Więcej

Ĉu la historio de latinameriko estas hontiga Eŭropon?

od Desmut, 23 stycznia 2012

Wpisy: 16

Język: Esperanto

antoniomoya (Pokaż profil) 24 stycznia 2012, 13:15:51

La agoj de hispanaj konkerantoj en suda Ameriko estas teruraj kaj hontindaj.

Kaj ili estis kristanoj!!! Imagu!!! Imagu la specon de kristana penso ke ili havis, tiuj ulaĉoj!

Mi, kiel hispanano, hontas pri tiuj pra-okazaĵoj. Sed mi same hontas kiam aliaj nacioj faris similaĵojn kontraŭ praloĝantoj de aliaj ter-partoj. Homa egoismo kaj avido ĉiam kaŭzis/kaŭzas senfinan suferon al senkulpuloj.

Amike.

Desmut (Pokaż profil) 24 stycznia 2012, 23:10:41

Fakte ĉie en la mondo okazis similaj aferoj..venas granda imperio kun pafiloj kaj devigas nativulojn iĝi sklavoj. Tio ja hontigas ĉiun homon, precipe tiujn kies konkeritoj estis tiamaniere perfortitaj.

Tio ja okazis antaŭ multaj jaroj...simple oni ne povas ŝanĝi la historion kaj la antikvaj kulpoj jam ne apartenas la nunajn homojn. Ĉu vere neniu povas forgesi tiun antaŭ500jaran aferon?

Kial, ne por hispanoj nek por amerikanoj, la eŭropanoj (krom la hispanoj) sentas la aferon tiom peza kaj tiom...propra??

raffadalbo (Pokaż profil) 25 stycznia 2012, 12:39:54

Desmut:Kial, ne por hispanoj nek por amerikanoj, la eŭropanoj (krom la hispanoj) sentas la aferon tiom peza kaj tiom...propra??
Nur kelkaj eŭropanoj!

Mi timas malgajo.gif ke honti pro la kulpoj de la avoj (ofte de la avoj de aliaj popoloj) estas maniero de fermi la okulojn sur la kulpoj de la nunaj homoj...

troyshadow (Pokaż profil) 25 stycznia 2012, 19:02:26

L'aferoj d'estintoj estas l'aferoj forpasintaj! Iam Cortez estis hispana heroo,kaj Stalin siatempe estis grandega ŝtatestraro sendispute:nun ni povas fari ilin je anĝeloj aŭ diabloj sed ili estis nur elstaraj personoj de siaj epokoj,insistantaj al idealoj de sia tempoj per metodoj ja de ili samaj.

Paulinho (Pokaż profil) 29 stycznia 2012, 18:03:24

raffadalbo skribis;
Mi timas ke honti pro la kulpoj de la avoj (ofte de la avoj de aliaj popoloj) estas maniero de fermi la okulojn sur la kulpoj de la nunaj homoj...
Mi konsentas. La pasinteco de la homaro estas hontplena... Tion kion Eŭropanoj faris en Ameriko (inkluzive kontraŭ la afrikanoj) estis certe terure... Sed kondutojn similajn havis eŭropanjoj kontraŭ europanoj, afrikanoj kontraŭ afrikanoj, indianoj kontraŭ indianoj kaj aziajon kontraĵ azianoj...

Kion fari hodiaŭ favorantaj la pacon, la amikecon inter la popoloj?

RiotNrrd (Pokaż profil) 31 stycznia 2012, 22:42:14

La sola historio kiu devus hontigi nin estas la historio el kiu ni lernas nenion. Historio estas averto, ne hontaĵo.

Wróć do góry