メッセージ: 26
言語: Esperanto
Desmut (プロフィールを表示) 2012年1月24日 3:49:04
Antaŭ iom da tempo mi komencis pensi iĝi vegetarano, mi rigardis tre interesa (mi ne retrovis ĝin en youtube, sed ĝi nomiĝas "Forks over knives", se vi interesiĝus serĉu ĝin) kiu igis min pensi iomete pri vegana vivo.
Sed, tiu estas la vivo rigardita de veganoj kaj vegetaranoj. Mi bezonas ankaŭ konsilojn de ne-veg(etar)anoj kiuj iom sciu pri ĉi tio...
Kiuj estas la bonaj flankoj de vegetaranismo kaj kiuj - laŭ ne-vegetaranoj - estus la konsekvencoj?
mihxil (プロフィールを表示) 2012年1月24日 7:34:16
- Estas neplezure por bestoj esti manĝotaj
- Estus pli bone por onia sano. Tio ŝajnas esti la precipa aserto de tiu filmo kiun vi mencias.
- Estus pli bone por la ĉirkaŭjaĵo
- Manĝi vegetarane estas malpli multekoste.
- Tiuj bestoj eble eĉ ne ekzistus alimaniere. Aŭ ili estus sovaĝaj kaj do almenaŭ havus 'normalan' vivon (en kiu tamen esti manĝata ankaŭ estas tre normala).
Estas malfacile diri kion trovas bestoj neplezura, kaj estas multaj bestoj kiuj eble ne trovus ion ajn (kiel insektoj aŭ simile)
- Malgraŭ la absoluta certeco prezentata de tiu filmo 'Forks over knives', mi pensas ke povas esti duboj pri tio. Homoj kiuj manĝas viandon ofte ankaŭ manĝas tro multe, tro grase, aŭ tro malvarie. Jen reago al la libro je kio la filmo estas bazita:
Reply to TC Campbell.
Klare onia manĝo influas onian sanon, sed mi dubas ĉu estas tiom simple kiel 'ne manĝu viandon'.
- Mi supozas ke manĝi bovojn klare pli postulas de la tero. Bovoj ne estas tre efikaj. Ili mem manĝas plantojn, kaj nur elcenton el tio viandigas. Ŝajnas esti evidente ke estas pli efike rekte manĝi plantojn. Homoj ne povas manĝi ekzemple greson, do la afero ne estas tiom absolute evidenta, sed sume mi ja pensas ke tiel elturniĝus.
Insektoj ŝajnas esti multe pli efikaj. Povas esti ke eĉ ne estas malbona ideo manĝi ilin laŭ ĉi tiu vidpunkto.
- Pro iu bizara kialo viando tute ne estas multekosta, kaj mi dubas ĉu estus malpli koste manĝi vegetare. Mi supozas ke oni 'forgesas' enkalkuli la koston je la ĉirkaŭĵo aŭ simile. Sed ĉiuokaze, viando do estas 'lukso', io kion oni ne nepre ĉiam kaj absolute rifuzu sin.
raffadalbo (プロフィールを表示) 2012年1月24日 12:47:22
mih xil:Mi mem ne estas vegetarano, sed laŭ mi povus esti certaj kialoj por ja esti: (...) sed ankaŭ ekzistas kontraŭargumentoj (...)Mi plene konsentas kun mih xil ke ekzistas favoraj kaj kontraŭaj argumentoj. Kial, do, ne serĉas ni mezgradan nutrmanieron?
Mia propono estas: manĝu ni viandon (aŭ fiŝon), sed malmultan (ekzemple: neniam pli ol unufoje po tago); kaj elektu ni prefere fiŝon aŭ kokon ol bovon aŭ aljajn mambestojn.
Al via listo de favoraj argumentoj mi eldonus la sekvan:
5. Per la sama surfaco de grundo pli homoj povas nutriĝi vegetarane ol "ĉioajnisme".
mountainash (プロフィールを表示) 2012年1月24日 13:10:12
Mi ne malestimas personoj, kiu manĝas viandon, fromaĝon aŭ ovojn. Mi opinias, ke ĉiuj devas trovi la ĝustan propran vojon en sia vivo.
darkweasel (プロフィールを表示) 2012年1月24日 13:32:38
La kontraŭargumenton, kiu temas pri la protektado de bestoj, mi ĉiuokaze ne subtenas. Homoj laŭnature estas ĉiomanĝantoj, kaj estas do nature por ni manĝi aliajn animalojn - same kiel ursoj kaj porkoj tion faras.
La kontraŭargumenton, kiu temas pri la protektado de la ĉirkaŭaĵo (estas pli ŝpareme rekte manĝi plantojn ol unue lasi beston manĝi ilin por poste manĝi tiun) mi ja povas kompreni, sed mi ne trovas ĝin sufiĉe grava por ŝanĝi miajn manĝkutimojn, speciale ĉar mi, kiel dirite, ne ŝatas plej multajn legomojn kaj manĝas ilin nur kiam mi devas.
Do - se iu ne volas manĝi viandon, tio estas tute bona, sed tamen neniu trudu al aliaj siajn manĝkutimojn dirante, ke manĝi viandon estas kontraŭmorale.
Cetere, jen antaŭa fadeno pri vegetaranismo.
mihxil (プロフィールを表示) 2012年1月24日 17:52:42
raffadalbo: Al via listo de favoraj argumentoj mi eldonus la sekvan:Tio samas al mia tria listero. Paroli pri surfacograndoj ŝajnas al mi nur alia maniero rigardi la samon.
5. Per la sama surfaco de grundo pli homoj povas nutriĝi vegetarane ol "ĉioajnisme".
Cetere ankaŭ estas argumentoj favoraj al viandomanĝado. Ekzemple:
- Viando estas bongusta
- Viando (iom da) estas bona por onia sano
- Viando estas malmultekosta
- Klare afero de gusto. Aliaj povus opinii alie, aŭ trovas neviandon same bongusta
- La opinioj pri tio varias...
- Probable oni ne pagas la 'veran' koston.
estasvaltero (プロフィールを表示) 2012年2月19日 20:02:33
Mi ŝatas ĉion da fruktoj (ili estas tre dolĉaj kaj legomoj. Unue mi pensis en la sano, poste mi ankaŭ komencis pensi en la bestoj .
marcuscf (プロフィールを表示) 2012年2月21日 3:35:13
komenstanto (プロフィールを表示) 2012年2月21日 6:24:57
marcuscf:Se iam vi fariĝos vegano, bonvole ne forgesu la vitaminon B12 kaj ne trudu vian elekton al aliaj. Dankon...ne forgesu B12, kaj ankaŭ vi ne forgesus vitaminon D. La D ekzistas en la lakto, ovo, fiŝo, kaj fromaĝo.
oxymor (プロフィールを表示) 2012年2月21日 7:46:20
Ĉar oni fakte manĝadas bestojn kiuj ofte tutvive suferis pro ni, mi ja pensas ke oni devus klopodi manĝi malpli da viando, sed devas esti persona elekto, kiun mi (iom honte) ne faris.