojas por vi. Certe, la kroatoj eble estas tro saĝaj por kredi, la apartenado al Eŭropa Unio igos miraklojn, sed mi ĝojas pri unu afero: ke la landlimo inter Kroatio kaj Slovenio, kiu fakte estis sufiĉe artefarita kaj separigis homojn, vilaĝojn kaj urbetojn, alkutimiĝintajn vivi kune dum la longa historio, ne plu ekzistos.
Glig, kion vi opinius pri Serbio en EU?